Archive for ◊ 9 月, 2012 ◊

Author:
• 星期六, 22 9 月, 2012

    [Adulto]

  Iam fama instruisto instruis en kaj ĉirkaŭ Benareso. Li havis pli ol 500 lernantojn. Unu el ili venis de malproksima vilaĝo. Sen multa scio pri kondutoj de urbanoj, li enamiĝis kun knabino de Benareso kaj edziĝis al ŝi. Post la geedziĝo li daŭrigis sian lernadon ĉe la instruisto. Sed li komencis malĉeesti en la kurso, iam eĉ restante du aŭ tri tagojn ekstere ĉiufoje.

  Lia edzino senskrupule faris ĉion, kion ŝi volis. Ŝi ne estis fidela kaj lojala kvankam ŝi edziniĝis al la lernanto. Ŝi eĉ havis sekretajn amatojn. more…

Author:
• 星期六, 22 9 月, 2012

    [Delogo]

  Iam tre riĉa homo vivis en Benareso de norda Hindio. Li havis filinon, kiu estis la plej bela virino en la tuta urbo. Ŝia haŭto estis tiel mola kiel rozfloraj petaloj, ŝia vizaĝo koloris kiel lotusfloroj, kaj ŝiaj haroj nigris kiel meznokto. Sed malfeliĉe, ŝia beleco estis nur supraĵa, kaj ŝi estis tre kruela interne. Ŝi humiligadis siajn servistinojn kaj eĉ ofte bategis ilin. Oni nomis ŝin “Maliculino”.

  Iutage ŝi iris al rivero por sin bani. Kiam ŝi sin banis, ŝiaj servistinoj ludis kaj plaŭdis en la akvo. Subite mallumiĝis kaj densa pluvŝtormo kovris la ĉielon super ili. Plej multe de la servistinoj kaj gardistoj forkuris. La servistinoj diris unuj al aliaj: “Nun estas perfekta tempo forigi la malican virinon por ĉiam.” Do ili foriris kaj lasis sola en la rivero. La ŝtormo fariĝis pli kaj pli terure furioza je la sunsubiro. more…

Author:
• 星期六, 22 9 月, 2012

  
  [Miskondukita moraleco]

  Iam antaŭe estis reĝo, kiu emis vetludi kun sia kortega pastro. Kiam li ĵetis kubon, li ĉiam recitis la fortunajn sorĉvortojn:

  ”Se allogite, ĉiuj virinoj nepre forĵetos sian fidelecon kaj kondutos malvirte.”

  Ŝajne estis mirinde, ke uzante la sorĉvortojn, la reĝo ĉiam gajnis. Post nelonge la kortega pastro perdis preskaŭ ĉiun sian moneron pene gajnitan. more…

Author:
• 星期六, 22 9 月, 2012

  

  [Rezignado]

  Iam estis fama instruisto en la urbo Takasila de norda Hindio. Li instruis religion kaj ĉiujn aliajn studobjektojn. Lia erudicio estis granda, kaj lia instrua kapablo estis mondfama.

  En tiu periodo knabo naskiĝis en riĉa familio de Benareso. Lia more…

Author:
• 星期五, 21 9 月, 2012

  
  [Malmodereco]
  Iam vivis tamburisto en malgranda kampara vilaĝo. Li aŭdis, ke okazas foiro en la urbo Benareso. Do li decidis iri tien por gajni monon per tamburado. Li prenis sian filon kun si, por ke tiu akompanu lin en la muziko speciale komponita por ludo de du tamburoj.
  Ambaŭ tamburistoj, la patro kaj filo, iris al la foiro. Ili estis sukcesplenaj. Ĉiuj ŝatis ilian ludadon kaj donis monon al ili malavare. Post la foiro ili ekvojaĝis al sia hejmo en la malgranda vilaĝo.
  Sur la vojo ili devis trapasi malluman arbaron. Estis tre danĝere, ĉar rabistoj kutime prirabis preterpasantojn.
  La filo volis protekti sian patron kaj sin mem kontraŭ la rabistoj. Do li senĉese frapegis sian tamburon tiel laŭte kiel li povis.”Ju pli brue, des pli bone!” li pensis.

