Author:
• 星期六, 05 10 月, 2013

40 2013-10-07
Elsendlisto
  Budhisma scio
2-25. La spegulo de la Darmo
2-26. Budha sinteno al mirakloj
Ĉapitro 11. La Budhismaj Verkoj
Budhismaj rakontoj
63. Majstro Lianchi kaj Skolopendro
64. Esti bovo por Dek Unu Vivdaŭroj
65. Plugadi kiel Bovo
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia elsendo. Hodiaŭ estas nia 40-a elsendo de Retradio BRE. En ĉi tiu elsendo ni aranĝos programerojn “Budhisma scio”, kaj “Budhismaj rakontoj”. Unue bonvolu aŭskulti la antaŭan parton de programero budhisma scio. En ĉi tiu programero ni aŭskultos du ĉapitrojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Poste ni aŭskultos la duan parton de programero Budhisma scio, en kiu ni lernos ĉapitron 11 el la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. La lasta programero estas budhismaj rakontoj, en kiu ni aŭskultos rakontojn voĉlegitajn de Zhao Jianping.
Ni aŭskultos rakontojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Bonan aŭdeblecon al vi.


==
2-25. La spegulo de la Darmo
La Budho ekvojaĝis al la nordo de Raĝagaha akompanate de Ananda kaj multaj aliaj monaĥoj. Ili kutime haltis en ĉiu urbo kaj vilaĝo kaj restis tie iom da tempo, por ke la Budho instruu la Darmon al la lokanoj.
Ili haltis ĉe loko nomata Brika Halo en malgranda vilaĝo Nadika. Hazarde okazis, ke en la vilaĝo forpasis kelkaj monaĥoj kaj laikaj budhanoj, do Ananda volis scii la estontan staton de tiuj mortintoj.
La Budho diris, ke ili ĉiuj jam atingis almenaŭ unu el la ŝtupoj de sankteco ĉar ili jam praktikis tion, kion ili lernis. Li daŭrigis: “Estas tute nature por homoj morti. Sed vi lacigus min se vi farus tian demandon ĉiufoje kiam homoj mortas. Do mi donos al vi kurson nomatan ‘La Spegulo de la Darmo’ per kiu nobla disĉiplo povas prediki per si mem: ‘Por mi estas ne plu suferoj, nek statoj malbonaj kaj malaltaj. Mi estas Sotapana anstataŭ viktimo, kiu estas destinita refali en malaltajn statojn. Mi certas pri la fina iluminiĝo.’ ”
“Ananda, kio estas la Spegulo de la Darmo? Nobla disĉiplo havas absolutan kredon je la Budho, Darmo kaj Samgo. Pro la kredo, li elspezas multe da tempo por konsideri aŭ pensi pri la grandaj kvalitoj de la Tri Juveloj. Tiuj pripensoj helpos lin disvolvi la grandajn kvalitojn en si mem kaj la povon koncentri sian menson. Tiuj rezultoj helpos lin atingi sotapanan, la unuan ŝtupon de sankteco.”
“Posedante la Spegulon de la Darmo, nobla disĉiplo povos prediki per si mem, ke li ne plu falos al malaltaj statoj, kiaj infero, besta mondo, anima mondo kaj aliaj statoj suferaj kaj malfeliĉaj.”
Post la kurso ĉe Nadika, la Budho kaj liaj disĉiploj daŭrigis sian vojon al Vesali.
==
2-26. Budha sinteno al mirakloj
Kiam la Budho vivis en Nalanda ĉe Pravarika Arbaro, viro nomata Kevada iam iris al li, esprimis sian estimon kaj proponis: “Sinjoro, Nalanda estas evoluinta urbo. La lokanoj estas prosperaj, kaj ili havas fortan konfidon al la Honorulo. Estus pli bone se vi ordonus al monaĥo montri miraklon de supernatura povo, por ke la homoj de Nalanda konfidu al la Honorulo pli forte.”
