Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Fama klerulo Ji Xiaolan (Ĝi Ŝjaŭlan) notis jenan historion:
Grandioza boato atingis bordon. Oni surprizite vidis, ke mezaĝa sinjorino dolore ploregas ĉe la fenestro de la boato. Ŝi estis en belega kostumo, kaj oni povis konstati tuj je la vido, ke ŝi estas la edzino de iu granda sinjoro.
Iu flustris: “Ĉu ŝi ne estas la edzino de Lia Subprovincestra Moŝto?”
“Jes. Sed pro kio ŝi malĝojas en tiel alta pozicio?”
Ŝiaj servantoj en la boato ankaŭ provis informiĝi pri la sama afero.
Fine, maljuna nutristino malkaŝis la sekreton. La sinjorino sonĝis, ke ŝia filineto, kiu mortis tre juna, estas ligita per ruĝaj ŝnuroj por esti mortigota. La filino petegis ploregante, ke la patrino savu ŝin. Tio estis tiel korŝira, ke la sinjorino vekiĝis timigite.
Sed la sonĝo ne tuj finiĝis. Kiam ŝi vekiĝis, ŝi ankaŭ povis aŭdi la ploradon de la kompatinda filino, kaj la voĉo aŭdiĝis el la najbara boato.
La nutristino iris esplori tion. Atinginte la boaton, ŝi tuj vidis sangan bildon.
Buĉisto okupiĝis mortigi porkidon, kaj la porkido vekriis plengorĝe. Kiam la nutristino iris sur la boaton, ĝi baraktis kaj spasmis tutkorpe. Vere terure! Ĝiaj kruroj estis ligitaj per ruĝaj ŝnuroj, same kiel en la sonĝo de la sinjorino.
La nutristino venis tro malfrue por savi la porkidon. La sinjorino ĝin aĉetis kaj solene enterigis sur la bordo.
Poste oni babilis multe pri la stranga afero.
La filino de la subprovinca estro estis aminda kaj inteligenta. Ŝi ne havis malbonan konduton, tamen al ŝi tre plaĉis kokida viando. Ŝi rifuzis manĝi sen plado da kokaĵo. Ĉiujare sepcent aŭ okcent kokidoj mortis por kontentigi ŝian apetiton. Kiam ŝi mortis malfeliĉe en la aĝo de dek ses jaroj, ŝi devis respondeci pri la vivo de miloj da kokidoj.
Kiu povas eskapi el la sanga ŝuldo de miloj da vivoj?

Category: Amo al la Vivoj
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号