Archive for the Category ◊ Amo al la Vivoj ◊

Author:
• 星期三, 4月 28th, 2010

Ni esperas, ke vi jam ĝuis la rakontojn en la libro. Iuj el ili estas vere antikvaj — Cheng Tang (Ĉen Tan) en la tria rakonto vivis pli ol trimil jarojn antaŭe. Vi jam legis pri la lokoj, kiujn vi neniam aŭdis, kaj pri la ideoj, kiujn vi neniam havis antaŭe. Eble vi pensis: “Ĉu vere troviĝas Draka Imperiestro en la mondo?” Multaj el tiaj rakontoj estas konataj al ĉinoj, sed ŝajnas tre fremdaj al vi. more…

Category: Amo al la Vivoj  | 2 Comments
Author:
• 星期三, 4月 28th, 2010

La dek-dua ĉapitro de Saĝo-malsaĝo-Sutro (Damamuka-nidana) rakontis, ke monaĥo praktikis meditadon en arbaro proksima kiam nia budho Ŝakjamunio estis en Ŝravastio. Tie li ankaŭ recitis sutrojn. Lia voĉo estis tre belsona, do lia recitado eĉ plaĉis al la birdoj kaj bestoj.
Malgranda birdo precipe ŝatis lian recitadon. Kiam ajn la bonzo recitis sutrojn, ĝi ĉiam sidis sur la proksima branĉo kaj aŭskultis atente. more…

Category: Amo al la Vivoj  | 4 Comments
Author:
• 星期三, 4月 28th, 2010

“Strange!” demandis Yin Anren (Jin Anĵen) al siaj familianoj, “Kiu mortigis nian azenon?”
“Kio?”
“Iu mortigis nian azenon kaj postlasis la felon en la korto.”
Ili eliris por esplori.
“Ŝajnas, ke iu manĝis la viandon kaj postlasis la felon.” Ili koleriĝis. Ĝi ja estis tre bona azeno.
Unu aŭ du jarojn poste, iu renkontis Yin sur la strato kaj diris al li: “Venos via fino. Lakeoj de la anima mondo venos al vi morgaŭ.” Dirinte, li malaperis en la aeron. more…

Author:
• 星期三, 4月 28th, 2010

Dum la kvina jardeko de la deknaŭa jarcento okazis tumulto en Taiwan (Tajŭan). La imperiestro ordonis Xu Shuren (Ŝju Ŝuĵen) gvidi armeon por kvietigi la tumulton. Tang Yi’an (Tan Ji’an) estis sendita kune kun li. Tang maltrankviliĝis pri sia frato, kiu gvidis armeon en Xiamen (Ŝjamen) sur la ĉeflando, trans Taiwan-markolo. Sed la komunikado estis tre malfacila, precipe dum la milita periodo, do estis preskaŭ neeble komuniki per leteroj. more…

Author:
• 星期三, 4月 28th, 2010

Dum feliĉa intervidiĝo, la gastiganto diris al Lian Yucheng (Ljan Juĉen), “Mi vere ĝojas, ke vi nin vizitas irinte tiel longan vojon. Mi preparos specialan festenon por nia kuniĝo!”
Lian (Ljan) respondis: “Vi ne bezonas tiel agi por parenco kiel mi. Mi ja ne estas reĝa oficisto aŭ iu simila.”
Alia parenco diris: “Ni havas kokinon grandan kaj dikan. Ni mortigu ĝin morgaŭ.” more…

Author:
• 星期三, 4月 28th, 2010

Zhang Zuozhi (Ĝan Zŭoĝi) estis guberniestro de Shaoxing (Ŝaŭŝjin), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Iutage li eliris por inspektado. Apenaŭ li trapasis rizkampon, miloj da ranidoj sturmis al la vojo. Ili tordiĝis kaj levis la kapon por rigardi lin.
“Vere strange! Ŝajnas, ke ili havas ion por raporti,” diris Zhang (Ĝan) al la sekretario.
“Jes. Ŝajnas, ke ili ploras.” more…

Author:
• 星期三, 4月 28th, 2010

Banditoj denove atakis Fuyang-gubernion (Fujan). Ĉi-foje, ili prirabis dekojn da homoj, kaj dehakis iliajn kapon kaj manojn. Ĉiuj estis timigitaj de la sovaĝa konduto.
Inundo okazis en Xiangyang-gubernio (Ŝjanjan). Centoj da homoj malaperis en la akvo dumnokte. La loĝantoj perdis ĉion kaj havis nenian lokon por iri. Sed ili estis feliĉaj, ke la inundo nek englutis nek forportis ilin. more…

Author:
• 星期三, 4月 28th, 2010

En malhela lamplumo, malsanulo tordiĝis kaj turniĝis en pura lito. Li ĝemis kaj ambaŭmane premis la maldekstran parton de sia ventro: “Dolore! Dolorege!”
Liaj familianoj aŭdis lian ĝemon kaj murmuron, tamen ili ne povis distingi klare, kion li diras. La malsanulo subite trovis, ke li forlasis la liton. Anstataŭ piediri, li kvazaŭ ŝvebis alten en la ĉielon. Li ne sciis, kio levas lin, tamen li leviĝis tiel alten ke li eĉ sentis teruron. more…

Author:
• 星期三, 4月 28th, 2010

Gu Shunzhi (Gu Ŝunĝi) estis vegetarano. Li vivis en Changshu-urbo (Ĉanŝu), Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Li neniam manĝis viandon kaj kvin fiodorajn legomojn (ajlon, poreon, cepon, ŝenoprazon kaj asafetidon). Iunokte li enlitiĝis kiel kutime sed ne plu vekiĝis en la sekva mateno. Liaj familianoj maltrankviliĝis pro tio. Li daŭre spiradis normale, do ili sciis bone, ke li ankoraŭ vivas. Sed li nur dormadis. Li dormis sep tagojn sinsekve. more…

Author:
• 星期三, 4月 28th, 2010

Iutage en printempo, Wang Liangbin (Ŭan Ljanbin) alvenigis sian servanton.
“Kiom da helikoj vi aĉetis ?”
“100 kilogramojn, sinjoro.”
“Ĉu ankaŭ birdojn?”
“Jes, sinjoro, pli ol sesdek.”
“Ĉu vi havis sufiĉan monon?”
“Jes, sinjoro.”
Wang neniam elspezis multe por si mem. Li estis ŝparema kaj vivis simple. Li elspezis plejparton de sia mono aĉetante bestojn por liberigi. more…

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号