more…

Author:
• 星期五, 21 9 月, 2012

 
  [Singardemo]
  Iam antaŭe vivis kruela Simia Reĝo en Himalajo. Ĉiuj simioj en lia regno estis liaj edzinoj kaj infanoj. Li timis, ke iu el liaj filoj elkreskos, fariĝos reĝo kaj transprenos la regadon, do li starigis regulon, ke li mordu ĉiun filon tuj kiam tiu naskiĝis. Tio faris la filojn tro malfortaj por defii sian patron.  
  Iu el la edzinoj de la reĝo gravediĝis, kaj la naskiĝonto estis knabo, do ŝi volis protekti lin kontraŭ la kruela regulo de sia edzo. Ŝi forkuris en arbaron ĉe la piedo de malproksima monto. Tie ŝi naskis brilan simian bebon.

more…

Author:
• 星期五, 21 9 月, 2012

    [Bonaj Kondutoj]
  Iam antaŭe sinjoro Simio vivis sola ĉe riverbordo. Li estis forta kaj plej granda saltisto.
  En la mezo de la rivero estis bela insulo kovrita de arboj de mangoj, ananasoj kaj aliaj fruktoj. Estis hazarde, ke roko elŝoviĝis el la akvo inter la bordo kaj insulo. Kvankam ŝajne neeble, sinjoro Simio kutime saltis de la riverbordo al la roko, kaj de la roko al la insulo. Li manĝis fruktojn sur la insulo tuttage kaj revenis hejmen per la sama vojo vespere.

more…

Author:
• 星期五, 21 9 月, 2012

  
  [Modereco]
  Iam estis riĉa vilaĝo. La plej riĉa homo en la vilaĝo decidis kaŝi grandan orpecegon por protekti ĝin kontraŭ banditoj kaj rabistoj. Do li enterigis ĝin en proksima rizkampo.
  Multajn jarojn poste, la vilaĝo ne plu estis riĉa kaj la rizkampo dezertiĝis kaj ne plu estis utila. Malriĉa farmulo decidis plugi la kampon. Post iom da plugado la plugilo hazarde trafis la delonge forgesitan kaŝitan trezoron.
  Unue li opiniis, ke ĝi eble estas tre malmola arboradiko. Sed kiam li malkovris ĝin, li vidis eksteratende, ke ĝi estas bela brila oro. Li ne kuraĝis porti ĝin kun si en la tago, do li kovris ĝin denove kaj atendis ĝis la noktiĝo.

more…

Author:
• 星期五, 21 9 月, 2012

    [La diamanta Armilo]
  Iam la Iluminiĝinto naskiĝis kiel filo de la Reĝo kaj Reĝino en Benareso. En la tago de lia nomiĝo, la reĝo invitis 800 aŭguristojn en la palacon, kaj por plezurigi ilin donacis al ili ĉion, kion ili deziris. Poste, la reĝo petis al ili aŭguri la sorton de la novnaskita reĝido. Tiel ili povis trovi bonan nomon por li.
  Unu el la aŭguristoj estis spertulo pri legado de makuloj sur la korpo. Li diris: “Via Reĝa Moŝto, tiu ĉi estas homo kun granda merito. Li estos la reĝo post vi.”

more…

Author:
• 星期五, 21 9 月, 2012

  
  [Prudento]
  Iam estis estro de karavano. Li vojaĝis de unu lando al alia vendante diversajn varojn. Lia karavano kutime havis almenaŭ 500 bovĉarojn.
  Dum unu el la vojaĝoj li devis trapasi densan arbaron. Antaŭ ol iri en la arbaron, li alvenigis ĉiujn membrojn de la karavano kaj avertis: “Miaj amikoj, kiam vi iros tra la arbaro, vin gardu kontraŭ venenaj arboj, fruktoj, folioj, floroj kaj eĉ mielĉelaroj.
  ”Do sen konsulti min unue, ne manĝu ion ajn, kion vi ne manĝis antaŭe, ĉu fruktojn, foliojn, florojn aŭ ion alian.” Ili ĉiuj respondis respektoplene: “Jes, sinjoro.”

more…

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号