Author:
• 星期六, 11月 06th, 2010

Antaŭ ĉirkaŭ 18 jaroj grupo da budhanaj studentoj de Singapura Universitato venis viziti min. Ili plendis, ke ili ofte havas malfacilon por respondi la demandojn pri budhismo, kiujn oni faris al ili de tempo al tempo. Mi petis ilin doni al mi kelkajn ekzemplojn. Kiam ili tion faris, mi surpriziĝis, ke la junaj budhanoj inteligentaj kaj bone klerigitaj scias tiom malmulte pri sia religio kaj tiel hezitas en eksplikado al aliuloj. Mi notis multajn el tiuj demandoj, aldonis iom el tio, kion oni ofte demandis al mi, kaj fine eldonis la broŝuron “Bona Demando kaj Bona Respondo”. La ĉefa celo de tiu ĉi broŝuro estis helpi al Singapuranoj, tamen min surprizis kaj kontentigis, ke ĝi havas internacian legantaron. Oni presis pli ol 150000 ekzemplerojn de la angla versio, kaj presis ĝin multfoje en Usono, Malajzio, Barato, Tajlando kaj Srilanko. La broŝuro jam estas tradukita en 14 lingvojn kaj lastatempe estas tradukita en indonezian kaj hispanan lingvojn. En tiu ĉi kvara eldono ĝisdatigita kaj ampleksigita mi aldonis iom pli da demandoj kaj provizis bonajn respondojn al ili laŭ mia volo. Mi ankaŭ aldonis ĉapitron, kiu enhavas iom da instruoj de la Budho. Mi esperas, ke tiu ĉi broŝuro daŭre stimulos publikan intereson pri Budha Darmo.

S Dhammika
Singapuro 2005

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号