Author:
• 星期二, 4月 24th, 2018

 

 

La reĝo, patro de Sidarto, aranĝis grandan festenon kaj dancadon por celebri la naskiĝon de Rahulo. Li invitis la plej bonajn dancistojn, kantistojn kaj muzikistojn el la tuta regno. Fakte la reĝo aranĝis la celebradon ne nur pro ĝojo. Li rimarkis, ke la reĝido dronis en ĉagreno kaj la nova bebo ne savis lin el la malĝojo. La reĝo timis, ke Sidarto forlasos la palacon por monaĥiĝi, do li faris sian eblon por distri la reĝidon el malĝojo kaj logi lin al la luksa palaca vivo.

La reĝido partoprenis en la balo nur por plezurigi la patron. Dum la festeno oni servis la plej bongustajn manĝaĵojn; la knabinoj el la tuta regno prezentis la plej sorĉajn kaj belajn dancojn; la plej sensivaj muzkistoj ludis, kaj la plej bonaj pupludistoj kaj magiistoj prezentis nekredeblajn mirindaĵojn. Sed Sidarto tiel laciĝis de la pensado, ke li baldaŭ dronis en profunda dormo.

Kiam la kantistoj kaj dancistoj vidis tion, ankaŭ ili haltis kaj endormiĝis. Post iom da tempo tiu nokte, la reĝido vekiĝis kaj surpriziĝis. Kion li vidis! Sur la planko dise kuŝis ĉiuj plej belaj kaj ĉarmaj dancistinoj, plej bonaj kantistoj, plej lertaj muzikistoj kaj plej inteligentaj aktoroj en la plej malbelaj, hontindaj kaj abomenindaj pozoj. Ili ĉiuj klopodis por plezurigi la reĝidon antaŭ horoj, sed nun iuj ronkis kiel porkoj kun la buŝo malfermita, kaj iuj grincis la dentojn kaj maĉis kiel malsataj demonoj. Iliaj ŝanĝiĝintaj aspektoj des pli naŭzis kaj malĝojigis la reĝidon. “Kiel subprema kaj sufoka ĉio ĉi estas,” li pensis kaj turnis sian penson al la ideo forlasi la palacon. Li stariĝis kviete en la ĉambro, vekis Ĉanon kaj petis, ke li selu lian ĉevalon Kantako.

Kiam Ĉano pretigis la ĉevalon, Sidarto kviete iris al la novnaskita bebo por vidi lin unuafoje. Lia edzino dormis ĉe la bebo kun sia mano sur ĝia kapo. La reĝido diris al si mem: “Se mi movos ŝian manon por ĉirkaŭpreni la bebon lastafoje, mi timas, ke mi vekos ŝin, kaj ŝi malhelpos min de la foriro. Ne! Mi devas foriri, sed post kiam mi trovos tion, por kio mi strebas, mi revenos por denove vidi lin kaj lian patrinon.”

Do Sidarto kviete forlasis la palacon. Estis nokotmezo. La reĝido rajdis sur sia blanka ĉevalo Kantako akompanate de sia fidela servisto Ĉano, kiu tenis la ĉevalan voston. Neniu haltigis lin kiam li rajdis for de ĉiuj, kiuj lin konis, respektis kaj amis. Li fiksis sian lastan rigardon al la urbo Kapilavasto, kiu tiel kviete dormis en la lunlumo. Li forlasis por lerni scion pri maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Li deĉevaliĝis post kiam li rajdis al la bordo de la rivero Anomo, kiu signifas “famegon”. Li deprenis siajn juvelajn ornamaĵojn, demetis la reĝidajn kostumojn, kaj donis ilin al Ĉano, por ke tiu reiru al la reĝo. Poste, la reĝido eltiris sian spadon, tranĉis siajn longajn harojn, surmetis simplajn vestojn, elprenis almozan bovlon, kaj petis, ke Ĉano reiru kun Kantako.

“Estas senutile por mi vivi en la palaco sen vi, mia mastro,” diris Ĉano malĝoje, “Mi volas sekvi vin.” Sed Sidarto malpermesis lin resti kvankam li petegis trifoje.

Finfine Ĉano ekiris, sed Kantako rifuzis sin movi. La reĝido diris al sia ĉevalo tre ĝentile: “Bonvolu reiri kun mia amiko, Kantako. Ne plu atendu min.” Sed Kantako pensis: “Mi ne plu revidos mian mastron.” Larmoj fluadis el ĝiaj okuloj kiam ĝi senĉese najlis sian rigardon al la reĝido ĝis li sin turnis kaj foriris el la vido. Kiam Sidarto malaperis el la horizonto, disrompiĝis la koro de Kantako kaj ĝi falis morte pro malĝojo.

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号