La Budho respondis: “Kevada, mi ne instruas la Darmon al la bikŝuoj tiamaniere.” La Budho respondis same kiam Kevada petis lin en la dua kaj tria fojo. Poste la Budho diris, ke ekzistas tri specaj supernaturaj povoj:
Estas miraklo de supernatura povo aperigi multajn homojn, trapasi murojn, flugi en la aero kaj iri sur la akvo. Ĉio ĉi estas fizikaj agoj ne plenumeblaj por ordinaraj homoj.
Estas supernatura povo legi la menson de aliaj homoj.
Estas supernatura povo gvidi homojn per taŭgaj metodoj laŭ iliaj mensaj disvolviĝoj por iliaj propraj bonoj.
Se oni prezentas antaŭajn du supernaturajn povojn por impresi homojn, tio similas al prezentado de magiistoj. Monaĥo, kiu praktikas tiaj mondajn miraklojn,suferas de honto, humileco kaj malŝato. Tiaj aktivadoj povas impresi kaj gajni konvertojn kaj sekvantojn, sed ne kondukas iluminiĝon al homoj por liberigi ilin el la suferado.
La tria speco de supernatura povo, kvankam nomita “miraklo”, helpas homojn liberiĝi el la suferado. Tio estas la nura supernatura povo taŭga por praktiki.
La nuraj mirakloj,kiujn oni devas prezenti estas jenaj: Kiam vi vidas iun plenan de pasio, avido kaj deziro, vi instruas al tiu, kiel sin liberigi el la pasio, avido kaj deziro; kiam vi vidas, ke iu estas sklavo de malamo kaj kolero, vi uzas viajn povojn por helpi tiun regi siajn koleron kaj malamon; kiam vi renkontas iun, kiu estas malsaĝa kaj ne povas kompreni la veran naturon efereran, suferan kaj sendependan de la mondo, vi uzas viajn povojn por helpi tiun forigi sian sensciecon. Tio estas taŭgaj “mirakloj”, kiujn vi povas prezenti.
Tiu admono al Kevada ankaŭ kondukis disĉiplinan regulon, kiu detenas monaĥojn de aplikado al mirakloj por impresi homojn kaj gajni konvertojn sen helpi ilin al iluminiĝo. Tio estis klara en la okazo de Pindola.
Arahanto Pindola Baradŭaĝa famiĝis pro siaj supernaturaj povoj. Kun intenco, ke tiu ĉi monaĥo montru siajn magiajn povojn, riĉulo metis belan bovlon sur la pinton de alta loko kaj provokis al ĉiuj sanktuloj por depreni la bovlon. Se iu povos tion fari, tiu rajtos posedi la bovlon.
Pindola Baradŭaĝa flugis supren kaj deprenis la bovlon tre facile. Li tion faris por montri al la riĉulo, ke ekzistas sanktuloj en la mondo, pri kio tiu ne kredas. Kiam la Budho informiĝis pri la okazaĵo, li ordonis al Pindola Baradŭaĝa alporti la bovlon. La Budho rompis la bovlon en pecetojn antaŭ la amaso de la monaĥoj, dirante: “Mi malĝojas pro via montrado de fizikaj povoj. Vi ne plu rajtas tion fari nur por impresi homojn simplajn kaj sensciajn.”
==
Nun ni venas al la lasta parto de programero budhisma scio. En tiu ĉi programero ni lernos la dekunuan ĉapitron de traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj. La ĉefa temo de tiu ĉi ĉapitro estas La Budhismaj Verkoj.

==
Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj

Ĉapitro 11. La Budhismaj Verkoj
Demando: Preskaŭ ĉiuj religioj havas ian sanktan skribon aŭ Biblion. Kio estas la sankta libro de Budhismo?
Respondo: La sankta libro de Budhismo nomiĝas Tripitako. Ĝi estas skribita en antikva hindia lingvo, kiu tre similas al la lingvo parolita de la Budho. La Tripitako estas verko tre granda. Ĝia angla traduko havas proksimume 40 volumojn.
Demando: Kion signifas la nomo Tripitako?
