Author:
• 星期五, 07 6 月, 2013

Sendlisto

Budhisma scio:
1-19. La unuaj kvin monaĥoj
1-20. La unua instruado de la Budho
1-21. Serpenta Reĝo

Budhisma muziko

Muziko komponita de Majstro Hongyi

Budhismaj rakontoj
19. Aliformiĝinta Fiŝo
20. La Deka kaj la Unua
21. Entombigo Farita de Birdoj
==
Saluton, karaj amiko!
Hodiaŭ estas nia dudek-tria elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. Bonan aŭdeblecon al vi!


==
Unue venas nia programero budhisma scio. Ĉifoje ni lernos la ĉaptrojn deknaŭ ĝis dudek unu de la esperanta traduko “La vivo de la Budho”, kiun esperantigis Miaohui. Ni daŭre aŭskultu rakontojn pri la vivo de Budho Ŝakjamunio.

==
19. La unuaj kvin monaĥoj

Nun la Budho volis sciigi al aliuloj, kiel fariĝi saĝa, bone konduti kaj servi al aliaj. Li pensis: “Nun jam mortis Asita, Aklara kaj Udaka, sed miaj amikoj Kondana, Badija, Vapa, Mahanama kaj Asaĝi ankoraŭ estas en Benareso. Mi devas iri tien por diri al ili.”

Do li foriris al Benareso ĝis fine li atingis la arbaron, kie liaj kvin amikoj praktikis asketismon. La arbaro ĉe Sarnato estis nomata Cerva Parko. Ili vidis lin aliranta kaj unu diris al alia: “Rigardu tien! Jen estas la luksama Gotamo, kiu rezignis fastadon kaj dronas en vivo facila kaj komforta. Ni nek parolu nek montru respekton al li. Neniu iru transpreni lian bovlon aŭ robon. Ni nur lasu maton tie por li sidi se li volas, kaj se li ne volas, li do staru. Kiu prizorgos sentaŭgan asketon kiel lin!”

Sed kiam la Budho iris pli kaj pli proksimen, ili ekrimarkis, ke li ŝanĝiĝis. Ĉirkaŭ li estis io nobla kaj majesta, kian ili neniam vidis antaŭe. Antaŭ ol ekscii kion fari, ili pretervole forgesis sian decidon. Iu hastis antaŭen por bonvenigi lin kaj respekteme transpreni liajn bovlon kaj robon, alia pretigis sidejon por li, kaj la tria eliris preni akvon por li lavi siajn piedojn.

Sidiĝinte, la Budho ekparolis: “Aŭskultu, asketoj. Mi havas vojon al senmortiĝo. Mi sciigos vin. Lasu min instrui al vi. Se vi aŭskultos, lernos kaj agos laŭ mia instruo, anstataŭ en la estonta vivo, nur ĉi tie en la nuna tempo vi mem povos scii, ke mia diro estas ĝusta. Vi mem spertos la staton tute super la vivo kaj morto.”

Kompreneble la kvin asketoj ege miris, aŭdinte sian malnovan kamaradon tiel paroli. Ili kredis, ke li jam rezignis ĉiujn klopodojn serĉantajn la Veron, ĉar ili propraokule vidis lin rezigninta malfacilan asketismon. En la komenco ili tute ne povis kredi lin, do ili diris tion al li.

Sed la Budho respondis: “Vi eraris, Asketoj. Mi nek rezignis ĉiujn klopodojn, nek prenis vivon senbridan, komfortan kaj facilan. Aŭskultu min. Mi vere atingis la plej superajn saĝon kaj vidon, pri kio mi povas instrui al vi, tiel ke vi povas atingi per vi mem.

Fine la kvin asketoj volonte aŭskultis lin, kaj li faris sian unuan instruadon. Li konsilis al siaj sekvantoj, ke ili sekvu la mezan vojon, evitu du ekstremojn de senbrideco kaj asketismo. Unuafoje li instruis pri la Kvar Noblaj Veroj kaj la metodo kiel praktiki la Noblan Okoblan Vojon, kiu estas la vojo al iluminiĝo, kaj kondukas al liberiĝo de sufero. La rondo de monaĥoj establiĝis per la konversacio de la kvin asketoj en Cerva Parko ĉe Sarnato.
==
20. La unua instruado de la Budho

La unua instruado de la Budho estas nomata Dhammacakkappavattana Sutta, kiu signifas turnadon de Darma rado. Ĝi okazis en la plenluna tago de julio, nomata Asalha.

