Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Li Fucai (Li Fucai) en Baoshan (Baŭŝan), Jiangsu-provinco (Ĝjansu) estis malalta. Li havis larĝan frunton, hokan nazon, grandajn okulojn kaj maldensajn harojn. La okuloj neniam rigardis rekte antaŭen kaj la malsupren kurbiĝinta buŝo neniam kovris la malebenajn dentojn.
Li estis ne nur voluptema kaj malica, sed ankaŭ la plej kruela viro en la regiono. Li havis riĉan familion kaj vivis apud rivero. Por sin protekti kontraŭ inundoj kaj humideco el la rivero, oni plantis dikajn bambuojn ĉirkaŭ sia domo. Birdoj estis allogitaj de la bambuoj kaj faris siajn nestojn inter la folioj.
Tiam oni jam enkondukis pafilojn en Ĉinion el la Okcidento. Kiam li estis ankoraŭ knabeto, li jam lertis en pafado. Li tre ŝatis la bambuan boskon ĉirkaŭ la domo, ĉar tio provizis lin per tre multaj celoj por pafi.
“Mi trafis alian!” li kriis ĝojplene. Apenaŭ alia nesto falis, li kriegis frapante la manojn.
Kiam li plenkreskiĝis, pafado estis lia preferata aktivado. En la aĝo de 50 jaroj, li ankoraŭ dronis en amuziĝo de pafado. Sennombraj birdoj mortis mizere antaŭ lia paftubo.
Iumatene liaj familianoj trovis lin saltanta antaŭ la fenestro, kvazaŭ laŭ stilo de stranga danco, senĉese movante ambaŭ manojn ĉe la kapo. Li kriis plorante: “Ne beku min! Ne plu beku min!”
Li provis protekti jen la kolon, jen la ŝultrojn, jen la mandorsojn, jen la krurojn, jen la dorson, kaj li eĉ malleviĝis por protekti la maleolojn. La tutan tempon li saltadis kvazaŭ formiko en varma kaldrono. “Ne beku min! Ne beku min!” Li senĉese vekriis.
Sed neniu povis vidi, kio bekas lin. Poste li komencis krii: “Birdoj! Birdoj! Birdoj!” Lia mieno esprimis timon kiel tiun de muso antaŭ kato. Sed neniu el lia familio povis vidi la birdojn.
“Mi mortos!” li kriegis. Liaj brakoj kaj kruroj spasmis malgraŭ la klopodado de liaj filoj por rektigi ilin. Li senĉese movis la kolon kvazaŭ birdego fluganta tra la ĉielo.
Liaj familianoj kapablis fari nenion ol ploregi, rigardante la spertan pafiston ruliĝantan kaj tordiĝantan pro la turmentiĝo.

Category: Amo al la Vivoj
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号