Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

La ĉefurbo de Anhui-provinco (Anhŭi) havas interesan nomon: Hefei (Hefej), kiu signifas “Kunan Grasiĝon”.
Ne malproksime, en Paitou-vilaĝo (Pajtoŭ) estis porkobuĉisto nomata Xuan (Ŝjŭan) la Kvara. Li havis dudekjaran sperton pri buĉado. Li enspezis multe el tiu ĉi profesio, kaj ŝparis monon zorgeme, do li havigis al si tri domojn. Li loĝis en unu el ili, kaj ludonis la aliajn. Li ankaŭ posedis cent akreojn da fekunda kampo.
Alivorte, li jam havis sufiĉan monon por pasigi la restan vivon. Sed ne estas multaj homoj sciantaj kontentecon. Fakte, Xuan tiel kutimiĝis al la buĉado, ke li sentus ĝenon se li pasigus tagon farante nenion. Eĉ en la festoj li akrigadis tranĉilon.
Li ellitiĝis frue iumatene kiel kutime por komenci la tagan laboron. Lia edzino iris al necesejo ĉe porkejo. Ŝi senatente ĵetis rigardon al la porkejo, kaj ekkris. Je tio la edzo alkuris haste.
“Kio okazas? Kio okazas?”
“Mi hazarde rigardis en la porkejon, kaj vidis du virinojn kuŝantaj tie, anstataŭ la porkojn. Mi opiniis, ke tio estis iluzio. Mi do frotis al mi la okulojn kaj rigardis atente, tamen mi certis, ke tio estas du virinoj, sed ne porkoj. Mi pensas, ke tio aŭguras ion. Mia kara! Bonvolu ne plu mortigi porkojn!”
“Ha, ha, ha!” ekridis Xuan la Kvara, “Vi havas strangan ideon! Eble vi ankoraŭ ne sobriĝis el sonĝo?”
Sinjorino Xuan vidis, ke li ne akceptis ŝian admonon, ŝi do forkaptis lian tranĉilon kaj ĵetis ĝin en fekejon. Xuan la Kvara ne mortigis porkojn tiutage, sed li eliris kaj aĉetis novan tranĉilon.
En la sekva tago, sinjorino Xuan petis siajn gepatrojn veni por admoni la edzon: “Rigardu, vi jam havas sufiĉe multan monon por la resta vivo. Kial vi ankoraŭ ne obeas la deadmonon de via edzino?”
“Sed estas mia kariero mortigi porkojn.”
“Se vi ne rezignos tion, nia filino eksiĝos de vi.”
Xuan pensis pri la geedza vivo dum longaj jaroj, kaj ankaŭ pri la gajnita mono pro buĉado de porkoj.
“Do lasu ŝin eksiĝi.”
Xuan donis al sia eksedzino duonon de ilia havaĵo kaj ankaŭ la rajton prizorgi ilian infanon. Kiam ĉio estis aranĝita, Xuan revenis al sia laboro kaj buĉis la porkojn, kiujn lia eksedzino iam opiniis virinoj.
Li mortigis ankaŭ iliajn porkidojn. Sed apenaŭ li finis la laboron, iu enkuris kaj informis lin, ke lia infano subite mortis.
Xuan ekpentis, tamen li estis tro obstina por konfesi, ke li eraras. Li komencis partopreni en hazardludado por forgesi sian malĝojon. Sed post nelonge, ĉiuj ludantoj sciis bone, ke iliaj poŝoj pleniĝos de mono kiam ajn Xuan venas al ilia tablo, ĉar li perdadis monon ĉiufoje.
Nelonge poste, li perdis ĉiujn havaĵojn pro la monludado.
“Kion fari?” li diris al si mem, “Mi nur povas repreni mian antaŭan karieron mortigi porkojn, ĉu ne?” Li kolektis iom da mono, aĉetis kelkajn porkidojn kaj ekbredis ilin. Sed antaŭ ol pasis unu monato, li ekmalsaniĝis kaj devis kuŝi surlite.
Li suferis pro stranga malsano. La sango kaj puso senĉese fluis el lia nazo, kaj tio tiel dolorigis lin, ke li vekriis plengorĝe. Kiam homoj aŭdis tion, ili ĉiuj opiniis, ke tio sonas same kiel vekrio de buĉata porko.

Category: Amo al la Vivoj
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号