Respondo: La vorto Tripitako konsistas el du partoj, Tri signifas “tri” kaj Pitako signifas “korbojn”. La unua parto de la nomo venis de la fakto, ke la budhismaj verkoj konsistas el tri partoj. La unua parto, nomata Sutra Pitako, entenas ĉiujn instruojn de la Budho kaj iom da instruoj de liaj iluminiĝintaj disĉiploj. La stiloj de la materialoj en la Sutra Pitako estas diversaj kaj permesis al la Budho prediki sian instruon al diversaj homoj. Multaj instruoj de la Budho estas predikoj, dum aliaj estas dialogoj. Aliaj partoj kiel la Damapado prezentas la budhan instruon per versaroj. La Jatakoj, kiel alia ekzemplo, konsistas el amuzaj rakontoj, en kiuj la ĉefaj roloj ofte estas bestoj. La dua parto de la Tripitako estas la Vinaja Pitako. Ĝi konsistas el reguloj kaj procedoj por monaĥoj kaj monaĥinoj, konsiloj pri monaĥejaj administrado kaj procedo, kaj la frua historio de monaĥa komunumo. La lasta parto estas nomita Abidarma Pitako. Ĝi estas kompleksa kaj profunda por analizi kaj klasifiki ĉiujn elementojn, kiuj konsistigas individuon. Kvankam Abidarmo estis iom pli malfrua ol la unuaj du partoj de la Tripitako, ĝi entenas nenion kontraŭ ili.
Nun ni ekspliku la vorton “Pitako”. En la antikva Hindio konstruistoj kutime transportis konstruajn materialojn de unu loko al alia per korboj. Kun korbo sur la kapo, oni iris iom da distanco al la sekva laboranto, pasigis ĝin al li, kaj denove ripetis la procezon. En la tempo de la Budho, skribo estis konata, tamen kiel medio malpli fidinda ol la homa memoro laŭopinie. Libroj povus putri en musona malsekiĝo aŭ mordiĝi de blankaj formikoj, sed homa memoro povas daŭri tiom longe kiom oni vivas. Do monaĥoj kaj monaĥinoj tenis la budhajn instruojn en sia memoro kaj pasigis ilin al aliaj kiel konstruistoj transportis teron kaj brikojn unu al aliaj per korboj. Jen kial tri partoj de la budhismaj verkoj nomiĝas korboj. Oni tiamaniere konservis la Tripitakon por centoj da jaroj kaj finfine skribis ĝin en ĉirkaŭ 100 jaroj a.K. en Srilanko.
Demando: Se la verkoj konserviĝis en homa memoro dum tiel longa tempo, ili eble fariĝus tre malfidindaj. Multaj budhaj instruoj perdiĝus aŭ ŝanĝiĝus.
Respondo: Konservi verkojn estas komuna klopodo de monaĥaj komunumoj. Ili kunvenis je regulaj tempoj kaj ĉantis partojn aŭ tuton de la Tripitako. Tio fakte neebligis la aldonon aŭ ŝanĝon al ĝi. Imagu, kio okazos se grupo de cent homoj memoras kanton en la koro, kaj kiam ili ĉiuj kantas, iu erare kantas verson aŭ provas enmeti novan verson. La tuta grupo de tiuj, kiuj ĝuste konas la kanton, malhelpas tiun fari ŝanĝon. Estas grave rememori, ke en tiuj tagoj ne troviĝis televidoj, ĵurnaloj kaj anoncoj por delogi kaj konfuzi la menson. La fakto, ke monaĥoj kaj monaĥinoj meditis, signifas, ke ili havis ekstreme bonajn memorojn. Eĉ hodiaŭ, longan tempon post kiam la libroj venis kaj ekuziĝis, ankoraŭ troviĝas monaĥoj kapablaj reciti la tutan Tripitakon parkere. La monaĥo Mengong Sayadaw de Birmo kapablas tion fari kaj li estas menciita en la Ginis-libro de Rekordoj kiel homo kun la plej bona memoro en la mondo.
Demando: Kiom gravaj estas la sutroj por budhanoj?
