绿语苑

当前位置: 主页 > 世界语翻译-TRADUKADO >

Vendanto kaj Aĉetantoj de Ĉarlatandrogo

时间:2022-02-03 08:57来源:未知 作者:admin 点击:
买卖梨膏糖
Vendanto kaj Aĉetantoj de Ĉarlatandrogo

    Verkita de Xu Dongping
 
  "Estimataj gesinjoroj, oni dependas de siaj gepatroj hejme kaj de siaj amikoj ekstere. Hodiaŭ mi, via humila malpliaĝa frato, havas honoron alveni al via trezora loko de malproksime. Jen mi ludas ion por vi. Se tio plaĉas al vi, geonkloj kaj gefratoj, bonvolu aplaŭdi per viaj honoraj manoj kaj hurai per via ora gorĝo por mi, via humila frateto."
  (Li prenis ŝtonpecon de sur la tero.)
  "Rigardu, gesinjoroj. Tio ja estas vera ŝtono, ŝtono el Kunlun Montaro. Rigardu, ĉu tio estas vera?"
  (Knabino kapjesis.)
  "Ĉu tio estas vera?"
  (Knabo ektuŝis ĝin kaj kapbalancis kun rideto.)
  "Nu, mi duigos ĝin permane."
  (Junulo laŭte diris ion.)
  "Kio? Mi ne kapablas? Se mi ne kapablus, mi do estu damnita. Haj—haaaj!(La tono pli kaj pli altiĝis.) Bone. Gesinjoroj, aplaŭdu."
  (Malmulte da ĉirkaŭrigardatoj malforte klakis siajn manojn.)
  "Dankon, dankon. Eble iu el vi demandus, ĉu mi postulos monon por tio. Ne. Ne maltrankviliĝu. Se mi postulos monon, mi do estu bastardo sen patro. Nu, ĉu mi diris malprave? Iu volas foriri."
  (La forironta knabino ekhontis kaj revenis.)
  "Gesinjoroj! Ne estu maltrankvila. Mi, via humuila frato, venas de loko fora je mil kilometroj por ĝui la famajn montojn kaj riverojn, kaj por renkontiĝi kun vi honoraj amikoj. Mi venas nur por propagandi pri nia produkto. Se mi ludas bone, huraŭ por mi. Se mi ludas malbone, forpelu min. Estimataj gesinjoroj, bonvolu rigardi."
  (Li malfermis fotoalbumon.)
  "Inter ‘la okcent arhantoj' la bonzo, kiu frapas la ŝtonan steleon per sia kapo estas neniu alia ol mi, via frateto. Jes. Mi eldiru mian intencon senĉirkaŭfraze"
(Li prenis ŝtonon de la tero.)
  "Mi truigos ĝin per mia montrafingro. Fang Shiyu (Fang Ŝiju) uzis du fingroj dum mi uzu unu. Kiu estas Fang Shiyu?"
  (La ĉirkaŭrigardantoj ekmurmuris pri tio.)
  "Prave. Fang Shiyu estis la laika disĉiplo de la Suda Shaolin Templo. Lin la tranĉiloj kaj lancoj ne povus vundi kaj mil viroj ne povus venki. Li ja vere estis eminentulo de la uŝuistoj en nia lando. Eble iu demandus, ke Fang Shiyu uzis du fingrojn dum vi unu, ĉu vi estas pli kapabla ol Majstro Fang? Ne. Mi ja devas truigi ĝin trifoje. Se mi ne povos fari tion unuafoje, bonvolu pardoni min. Se mi ne povos truigi ĝin duafoje, lasu min provi ankoraŭfoje. Se mi ne povos truigi ĝin triafoje, mi ekzinigu mian malpliaĝan fratinon al vi. Haaj-haaj" (La tono pli kaj pli altiĝis.)
  "Ne maltrankviliĝu, gesinjoroj. Ne sufiĉas la esencaĵo en mia dantian-punkto. Tio ne gravas. Rigardu vi ĉiuj."
  (Li levis grandan manĝaĵskatolon kaj malfermis ĝin.)
  "Kio estas tio? Tio estas medikamento el pira kremo. Nu, mi manĝu duonpecon."
  (Li maĉis kaj englutis.)
  "Eble vi demandos, por kio utilas tio. Mi ne kaŝos tion de vi. Mia prapraavo estis la palaca kuracisto por imperiestro. Tiu maljunulo inventis ĝin post eksperimentado de kelkdekaj jaroj. Pro kio Lia Imperiestra Moŝto Kangxi (Kangŝji) vivis tiel longe? Pro kio Lia Imperiestra Moŝto Yongzhen (Jongĝen) estis tiel eksterordinara pri luktarto? Ĉio dependis de ĝi. Nu, mi ne babilaĉu plu. Mi ja devas unue truigi la ŝtonon. Haj-Haaj-!(La tono pli kaj pli altiĝis.) Jen mi jam truigis duone." 
  (Ekaŭdiĝis murmuro el la ĉirkaŭrigardantoj.)
