绿语苑

当前位置: 主页 > 世界语翻译-TRADUKADO >

Bofratino Kokino

时间:2022-02-03 08:55来源:未知 作者:admin 点击:
鸡嫂

  Bofratino Kokino

  --Qiu Fuquan
 
  Ĵus kiam Erwa (Erŭa) kun dorskorbo surdorse eliris por viziti foiron, lia najbarino Bofratino Kokino ridetante iris en lian korteton kun fasko da bambuaj strietoj en la brakoj.   
  Ekvidinte Bofratinon Kokinon, Erwa iom konsterniĝis. Li haste sin turnis en la ĉambron, demetis la korbon kovritan de pajloĉapelo, senprokraste eliris kaj firme ŝloŝis la pordon. Poste, li eksalutis ŝin balbute: "Bonvolu sidiĝi."
  Bofratino kokino ekridetis. Ŝi demetis la strietojn kaj ĵetis sian rigardon al la ununura sidloko--al kapkuseno simila ŝtono sur la pordŝtupo. Sed ne sidiĝis. Ŝi nur diris senĉirkaŭfraze al Erwa, ke ŝi venas por plekti kokinan kaĝon por li.   
  Oni nomas Bofratinon kokinon antaŭ per Bofratino Oranĝo. Pasintjare ŝi gvidis la vilaĝanojn planti oranĝarbojn por disvolvi la varan produktadon. Sed oni ne povis sin desoifigi per akvo tro malproksima. La plantitaj oranĝarboj donos profiton nur post tri jaroj. Do ŝi denove fariĝis kokinbredistino, kiu povis sin ekprofitigi en nur unu jaro, kaj samtempe helpis aliajn ankaŭ bredi kokinojn. Pasintjare Erwa aĉetis kokinojn per pruntita mono, sed pro liaj mankoj de breda tekniko kaj kokinkaĝoj, la endomaj kokinoj fariĝis la sovaĝaj, kiuj neplu revenis kurinte eksteren. De tiam, tiu fraŭlo preskaŭ tridek-jara faris nenian kromokupon plu kaj li sin vivtenis tre malfacile.   
  "Erwa, ĉu vi denove vizitos la fojron por vendi milion?" Bofratino Kokino bone sciis, ke okdekpocente li iros al la foiro kun dorskorbo, kaj ke li certe vizitos restoracion en la foiro, en la restoracio li certe elspezos monon kaj por la mono li devos forvendi sian grenon.   
  "Hum...ne, ne."Erwa balbutis hezite, ĉar en sia koro li kaŝis ion.   
  "Hihi, kio okazis al vi? Ĉu vi trinkis balbutigan akvon?" Malkaŝema Bofratino Kokino trovis sur la pordŝupo taŭgan lokon por plekti kaĝon kaj ekordonis al Erwa,"Venu! Mi pleku kaj vi faru helpon. Alprenu hakilon!"
  Hakilo? La hakilo ja estis en la ĉambro! Erwa ekpensis, ke li nepre ne malfermu la pordon. Alie, bofratino Kokino enĉambriĝus kaj tio kazigos grandan incidenton. La sprita Erwa mensogis: "Hakilo? Mi perdis."
  bofratino kokino denove klukis kaj eliris el la korteto por alpreni la hakilon kaj aliajn ilojn el sia propra domo.   
  Erwa sekvis ŝin ekster la pordon. Vidinte, ke ŝi vere iras al sia korto, li haste sin turnis al la ĉambro, puŝis la dorskorbon kovritan de pajloĉapelo en la malhelan angulon sub la lito, elprenis malnovan radioricevilon, kiun oni ne scias de kie li prenis, eliris , ŝloŝis la pordon, ŝaltis la aparaton je plena sonvolumeno kaj metis ĝin sur la sojlon. La radio eliganta kantojn kvazaŭ pordogeneralo anoncus per sia raŭka voĉo:"Neniu alia rajtas eniri."
  Post tio, Erwa iom trankviliĝis, tamen ankoraŭ dubis, ĉu Bofratino Kokino vere venas plekti kaĝon por li.   
  Jes, vere. Ridetante, Bofratino Kokino denove paŝis en la korteton de Erwa kun hakilo kaj fera drato en la maldekstra mano kaj kokina trogo en la alia.   
