Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Wang Huonan (Ŭan Hŭonan) estis riĉulo en Huainan (Hŭajnan). Li entreprenis lombardejon, kaj la komerco iris tre bone. Li bezonis pli da spaco por teni la varojn, do li aĉetis plurajn malplenajn domojn ĉe la lombardejo. Oni eksteratende trovis tri vulpetojn en unu el la aĉetitaj domoj. La laborantoj provis forpeli ilin, tamen Wang Huonan donis alian proponon:
“Ili kaŭzos al ni senfinajn malagrablaĵojn se vi lasos ilin eskapi vivaj. Mortigu ilin.” Do du el la vulpetoj estis mortigitaj kaj nur unu eskapis.
Ekde tiam, Familio Wang ne plu havis pacan vivon. Iuj objektoj malaperis, dum aliaj perdiĝis mistere, aŭ ĉiuj objektoj ne plu restis sur siaj antaŭaj lokoj. Oni diris, ke tion faris la tria vulpo.
En vintro de 1815, fajro senkaŭze okazis en la tenejo. Feliĉe oni trovis tion frue, kaj la familio ne suferis grandan damaĝon. Wang Huonan petis sorĉiston okazigi ceremonion por forpeli la malagrablaĵojn, tamen post pluraj monatoj okazis alia fajro. Oni scias bone, kiel ruzaj estas la vulpoj. Se ili persistas, ili ja povas kaŭzi senfinajn malagrablaĵojn.
Fine, post longjaraj senĉesaj malagrablaĵoj, Wang Huonan decidis forvendi la tenejon. Li proponis ĝin al Chen (Ĉen), alia riĉulo, kiu ankaŭ bezonas spacon por siaj varoj. Chen venis kaj inspektis la tenejon. Ili interkonsentis pri la konvena prezo de 40 000 oraj moneroj, kaj decidis la tagon por subskribi kontrakton.
Ĝuste en la tago antaŭ la subskribo de la kontrakto, Gesinjoroj Chen aŭdis voĉon dirantan al ili: “La malamo inter mi kaj Wang Huonan tute ne estas via afero, do ne intervenu pri tio.” Ili ne povis distingi, de kie venis la voĉo, sed sinjoro Chen konvinkiĝis, ke li devos serĉi tenejon aliloke.
“Ĉiuj miaj havaĵoj ruiniĝos en la fajro!” la vekrio de Wang Huonan vekis ĉiujn familianojn iunokte en marto 1841. Li kuris el la loĝejo eĉ sen pantalono kaj ŝuoj.
Oni ne sciis, kiel fajro okazis en la kuirejo kaj sin etendis al la tenejoj. Kiam la familio vekiĝis pro tio, ĉiuj tenejoj jam dronis en la fajrego. Do je la tagiĝo tie restis nenio alia krom ruino.
La tria vulpo plenumis sian venĝon.
Kvankam bestoj ne havas homan inteligentecon, tamen ili ankaŭ povas memori kiu estis bona kaj kiu iam faris malutilon al ili. Saĝaj bestoj kiel vulpoj eĉ povas sin venĝi necedeme. Neniu povas teni ilin for de la venĝo, kaj eĉ la spertaj sorĉistoj ne povas subigi ilin.
La ununura metodo por eviti malfeliĉon estas pento kaj kompato. Wang Huonan devus penti pri la mortigo al la vulpoj, fari bonajn aferojn kompense kaj ĉesi mortigi bestojn por pruvi sian sinceron. Kaj samtempe, se li kapablus instrui la vulpon pri la budhisma darmo, kiu eksplikas la ekvilibron kaj naturon de la universo, ili povus likvidi la malpacon inter si men, fariĝus amikoj kaj evitus la malfeliĉaĵon.
En konkludo, per venĝo oni tute ne povas rikolti bonon.

Category: Amo al la Vivoj
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号