Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Sendankeco]

  Iam antaŭe du komercistoj reciproke korespondis, sed ili neniam intervidiĝis. Unu el ili vivis en Benareso, dum la alia en malproksima limvilaĝo.

  La vilaĝa komercisto sendis grandan karavanon al Benareso. Ĝi havis 500 ĉarojn plenajn de fruktoj, legomoj kaj aliaj produktoj. Li ordonis al siaj subuloj vendi ĉiujn varojn per la helpo de la urba komercisto.

  Atinginte la urbon, ili rekte vizitis la urban komerciston. Ili transdonis al li la alportitan donacon. Li ĝojplene invitis ilin loĝi en lia propra domo. Li eĉ donis monon al ili por ilia ĉiutaga elspezo. Li regalis ilin kun la plej granda gastamo. Li demandis pri la bonfarteco de la vilaĝa komercisto, kaj prezentis donacon por ke ili portu ĝin al li. Kutime lokanoj povis akiri bonan prezon, do li zorgis, ke ĉiuj iliaj varoj vendiĝis en justa prezo. Ili revenis hejmen kaj diris al sia mastro ĉion, kio okazis en la urbo.

  Poste la urba komercisto sendis karavanon de 500 ĉaroj al la limvilaĝo. Liaj subuloj ankaŭ portis donacojn al la vilaĝa komercisto. Post kiam ili venis al la vilaĝa komercisto, li demandis: “De kie vi venis?” Ili respondis, ke ili venis de la urba komercisto, kiu ofte korespondis kun li.

  Akceptinte la donacojn, la vilaĝa komercisto malĝentile ridis kaj diris: “Ĉiuj povus diri, ke ili venis de la urba komercisto!” Poste li elpelis ilin, doninte al ili nek loĝejon, nek donacon, nek helpon.

  La karavanistoj iris al la urbeta bazaro kaj faris negocon laŭ sia kapablo sen helpo de la lokano. Ili revenis al Benareso kaj raportis al sia mastro ĉion, kio okazis en la limvilaĝo.

  Post nelonge la vilaĝa komercisto sendis alian karavanon de 500 ĉaroj al Benareso. Liaj subuloj denove portis donacojn al la urba komercisto. Kiam la subuloj de la urba komercisto vidis ilin, ili diris al li: “Ni scias kiel provizi taŭgajn loĝejojn, manĝaĵojn kaj monon al tiuj homoj.”

  Ili kondukis la alvenintojn ekster la urbaj muroj al bona loko por tendumi kaj tranokti. Ili diris, ke ili reiros al Benareso por prepari manĝaĵon kaj monon por la gastoj.

  Anstataŭe ili kolektis ĉiujn siajn kamaradojn kaj revenis al la kampadejo je la noktmezo. Ili forrabis ĉiujn 500 ĉarojn, inkluzive de la kostumoj de la vilaĝaj komercistoj. Ili forpelis la bovojn, malmuntis kaj forportis la radojn de la ĉaroj.

  Tiuj vilaĝanoj teruriĝis. Ili kuregis hejmen tiel rapide, kiel iliaj kruroj kapablis porti ilin.

  La subuloj de la urba komercisto rakontis al li ĉion, kion ili faris. Li diris: “Tiuj, kiuj forgesis sian dankemon kaj ignoris simplan gastamon, ricevas tion, kio indas al ili. Tiuj, kiuj ne aprezas la ricevitan helpon, baldaŭ trovos, ke neniu volas helpi ilin plu.”

  La moralinstruo estas: Se vi ne helpas aliajn homojn, vi ne povas revi, ke la aliaj helpu vin.

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号