Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Qian Meixi (Ĉjan Mejŝji) iam notis la historion de Xue Qingguan (Ŝjŭe Ĉjin’gŭan), la buĉisto de kaproj. Xue havis vendejon por vendi kapran viandon kaj viandan supon. La bongusteco de lia vianda supo famis eĉ en malproksimo, kaj allogis multajn klientojn proksimajn kaj malproksimajn. Iuj eĉ vojaĝis kelkajn tagojn por gustumi lian supon, kaj poste foriris kontente.
Xue riĉiĝis post nelonge pro la prospera negoco.
Pluraj el liaj amikoj estis budhanoj. Ili ofte admonis lin ne plu mortigi kaprojn: “Vi jam gajnis sufiĉan monon. Ne estu tiel avida. Ni ja ne estas bestoj en la ĝangalo. Vi scias bone, ke mortigi bestojn estas terura peko kontraŭ la universo. Vi ne povos eskapi de la ŝuldo estonte. Frue aŭ malfrue vi devos pagi pro via malbona konduto, kaj tiam, kiom ajn riĉa vi estos, tio donos nenian helpon al vi.”
“Rigardu, Xue, kial vi ne faru alian negocon per via mono? Vi povas gajni monon per tio, kaj samtempe, vi povas penti kaj fari bonajn aferojn por kvitigi ĉiujn viajn pekojn. Alie, malfeliĉo trafos vin kaj ankaŭ viajn infanojn kaj prainfanojn.”
Neniu volas aŭskulti bonan admonon malplaĉan. Xue mokis: “Mi ne estas tiel malsaĝa por kredi la mitojn de maljunulinoj. Ĉu vi opinias, ke vi povus timigi min per la feaj rakontoj? Peko kontraŭ universo! Kia sensencaĵo!”
Kiam Xue estis ĉirkaŭ kvardek-jara, li eksuferis de stranga malsano. Lia buŝo etendiĝis, lia mentono longiĝis kaj liaj okuloj perdis la antaŭan brilon. Efektive, li aspektis pli kaj pli simila al kapro.
Post nelonge, ĉiuj lokanoj opiniis, ke la vizaĝo de Xue Qingguan similas tiun de kapro. Kvankam ili povis diri nenion al li, tamen ĉiutage aroj da homoj venis por rigardi lin. Kontentiĝinte pri la rigardo, ili sin turnis al siaj amikoj, flustris inter si kaj kapjesis. Xue laciĝis de tio. Neniu el la kuracistoj povis kuraci lin, kaj ankaŭ ili ĉiuj diris, ke li vere mienas kiel kapro.
Xue tiel afliktiĝis, ke li sin opiniis freneza, sed li estis tro obstina por konfesi, ke li eraris. Li rifuzis agnoski, ke li ne rajtis mortigi tiel multajn kaprojn.
Fine, li falis en riveron kaj dronis, okaze de komerca vojaĝo. Oni eĉ ne povis trovi lian kadavron.
La humiliĝo kaj subita morto ja estus eviteblaj por malfeliĉa Xue. Se li havus konsciencon kaj ne estus tiel avida, li povus ĝui longan kaj feliĉan vivon.
Sed malfeliĉe, mono, obstino kaj malsaĝo estis pli valoraj al li ol feliĉo, bonfarto kaj saĝo.

Category: Amo al la Vivoj
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号