Author:
• 星期五, 27 9 月, 2013

Elsendlisto
  Budhisma scio 1
2-23. Monaĥina komunumo
2-24. Budha sinteno pri kastismo
Inter ni
Intervjuo de franca radio al Miaohui
Budhisma scio 2
Ĉapitro 10. Monaĥoj kaj monaĥinoj
Budhisma rakonto
62. Rakonto pri Cerva Bambuo
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia elsendo. Hodiaŭ estas nia 39-a elsendo de Retradio BRE. En ĉi tiu elsendo ni aranĝos programerojn “Budhisma scio”, “Inter ni” kaj “Budhisma rakonto”. Unue bonvolu aŭskulti la antaŭan parton de programero budhisma scio. En ĉi tiu programero ni aŭskultos du ĉapitrojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Poste ni aŭskultos programeron Inter ni. Sekve ni daŭrigos la postan parton de Budhisma scio, en kiu ni aŭskultos ĉapitron 10 el la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. La lasta programero estas budhisma rakonto, en kiu ni aŭskultos rakonton voĉlegitan de Zhao Jianping.
Ni aŭskultos rakontojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Bonan aŭdeblecon al vi.


==
  2-23. Monaĥina komunumo
En la kvina jaro post sia iluminiĝo, la Budho restis en Vesali kiam li aŭdis, ke lia patro Reĝo Sudodana malsaniĝis. Li tuj faris longan vojaĝon al Kapilavatu por denove viziti la patron kaj instrui la Darmon al li. Aŭdinte la Darmon, la reĝo tuj atingis arahantecon kaj forpasis trankvile post sep tagoj. Ĝuste en tiu jaro fondiĝis la monaĥina komunumo laŭ la peto de Maha Paĝapati Gotami, la onklino kaj duonpatrino de la Budho.
Maha Paĝapati Gotami iris al la Budho trifoje kaj petadis, ke li ordinu ŝin kiel monaĥinon, sed la Budho rifuzis ĉiufoje sen mencii la kialon. La Budho vojaĝis al Vesali post nelonga restado en Kapilavatu.
Maha Paĝapati Gotami estis firmvola kaj ne volis cedi tiel facile. Ŝi jam decidis kiel atingi sian sukceson. Ŝi fortranĉis siajn harojn, surmetis flavan veston kaj piediris 150 mejlojn de Kapilavatu al Vesali, akompanate de multaj Ŝakjaj sinjorinoj. Kiam ŝi atingis Vesali, ŝiaj piedoj ŝveliĝis kaj la korpo estis kovrita de polvo. Kun larmoj sur la vizaĝo, ŝi staris ekster la halo, en kiu estis la Budho, ankoraŭ esperante, ke la Budho ordinos ŝin kiel monaĥinon.
Ananda surpriziĝis vidinte ŝin en tiu ĉi situacio. “Gotami, kial vi tiel staras ĉitie?” li demandis.
“Estimata Ananda, la Honorulo ne permesas virinojn fariĝi monaĥinoj,” ŝi respondis.
“Atendu ĉitie, Gotami. Mi petos la Honorulon pri tio.” Ananda diris al ŝi. Kiam Ananda petis la Budhon permesi al Maha Paĝapati Gotami fariĝi monaĥino, la Budho rifuzis. Ananda petis tri fojojn kaj la Budho rifuzis ĉiufoje.
Do Ananda petis en malsama maniero. Li respektoplene demandis al la Budho: “Sinjoro, ĉu virinoj kapablas atingi diversajn ŝtupojn de sankteco kiel monaĥinoj?”
“Jes, ili kapablas, Ananda,” respondis la Budho.
“Se tio estas vera, Sinjoro, estas pli bone, ke virinoj povas fariĝi monaĥinoj,” diris Ananda, kuraĝigite pro la respondo de la Budho.
“Ananda, se Maha Paĝapati Gotami volontas observi monaĥinajn regulojn pri la Ok Kondiĉoj, ŝi kalkuliĝos kiel ordinita monaĥino.
Kiam Ananda parolis pri la Ok kondicoj al Maha Paĝapati Gotami, ŝi ĝojplene konsentis observi tiujn regulojn kaj fariĝis monaĥino per si mem. Nelonge poste ŝi atingis arahantecon. La aliaj Ŝakjaj sinjorinoj ordinitaj ankaŭ atingis arahantecon.
La fondiĝo de monaĥina komunumo kun reguloj estis oportuno, kiun la Budho provizis al virinoj unuafoje en la monda historio. Neniu el aliaj religiaj estroj donis tiel altan religian pozicion al virinoj.
