绿语苑

当前位置: 主页 > 世界语翻译-TRADUKADO >

Grenpluvo

时间:2022-02-03 08:46来源:未知 作者:admin 点击:
谷雨

Grenpluvo

 
  Zhang Xingjian
 
  En la norda montregiono oni ne ĝuas printempon. De la printempa festo gis nun, Maljuna Shuan ankoraŭ tutkorpe surportas "kotonon". Ĉi lastajn tagojn la vetero jam sufiĉe varmiĝas, kaj baldaŭ li demetos la vatitajn pantalonojn volvantajn liajn malsanemajn krurojn. Malgraŭ ĉu vi kredas aŭ ne, jam estos la Grenpluvo. Post nelonge estos la somerkomenco.
  Maljuna Shuan ekfosis alian parcelon da kampoj. La ŝvitgutoj rampis ĉiudirekten laŭ la sulkoj sur lia maljunula vizaĝo. "Haj, hajhajhaj---" Pro lia  tusado, la vizaĝo ruĝiĝis purpure, la gorĝa pomo leviĝis kaj malleviĝis dum kelkaj bluaj vejnoj elŝveliĝis. Haj, la aĝo ĉiam perfidas onian volon. Kelkajn jarojn antaŭe, pluraj muoj da kampoj estis nenio por li. Li dike sternis la sterkon, pene fosis kelkajn tagojn, ordonis sian filinon alporti manĝaĵon kaj du potojn da supo el verda fazeolo en la kampojn, kaj li povis senmalfacile fini la semadon de maizo, kotono, sezamo kaj aliaj. Kiu en la tuta vilaĝo ne admiris lian lertecon, kaj des pli, la fortecon en la komplaboro? Hodiaŭ? La korpo estas senforta dum la deklivplenaj kampoj kaj la varmigebla terlito kovrita de ŝafa felo en sia kaverno sorĉe allogis la maljunulojn, ke li vere volus kuŝiĝi por ĝui momentan dormon. Hum, eĉ hundo kutime laciĝas en printempo. Li do sin sternis sur la kompon kun la granda kaj osteca kapo sinapoganta al termaso.
  La ĉielo bluis serene. De iu kaverna tegmento en la malantaŭa valo du trioj da fumo supreniĝis kaj milde varmigis la koron de la Maljuna Ŝuan. Li fiksrigardis la fumstriojn per siaj neklaraj okuletoj. Antaŭe, kiam la filino ankoraŭ ne edziniĝis, laborante kun la infano, li eĉ ne aŭdacis rigardi al la direkto de la malantaŭa valo pro honto. Li ne devis lasi la infanon elspioni kion li kovas en sia koro. Hohoho, tio ja estas sengusta pasinteco kiel malnova greno...
  Lia edzino mortis kiam li estis iom pli ol kvardek-jara. Tiam la filino estis ankoraŭ tre juna kaj ilia vivo estis tre malfacila. En tiu tempo la edzo de la patrino de Xiaobao mortis antaŭ nelonge. Ili ja devus unufamiliĝi por teni sain vivon kune, tamen la vidvino ne konsentis, timante, ke tio suferigos siajn propran infanon. Maljuna Ŝuan do ofte helpis en ilia laboro kaj iom post iom gajnis la plaĉon kaj dankemon de la vidvino. Finfine la vidvino konsentis, tamen la infanoj jam sufiĉe elkreskiĝis kaj ekkomprenis pri tiaj aferoj. Do la infanoj ne volis, ke ili tiel kuniĝu. Tiel, forpasis multaj jaroj, dum kiuj la infanoj jam ekhavis siajn proprajn familion kaj infanojn, tamen la patrino de Xiao Bao restis ankoraŭ vidvino, dum Maljuna Ŝuan, vidvo...
  La ĉielo ankoraŭ bluis tiel eksterordinare. La vento sur la leŭsa altebenaĵo blove verdigis herbojn, arbojn kaj plantaĵojn, tamen neniel povis renigrigi la arĝentan barbon de Maljuna Ŝuan. Oni sentas solecon tuj kiam ili aĝiĝas. Maljuna ŝuan jam sufiĉe spertis tion. do por sin distri li nur povis okupiĝi en la peniga laborado, tamen tio ne sufiĉis. Antaŭ kelkaj tagoj la filino donis mesaĝon, ke ŝia edzo helpos lin fosi la kampojn, tamen ĝis nun li ankoraŭ ne venis. En tiu ĉi okupiga tempo, oni ne rajtas malŝpari momenton da tempo. Eĉ sian propran laboron oni ne havas sufiĉan tempon por bone fari. Ĉijare pluvas abunde. Li do esperis, ke li povos rikolti pli da kotono por iom pli enspezi en la aŭtuno. Haj, la terkultivantoj sin vivtenas per la tero kaj enspezas per la tero. Tio ja estas destinita...
  Maljuna Ŝuan elsputis salivon kaj haste eklaboris. Kun ĉiu lia movo aperadis multaj novaj esperoj. Subite li aŭdis ian sonon de malantaŭe. Laŭ la longjara sperto li sciis, ke tio estas sono de ŝpato fosanta la kampon, kaj la klingo estas sufiĉe akra, ke ĝi detranĉas la herboradikojn susure. Li turnis la kapon kaj la neklaraj okuletoj tuj rigidiĝis. En la alia flanko de lia kampo Xiao Bao fosis la teron kurbiginte sian nudan talion, dum lia patrino alpaŝis kun akvopoto, movante siajn malgrandajn piedojn. La monta vento alportis la parfuman bonodoron de la supo el verda fazeolo.
  Ŝajnis, ke la kampo en la koro de Maljuna Ŝuan estus ankaŭ fosita kaj semita ĉe la Grenpluvo...

 

(责任编辑:admin)
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------