Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Iam kamparano iris al alies kampo. Vidinte, ke tritiko kreskas tre bone, li demandis ĝian mastron: “Kiamaniere vi plantis la tritikon tiel bone?”
La mastro respondis: “Mi ebenigis la kampon kaj aldonis sterkon antaŭ la semado. Pro tio la tritiko kreskas bone.” La kamparano ekagis laŭ la instruo. Ebeniginte kaj sterkinte la kampon, li pretis semi. Tiam li ektimis, ke li tretus la kampon malmola kaj pro tio la tritiko ne kreskus bone. Li do elpensis metodon: “Estus pli bone, ke mi semu tritikon sidante sur lito portata de aliuloj.”
Li do dungis kvar virojn por tio. La viroj tenis la liton respektive je ĝia piedo, kaj li semis sidante sur ĝi. Sed la kampo des pli malmoliĝis sub tretado de la kvar viroj. Oni priridis lin pro tio.

Category: Budhismaj Fabloj
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号