Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Estis pitoreska montaro, tamen Wu Tang (U Tan) tute ne zorgis pri la ĉarma pejzaĝo. Li kaj lia filo elspezis multe da tempo por ĉasi en la montaro.
Wu Tang estis lerta arkopafisto. Li neniam maltrafis. Li estis tiel lerta en la pafado, ke li tute ne bezonis celi. Li bezonis nur tiri la pafarkon por trafi la celon. Neniam estis bestoj tiel rapidaj kaj lertaj por eskapi de liaj sagoj.
Jen aperis malgranda cervido. Malgrandaj cervidoj eble estas la plej amindaj bestoj en la naturo, sed Wu Tang tute ne pensis pri tio. Kiam li vidis ĝin, li tiris sagon el la sagujo. Zum! La cervido falis teren kaj mortis.
Wu Tang rimarkis, ke ĝia patrino estas tre malproksima en la herbejo, kaj lia sago ne povas atingi ĝin. Li do restis senmova por atendi la plej bonan momenton.
La patrina cervo korŝire kriis, trovinte sian idon morta. Lamente, ĝi komencis leki la vundon de la cervido. Tuj kiam ĝi absorbiĝis en la lekado, Wu Tang pafis senprokraste kaj mortigis ĝin.
Sed tio ne estis sufiĉa por Wu Tang. Li pensis, ke eble troviĝas pli da cervoj ĉirkaŭe, ĉar li aŭdis ion marŝanta en la herboj. Tie eble estas almenaŭ du aliaj cervoj.
“Tri cervoj estas multe pli bonaj ol du,” li pensis kiam li sin pretigis por pafi. Konfirminte la devenon de la sono, li tuj pafis al figuro en la herboj.
Li sentis fieron aŭdinte la sonon de io falinta sur la teron, sed lia fiero tuj fariĝis timego kiam li aŭdis homan ĝemkrion. Cervoj ne kapablis ĝemi tiamaniere. Tie sonis homa voĉo!
Wu Tang alkuris haste, kaj vidis timigite, ke la tria viktimo estas ne cervo, sed lia propra filo, kiu venis por ĉasi kun li.
Wu Tang stuporiĝis. Subite aŭdiĝis voĉo el la ĉielo: “Wu Tang! Ĉu vi nun komprenas, kiel vi malĝojas vidinte vian propran filon vunditan per sago? Bestoj amas siajn idojn same kiel vi amas la vian. Kiom da malĝojo vi jam kaŭzis al la gepatroj de la bestoj?”
Wu Tang staris tie tiel malĝoje kaj stultece, ke li tute ne rimarkis la sonon de proksime. Subite, li konsciis, ke la sono, kiun li aŭdis en la herboj, ne estas de cervo, sed de tigro.
Estis jam tro malfrue. Apenaŭ li pretis forkuri, la tigro jam mordis lin je la brako, per kiu li pafis. Kaj plej baldaŭ, la resta parto de lia korpo estis en ĝia ventro.

Category: Amo al la Vivoj
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号