Archive for ◊ 4 月, 2010 ◊

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Sinjoro Shen (Ŝen) famis pro sia malavareco. Li preferis morti ol marĉandi. “Kio gravas, ke mi elspezas monon senprudente? Nu, mono ja estas destinita por elspezi, kaj kiamaniere elspezi ĝin ja estas tute egale.” Li ĉiam tiel opiniis.
Same kiel multaj ĉinoj, li ŝatis manĝi kaj festeni. Oni diris, ke li povas manĝi “ĉion du-kruran krom siajn gepatrojn, kaj ĉion kvar-kruran krom litojn kaj seĝojn.” more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Ni jam legis antaŭe, ke iuj ĉinoj nomiĝis per numeroj. Iuj el tiuj estis nur kromnomoj, sed iuj estis veraj nomoj. Antaŭe ni legis pri la obstina porko-buĉisto Xuan (Ŝjŭan) la Kvara. Eble li estis la kvara filo de sia familio.
Nun ni rakontos al vi pri ĝardenisto nomata Jiu (Ĝju) la Kvardek-sesa. Kio? La kvardek-sesa filo? Eble. Aŭ eble lia patro nur ŝatis tiun numeron. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Lu Xiaozheng (Lu Ŝjaŭĝen) estis malsupera oficisto en la nordokcidenta Ĉinio komence de Tang-dinastio (Tan), unu el la plej prosperaj periodoj en la ĉina historio.
Malfeliĉe, Lu estis avarulo. Li ne povis vivi harmonie kun la aliaj. Li estis ankaŭ malica kaj kruela. Se liaj servantoj faris ion ne plaĉan al li, li kutime venigis kaj bategis ilin. Li eĉ tiel kondutis al homoj, do vi povas imagi, kiel li kondutis al bestoj. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Liang Tui’an (Ljan Tŭi’an) estis kuracisto, kiu vere deziris sensuferigi ne nur la homojn, sed ankaŭ ĉiujn vivestaĵojn. Kompreneble, li estis vegetarano.
Iun aŭtunon, lia amiko donacis al li du korbojn da kraboj kaj diris: “Manĝu kun vino!” Oni sciis bone, ke aŭtunaj kraboj kaj vino estas plej bongustaj kombinaĵoj. Sed Liang faris strangaĵon. Anstataŭ al la kuirejo, li portis la krabojn al malproksima riverbordo kaj liberigis ilin en la riveron. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Maljuna Xu (Ŝju) eklaboris kiel servanto en la familio Gao (Gaŭ) jam en siaj kvindek jaroj. Li laboris diligente kaj ĉiam faris sian laboron rapide kaj atente sen plendo aŭ malkontento. Do li tre plaĉis al Gesinjoroj Gao.
Iutage la suno jam leviĝis alte en la ĉielo, tamen Maljuna Xu ankoraŭ ne ellitiĝis. Tio estis kontraŭ lia kutimo, ĉar li ĉiam ellitiĝis plej frue en la mateno. Alia servanto iris al lia ĉambro por vidi, kio okazis. Komence li frapis je la pordo, kaj poste, li bategis la pordon ĝis Maljuna Xu eliris ŝanceliĝante kun esprimo de granda doloro. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

La historio okazis en Dantu, Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Iam fiŝisto kaptis grandan testudon. Li ne sciis kion fari per ĝi plej bone. Li do pensis: “Vere granda testudo! Ĝi valoras tre multe. Neniu sufiĉe riĉas por aĉeti ĝin krom Zhao Qun (Ĝaŭ Ĉjun) en la regiono. Li estas la plej riĉa homo en la gubernio.” more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Sinjoro Huang Xiuyuan (Hŭan Ŝjujŭan) estis fama kuracisto sperta pri malsanoj de haŭto.
Iutage li sidis en kuracejo kiam viro eniris ĝemante. “Kia malbelulo!” Li ne povis sin deteni de la penso, kvankam li sciis bone, ke kuracistoj devas laŭeble kuraci la suferon de malsanuloj malgraŭ ilia aspekto.
more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Fama klerulo Ji Xiaolan (Ĝi Ŝjaŭlan) notis jenan historion:
Grandioza boato atingis bordon. Oni surprizite vidis, ke mezaĝa sinjorino dolore ploregas ĉe la fenestro de la boato. Ŝi estis en belega kostumo, kaj oni povis konstati tuj je la vido, ke ŝi estas la edzino de iu granda sinjoro.
Iu flustris: “Ĉu ŝi ne estas la edzino de Lia Subprovincestra Moŝto?” more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

“Li estis pia budhano kaj vera vegetarano. Li observis la budhismajn regulojn tre bone.” diris Li Ziwei (Li Ziŭej) viŝante siajn larmojn.
“Jes, prave. Li estis modelo de ĉiuj budhanoj,” respondis lia amiko Luo Daguan (Lŭo Dagŭan).
Ili babilis pri sia malnova amiko Jin Shiyan (Ĝin Ŝijan). Jin Shiyan estis vere tiel bona kiel ili laŭdis. Eĉ homoj je cent kilometroj ĉirkaŭe sciis bone, ke li estas vera budhano. Ili estis surprizitaj kaj malĝojaj pro tio, ke li mortis en la aĝo de kvardek jaroj. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Li Chuntan (Li Ĉuntan) gvidis armeon por eskorti grenon laŭ rivero al Dachangkou (Daĉankou) en Huaining (Hŭajnin), Anhui-provinco (Anhŭi). Lia subulo Gong Kai (Gun Kaj) venis al li kaj raportis: “Mi havis strangan sonĝon lastanokte.”
“Kion vi sonĝis?”
“Mi sonĝis maljunulon kun blankaj haroj kaj longa barbo. Li venis al mi plorante kaj petis: ‘Helpu! Donu favoron por savi min. Se vi tiel agos, mi certe rekompencos vin iutage!'” more…

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号