Archive for the Category ◊ Rakontoj pri Antaŭaj Vivoj de la Budho ◊

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Nenio]

  Iam antaŭe la Bodisatvo, la Iluminiĝinto, naskiĝis en superklasa familio de norda Hindio. Post kiam li elkreskis, li rezignis la ordinarajn dezirojn al ĉiutaga mondo kaj fariĝis ermito. Li iris al la Himalaja montaro, kie 500 aliaj ermitoj fariĝis liaj disĉiploj.

  Post diligenta meditado dum longaj jaroj, li gajnis supernaturajn povojn, kiaj flugado tra la aero kaj kompreno pri alies penso sen aŭskulti ilian paroladon. Tiuj specialaj povoj ege impresis liajn 500 disĉiplojn. more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Trompo]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en komercista familio en Benareso de norda Hindio. Li nomiĝis Saĝo. Kiam li plenkreskis, li ekfaris komercon kune kun viro, kies nomo hazarde estis Saĝego.

  Foje Saĝo kaj Saĝego kondukis karavanon de 500 ĉaroj en kamparon. Elvendinte siajn varojn ili revenis al Benareso kun granda profito.

more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Memakcepteco]

  Iam vivis mondfama instruisto en Takasila de nordokcidenta Hindio. Li donis sanktajn instruojn al 500 altklasaj lernantoj.

  Hazarde iu el tiuj lernantoj nomiĝis “Malbono” de siaj gepatroj. Iutage li pensis: “Estas malbone por mi aŭ aliaj kiam oni diras al mi, ‘Venu, Malbono’, ‘Iru, Malbono’, “Faru ĉi tion, Malbono’ kaj ‘Faru tion, Malbono’. Mia nomo eĉ sonas malhonore kaj misfortune.”

  Do li iris al la instruisto kaj petis, ke tiu donu al li pli plaĉan nomon, kiu povos alporti bonan sorton anstataŭ malbonan. La instruisto diris: “Iru tien, kien vi ŝatas, mia filo, kaj trovu pli bonan nomon. Kiam vi revenos, mi oficiale donos al vi la novan.” more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    Ĉapitro 1. Kvin Viktimoj en la Arbaro

  Iam Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. La Iluminiĝinto naskiĝis kiel lia 100-a filo, kaj elkreskis kiel saĝa junulo.

  Tiam Silentaj Budhoj frekventis la Palacon por ricevi almozmanĝaĵon. Ili nomiĝis Budhoj ĉar, jam iluminiĝinte, ili sciis la Veron kaj spertis la vivon de realeco en ĉiu momento. Ili nomiĝis Silentaj, ĉar ili ne predikis la Veron pro sia scio, ke tiam neniu alia povis kompreni ĝin. Sed plene de kompatemo al ĉiuj mizeraj vivestaĵoj, Silentaj Budhoj deziris helpi ĉiujn, kiuj petis helpon de ili. more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Efemereco]

  Laŭdire homoj havis du manierojn por praktiki religion. Unu el ili estis vivi malproksime de la ordinara ĉiutaga mondo kiel monaĥo, monaĥino aŭ ermito. La plej alta celo de tiuj, kiuj sincere praktikis religion en tiu ĉi maniero, estis rekta spertado de kompleta Vero, kiu estas kompleta Iluminiĝo.

  La alia maniero por praktiki religion estis vivi en la ordinara mondo. La plej alta celo de tiuj sinceraj, estis harmonio de nedividita mondo, la paca vivo sub la perfekte bona reganto, la “Reĝo de la Mondo.” more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Ekstremeco]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto vivis en la mondo, kie plej multaj religioj estis similaj. Ili instruis, ke la metodo por forigi suferon el la menso estas suferigi la korpon anstataŭe. Eble ŝajne strange, plej multaj homoj opiniis, ke la plej sanktaj el la sanktuloj estis tiuj, kiuj plej serioze torturis siajn korpojn. Ĉar ĉiuj tiel opiniis, la Bodisatvo decidis eltrovi per si mem, ĉu tio estas vera.

  Li ne plu daŭrigis ordinaran ĉiutagan vivon, sed fariĝis sanktulo laŭ tiama kutimo. Tio signifis, ke li rezignis ĉion, eĉ siajn vestaĵojn. Li sin tenis nuda, kun la korpo kovrita nur per polvo kaj malpuraĵo. more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

   [Singardemo]

  Antaŭ tre longa tempo, la Kvin Trejnaj Ŝtupoj ankoraŭ ne estis konataj en la mondo. En Benareso vivis granda riĉulo, kiu havis gregon da bovinoj. Li dungis paŝtiston por prizorgi ilin.

  Kiam la rizplantoj ekhavis spikojn, la paŝtisto kondukis la bovinojn al arbaro por paŝti. De tie li alportis lakton, buteron kaj fromaĝon al la riĉulo en Benareso. more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    Ĉapitro 1. Krimo kondukis al alia krimo

  Iam antaŭe, Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. La Iluminiĝinto fariĝis unu el liaj ministroj post la finiĝo de sia lernado.

  Iutage la reĝo eliris al sia plezura ĝardeno. Amaso da korteganoj iris kun li. Ili vizitis multajn partojn de la bela ĝardeno. Ĉe la malvarmeta arbaro ili iris al bela klara lageto. La reĝo ekvolis naĝi, do li plonĝis en la akvon. Poste li invitis ĉiujn sinjorinojn de sia haremo naĝi kun li en la refreŝiga lageto. more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Trompo]

  Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludon. Li ofte ludis ĵetkubojn kun alia emulo, kies cerbo laboris ruze.

  Malsame kiel la riĉulo honesta kaj malkaŝema, la kunludanto estis ruza kaj malhonesta. Kiam li gajnis sinsekve, li daŭrigis la ludadon, sed tuj kiam li ekperdis, li kutime kaŝe metis ĵetkubon en sian buŝon kaj englutis ĝin. Poste li pretekstis, ke ĵetkubo perdiĝis, kaj ĉesigis la ludadon pro tio. more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Sendankeco]

  Iam antaŭe du komercistoj reciproke korespondis, sed ili neniam intervidiĝis. Unu el ili vivis en Benareso, dum la alia en malproksima limvilaĝo.

  La vilaĝa komercisto sendis grandan karavanon al Benareso. Ĝi havis 500 ĉarojn plenajn de fruktoj, legomoj kaj aliaj produktoj. Li ordonis al siaj subuloj vendi ĉiujn varojn per la helpo de la urba komercisto. more…

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号