  "Kio? Mi scias, ke vi malpacienciĝas por la informo pri la medikamento el pira kremo. Ne malpacienciĝu. Lasu min, vian frateton, diri al vi malrapide. Por kio finfine utilas tiu ĉi medikamento? Ĉiuj onkloj, se vi suferas de nokta anhelado kaj malfacila spirado, senĉesa tusado, malforteco kaj malvigleco, tio ne gravas. Manĝu ses pecojn, kaj en nur unu kuracperiodo juneco revenos al vi, kaj vi ja povos eĉ generi idojn dum via maljunueco. Ĉiuj fratoj, se vi suferas de nokta ŝvitado kaj kutima polucio, kaj malplezura sekskuniĝado, tio ne gravas. Manĝu ok pecojn kaj vi kontentiĝos pri via fortikeco kaj ĉiunokta seksĝuado. Ĉiuj onklinoj kaj fratinoj, se vi suferas de troa blankelfluo kaj sangellaso, menstrua malreguleco, kaj negravedeco, tio ne gravas. Manĝu dudek kvar pecojn. En nur sep kuracperiodoj vi resaniĝos kaj ĝuos vian kontentiĝon. Bone, lasu min daŭre truigi la ŝtonon. Tio estas la lasta fojo."
  (Rigardanto krietis.)
  "Ho, gesinjoroj, tiu ankoraŭ volas informiĝi pri la medikamento el pira kremo. Kion mi faru laŭ vi? Bone. Kiel proverbo diras, montoj ne moviĝas, dum nenia akvo ne flua .kian hazardon ni havas renkontiĝi ĉi tie. Ĉar vi ĉiuj subtenas mian ludadon, mi do malkaŝu min al vi. Al la demando, kiom kostas ĉiu peco, mi devas diri pardonon. Ĉar ĝi estas senpreza valoraĵo, kiun vi ne povas aĉeti je ajna prezo. Hodiaŭ anstataŭ elvendi mi nur disdonacas. Se mi vendos ilin, tio ja signifas, ke mi forvendos mian maljunan patrinon. Tiuj volas la medikamenton, levu vian manon."
  (Ne malmultaj homoj levis sian manon.)
  "Bone, tamen ĉi tie estas iuj malsinceraj nur por trompi. Ne kredas pri tio? Bonvolu demandi tiun ĉi amiketon."
  (Li perfingre montris knabon ĉirkaŭ-dek-jaran.)
  "Por kio vi petas ĝin? Ho, kuraci malsanon por via patrino. Bone. Mi postulu de vi pagon. Pagu al mi kvindek cendojn. Ne havas? Iru prunti. Bone, bone. Ne plu iru prunti. Pro via fideleco al via patrino mi donacu al vi pecon senpage. Ankaŭ mi estas fidelemulo. Bonvole respondu al mi, knabino."
  (Li montris junulinon.)
  "Vi ja aspektas tute sana, por kio vi petas la medikamenton? Ho, por via fratino. Bone, vi devas pagi dek jŭanojn."
  (La junulino heziteme donis al li dek jŭanojn.)
  "Bone. Pro via amo al la fratino, mi redonu al vi la monon kaj donacu la medikamenton senpage. Nu, ĉiuj amikoj petantaj la medikamenton, kaŭriĝu. Ha, mia ĉielo! Tiel multe. Unu, du, tri..., eble ĉirkaŭ cent homoj. Do mi agu tiel. Mi pruvu, ĉu vi estas sinceraj. La sinceraj elprenu monon. Vi, (Li montris knabinon,) ĉu vi ne domaĝas tri jŭanojn? Donu ĝin al mi. Ĉu vi pentos aŭ ne, se mi ne redonos la monon al vi? "
  (La knabino pensis, ke li certe redonos la monon, kaj kapbalancis.) “Bone. Jen la medikamento. Vi, (Li montris junulon.) Ĉu vi ne domaĝas tri jŭanojn? Donu ĝin al mi. Ĉu vi pentos aŭ ne, se mi ne redonos ĝin al vi? "
  (La junulo pensis, ke li certe redonos, kaj malavare svingis sian manon.)
  "..."
  "Bone. Dankon por la helpo de vi ĉiuj. La monon por la medikamento mi akceptas. Mia humila hejmo estas la sepa domo oriente ĉe la kvardek-sepa kurbiĝo de la granda rivero en la malsupera baseno en la vilaĝo A, Subdistrikto B, Gubernio C, Provinco Ĉ. Se vi trovos, ke la medikamento ne povas elradikigi malsanon, skribu aŭ venu persone al mi. Ĝis revido, gesinjoroj."
  (Li metis la monon en la skatolon, en kiu antaŭe li tenis medikamentojn, ĝentile riverencis kaj foriris.)
  (La homamaso disiĝis post longa momento. Ili zorgeme metis la medikamenton en mansakon aŭ poŝon, diris nenion unu al la alia kaj tiel foriris en silenta kompreno. La loko de vendado fariĝis deove malplena.) 
(责任编辑:admin)
顶一下
(1)
100%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------