Respondo: Budhanoj ne opinias, ke Tripitako estas sankta kaj senerara revelacio de dio, kies vortojn ili devas kredi. Anstataŭe, ĝi estas instruo de la grandulo, kiu prezentis siajn eksplikon, admonon, gvidon kaj kuraĝigon, do Tripitakon oni devas legi penseme kaj respekte. Nia celo devas esti kompreni, kion Tripitako instruas, anstataŭ nur ĝin kredi. Do ni devas ĉiam esplori la diron de la Budho laŭ nia sperto. Vi povus diri, ke la komprenema sinteno de budhanoj al la instruoj de la Budho tre similas al tiu de sciencistoj esplorantaj raportaĵon en scienca ĵurnalo. Sciencisto faras eksperimenton kaj publikigas siajn trovaĵon kaj konkludon en ĵurnalon. Aliaj sciencistoj legos la paperon kaj traktos ĝin kun respekto, sed ili ne konsideros ĝin valida kaj aŭtoritata ĝis kiam ili faros la saman eksperimenton kaj gajnos la saman rezulton.
Demando: Antaŭe vi menciis Damapadon. Kio ĝi estas?
Respondo: Damapado estas unu el la plej malgrandaj sutroj en la unua parto de Tripitako. La nomo povas tradukiĝi kiel “La Vojo de la Vero” Aŭ “Versoj de la Vero”. Ĝi konsistas el 423 versoj. El ili iuj estas koncizaj, iuj profundaj, iuj kun amuzaj ridindaĵoj dum aliaj en multe da beleco. La Budho parolis pri ĉio el ili. Do Damapado estas la plej populara verko de budhisma literaturo. Ĝi jam tradukiĝis en plej ĉefajn lingvojn kaj oni rigardas ĝin kiel majstran verkon de la monda religia literaturo.
Demando: Iuj diris al mi, ke oni ne rajtas meti kopion de sutroj sur plankon aŭ sub sian brakon, sed devas meti ĝin en altan lokon. Ĉu tio estas vera?
Respondo: Ĝis nun en budhismaj landoj kiel tiuj en Centra Eŭropo, libroj estas raraj kaj valoraj objektoj. Do la sutroj estas ĉiam tenataj kun granda respekto, kaj la kutimo ĵus menciita de vi estas ekzemplo de tio. Sed malgraŭ la ĝustaj kutimoj kaj tradicioj, multaj homoj en la nuna tempo ankoraŭ konsentas, ke la plej bona metodo respekti budhismajn sutrojn estas praktiki la instruon, kiun la sutroj entenas.
Demando: Mi trovis, ke estas malfacile legi budhismajn sutrojn. Ili estas longaj, ripetemaj kaj enuigaj.
Respondo: Kiam ni malfermas religian sutron, ni esperas legi vortojn de ĝojo, plezuro aŭ laŭdo, kiuj progresigas kaj inspiras nin. Pro tio iom malesperiĝas iuj legantoj de budhismaj sutroj. Iuj el la budhismaj sutroj havas grandajn ĉarmecon kaj belecon, dum multaj sutroj similas al filozofiaj temoj kun difinoj de terminoj, zorgeme raciaj argumentoj, detalaj admonoj pri konduto aŭ meditado kaj precize montritaj veroj. Ili intencas pli allogi inteligenton ol emociojn. Kiam ni ĉesas kompari la budhismajn sutrojn kun tiuj de aliaj religioj, ni vidos, ke ili havas sian propran belecon de almozdonemo, kompatemo kaj saĝo.
Demando: Mi legis, ke budhismajn sutrojn oni origine skribis sur folioj de palmarboj. Kial oni tion faris?
