Archive for ◊ 4 月, 2010 ◊

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Wang Huonan (Ŭan Hŭonan) estis riĉulo en Huainan (Hŭajnan). Li entreprenis lombardejon, kaj la komerco iris tre bone. Li bezonis pli da spaco por teni la varojn, do li aĉetis plurajn malplenajn domojn ĉe la lombardejo. Oni eksteratende trovis tri vulpetojn en unu el la aĉetitaj domoj. La laborantoj provis forpeli ilin, tamen Wang Huonan donis alian proponon: more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Estis pitoreska montaro, tamen Wu Tang (U Tan) tute ne zorgis pri la ĉarma pejzaĝo. Li kaj lia filo elspezis multe da tempo por ĉasi en la montaro.
Wu Tang estis lerta arkopafisto. Li neniam maltrafis. Li estis tiel lerta en la pafado, ke li tute ne bezonis celi. Li bezonis nur tiri la pafarkon por trafi la celon. Neniam estis bestoj tiel rapidaj kaj lertaj por eskapi de liaj sagoj.
more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Qian Meixi (Ĉjan Mejŝji) iam notis la historion de Xue Qingguan (Ŝjŭe Ĉjin’gŭan), la buĉisto de kaproj. Xue havis vendejon por vendi kapran viandon kaj viandan supon. La bongusteco de lia vianda supo famis eĉ en malproksimo, kaj allogis multajn klientojn proksimajn kaj malproksimajn. Iuj eĉ vojaĝis kelkajn tagojn por gustumi lian supon, kaj poste foriris kontente. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Laŭ Kolektitaj Perloj en la Darma Ĝardeno (Fajŭan Ĝulin), en Tang-dinastio (Tan) estis lerta kuiristo Feng Yuan (Fen Jŭan) en Changsha, (Ĉanŝa), Bohai (Bohaj). La reĝo de Regno Khotan en la okcidento venis omaĝi al la reĝo de Ĉinio. Oni dungis Feng Yuan por prepari festenon al la honoraj gastoj. La gastoj manĝis kaj frandis ĝissate kaj ĉiuj laŭdis, ke vere bongustas la pladoj. Tamen je la fino de la festeno, restis ĉirkaŭ cent kaproj ne mortigitaj. La respondeculoj de la festeno ne sciis kion fari per la restaj kaproj. Kiam la reĝo de Khotan hazarde aŭdis tion, li postulis, ke oni savu la kaprojn.
“Mi sincere deziras, ke oni sendu la kaprojn al budhisma templo por ke ili vivu ĝis la natura fino.” more…

Category: Amo al la Vivoj  | 2 Comments
Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

La ĉefurbo de Anhui-provinco (Anhŭi) havas interesan nomon: Hefei (Hefej), kiu signifas “Kunan Grasiĝon”.
Ne malproksime, en Paitou-vilaĝo (Pajtoŭ) estis porkobuĉisto nomata Xuan (Ŝjŭan) la Kvara. Li havis dudekjaran sperton pri buĉado. Li enspezis multe el tiu ĉi profesio, kaj ŝparis monon zorgeme, do li havigis al si tri domojn. Li loĝis en unu el ili, kaj ludonis la aliajn. Li ankaŭ posedis cent akreojn da fekunda kampo. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Iam estis maljunulo nomata Zhu Ping (Ĝu Pin). Li estis ĉiam bonkora, kaj precipe ŝatis bestojn. Iutage, li eliris por viziti parencon. Kiam li alvenis tien, li vidis, ke la parenco eltrenis kvar hundidojn.
“Kion vi faras kontraŭ ili?” demandis Zhu Ping. more…

Category: Amo al la Vivoj  | 3 Comments
Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Li Fucai (Li Fucai) en Baoshan (Baŭŝan), Jiangsu-provinco (Ĝjansu) estis malalta. Li havis larĝan frunton, hokan nazon, grandajn okulojn kaj maldensajn harojn. La okuloj neniam rigardis rekte antaŭen kaj la malsupren kurbiĝinta buŝo neniam kovris la malebenajn dentojn. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Fengjing (Fenĝin) estis vilaĝo malgranda sed tre bela. Tie plejparte de la homoj estis simplaj kamparanoj. Kun honesteco kaj diligenteco, ili vivis harmonie kaj ĝuis la pacan vivon.
Tamen estis malica viro en la vilaĝo. Oni nomis lin Shen (Ŝen) la Dua, ĉar li estis la dua filo de sia familio. Li havis malgrandan vendejon, kaj la komerco iris tiel bone, ke li akumulis grandan sumon iom post iom. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Ĉinaj kamparanoj plugas kampojn per bovoj, do plejparto de ĉinoj ne manĝas bovaĵon pro dankemo al la fidelaj brutoj. Sed multaj ĉinoj rigardas hundojn kiel porkojn. Do iuj ĉinaj buĉistoj speciale buĉas hundojn.
Iu buĉisto de hundoj vivis en Nanxiang-vilaĝo (Nanŝjan) de Jiaxing-gubernio (Jiaŝjin), proksima al Ŝanhajo. Li nomiĝis Cai Liu (Caj Liŭ). Hundaĵo estis precipe populara en vintro, ĉar oni opiniis, ke hundaĵo varmigas homan korpon. Je la alproksimiĝo de la novjara festo, Cai ridis kiam li akrigis siajn tranĉilojn kaj pripensis, kiom li povos enspezi. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

En Guangdong-provinco (Gŭandun) estis generalo, kiu estis granda klerulo. Lia nomo estis Zhang Zhendao (Ĝan Ĝendao). Li estis bone trejnita luktisto. Brava kaj forta, li kapablis konkeri multajn malamikojn samtempe. Li estis ankaŭ bone edukita klerulo. Li povis versi kiel la plej eminentaj poetoj. Li famiĝis pro sia kaligrafio kun militista stilo. more…

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号