La Budho donis la instruadon al la kvin asketoj, kiuj estis liaj antaŭaj kamaradoj ĉe Cerva Parko en Sarnato proksima al Benareso de Hindio. Multaj dioj kaj ĉielanoj ĉeestis por aŭskulti la predikadon.

La Budho komencis la predikadon konsilante al la kvin asketoj rezigni du ekstremojn, kiuj estas senbrideco kaj asketismo.

Li admonis kontraŭ tro multe da voluptaj plezuroj, ĉar tiuj plezuroj estis monda fundamentaĵo ne nobla kaj malhelpa en spirita disvolviĝo. Aliflanke, turmento al korpo estis dolora, ne nobla kaj ankaŭ malhelpa en spirita disvolviĝo. Li konsilis ilin sekvi la Mezan Vojon, kiu helpis klare vidi la realecon de aferoj, kaj atingi la scion, pli altan saĝon, trankvilecon kaj iluminiĝon aŭ nirvanon.

Poste, la Budho instruis al la kvin asketoj la Kvar Noblajn Verojn, kiuj estas la Veroj de sufero, ĝia kaŭzo, ĝia finiĝo kaj la metodo por ĉesigi ĝin. Ĉio en la mondo estas plena de suferoj, kaj la kaŭzo de suferoj estas avideco. La finiĝo de suferoj estas nirvano. La metodo por ĉesigi suferojn estas la Nobla Okobla Vojo.

La Budho diris, ke li iluminiĝis nur post kiam li komprenis pri la Kvar Noblaj Veroj.

La Nobla Okobla Vojo havas ok partojn aŭ faktorojn:

1. Ĝusta kompreno signifas scii kaj kompreni la Kvar Noblajn Verojn.

2. Ĝusta sinteno signifas havi tri specajn pensojn aŭ sintenojn.

(i.) Pensoj de rezigneco aŭ sinteno de “forlaso”

(ii.) Pensoj de bona deziro al aliaj, kiu estas kontraŭa al malbona deziro.

(iii.) Pensoj de senmalhelpo, kiu estas kontraŭa al krueleco.

3. Ĝusta parolo rilatas al sindeteno de malvero, kiaj mensogo aŭ diro de malvero, malpacigo aŭ malbonaj diroj pri aliaj homoj, krudaj vortoj kaj sensencaj babiloj.

4. Ĝusta konduto rilatas al sindeteno de mortigo, ŝtelo kaj seksa miskonduto.

5. Ĝusta vivtenado rilatas al kvin specaj aferoj, kiujn oni devas eviti por havi noblan vivon. Ili estas komercoj de armiloj, vivantaj bestoj bredataj por mortigi, malsobriiga trinkaĵo kaj veneno.

6. Ĝusta klopodo havas kvar partojn uzantajn meditadon.

Klopodi ĉesigi la malbonajn pensojn aperintajn.

Klopodi preventi la aperon de malbonaj pensoj.

Klopodi disvolvi bonajn pensojn.

Klopodi teni bonajn pensojn aperintajn.

7. Ĝusta atento konsistas el la kvaropo, kiuj estas la atentoj al korpo, sento, menso kaj Darmo.

8. Ĝusta koncentrado estas koncentriĝo de menso disvolvita en meditado.