Respondo: En la tempo kiam oni ekskribis la sutrojn, ankoraŭ ne aperis papero en Hindio aŭ Srilanko. Oni skribis ordinarajn dokumentojn kiel leterojn, kontraktojn, notojn kaj kondutojn sur bestaj feloj, palmfolioj aŭ maldikaj metalaj ladoj. Budhanoj ne volis uzi bestajn felojn, kaj skribi sutrojn sur metalaj ladoj estis tro multekoste kaj peze, do ili uzis palmfoliojn. Post kiam ili speciale pretigis la foliojn, ili la foliojn kunligis per ŝnureto kaj metis inter du lignaj kovriloj por fari la lastan konvena kaj longdaŭra kiel modernaj libroj. Post kiam Budhismo enkondukiĝis en Ĉinion, oni kopiis la sutrojn sur silko aŭ papero. Post ĉirkaŭ 500 jaroj oni inventis presarton pro la bezono produkti ekzemplerojn da sutroj. La plej frua presita libro en la mondo estas ĉina traduko de iu el la budhaj instruoj publikigitaj en la jaro 828.
==
Venas al ni programero de Budhismaj rakontoj. En la programero ni aŭskultos rakontojn el la traduko “Amo al la vivoj”. Ni dankas al sinjoro Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia pro la voĉlegado.
==
63. Majstro Lianchi kaj Skolopendro
Antaŭ ĉirkaŭ 400 jaroj, estis granda bonzo nomata Lianchi (Ljanĉi), kies signifo estas “Lotusa lageto”. Li esperis, ke ĉiuj vivestaĵoj naskiĝu en la lotusan lageton de la Pura Lando de Amitabo.
Iam li vidis viron kun skolopendroj treditaj sur bambua strio. La skolopendroj estis suferantaj. Lianchi demandis: “Ĉu vi bonvole liberigus la skolopendrojn?”
“Neniel! El tiuj venenaj skolopendroj oni povas fari bonan medikamenton. Mi ne liberigos ilin. Tamen se vi pagos por ili, mi vendos ilin al vi!”
“Bone! Mi konsentas. Kiom vi postulas?” Kvankam la viro estis kruda, Majstro Lianchi ridetis kaj parolis al li ĝentile. Li aĉetis ĉiujn skolopendrojn. La skolopendroj preskaŭ mortis pro trapiko de la bambua strio. Nur unu fartis iom pli bone. Ĝi longe najlis sian rigardon al Majstro Lianchi, kaj poste, forrampis malrapide.
Post nelonge, kiam majstro Lianchi sidis en ĉambro kun sia amiko kaj parolis pri Budhismaj Sutroj aŭ Sanktaj Libroj, la vizaĝo de la amiko subite paliĝis: “Rigardu la grandan skolopendron!”
Granda kaj terura skolopendro rampis sur la manikon de Majstro Lianchi. La amiko haste puŝis ĝin per stango, sed ĝi ne volis moviĝi. Lianchi neniel maltrankviliĝis pro tio.
“Kio okazos se ĝi mordos vin?”
Lianchi ĝentile diris al la skolopendro: “Ĉu vi estas tiu, kiun mi liberigis antaŭ nelonge? Se jes, sidu tie kviete. Mi instruos vin pri budhismo.”
La skolopendro ne moviĝis. Lianchi parolis al ĝi, “Iu ajn, kiu volas tute kompreni budhismon, scias bone, ke la naturo de ĉio en la materia universo estas la produkto de nia menso.
“Ni kreis nian vivon per nia propra menso. Tiuj kun feroca menso fariĝos vulpoj aŭ tigroj. Tiuj kun venena menso fariĝos serpentoj aŭ skorpioj, aŭ aliaj venenaj insektoj.
“Nun vi estas venena skolopendro. Ĉu tio estas hazarda? Ne. Vi havis venenan menson en via pasinta vivo. Se vi volas forlasi vian suferon, unue forĵetu la venenon el via menso. Tiam vi liberiĝos. Nur vi kapablas liberigi vin mem.
“Ĉu vi komprenas? Nun, estas tempo por via foriro. Bonan sorton!”
La skolopendro malrapide elrampis tra la fenestro, kaj la amiko elrampis el sub la seĝo.
La Majstro diris al li: “Eble vi opinias, ke la bestoj estas liberaj, sed ili vivas en timego. La plej terura afero estas tio, ke ili vivas en senscieco. Vivo estas plena de suferoj. Se vi volas liberiĝi de la renaskiĝo, petu Amitabon konduki vin al la Pura Lando. Tie vi lernos fariĝi budho. Vi liberiĝos de la renaskiĝo kaj vi povos savi aliajn vivestaĵojn. Ĉu tio ne estas pli bona ol la senĉesaj naskiĝoj kaj mortoj?”
