Archive for ◊ 11 月, 2010 ◊

Author:
• 星期日, 07 11 月, 2010

Du vendistoj estis kune restigitaj sur dezerta monto pro inundo. Unu el ili vendis ormonerojn dum la alia vendis kukojn. Ĉio manĝebla de la ormonera vendisto forkonsumiĝis, kaj restis ĉe li nur sako da ormoneroj, dum la alia vendisto havis ĉe si sakon da kukoj. more…

Category: Literaturo  | Leave a Comment
Author:
• 星期六, 06 11 月, 2010

Antaŭ ĉirkaŭ 18 jaroj grupo da budhanaj studentoj de Singapura Universitato venis viziti min. Ili plendis, ke ili ofte havas malfacilon por respondi la demandojn pri budhismo, kiujn oni faris al ili de tempo al tempo. more…

Author:
• 星期五, 05 11 月, 2010

Hieraŭ tagmeze du koreaj samideaninoj vizitis Tiefosi akompanate de samideanoj Wang Tianyi kaj Wan Shubin el Xi’an Esperanto-Asocio. Dum ilia gastado ni interparolis esperante, kaj du komencantinoj  en la monaĥejo ankaŭ partoprenis en la interparolado. more…

Category: Novaĵo  | 2 Comments
Author:
• 星期二, 02 11 月, 2010

Miaohui esperantigis de la interreto kaj voĉlegis

Antaŭ longa tempo tibeta lamao sin kulturis sole ĉe la montpiedo de Himalajo.

Iu tage, kiam li pretis eliri, li trovis, ke museto kuŝis mortanta de frosto ĉe la pordo. Li senprokraste portis ĝin hejmen kaj varmigis ĝin per ambaŭ manoj. La museto iom post iom reviviĝis, kaj baldaŭ resaniĝis. Ĝi ekvivis ĉe la lamao, sin amuzante aŭ ĝuante la brilan sunon en la tago, kaj kuŝante sur varma kuseno en la ĉambro por aŭskulti rakontojn de la bonkora lamao. Ĝi ĝuis feliĉan vivon. more…

Category: Literaturo  | 3 Comments
Author:
• 星期二, 02 11 月, 2010

Kvar kokinoj sin bredis kaj amuzis kune. Unu estis nigra dum la aliaj estis blankaj. La blankaj kokinoj ofte sin paradis per siaj plumoj: “Jen kiel puraj ni estas! Ni denaske havas rason de nobelo simila al cigno.” Krome, ili ankaŭ ofte mokis la nigran: “Vi estas nigra kaj malbelega kun nenia perspektivo.” more…

Category: Literaturo  | Leave a Comment
Author:
• 星期一, 01 11 月, 2010

En 2002 aperis esperanta rubriko en budhisma retejo prizorgita de Miaohui.

En 2004 Miaohui starigis esperantan retejon “Budhana Retejo Esperantista”, la reta adreso estas http://www.ebudhano.cn

more…

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号