Tiuj ok faktoroj povas grupiĝi en jenajn tri subgrupojn:

Silao (moraleco)

ĝusta parolo, ĝusta konduto kaj ĝusta vivtenado

Samadio (koncentrita menso en meditado)

ĝusta klopodo, ĝusta atento kaj ĝusta koncentrado

Saĝo

ĝusta sinteno kaj ĝusta kompreno

Tiuj moraleco, koncentrado kaj saĝo estas la tri ŝtupoj sur vojo al mensa pureco, kies celo estas nirvano. Tiuj ŝtupoj estas priskribitaj kiel bela versaĵo:

Ĉesigu la malbonan,

Faru la bonan

Purigu la menson

Jen la konsilo de ĉiuj Budhoj.
==
 21. Serpenta Reĝo

Tuj kiam la Budho havis 60 disĉiplojn, li forsendis ilin por instrui homojn en diversaj lokoj. Li mem forlasis la Cervan Parkon kaj sin turnis suden al Magada lando.

Laŭ la vojo sur la bordo de rivero vivis tri fratoj, kies nomoj estis Uruvela Kasapa, Nadi Kasapa kaj Gaja Kasapa. Ĉiu el ili vivis respektive kun 500, 300 kaj 200 sekvantoj.

Iuvespere, la Budho vizitis kabanon de Uruvela Kasapa kaj petis: “Se ne estas maloportune al vi, ĉu mi rajtus tranokti en via kuirejo?”

“Mi ne rifuzas, Granda Gotamo, sed en la kuirejo vivas feroca serpento. Mi timas, ke ĝi vundos vin,” diris Uruvela Kasapa.

“Mi ne timas,” respondis la Budho. “Se vi ne rifuzas, mi tranoktos tie.”

La Budho iris en la kuirejon, metis iom da herboj sur la plankon kiel liton, kaj sidiĝis. Aŭdinte la bruon, la feroca serpenta reĝo alrampis el truo de la muro, kaj malfermis sian faŭkon por mordi la Budhon. “Mi ne malutilos al la serpenta reĝo. Mi konkeros ĝin per miaj amo kaj bonkoreco,” pensis la Budho. Ju pli koleriĝis la serpenta reĝo, des pli bonkora kaj amema fariĝis la Budho. La serpenta reĝo ne povis damaĝi lin.

Frue en la mateno Uruvela Kasapa iris al la Budho kaj trovis, ke li sidas en profunda meditado. La asketo surpriziĝis kaj demandis al li, ĉu la serpenta reĝo faris ion malbonan al li. “Ĉi tie, rigardu per viaj okuloj,” diris la Budho kaj malkovris sian almozbovlon. La feroca serpenta reĝo elrampis kaj la asketo ekkuris pro timo. Sed la Budho haltigis lin, dirante, ke li havas metodon por dresi ĉiujn ferocajn serpentojn.

“Ĉu mi povas lerni?” demandis la asketo. La Budho do donis sian instruon. Uruvela Kasapa, liaj fratoj kaj ĉiuj iliaj sekvantoj konvertiĝis al la Budha Darmo.
==
Nun estas programero budhisma muziko. Ni kune ĝuu muzikon komponitan de Majstro Hongyi.
==
Jen estas tempo por budhismaj rakontoj. Hodiaŭ ni aŭskultos tri rakontojn el la esperanta traduko“Amo al la vivoj”kaj unu rakonton el “Budhismaj rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la Budho”. Ĉiuj rakontoj estas voĉlegitaj de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Ni dankas lin pro lia diligenta laboro. Ni iru al la belaj rakontoj.