==
64. Esti bovo por Dek Unu Vivdaŭroj
En 1815, forpasis Du Silin. Ĉiuj liaj familianoj kaj amikoj estis malĝojaj, ĉar li estis homo sufiĉe bona.
Du Silin konsciis, ke li estas en la infero. Prijuĝadon prezidis la imperiestro de la infero. La asesoroj estis demonoj kun bova kapo kaj ĉevala vizaĝo. Aliaj demonoj atendis avide aliajn mortintojn. Sur la muro pendis teruraj torturiloj. Ĉio ĉi estis kreita de propraj malbonaj mensoj kaj malbonaj kondutoj, tute ne de dioj aŭ diabloj.
La demonoj eskortis kuraciston Yin (Jin) en la juĝejon.
“Ne. Mi ĵus mortis. Tio eble estas la juĝejo, kie mi estos juĝata.” tiel pensante, Yin ektimis.
“Genuiĝu, aĉulo!” hurlis la asesoroj.
Yin genuiĝis, kaj tuj rimarkis iun ankaŭ genuanta apud li. Poste li rekonis, ke tiu estis neniu alia ol lia amiko Li Pi, loka buĉisto.
Li Pi ne plu estis tiel amika kiel antaŭe. Kiam li vidis kuraciston Yin, li montris per sia fingro al lia vizaĝo kaj raportis al la juĝisto: “Li estis kulpa pri ĉio. Ĝuste li! Se li ne manĝis bovaĵon, mi tute ne mortigis bovojn. Kaptu lin kaj liberigu min!”
Yin tute ne atendis pri tio! Li refutis haste: “Via Ekscelenco, se li ne mortigis bovojn, mi tute ne manĝis viandon.” Li Pi furioziĝis pro tio, kaj ekatakis lin.
La intendantoj haste retenis ilin.
La juĝisto bategis la tablon per la pugno: “SILENTU! Unu mortigis kaj la alia manĝis. Vi ambaŭ havas saman kulpon! Ĉu vi ne havas koron? Bovoj plugadas kampon por kreskigi grenon al vi. Vi sentas nenian dankemon, kaj eĉ manĝas la senkulpajn bestojn. Se vi manĝas pli da bovaĵo, pli da bovoj mortas de tio. Se vi manĝas malpli da bovaĵo, malpli da bovoj mortas de tio. Se vi manĝas neniom da bovaĵo, neniu bovo mortas de tio. Ĉu vi ambaŭ komprenas tion?”
Ili kapjesis obeeme.
“Li Pi! Pro viaj kulpoj kontraŭ la vivestaĵoj kaj ankaŭ via konscienco, vi estas kondamnita al malliberiĝo en la infero, kie vi suferos turmentojn ĝis vi ĉerpos la lecionon sufiĉe bone. Fortrenu lin!”
La demonoj ĝoje fortrenis la vekriantan buĉiston, piedbatante lin senĉese.
“Kuracisto Yin! Vi manĝis bovaĵon tro multe. Ĉiufoje, kiam malsanulo invitis vin al festeno, vi ĉiam insistis manĝi bovaĵon. Ĉu vi scias, kiom da bovoj vi jam formanĝis? Ĉu vi konfesas vian kulpon?”
Kuracisto Yin mallevis la kapon kaj jesis.
“Krom tio, dek unu malsanuloj mortis pro viaj malsaĝo kaj senatento. Por viaj kulpoj, mi kondamnas vin esti bovo por dek unu vivodaŭroj. Vi pagos viajn ŝuldojn al la viktimoj de via misago. Vi finos ĉiun vivon sub la buĉista tranĉilo, kiel kompenso pro via suferigo al la senkulpaj vivestaĵoj. Fortrenu lin!”
Kuracisto Yin vekriis kiam la demonoj trenis lin eksteren.