==
 2-24. Budha sinteno pri kastismo
Kastismo jam firme establiĝis en Hindio dum la vivperiodo de la Budho. Laŭ la kasta sistemo, homaj pozicioj en la socio estas deciditaj de iliaj naskiĝoj kaj ne povas ŝanĝiĝi en la tuta vivo. Ekzistas kvar homaj kastoj en la socio:
La bramanoj aŭ pastroj, kiuj deklaras esti la plej puraj homoj kaj el la plej alta kasto.
La militistoj
La komercistoj
La netuŝeblaj homoj, kiujn oni opiniis el la plej malalta kasto. Ili fariĝis laboristoj kaj servistoj, faris ĉiujn fizikajn laborojn kaj estis rigarditaj kiel sklavoj.
La Budho kondamnis la kastismon, kiun li opiniis maljusta. Li asertis, ke en ĉiu kasto troviĝas homoj malicaj kaj kruelaj, kaj ankaŭ homoj virtaj kaj bonkoraj. Ĉiu homo farinta malbonon estas punita laŭ sia karmo malgraŭ al kiu kasto li apartenas. Li diris, ke oni rigardas iun el alta aŭ malalta kasto laŭ ties bonaj aŭ malbonaj kondutoj. Do la Budho opiniis, ke homan kaston decidis la boneco de kondutoj anstataŭ la naskiĝo.
La Budho prezentis la ideon de plialta valoro je homaj moraleco kaj egaleco anstataŭ en kiu familio aŭ kasto la homo naskiĝis. Tio ankaŭ estas la plej frua klopodo nuligi malestimon kaj sklavecon en la homa historio.
Neniu estas netuŝeblulo laŭ sia naskiĝo;
Neniu estas bramano laŭ sia naskiĝo;
Oni estas netuŝebelulo laŭ siaj kondutoj;
Oni estas bramano laŭ siaj kondutoj.
==
Inter ni
Saluton, karaj amikoj, ni elsendos programeron Inter ni. La programero estas intervjuo al Miaohui farita de francaj samideanoj John luis kaj Michel por franca radio. Bonan aŭdeblecon al vi.


==
Nun ni venas al la lasta parto de programero budhisma scio. En tiu ĉi programero ni lernos la dekan ĉapitron de traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj. La ĉefa temo de tiu ĉi ĉapitro estas Monaĥoj kaj monaĥinoj.
==
10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
Demando: Monaĥa institucio estas grava en Budhismo. Kio estas la celo de monaĥoj kaj monaĥinoj, kaj kion ili devas fari?
Respondo: La Budho fondis Samgon de monaĥoj kaj monaĥinoj por provizi medion, en kiu spirita disvolviĝo estas pli facila. La komunumo de laikaj budhanoj provizas al gemonaĥoj bazajn bezonaĵojn de manĝaĵo, vesto, loĝejo kaj medicinaĵo, por ke la gemonaĥoj elspezu sian tutan tempon por lerni kaj praktiki la Darmon. La regula kaj simpla vivmaniero de la monaĥejo kondukas al interna paco kaj meditado. Oni esperas, ke gemonaĥoj returne dividu kion ili scias kun la Samgo, kaj faru ekzemplon, kiel bona budhano devas vivi. En aktuala praktikado la baza misio iom post iom pli malproksimiĝas de la origina intenco de la Budho, kaj hodiaŭ gemonaĥoj de tempo al tempo prenas rolon de lernejaj instruistoj, sociaj laborantoj, artistoj, kuracistoj kaj eĉ politikistoj. Iuj argumentis, ke estas prave por ili preni tiajn rolojn se tio helpas disvastigi Budhismon. Aliaj montras, ke per tia ago gemonaĥoj tre facile trudiĝis en mondaj problemoj kaj forgesas la celon, kial ili fariĝis gemonaĥoj.
Demando: Ĉu vi devas fariĝi monaĥo aŭ monaĥino por atingi iluminiĝon?
Respondo: Certe ne. Iuj el la budhaj disĉiploj kun bonaj atingoj estis laikaj. Iuj el ili sufiĉe dissvolviĝis spirite por instrui monaĥojn. En Budhismo la nivelo de kompreno estas pli grava kaj ne rilatas al tio, ĉu oni surportas flavan robon aŭ bluan pantalonon, kaj ĉu ili loĝas en monaĥejo aŭ hejmo. Iuj opinias, ke monaĥejo kun ĉiuj siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj estas la plej bona medio por spirita disvolviĝo. Aliuloj opinias, ke hejmo kun ĉiuj siaj ĝojoj kaj malĝojoj estas plej bona. Ĉiu homo havas sian propran preferon.
Demando: Kial budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj surportas flavajn robojn?