==

19. Aliformiĝinta Fiŝo

Iam estis maljunulo nomata Qu (Ĉju). Li aĝis pli ol sesdek jarojn, kaj faris multe da bonaj aferoj en la tuta vivo. Antaŭe, la trafikoj estis tre malfacilaj. Li donacadis monon konstruigi vojon kaj pontojn por ke oni trapasu pli facile. Li ankaŭ helpis la aliajn laŭ bezono. Ĉiuj en la regiono povis rakonti multajn laŭdindajn aferojn pri li.
Iutage, li vidis, ke fiŝisto iras al la bazaro por vendi la kaptitan karpon. La bela fiŝo havis ruĝajn makulojn kaj striojn brilajn kaj varmajn sur la korpo, kvazaŭ fajro en vintro. Ĝiaj okuloj brilis kvazaŭ la steloj en la ĉielo. Maljuna Qu sentis domaĝon lasi tiel belan fiŝon manĝita de homoj, li do aĉetis ĝin per alta prezo kaj metis ĝin en la lagon. Li sentis grandan feliĉon pro sia bonfaro.
Qu estis maljunulo. Neniu el la homoj povas vivi por ĉiam. Nelonge poste, li sentis malfortecon, kapturniĝon kaj deprimitecon. Li konsciis, ke li ne plu vivos longe.
Iutage, kiam li kuŝis malsana en la hejmo, alvenis servoknabo kaj diris al li: “Mia mastro bonvenigas vin al festeno, Sinjoro Qu.”
Maljuna Qu tute ne konis la knabon, sed li opiniis, ke ellitiĝi estas bone por li kaj manĝi ekstere povas pliigi lian energion. Li do sekvis la knabon. “Mi vere malsaniĝis”, li pensis dum la promenado, ĉar ĉio en liaj okuloj estis malklara kaj brila kiel en ora lumo.
Post nelonge, li sin trovis antaŭ grandioza palaco kun gravuritaj kolonoj kaj pentritaj traboj. Tabulo kun vortoj “La Kristala Palaco” pendis super la fronta pordo. “Strange, ĉu tio ne estas la nomo de la draka palaco?” ekmiregis Maljuna Qu.
Momenton poste, elvenis la mastro. Li estis viro kun dikaj brovoj, longa hararo kaj kvin strioj da barbo. Li estis forta, vigla kaj afabla. Maljuna Qu konsciis post iom da babilado, ke la mastro estas neniu alia ol la draka imperiestro mem.
Ili kune ĝuis la frandaĵojn el altaj montoj kaj profundaj maroj. La draka imperiestro diris al Maljuna Qu: “Foje iu el miaj filoj sin amuzis ekstere kaj estis kaptita kaj mortigota de banditoj. Feliĉe, vi vidis tion kaj savis lin. Pro tio ni elkore dankas al vi!
“Efektive, vi ne plu restos longe en la mondo, sed vi gajnis plilongan vivon pro tio, ke vi savis drakon aliformiĝintan en fiŝon. Mi invitis vin al la simpla festeno nur por esprimi nian dankon kaj ekspliki la aferon al vi.”
“Mi ne aŭdacas akcepti vian favoron sen fari meriton,” diris Maljuna Qu humile, “do ekde nun, mi faros pli multe da bonfaroj por esprimi mian profundan dankon al vi!”
Post la festeno, Maljuna Qu vekiĝis kun plena stomako. “Eble mi sonĝis,” li diris al si mem, “sed pro kio mi estas tiel sata?”
Li faris des pli multe da bonaj agoj, kaj mortis trankvile je la aĝo de 120 jaroj, post longa tempo sen ajna malsano.
==

