Author:
• 星期三, 10月 24th, 2012

    [Trompo]

  Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludon. Li ofte ludis ĵetkubojn kun alia emulo, kies cerbo laboris ruze.

  Malsame kiel la riĉulo honesta kaj malkaŝema, la kunludanto estis ruza kaj malhonesta. Kiam li gajnis sinsekve, li daŭrigis la ludadon, sed tuj kiam li ekperdis, li kutime kaŝe metis ĵetkubon en sian buŝon kaj englutis ĝin. Poste li pretekstis, ke ĵetkubo perdiĝis, kaj ĉesigis la ludadon pro tio.

  Fine la riĉulo rimarkis trompon de la ruzulo kaj iutage decidis doni al li lecionon. Li ŝmiris venenon sur ĵetkubojn kaj sekigis ilin, por ke oni ne vidu la venenon. Li portis la ĵetkubojn al la kutima loko kaj proponis: “Ni ludu ĵetkubojn!”

  La ruzulo konsentis. Ili starigis vetludan tablon kaj ekludis. Kiel kutime, la ruzulo komencis gajni ĉiun kubĵeton. Sed tuj kiam li ekperdis la ludon, li ŝtele metis ĵetkubon en sian buŝon.

  Vidinte tion, la riĉulo diris: “Englutu ĝin, kaj poste io okazos al vi. Via propra malhonesteco ege suferigos vin.”

  Englutinte la venenan kubon, la ruzulo falis teren kaj svenis pro sufero. La bonkora riĉulo pensis: “Jam sufiĉe, nun mi devas savi lin.”

  La riĉulo pretigis medicinan miksaĵon por kaŭzi vomadon. Post kiam la ruzulo prenis la miksaĵon helpe de la richulo kaj elvomis la venenan ĵetkubon, la riĉulo donis al li trinkaĵon el klara butero, densa fruktsuko, mielo kaj kansukero por resanigi lin.

  Poste li admonis la ruzulon ne plu trompi fidelan amikon. Post kiam ambaŭ vetludantoj pasigis sian tutan vivon, ili renaskiĝis laŭ siaj kondutoj.

    La moralinstruo estas: Trompi amikon alportos al vi malbonan sekvon.

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号