Archive for ◊ 11 月, 2010 ◊

Author:
• 星期六, 20 11 月, 2010

Filmeto farita laŭ Ĉina rakontaro. Miaohui esperantigis la subtitolon.

[youku id=”XMjIzOTQ2NDU2″]

Category: Budhisma video  | 3 Comments
Author:
• 星期四, 18 11 月, 2010

La filmo estas farita laŭ ĉina rakontaro. Miaohui esperantigis el ĉina lingvo.

[youku id=”XMjIzNzY3ODk2″]

Category: Budhisma video  | 2 Comments
Author:
• 星期三, 17 11 月, 2010

Por la Rideto de la Patrino

Verkis S-ino Zhao Xiaohong  Elĉinigis Miaohui

Ŝi surportas veston kvazaŭ plastan pluvkostumon, kiu volvas streĉe ŝiajn membrojn kaj eĉ la kapon, lasante nur paron da okuloj ekstere. Ŝi laboras en varmega somera tago en la kampo de kuracherba plantaĵo. Oni diris, ke tia plantaĵo iritas haŭton, kaj ankaŭ bezonas defoliiĝon ĉiutage. La ŝvitoj senĉese faladis de ŝiaj frunto, nazpinto kaj vangoj. . . more…

Category: Homa Vivo  | One Comment
Author:
• 星期二, 16 11 月, 2010

Antaŭ multaj jaroj, retamiko plendis en iu forumo pri multkomunikila farado, ke ekde sia infaneco, li estas deprimita kaj la penso sin-memortigi ofte trafis lin. Kvankam li sciis racie, ke lia vivo estas feliĉo por siaj karaj gepatroj kaj li devas teni ilin feliĉaj vivante bone en la mondo, tamen li neniam sukcesis sin savi el la deprimiteco kaj enueco en la vivo. Eĉ kiam li jam havis amatinon, tia penso ankoraŭ turmentis lin. more…

Category: Homa Vivo  | One Comment
Author:
• 星期六, 13 11 月, 2010

“Om mani padme hum” estas la ses-silaba mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro. Oni ankaŭ nomas ĝin kora mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro. Ĝi signifas “Mi rifuĝas al la Mani-perlo sur la lotusfloro kaj Mi atingos purecon kiel lotusfloro kaj meriton kiel Mani-perlo”. more…

Category: Budhismo  | Leave a Comment
Author:
• 星期五, 12 11 月, 2010

Jen reala rakonto okazinta en mia hejmloko. Estas vilaĝo nomata Ŝtona Kaverno. La vilaĝo estas fama pro la mistera kaverno en la vilaĝo. Estis onidiro, ke foje antaŭ longa tempo okazis prezentado de teatraĵoj en la vilaĝo, kaj en la tagmezo iu aktoro enkaverniĝis kun sia hundo por sin amuzi. Post nelonge, li eliris por prepari la posttagmezan ludon, sed li ne plu povis trovi sian teatran teamon. Demandinte, li informiĝis, ke antaŭ kvin jaroj okazis prezentado de teatraĵoj en vilaĝo, sed en iu tagmezo aktoro kaj lia hundo iris en la kavernon, kaj ne plu eliris. Tio mirigis la aktoron, kaj li denove iris en la kavernon kun la hundo, kaj ĝis nun li ankoraŭ ne eliris. more…

Category: Homa Vivo  | Leave a Comment
Author:
• 星期四, 11 11 月, 2010

Mi estas ordinara esperantisto, kaj ankaŭ ordinara budhano. Antaŭ kelkaj jaroj mi denove eklernis Esperanton, lanĉis personan retejon pri budhismo, kaj speciale estigis rubrikon pri Esperanto por propagandi Esperanton en budhisma kampo kaj prezenti budhisman literaturon en esperanta kampo laŭ mia hobio. Nelonge post tio mi ekfunkciigis specialan retejon en la nomo de “Ebudhana Retejo” aŭ “Ĉina Budhana Retejo Esperantista”.

more…

Author:
• 星期三, 10 11 月, 2010

Antaŭ tre longa tempo budhisma majstro vivis en profunda montaro. Li estis eminenta kaj erudicia. Sennombraj homoj vizitis lin por peti lian instruon kiam ili renkontis problemojn en sia vivo. Ĉiufoje li donis al ili trafajn proponojn por solvi iliajn problemojn. more…

Category: Homa Vivo  | Leave a Comment
Author:
• 星期二, 09 11 月, 2010

Iam en mia hejmregiono estis fama geomanciisto, kiu ĉiam okupiĝis serĉi fortunan lokon por domo aŭ tombejo laŭ onia peto. more…

Category: Homa Vivo  | 2 Comments
Author:
• 星期一, 08 11 月, 2010

Rakonto pri Fingringo

Iam antaŭ longa tempo estis iluminiĝinta lamao sin kulturanta sur alta monto. Li havis multajn disĉiplojn, kiuj loĝas en kavernoj de la sama monto. Li estis tre fama kaj kompatema. Pilgrimantoj frekventis al li kun grandaj oferaĵoj por esprimi sian estimon, kaj ricevi de li helpon, benon kaj meriton, spite al longa vojo de eĉ centoj da kilometroj. La lamao akceptis ĉion, kion oni oferis al li, kaj poste disĵetis la oferaĵon malproksimen. La oferaĵoj falis ĝuste antaŭ la ermitajn disĉiplojn laŭ ties bezono. more…

Category: Literaturo  | One Comment
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号