20. La Deka kaj la Unua

En antikveco, tre malmultaj homoj en la mondo scipovis legi kaj skribi. En Ĉinio la gepatroj esperis, ke ili enspezu pli multe por klerigi siajn filojn en la lernejo. Tiel la filoj povis lerni legi kaj verki de la instruisto. Se ili lernis tre diligente kaj trapasis la ŝtatajn ekzamenojn, ili povis gajni postenon en la kortego. Tio alportis estimon, honoron kaj potencon al la tuta familio. Sed la ekzamenoj estis tre malfacilaj. Multaj lernantoj partoprenis la ekzamenojn foje kaj refoje ĝis la maljuniĝo, sed neniam sukcesis.
Iam du fratoj Song Jiao (Sun Ĝjaŭ) kaj Song Qi (Sun Ĉji) iris kune al la ĉefurbo por partopreni la kortegan ekzamenon. Ili renkontis bonzon sur la vojo. La bonzo rigardis atente al Song Jiao kaj diris: “De kiam mi ekvidis vin, mi scias bone, ke vi savis multe da vivestaĵoj. Laŭ via destino vi malsukcesos en la kortega ekzameno, tamen vi savis tiel multajn vivojn, do ĉijare vi gajnos la plej altan lokon. Permesu al mi, humila bonzo, gratuli al la estonta oficisto.”
Song Jiao opiniis tion stranga kaj demandis: “Kiam mi savis multajn vivestaĵojn?”
La bonzo respondis: “Iam vi savis multajn formikojn el danĝero.”
“‘Kio? Ĉu savi malgrandajn formikojn signifas savi vivestaĵojn?”
“Prave! Ĉiuj vivestaĵoj, eĉ la malgrandaj insektoj kiel formikoj, havas siajn proprajn vivon kaj destinon. Via malpli aĝa frato laŭdestine gajnos la plej multajn poentojn en la ekzameno, tamen via rango estos eĉ pli alta ol la lia.”
La fratoj Song neniel kredis tion. Kiam ili forlasis la bonzon, Qi demandis al Jiao: “Ĉu vi vere savis la formikojn?”
“Jes,” respondis la frato, “iam mi vidis formikojn dronantaj, mi do faris ponteton per peco da bambuo kaj savis ilin.”
La kortega ekzameno estis multe pli grava ol la formikoj kaj la aŭguro de la bonzo. La fratoj forgesis ĉion pri la okazaĵo kiam ili atingis la ĉefurbon kaj okupiĝis pri siaj studobjektoj.
Post la ekzameno, la oficistoj kontrolis ĉiujn paperojn, kaj sendis la rezulton al la reĝo. Song Qi gajnis la plej multajn poentojn en la tuta regno. Song Jiao gajnis la dekan, kiu estis ankaŭ sufiĉe alta loko. La reĝo legis la nomliston de tiuj kun plej multaj poentoj.
La reĝo diris: “Song Qi gajnis la unuan lokon, pli alta ol tiu de sia pliaĝa frato Song Jiao. Ne decas, ke la malpliaĝa frato okupas la lokon pli altan ol la pliaĝa. Song Jiao estu la unua kaj Song Qi, la deka.”
Oni sekvis la ordonon de la reĝo. Informiĝinte pri tio, ambaŭ fratoj rememoris la profetaĵon de la bonzo, kaj ekridis. Dum ili vojaĝis hejmen por informi la feliĉan novaĵon al la gepatroj, ili speciale faris viziton al la bonzo por esprimi sian dankon al li.
Nelonge poste, la rakonto cirkulis en la tuta lando. Ĉiuj sciis, ke Song Jiao gajnis la unuan lokon pro savo de formikoj.

==

21. Entombigo Farita de Birdoj

En malgranda kabano vivis soleca homo.
Li nomiĝis Sun Liangsi (Ljansi). Li estis malriĉa, sed tre honesta kaj bonkora. Li faris diversajn laborojn por sin vivteni, sed lia enspezo estis tre malmulta. Kiam ajn li vidis vivestaĵon en kaptilo, li ĉiam aĉetis kaj liberigis ĝin, nur se li havis monon.
Tiel li savis multajn vivestaĵojn, sed ŝparis al si neniom da mono. Li estis ankoraŭ tre malriĉa en la maljuneco.
Estante tro maljuna por labori, li sin vivtenis per almozpeto. Kiam li superis 70 jarojn, li estis tro malforta por ellitiĝi kaj forpasis post nelonge.
Sun Liangsi havis nek parencon nek amikon. Li estis tiel malriĉa, ke li eĉ ne havis ĉerkon. Laŭ la ĉinoj, se la mortinto ne estis entombigita, lin trafis la plej terura destino. Neniu prizorgis Sun Liangsi. La najbaroj estis same mizeraj kiel li. Ili ne sciis, ke li jam forpasis. Eĉ se ili informiĝus pri tio, ili havus neniom por aĉeti ĉerkon kaj entombigi lin.
Je la mateno post lia forpaso, la najbaroj surprizite trovis, ke la ĉielo estas plena de birdoj. Miloj da birdoj flugis en lian kabanon el diversaj direktoj. La najbaroj iris en la kabanon kaj trovis, ke li jam forlasis la mondon. Ili supozis, ke la birdoj alflugas nur por manĝi lian karnon.
Tiam ili vidis, ke ĉiu el la birdoj alportas peceton da tero en la beko, kaj metas ĝin sur la korpon de Sun Liangsi. Tiamaniere ili esprimis sian elkoran dankon al li.
Miloj da birdoj flugadis tien kaj reen, kaj antaŭ la tagmezo, ili jam enterigis la kabanon kaj faris ĝin tombo por la maljunulo.
La najbaroj estis ege kortuŝitaj de tio. Ekde tiam ili ne plu kaptis la vivestaĵojn.
==

