Author:
• 星期三, 5月 30th, 2012

[Ĉeestanto de Klasoj]

Iam estis aro da arbaraj cervoj. En la cervaro estis saĝa kaj respektinda instruisto, kiu estis erudicia pri cervaj kondutoj. Li instruis la junajn cervojn pri artifikoj kaj taktikoj por sin protekti.

Iutage, lia plijuna fratino kondukis sian filon al li por ke li instruu tion, kio estas grava por cervoj. Ŝi diris: “Ho, frato instruisto, jen mia filo. Bonvolu instrui lin pri la artifikoj kaj taktikoj de cervoj.” La instruisto diris al la cervido: “Tre bone. Venu morgaŭ je la nuna tempo por via unua leciono.”

La juna cervo venis al la klasoj obeeme. Kiam la aliaj lernantoj forvagis el la klasoj kaj elspezis tutan tagon ludadi, li restis kaj lernis ĉe la instruisto atenteme. Kvankam li plaĉis al ĉiuj gecervidoj, tamen li ludis kun ili nur post kiam li plenumis ĉiujn siajn hejmtaskojn. Kun granda intereso al lernado, li ĉiam venis al la klasoj akurate. Li estis ankaŭ pacema kun aliaj lernantoj, sciante, ke iuj lernas pli rapide ol aliaj. Li respektis la instruiston pro lia erudicio, kaj ankaŭ estis dankema al li pro lia fervora instruado.

Iutage la cervido trafis kaptilon en la arbaro kaj estis katenita. Li ekkriis pro doloro. Tio timigis la aliajn cervidojn. Ili kuris al la cervaro kaj raportis lian patrinon  pri lia katastrofo. Lia patrino tuj kuregis al sia frato. Verŝante larmojn kaj tutkorpe tremante pro timo, ŝi diris al li: “Ho, kara fraĉjo. Ĉu vi aŭdis, ke mia filo trafis kaptilon de ĉasisto? Kiel mi savu la vivon de mia karulo? Ĉu li lernis bone ĉe vi?”

Ŝia frato respondis: “Ne timu, Franjo. Mi certas, ke li estos sekura. Li lernis tre diligente kaj ĉiam faris sian taskon plej bone. Li neniam forestis de la klasoj kaj ĉiam estis atentema. Ne timu, nek maltrankviliĝu. Li ne estos damaĝita de homoj. Ne maltrankviliĝu. Mi garantias, ke li revenos al vi kaj denove ĝojigos vin. Li jam ellernis ĉiujn artifikojn kaj taktikojn de cervoj por trompi la ĉasistojn. Do trankviliĝu. Li baldaŭ revenos al vi.”

Samtempe la katenita cervido pensis: “Ĉiuj miaj amikoj forkuris pro timo. Neniu povas helpi min por fuĝi el la mortiga kaptilo. Nun mi devas uzi la artifikojn lernitajn ĉe mia saĝa instruisto, kiu ĉiam klerigis nin tiel bone.”

Li decidis uzi la taktikkon nomatan “sin ŝajnigi morta”. Unue, li fosis teron kaj herbon por ŝajnigi, ke li klopodas forkuri. Poste li fekis kaj pisis, ĉar tion kutime faris la cervoj malliberigitaj en kaptilo kaj mortintaj pro paniko. Sekve, li kovris sian tutan korpon per salivo.

Kuŝante flanke sur la tero, li tenis la korpon rigida kaj la krurojn rektaj. Li suprenturnis siajn pupilojn kaj etendis la langon ĉe la buŝangulo. Li plenigis la pulmojn kaj ŝveligis la ventron per aero. Fine, kun klinita kapo sur la tero, li ekspiris nur per la malsupra naztruo.

Kuŝante senmove, li aspektis kiel kadavro, tiel ke la muŝoj flugadis ĉirkaŭ li, allogite de la fiodoro. Korvoj atendis proksime por manĝi lian karnon.

Mateniĝis post nelonge. La ĉasisto venis esplori sian kaptilon kaj vidis la cervon ŝajnigantan morton. Li frapis je lia ŝveliĝinta ventro kaj trovis, ke ĝi jam malmoliĝis. Vidante la muŝojn kaj malpuraĵon, li pensis: “Ha, ĝi jam rigidiĝis. Ĝi estis kaptita tre frue ĉimatene, do pro tio la freŝa karno ekputriĝis. Mi devas senfeligi ĝin senprokraste, distranĉi la kadavron ĉi tie, kaj porti la viandon hejmen.”

Li tute kredis, ke la cervo estis morta, do li deprenis cervidon kaj purigis la kaptilon. Li purigis lokon kaj komencis sterni foliojn sur la teron por buĉado. Konsciante, ke li jam estas libera, la cervido salte stariĝis kaj forkuregis kiel malgranda nubo blovita de forta vento al la komforta kaj sekura loko de sia patrino. La tuta cervaro celebris lian revenon, danke al bona lernado ĉe la saĝa instruisto.

La moralinstruo estas: Bone lernitaj lecionoj alkondukas grandan rekompencon.

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号