Archive for ◊ 4 月, 2010 ◊

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Chen Xingyuan (Ĉen Ŝjin’jŭan) rakontis la suban historion al ni.
Iam estis grupo da malfeliĉuloj. Iuj el ili pasis la kortegajn ekzamenojn kaj fariĝis oficistoj, tamen ili malpromociiĝis de siaj postenoj pro diversaj kaŭzoj. Aliaj neniam sukcesis en la ekzamenoj. Ili ĉiuj estis deprimitaj kaj decidis vojaĝi al iu fama templo por sin distri. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

“Iru, ĉu vi volu aŭ ne!” Feroca buĉisto tiregis ŝnuron per sia tuta forto. Maljuna bovo ligita per la ŝnuro sciis bone, kio okazos al ĝi. Ĝi mallevis la kapon kaj rifuzis sin movi.
“Rapidu! Ĉu ne?” La buĉisto elprenis vipon, blasfemis kaj freneze skurĝis la bovon. Ili luktis sur la strato: unu blasfemis, batis kaj tiris, dum la alia kontraŭstaris mute. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Kun fortaj bronzkoloraj brakoj, densaj vangoharoj kaj paro da brilaj okuloj, Gu famis vaste kaj malproksime kiel la reĝo de bovaj buĉistoj. Oni preferus renkonti tigron ol vidi lin. Oni nomis lin “Buĉista Dio”.
Buĉista Dio havis du filojn. Ili estis fortaj kaj sovaĝaj same kiel la patro. La najbaroj kutime evitis ilin timeme. Krome, ilia patrino, sinjorino Gu, ankaŭ lertis pri uzado de buĉista tranĉilo. Ŝi povis buĉi bovon tiel rapide kaj nete kiel la edzo. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

En Zhihe-gubernio (Ĝihe), de Fujian-provinco (Fuĝjan) estis malica buĉisto Zhao Fuqiao (Ĝaŭ Fuĉjaŭ). Li estis tre riĉa, ĉar li gajnis multe per vendo de bovaĵo. Ĉiutage li buĉis almenaŭ tri bovojn kaj provizis multe da bovaĵo, do en malpli ol unu jaro li jam fariĝis unu el la plej riĉaj homoj en la gubernio. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Tagmeze de la deka de aprilo en 1820, nigraj nuboj kovris la sunon. Subite, la nuboj apartiĝis kaj pluvo ekverŝiĝis. Fulmoj kaj tondroj furiozis tra la ĉielo. La preterpasantoj haste diskuris por ŝirmejo.
Iu el ili subite genuiĝis vekriante. Li estis trafita de tondro! Kvankam li ankoraŭ vivis, tamen li brulvundiĝis tutkorpe. La aero pleniĝis je la odoro de rostita viando. Li tordiĝis en agonio. Li tremegis tutkorpe, kaj la larmoj fluis el liaj okuloj. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Ye Asan (Je Asan) riĉiĝis per vendo de bovaĵo. Li estis lerta buĉisto kaj saĝa komercisto, do li fieregis pri sia kariero. Li ĉiam primokis la abstinadon de bovaĵo:
“Ha, kiu aŭdacas diri, ke buĉado estas malbona kariero? Rigardu min! Mi estas buĉisto, kaj ĉion mi havas nun.” more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Oni nomas Bodisatvon Ksitigarbo Dizang (Dizan) en la ĉina lingvo. Li estas tiel bonkora, ke li iris en la inferon por savi la suferantojn.
En iu templo sur Naŭ-flora Montaro en Anhui-provinco (Anhŭi) vi povas vidi lian korpon de unu el liaj rekarniĝoj. En 1840 grupo da pilgrimantoj iris omaĝi al li, kaj inter la pilgrimantoj estis malica viro nomata Diao Zuan (Diao Zŭan). more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

En 1815, forpasis Du Silin. Ĉiuj liaj familianoj kaj amikoj estis malĝojaj, ĉar li estis homo sufiĉe bona.
Du Silin konsciis, ke li estas en la infero. Prijuĝadon prezidis la imperiestro de la infero. La asesoroj estis demonoj kun bova kapo kaj ĉevala vizaĝo. Aliaj demonoj atendis avide aliajn mortintojn. Sur la muro pendis teruraj torturiloj. Ĉio ĉi estis kreita de propraj malbonaj mensoj kaj malbonaj kondutoj, tute ne de dioj aŭ diabloj. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Antaŭ ĉirkaŭ 400 jaroj, estis granda bonzo nomata Lianchi (Ljanĉi), kies signifo estas “Lotusa lageto”. Li esperis, ke ĉiuj vivestaĵoj naskiĝu en la lotusan lageton de la Pura Lando de Amitabo.
Iam li vidis viron kun skolopendroj treditaj sur bambua strio. La skolopendroj estis suferantaj. Lianchi demandis: “Ĉu vi bonvole liberigus la skolopendrojn?” more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Iam estis malbona bonzo nomata Liaokong (Liaokong). Li kondutis tute ne kiel bonzo. Li neniam faris bonajn aferojn aŭ helpis vivestaĵojn. Li ankaŭ ne aspektis kiel bonzo. La bonzoj faris tiel multajn bonajn aferojn kaj havis tiel multajn bonajn ideojn, ke ili aspektis fervoraj kaj ĝentilaj. Sed Liaokong ĉiam ĉirkaŭvagadis kun malbonhumora mieno kiel tiu de histriko. more…

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号