 

21.ARBO KAJ ĈASISTO

[Malpacienco]

Iam antilopo vivis en profundo de arbaro. Ĝi manĝis fruktojn falintajn el arboj. Ĝi precipe ŝatis fruktojn de unu arbo.
En la sama regiono vivis ĉasisto, kiu kaptis kaj mortigis antilopojn kaj cervojn. Li metis fruktojn kiel allogaĵon sub arbo. Poste, li atendis kaŝe en la supraj branĉoj. Li tenis ŝnuran maŝon pendigitan de la arbo sur la tero ĉirkaŭ la fruktoj. Kiam besto manĝis la frukton, la ĉasisto streĉigis la maŝon kaj kaptis ĝin.
Frumatene la antilopo venis al la plej plaĉa arbo por serĉi fruktojn. Ĝi tute ne vidis la ĉasiston kaŝiĝantan sur la arbo kun maŝo pretigita. La antilopo estis singardema malgraŭ malsatego. Ĝi atentis pri la eventuala danĝero. Ĝi vidis la bongustajn kaj maturajn fruktojn sub la plej plaĉa arbo kaj pensis, kial neniu el ili estis manĝita de bestoj. Do ĝi timis, ke en tio estas ia intrigo.
La ĉasisto vidis, ke la antilopo alvenis de malproksimo. Vidinte, ke ĝi haltis kaj aspektis singardema, li timis, ke li ne povos kapti ĝin. Li tiel maltrankviliĝis, ke li ekĵetis fruktojn en la direkton de la antilopo por logi ĝin veni pli proksimen.
Sed la antilopo estis tre saĝa. Ĝi sciis, ke la fruktoj nur falis de la arboj vertikale. Ĝi ekkonsciis, ke estas danĝero, ĉar la fruktoj flugis al ĝi. Ĝi do atente esploris la arbon, kaj vidis la ĉasiston inter la branĉoj. Sed ĝi ŝajnigis ne vidi lin.
Ĝi diris al la direkto de la arbo: “Ho, mia kara fruktoarbo, vi kutime donis viajn fruktojn al mi tiel, ke vi lasis ilin fali vertikale sur la teron. Nun ĵetante la fruktojn al mi, vi tute ne kondutas kiel arbo! Vi ŝanĝis vian kutimon, do ankaŭ mi ŝanĝu la mian. Ekde nun mi nur manĝos fruktojn de alia arbo kiu ankoraŭ kondutas kiel arbo.”
La ĉasisto ekkonsciis pri sia eraro kaj vidis, ke la antilopo estas pli saĝa ol li. Li koleriĝis kaj kriegis: “Vi sukcesis forfuĝi de mi ĉifoje, saĝa antilopo, sed mi certe kaptos vin alifoje!”
La antilopo konsciis, ke la ĉasisto sin montris pro kolero, do ĝi diris al la direkto de la arbo. “Vi ne nur neniel kondutas kiel arbo, sed ankaŭ kondutas kiel ĉasisto! Vi malsaĝulo vivanta per mortigado al bestoj! Vi ne komprenis, ke mortigi senkulpajn vivestaĵojn ankaŭ suferigos vin kaj en tiu ĉi vivo kaj en la estontaj vivoj renaskiĝonte en la infera mondo. Estas klare, ke ni antilopoj estas pli saĝaj ol vi. Ĉar ni manĝas fruktojn, ni ne kulpas pro mortigado kaj suferigo al aliaj vivestaĵoj.”
Tion dirinte, la atentema antilopo kuris en densan arbaron kaj ne plu vidiĝis.
La moralinstruo estas: Saĝulo restas senkulpa.
==


La tempo flugas tre rapide kaj jam atingis la fino de hodiaŭa elsendo. Ni elkore bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la sekva dimanĉo. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号