“Kaj vi,” la juĝisto sin turnis al Du, parolis en milda tono, “vi estas fidela al viaj gepatroj kaj lojala al via lando. Estas ankoraŭ ne via fino, do vi povas reiri. Sed memoru, ke vi informu ĉiujn pri ĉi-tiea vidaĵo, por ke ili ne mortu pro io simila al ilia kazo.”
Je tio, Du Silin reviviĝis.
==
65. Plugadi kiel Bovo
Oni nomas Bodisatvon Ksitigarbo Dizang (Dizan) en la ĉina lingvo. Li estas tiel bonkora, ke li iris en la inferon por savi la suferantojn.
En iu templo sur Naŭ-flora Montaro en Anhui-provinco (Anhŭi) vi povas vidi lian korpon de unu el liaj rekarniĝoj. En 1840 grupo da pilgrimantoj iris omaĝi al li, kaj inter la pilgrimantoj estis malica viro nomata Diao Zuan (Diao Zŭan).
Diao Zuan tre ŝatis manĝi viandon, kaj precipe bovaĵon. Bovoj estas grandaj obeemaj bestoj. La ĉinaj kamparanoj kutime plugas per bovoj, do bovaĵo estas tabuo por plejparto de ĉinoj. En la templo, kiun ili vizitis, ili vidis bildserion instruantan homojn kompati al la bovoj.
Diao Zuan opiniis malsame. Li diris: “Mi ne obeu tion! Mi sciigu al vi, ke mi ne povas manĝi sen bovaĵo.”
Apenaŭ li finis la vortojn, li subite falis teren kaj ekspasmis kun ŝaŭmo en la buŝo.
“Li profanis la bodisatvon!” La tuta grupo genuiĝis por peti Ksitigarbon indulgi Diao. Ĉesis la konvulsio de Diao, sed ŝajnis, ke li tute ne scias, kiu kaj kie li estas.
Liaj amikoj metis lin sur brankardon kaj portis lin al la domo de lia parenco, kiu loĝis proksime. “Ni ne havas liberan litĉambron por li, lasu lin loĝi en la legoĉambro,” diris la parenco. Timante, ke li denove svenos de spasmo, oni ligis lin al la kuŝlito por porti lin hejmen en la sekva tago.
La sekvan matenon, oni malfermis la pordon kaj trovis mirigite, ke la legoĉambro aspektas kiel blovita de tajfuno. Ĉiuj mebloj renversiĝis; la libroj kaj paperoj kovris la plankon. La litkovrilo, kiun oni metis sur la korpon de Diao, dispeciĝis. Diao jam sin liberigis de la ŝnuro. Li estis rampanta sur la planko per kvar membroj anhelante kaj stamfante kiel bovo.
Oni portis lin al lia propra domo. Lia edzino svenis apenaŭ vidinte la edzon. Vekiĝinte, ŝi ploregis, kaj demandis, kio okazis al li.
Post kiam oni informis ŝin pri la okazaĵo, la tuta familio faris ĵuron senprokraste, ke ili ne plu manĝos bovaĵon. Ili ankaŭ faris promeson, ke ili pilgrimos al Naŭ-flora Montaro ĉiusomere.   Ili preĝis senĉese, sed Diao ankoraŭ senhalte rampadis per la kvar membroj tien kaj reen sur la planko en la ĉambro. Neniu povis haltigi lin, eĉ se ili ligis lin.
Liaj familianoj konstante petadis favoran helpon de Bodisatvo Ksitigarbo. En la deka tago, Diao subite falis teren kaj perdis la konscion. Poste, malferminte la okulojn, li aspektis normala.
“Kio okazis al vi?” demandis liaj familianoj kaj amikoj ĉirkaŭ li.
“Ne plu menciu tion! Mi plugadis kampojn por dek tagoj.” Diao respondis tremante.
Ekde tiam, Diao ne plu manĝis bovaĵon. Kiam ajn li vidis bovon, li ĉiam speciale aliris, frapetis ĝin kaj diris plurajn favorajn vortojn al ĝi.
Li jam sciis bone, kiom suferas la bovoj.
==
La tempo flugas tre rapide kaj jam finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号