Author:
• 星期三, 10月 24th, 2012

    [Ekstremeco]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto vivis en la mondo, kie plej multaj religioj estis similaj. Ili instruis, ke la metodo por forigi suferon el la menso estas suferigi la korpon anstataŭe. Eble ŝajne strange, plej multaj homoj opiniis, ke la plej sanktaj el la sanktuloj estis tiuj, kiuj plej serioze torturis siajn korpojn. Ĉar ĉiuj tiel opiniis, la Bodisatvo decidis eltrovi per si mem, ĉu tio estas vera.

  Li ne plu daŭrigis ordinaran ĉiutagan vivon, sed fariĝis sanktulo laŭ tiama kutimo. Tio signifis, ke li rezignis ĉion, eĉ siajn vestaĵojn. Li sin tenis nuda, kun la korpo kovrita nur per polvo kaj malpuraĵo.

  Por eviti avidon al bonaj manĝaĵoj, li sin devigis manĝi nur naŭzaĵojn, kiuj estas malpuraĵo, urino kaj bovfekaĵo.

  Li loĝis en la plej danĝeraj partoj de la arbaro por ke li povu koncentri sian menson senĝene. Se li vidis homon, li tuj forkuris kiel timema cervo.

  En vintro li pasigis siajn tagojn sub la arboj kaj noktojn sub la ĉielo. Do tage li estis trempita de malvarma akvo falanta de glacipendaĵoj sur la arbobranĉoj, kaj nokte li estis kovrita de falinta neĝo. Tiamaniere en vintro li suferigis sian korpon per plej ekstrema frosto tagnokte.

  En somero li pasigis siajn tagojn sub la ĉielo kaj noktojn sub la arboj. Do tage li suferis de brulo el la plej arda sunradio, kaj nokte li eltenis venton sub la ĉielo. Tiamaniere en somero li suferigis sian korpon per ekstrema varmo tagnokte.

  Tiel li klopodadis por kvietigi sian menson. Li estis tiel firmvola, ke li pasigis sian tutan vivon tiamaniere.

  Poste tuj antaŭ sia morto, li ekvidis iluzion de si mem renaskiĝi en infera mondo. La iluzio trafis lin kiel fulmo, kaj li eksciis, ke ĉiuj metodoj, per kiuj li torturis sian korpon, estis tute senutilaj. El ili ne rezultis la mensa paco. Do li rezignis sian falsan kredon kaj ekpersistis en la Vero. Li forpasis kaj renaskiĝis en ĉiela mondo!

  La moralinstruo estas: “La Vero povas liberigi vin eĉ en la plej lasta momento.

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号