Author:
• 星期二, 02 11 月, 2010

Kvar kokinoj sin bredis kaj amuzis kune. Unu estis nigra dum la aliaj estis blankaj. La blankaj kokinoj ofte sin paradis per siaj plumoj: “Jen kiel puraj ni estas! Ni denaske havas rason de nobelo simila al cigno.” Krome, ili ankaŭ ofte mokis la nigran: “Vi estas nigra kaj malbelega kun nenia perspektivo.”

La nigra kokino naskis naŭ blankajn ovojn sinsekve por havi idojn. Admirante sekrete en la koro, la tri blankaj kokinoj kritikis: “Ŝi naskis nur blankajn ovojn. La koloro estas tro monotona. Tio tute ne konformas al la beleco!” Alia diris: “Rigardu ŝiajn ovojn! Pro la rondeco mankas al ili anguloj, tute sen mirindeco! Se mi naskus, mi tute ne volus tiajn ovojn.” La lasta diris: “La ovoj estas grandaj ĉe unu pinto dum malgrandaj ĉe la alia. Estas nenia reguleco en tio!” La nigra kokino diris nenion kontraŭ iliaj komentoj. Ŝi dediĉis sian tutan atenton por kovi ovojn. Post dudek tagoj, harecaj kaj fortikaj kokidoj eloviĝis, kaj ĉirkaŭis la nigran kokinon ameme. La nigra kokino diris al la kritikemuloj: “Kiel ajn vi komentas, vi ĝuas neniom da feliĉo, kian mi havas nun.”

Iuj estas kritikemaj ignorante la fakton. Oni tute ne scias, ĉiu ili tion faras pro admiro aŭ envio. Estas pli bone pripensi dum la kritikado al la aliaj, ĉu la propraj asertoj pri ili estas ĝustaj.

Category: Literaturo
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号