Author:
• 星期五, 29 6 月, 2012

 

[Malsaĝo]

Ĝuste antaŭ la Novjara Tago en Benareso de norda Hindio, ĉiuj inkluzive de la ĝardenisto de la reĝa plezura ĝardeno estis pretaj fari tritagan celebradon.

Aro da simioj vivis en la plezura ĝardeno. Ili ne bezonis pensi tro multe, ĉiam obeante la konsilon de sia simia reĝo.

La reĝa ĝardenisto deziris celebri la novjaran feston kiel ĉiuj aliaj, do li decidis transdoni sian laboron al la simioj.

Li iris al la simia reĝo kaj diris: “Ĉu vi bonvolus fari iom da favoro por mi, mia honora amiko? Venas la novjara festo kaj ankaŭ mi volas partopreni en la celebrado. Do mi forestos dum tri tagoj. Estas abundaj fruktoj, beroj kaj nuksoj por manĝi en la ĝardeno. Vi kaj viaj subuloj estas miaj gastoj, do manĝu tiom, kiom vi povas laŭ via plaĉo. Bonvolu akvumi la junajn arbojn kaj plantojn rekompence dum mia foresto.”

La simia reĝo respondis: “Ne maltrankviliĝu pri tio, mia amiko. Ni faros la penigan laboron. Ĉion bonan al vi!”

La ĝardenisto montris al la simioj, kie estas la akvositeloj. Li foriris por celebri la festotagojn fidoplene. La simioj kriis malantaŭ li: “Feliĉan Novjaron al vi!”

En la sekva tago, la simioj plenigis la sitelojn, kaj ekakvumis la junajn arbojn kaj plantojn. Tiam la simia reĝo diris: “Miaj regnanoj! Estas nebone malŝpari akvon. Do elradikigu ĉiujn junajn arbojn kaj plantojn antaŭ la akvumado. Esploru, kiom longaj estas la radikoj. Poste donu pli da akvo al tiuj kun longaj radikoj kaj malpli al tiuj kun la mallongaj. Tiel ni ne malŝparos akvon, kaj la ĝardenisto certe plezuriĝos pro tio!”

Pensante pri nenio plia, la obeemaj simioj akceptis la ordonon de la reĝo.

Ĝuste tiam saĝa homo ekstere preteriris la enirejon de la ĝardeno. Vidinte, ke la simioj elradikigas la junajn arbojn kaj plantojn, mezuras la radikojn kaj zorgeme verŝas akvon en la kavojn sur la tero, li demandis: “Kion vi faras en la bela ĝardeno de la reĝo laŭ via opinio, stultaj simioj?”

Ili respondis: “Ni akvumas la arbojn kaj plantojn ŝpareme! Tion ordonis nia majesta reĝo.”

La viro diris: “Se tia estas la saĝo de via plej inteligenta reĝo, kian saĝon posedas vi, la subuloj? Kun intenco fari bonan aferon, vi kaŭzas fatalaĵon pro malsaĝo!”

La moralinstruo estas: Nur malsaĝuloj povas turni bonajn aferojn en la malbonajn.

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号