Respondo: Kiam antikvaj hindoj rigardis en la arbaron, ili ĉiam povis eltrovi, kiuj folioj falos de arbo, ĉar la falontaj folioj estas flavaj, oranĝaj aŭ brunaj. Sekve de tio en Hindio flavo fariĝis koloro de rezigneco. Roboj de gemonaĥoj estas flavaj, kaj tio povas atentigi ilin pri la graveco de rezignado kaj senkroĉiĝo.
Demando: Kial monaĥoj kaj monaĥinoj razas la harojn?
Respondo: Ĝenerale ni tre zorgas pri nia aspekto, kaj precipe pri nia hararo. Virinoj opinias, ke bona hararanĝo estas tre grava kaj viroj maltrankviliĝas pri la baldaŭa kalveco. Prizorgi nian hararon por ĝin beligi bezonas multe da tempo. Razinte la harojn, monaĥoj kaj monaĥinoj havas pli da tempo por aferoj pli gravaj. Krome, razita kapo simbolas la ideon pli atenti pri la interna ŝanĝiĝo ol ekstera aspekto.
Demando: Estas tre bone fariĝi monaĥo, tamen kio okazus se ĉiuj homoj fariĝus monaĥoj?
Respondo: Oni povus fari la saman demandon pri ĉiuj profesioj. “Estas tre bone fariĝi dentisto, tamen kio okazus se ĉiuj homoj fariĝus dentistoj? Estus ne plu instruistoj, nek kuiristoj, nek stiristoj de taksioj.” “Estas tre bone fariĝi instruisto, sed kio okazus se ĉiuj homoj fariĝus instruistoj? Estus ne plu dentistoj, kaj tiel plu.” La Budho neniam proponis, ke ĉiuj homoj fariĝu monaĥoj aŭ monaĥinoj, kaj fakte tio neniam okazos. Sed ĉiam estas homoj, al kiuj plaĉas simpla vivo kaj rezignado, kaj kiuj plej ĝojas en la budha instruo. Kaj kiel dentistoj kaj instruistoj ili havas specialajn spertojn kaj sciojn, kiuj povas helpi al la komunumo, en kiu ili vivas.
Demando: Eble tio similas al tiuj, kiuj instruas, verkas aŭ faras socian laboron. Sed kiel servas monaĥoj kaj monaĥinoj, kiuj faras nenion krom meditado. Kian bonon ili faras al la komunumo?
Respondo: Vi devus kompari la meditantan monaĥon kun esploranta sciencisto. Socio subtenas esplorantan scienciston kiam li sidas en la laboratorio farante eksperimentojn, ĉar oni esperas, ke li povos hazarde eltrovi aŭ inventi ion por ĝenerala bono. Same la komunumo subtenas la meditantajn monaĥojn, kies bezonoj estas tre malmultaj, ĉar oni esperas, ke ili atingos saĝon kaj iluminiĝon por ĝenerala bono. Sed eĉ antaŭ ol tio okazas aŭ eĉ se tio neniam okazos, la meditantaj monaĥoj ankaŭ povas profitigi aliajn. En iuj modernaj societoj “la vivstilo de riĉuloj kaj famuloj” kun siaj malŝparemo, konsumado kaj sinindulgemo fariĝis la ideo, kiun oni sekvas aŭ almenaŭ envias. La ekzemplo de meditanta monaĥo atentigas nin, ke por nia kontenteco ni ne bezonas esti riĉegaj. Tio montras al ni, ke ĝentila kaj simpla vivstilo ankaŭ havas sian avantaĝon.
`
Demando: Mi aŭdis, ke ne plu troviĝas budhismaj monaĥinoj. Ĉu vere?
Respondo: La Budho fondis komunumon de monaĥinoj dum sia vivo, kaj monaĥinoj ludis gravan rolon en propagando kaj disvastigo de Budhismo por kvin aŭ ses cent jaroj. Sed por iom da kaŭzoj ne bone konataj, la monaĥinoj ne plu ordiniĝis, nek ricevis subtenon kiel monaĥoj, kaj la monaĥina Samgo pereis en Hindio kaj Sudorienta Azio. Sed la Samgo de monaĥinoj daŭre prosperas en Taiwan, Koreio kaj Japanio. Hodiaŭ en Srilanko oni jam faris paŝojn por enkonduki la komunumon de monaĥinoj el Taiwan kvankam iuj tradiciuloj ne tre fervoras pri tio. Sed por reteni la originan intencon de la Budho, estas prave, ke virinoj havas oportunecon pasigi monaĥejan vivon kaj profiti de tio, kiel faras viroj.
==
Budhisma rakonto
Venas al ni programero Budhisma rakonto. En la programero ni aŭskultos rakonton el la traduko “Amo al la vivoj”. Mi dankas al sinjoro Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia pro la voĉlegado.