  "Hihihi...Ĉu vi sentas solecon?"Aŭdinte, ke la radioaparato disaŭdigas dancmuzikon por Disko, Bofratino Kokino ekŝercis,"Post kiam vi vin riĉigos per bredado de kokinoj kaj plantado de oranĝarboj, vi prenu ĉarman edzinon. Tiam vi ne plu sentos solecon. Mi estu la svastino por vi."
  "Hum...Ne."
  bofratino Kokino lertis je plektado de kaĝoj. Ŝi sin okupis en la plektado dum Erwa transdonis ilojn laŭ ŝia ordono. Oni ne scias, ĉu pro tio kaŝita en lia koro aŭ pro lia distriteco, kiam ŝi postulis ĉi tion, Erwa transdonis alian.   
  "Kio okazis al vi? Ĉu vi denove eksopiris al la ĉarma edzino?" Bofratino Kokino postulis feran draton dum Erwa transdonis al ŝi hakilon.   
  "Hum...ne." Malgraŭ la ŝerco de Bofratino Kokino, Erwa neniel povis incitiĝi. Li senĉese pensis en si,"Mi dankas vin se vi tenus vin ekster mia ĉambro."
  Ho, terure! Bofratino Kokino vere demetis la plektaĵon kaj iris al la pordo de la ĉambro--Haj, dankon al Ĉielo! Si ne provis malfermi la pordon, sed nur malplilaŭtigis la sonon de la radio. Ŝi volis instrui Erwa pri breda tekniko profite de la tempo kiam ŝi plektas la kaĝon.   
  "Mi volas, ke mi kaj aŭskultu vin, kaj aŭskultu..."Erwa haste replilaŭtigis la sonon je plena volumeno.   
  Bofratino Kokino ne plu zorgis pri tio. Plektante, ŝi laŭte ekparolis pri la tekniko de bredado:Kia kokino estas plej bona. Kiel oni kuracu infektan malsanon por kokinoj, k.a.   
  Poste, Bofratino Kokino diris al Erwa, ke krom bredi kokinojn plej bone bredu ankaŭ anseron (Laŭ ŝia propra sperto), ke la ansero estu gardisto por kokinoj. Se alvenas galuputoro, la ansero ekgrakas kaj per tio fortimigos la kokinŝteliston...
  "Hihi...ansero ankoraŭ povas anonci la alvenon de senvoŝta ŝtelisto." Bofratino diris senatente,"Hieraŭ nokte, aŭdinte la grakon de ansero, mi opiniis, ke alvenus galputoro kaj ne eliris. Sed kiam mi bredis kokinojn ĉimatene, mi trovis, ke mankas mia flava kokino. Se tiam mi ellitiĝus--feran draton. Donu al mi feran draton!"
  "..."stupora Erwa transdonis hakilon!   
  Post nelonge, la tute nova kaĝo aperis sub la pordŝtupo de Erwa. La finfine elstuporiĝinta Erwa volis esperimi sian dankemon al Bofratino Kokino, tamen pro balbuto li povis diri nenion. Kolektinte sian ilaron, Bofratino kokino elprenis novan monbileton por dek-juanoj kaj enmanigis gxin al Erwa, ke li iru al la bredejo por aĉeti kokidojn.   
  Fiksrigardante la novan kaĝon kaj ankaŭ la varman monbileton, Erwa emociiĝis. Li eksentis sian koron varma kaj la nazon acidetan. Du kristalaj larmogutoj sin rulis en liaj okulkavoj.
  Li ne rimarkis, kiam foriris Bofratino Kokino.
  Noktiĝinte. Erwa elkortiĝis. Rigardante, ke neniu troviĝas ĉirkaŭe, li revenis en sian ĉambron, rampis sub la liton kaj elprenis la misteran objekton el la dorskorbo. En protekto de la obskura mallumo, li glitis en la korton de bofratino Kokino kaj ŝtele remetis ĝin en la kokinkaĝon... 
(责任编辑:admin)
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------