Author:
• 星期五, 21 9 月, 2012

  
  [Prudento]
  Iam estis estro de karavano. Li vojaĝis de unu lando al alia vendante diversajn varojn. Lia karavano kutime havis almenaŭ 500 bovĉarojn.
  Dum unu el la vojaĝoj li devis trapasi densan arbaron. Antaŭ ol iri en la arbaron, li alvenigis ĉiujn membrojn de la karavano kaj avertis: “Miaj amikoj, kiam vi iros tra la arbaro, vin gardu kontraŭ venenaj arboj, fruktoj, folioj, floroj kaj eĉ mielĉelaroj.
  ”Do sen konsulti min unue, ne manĝu ion ajn, kion vi ne manĝis antaŭe, ĉu fruktojn, foliojn, florojn aŭ ion alian.” Ili ĉiuj respondis respektoplene: “Jes, sinjoro.”


  Estis vilaĝo en la arbaro. Ĝuste ekster la vilaĝo staris arbo nomata “Sennoma Arbo”. Ĝiaj trunko, branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj tre similis al tiuj de ordinara mangoarbo. Eĉ la koloro, formo, odoro kaj gusto ankaŭ tre similis al tiuj de mangoarbo. Sed malsame de mangoj, la sennomaj fruktoj estis mortige venenaj.
  Kelkaj homoj irantaj antaŭe atingis la sennoman arbon. Ili ĉiuj suferis de malsato, dum la sennomaj fruktoj vidiĝis kiel bongustaj maturaj mangoj. Iuj el ili tuj ekmanĝis la fruktojn senpripense. Ili manĝegis antaŭ ol oni ekavertis ilin.
  Aliaj rememoris la averton de la estro, sed ili opiniis, ke tiu eble estas mangoarbo alispeca. Ili opiniis, ke ili estas fortunaj trovi maturajn mangojn ĝuste en la proksimo de la vilaĝo. Do ili decidis manĝi iom da fruktoj antaŭ ol la fruktoj elĉerpiĝis.
  Estis ankaŭ kelkaj homoj pli saĝaj ol aliaj. Ili opiniis, ke estas pli sekure sekvi la averton de la estro kvankam ili ne sciis, ke hazarde li estas Iluminiĝinto.
  Post kiam la estro atingis la arbon, homoj singardemaj kaj ne tuŝintaj la fruktojn demandis: “Sinjoro, kio estas tiu ĉi arbo? Ĉu la fruktoj estas manĝeblaj?”
  Post la zorgema pririgardo li respondis: “Ne, tute ne. Ĝi aspektas kiel mangoarbo, sed fakte tio ne estas vera. Ĝi estas venena sennoma arbo. Eĉ ne tuŝu ĝin!”
  Ektimis tiuj, kiuj jam manĝis la sennomajn fruktojn. La estro ordonis al ili sin vomigi laŭeble plej rapide. Ili tion faris kaj oni manĝigis al ili kvar dolĉajn manĝaĵojn, kiuj estis sekaj vinberoj, kansukera pasto, dolĉaj jogurtoj kaj abela mielo. Tiamaniere iliaj gustorganoj refreŝiĝis post la elvomado.
  Malfeliĉe, la plej avidaj kaj stultaj homoj ne sukcesis saviĝi el la morto. Ili estis tiuj, kiuj tuj ekmanĝis la venenajn fruktojn senpripense. Estis jam malfrue por savi ilin. La veneno jam efikis kaj mortigis ilin.
  Antaŭe, kiam karavanoj venis al sennoma arbo, oni manĝis la venenajn fruktojn kaj mortis en sia dormo dumnokte. En la sekva mateno la vilaĝanoj kutime venis al la kampadejo. Ili kaptis la mortintojn je la kruroj, tiris ilin al sekreta loko kaj enterigis ilin. Poste ili forprenis por si ĉiujn varojn kaj bovĉarojn de la karavanoj.
  Ili atendis la saman okazaĵon ĉifoje. Je tagiĝo de la sekva mateno la vilaĝanoj kuris al la sennoma arbo. Ili diris inter si mem: “La bovoj apartenos al mi!” “Mi volas la ĉarumojn kaj ĉarojn!” “Mi forprenos la varojn!”
  Sed kiam ili atingis la sennoman arbon, ili vidis, ke plej multe da vojaĝantoj de la karavano vivis bonfarte. Surprizite, ili demandis: “Kiel vi scias, ke tio ne estas mangoarbo?” La vojaĝantoj respondis: “Ni ne sciis, sed nia estro avertis nin anticipe. Li eksciis kia arbo ĝi estas, tuj kiam li vidis ĝin.”
  La vilaĝanoj demandis la estron de la karavano: “Ho, saĝulo, kiel vi scias, ke tio ne estas mangoarbo?”
  Li respondis: “Mi eksciis tion pro du kaŭzoj. Unue, la arbo estas facile grimpebla por homoj, kaj due, ĝi staras ĝuste ĉe la vilaĝo. Se la fruktojn sur tiu arbo oni ne manĝis, certe estas danĝere manĝi ilin!”
  Ĉiuj miris, ke tiu vivsava saĝo baziĝas sur tiel simpla ĉiutaga scio. La karavano daŭrigis sian vojaĝon sekure.
  La moralinstruo estas: La saĝuloj estas kondukitaj de ĉiutaga saĝo, dum la malsaĝaj sekvas nur malsaton.

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号