==
62. Rakonto pri Cerva Bambuo
Iam estis malbona bonzo nomata Liaokong (Liaokong). Li kondutis tute ne kiel bonzo. Li neniam faris bonajn aferojn aŭ helpis vivestaĵojn. Li ankaŭ ne aspektis kiel bonzo. La bonzoj faris tiel multajn bonajn aferojn kaj havis tiel multajn bonajn ideojn, ke ili aspektis fervoraj kaj ĝentilaj. Sed Liaokong ĉiam ĉirkaŭvagadis kun malbonhumora mieno kiel tiu de histriko.
Li ekinteresiĝis pri Cerva Bambuo, membro de lilia familio. La formala nomo de Cerva Bambuo estas Huangjing (Hŭan Ĝin). Ĝi kreskas tri futojn alta, kun pintaj folioj. En la komenco de somero, pale verdaj bulboj aperas sub folioj, kaj poste, ili fariĝas koloraj fruktoj tiel grandaj kiel faboj. La folioj kaj la radikoj estas dolĉaj. Oni diris, ke Cerva Bambuo povas plilongigi homan vivon.
“Ĉu vere? Ĉu tio vere plilongigas homan vivon?” Liaokong volegis scii, sed li tute ne aŭdacis provi per si mem. Li havis najbaron A la Tria. Li estis la plej malsaĝa en la regiono.
Liaokong metis faskon da Cerva Bambuo sur la fundon de seka puto, alvenigis A la Trian kaj diris al li:
“A la Tria, mi devas diri, ke vi estas granda homo kaj mia vera amiko. Mi vere amas vin, do mi diru al vi sekreton. Rigardu en la puton ĉi tie. Ĉu vi povas vidi la Cervan Bambuon sur la fundo? Via vivo daŭros por ĉiam, se vi restos tie kaj flaros ĝin.”
“Ĉu vere? Bonege! Mi vere estas bonsorta, ke mi havas tiel bonan amikon kiel vin.” A la Tria kredis la vortojn de Liaokong, kaj preskaŭ ekploris pro emociiĝo kiam li descendis en la puton. Sed apenaŭ A la Tria estis en la puto, Liaokong tuj kovris la puton firme per anticipe pretigita kovrilo. Kiam A la Tria konsciis, ke li estas malliberigita, li ekploregis dolore.
Ĉe la sunsubiro, la aero en la puto pli kaj pli maldensiĝis. A la Tria pensis: “Se mi ne povas tuj eliri, mi mortos de sufokiĝo anstataŭ de malsato.”
Ĝuste tiam, li aŭdis iun voki lin: “A la Tria! A la Tria! A la Tria! Ĉu vi aŭdas min?”
“Kiu vi estas?” Estis tiel mallume, ke li povis vidi nenion.
“Ne maltrankviliĝu! Estas malgranda truo en la puta kovrilo. Se vi rigardas ĝin atente, vi povas vidi sunlumon tra la truo. Tio, kion vi devas fari nun, estas kuŝi kviete kaj rigardi tra la truo. Vi devas senĉese koncentri vian menson. Poste, via tuta korpo flugos el la puto en la aeron.”
“Ĉu vi ŝercas? Kiu vi estas?”
“Mi estas vulpo. Ĉiuj scias bone, ke vulpoj estas plenaj de saĝo kaj artifiko. Ankaŭ mi estas sama. Iam mi estis malliberigita, kaj vi elsavis min. Ĉu vi ne memoras?”
“Oh, jes. Mi memoras, tamen mi ne sciis, ke vi povas paroli.”
“Mi ne parolas sen urĝa bezono. Nun vi estas en granda danĝero. Mi devas helpi vin elputiĝi, ĉar vi savis mian vivon antaŭe. Nun rapidu kaj ne plu babilu. Kuŝiĝu kaj najlu vian rigardon al la truo. Via vivo dependas de tio.”
A la Tria agis laŭ la instruo de la vulpo, kaj li vere elflugis semajnon poste. Do li revenis hejmen ĝojplena kaj manĝis ĝissate.
Kiam Liaokong vidis, ke A la Tria jam revenis, li certigis al si mem, ke efikas la Cerva Bambuo. Li metis faskon da Cerva Bambuo en la sekan puton, kaj ankaŭ ensaltis. Unu el liaj amikoj kovris la puton laŭ lia peto.
Forpasis pli ol unu monato kiam lia amiko pensis, “Liaokong estas ankoraŭ en la puto. Do mi rigardu, kiel li fartas.” Li malfermis la kovrilon, rigardis al la fundo kaj trovis, ke la malbona bonzo Liaokong jam mortis pro sufokiĝo, kuŝante sur la Cerva Bambuo.
==
La tempo flugas tre rapide kaj jam finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号