Author:
• 星期三, 30 5 月, 2012

[Ĉapitro 1. Kompato]

Iam antaŭe bela kaj eksterordinara cervo naskiĝis en la arbaro ĉe Benareso en la norda Hindio. Kvankam li estis tiel granda kiel ĉevalido, lia patrino naskis lin tre facile. Kiam li malfermis siajn okulojn, liaj okuloj estis tiel brilaj kiel glimantaj juveloj. Lia buŝo estis tiel ruĝa kiel la plej ruĝaj beroj en la arbaro; liaj hufoj estis tiel nigraj kiel polurita karbo; liaj malgrandaj kornoj glimis kiel arĝento kaj lia koloro estis ora kiel somera tagiĝo. Post kiam li elkreskis, 500 cervoj ariĝis ĉirkaŭ li, kaj li famiĝis kiel Reĝo Banjana Cervo.

Ne malproksime alia bela vircervo en brila ora koloro naskiĝis en la sama periodo. Alia aro de 500 cervoj venis sekvi lin post nelonge, kaj li estis konata kiel Branĉa Cervo.

La Reĝo de Benareso ŝatis manĝi cervaĵon. Pro tio li kutime ĉasis kaj mortigis cervojn. Ĉiufoje kiam li ĉasis, li iris al malsama vilaĝo kaj ordonis al popolanoj servi al li. Ili devis ĉesigi kion ili faras, ĉu terplugadon, rikoltadon aŭ ion alian por partopreni en la ĉasado de la reĝo.

la vivo de la popolanoj estis ĝenata de tiaj interrompiĝoj. Pro tio ili plantis malpli da grenplantaĵoj kaj ankaŭ enspezis malpli multe per aliaj okupoj. Do ili kunvenis kaj decidis konstrui grandan cervan parkon por la reĝo de Benareso. Tie li povus ĉasi per si mem sen servo de la vilaĝanoj.

Do la popolanoj konstruis la cervan parkon. Ili faris lagetojn por ke cervoj trinku akvon, kaj plantis arbojn kaj herbojn por ke cervoj manĝu. Kiam ĉio estis preta, ili malfermis la pordon kaj iris en la proksiman arbaron. Ili ĉirkaŭis la tutajn arojn de Banjana kaj Branĉa Cervoj. Poste per bastonoj, armiloj kaj bruigiloj, ili pelis ĉiujn cervojn en la cervan parkon kaj fermis la pordon post ili.

Post pretigo de la cervoj, la popolanoj iris al la reĝo kaj raportis: “Ni suferas pro malabunda rikolto de greno kaj malprofito de negocoj pro via ĉasado. Nun ni jam pretigis por vi cervan parkon sekuran kaj plezuran. Vi povas ĉasi per vi mem laŭ via plaĉo en la parko, kaj ĝui la ĉasadon kaj manĝadon de la cervaĵo sen nia helpo.”

La reĝo iris en la novan cervan parkon. Tie li ĝojplene vidis grandan aron da cervoj. Rigardante ilin, li subite trovis du ĉarmajn orkolorajn cervojn kun plenkreskintaj kornoj. Li admiris ilian raran belecon, kaj tuj faris proklamon por protekti ambaŭ orajn cervojn. Li ordonis, ke oni tenu ilin tute sekuraj, kaj neniu rajtu damaĝi aŭ mortigi ilin.

Ĉiutage la reĝo venis unufoje kaj mortigis cervon por sia vespermanĝo. Iam kiam li estis tro okupita, li ordonis al sia kuiristo fari tion. La mortigitan cervon oni portis al haktabulo por buĉi kaj rosti.

Kiam ajn la cervoj vidis pafarkojn kaj sagojn, ili teruriĝis, tremis kaj diskuris freneze por sin savi. Iuj vundiĝis kaj multaj suferis grandan doloron.

Iutage, la cervoj de Reĝo Banjana Cervo kolektiĝis ĉe li. Li alvenigis Branĉan Cervon kaj la du arojn da cervoj por kunveno. Reĝo Banjana Cervo diris: “Kvankam neniu el ni povas eviti morton en la fino, tamen ni povas preventi tian senfinan suferon de vundiĝoj. La reĝo nur volas cervaĵon ĉiutage, ni do lotu inter ni kaj elektu unu por oferi al li ĉiutage. En la unua tago ni oferu unu el nia cervaro kaj en la alia tago vi oferu unu el la via. Tiamaniere per lotado ni decidu la viktimon ĉiufoje.”

Branĉa Cervo konsentis. Ekde tiam, ĉiu elektita cervo eliris obeeme kaj metis sian kolon sur la haktabulon. La kuiristo alvenis, simple mortigis la atendantan viktimon kaj preparis cervaĵon por la reĝo.

Iutage, la loto hazarde trafis gravedan cervinon el la cervaro de Branĉa Cervo. Konsiderante pri la bono al aliaj, al si mem kaj la bebo en la ventro, ŝi iris al Branĉa Cervo kaj petis: “Via Reĝa Moŝto, mi estas graveda. Lasu min vivi ĝis mi naskos mian idon. Tiam ni havos du ŝancojn anstataŭ unu kaj ŝparos vivon je unu tago.”

Branĉa Cervo respondis: “Ne! Mi ne povas ŝanĝi la regulojn de la procedo kaj transigi vian vicon al aliaj. La gravedeco estas via, kaj naski idon estas via propra respondeco. Do foriru de mi.”

La kompatinda patrino iris al Reĝo Banjana Cervo kaj esprimis sian problemon post la malsukceso ĉe Branĉa Cervo. Li respondis ĝentile: “Reiru trankvile. Mi ŝanĝos la regulojn de la procedo kaj transigos vian vicon al iu alia.”

La cerva reĝo iris al la haktabulo, kaj metis sian orkoloran kolon sur ĝin.

Granda silento falis en la cervan parkon. Iuj rakontistoj eĉ diris, ke la silento regis en aliaj mondoj ne videblaj de ĉi tie.

Post nelonge la reĝa kuiristo venis mortigi la memvolan viktimon sur la tabulo. Sed kiam li vidis, ke la cervo estas neniu alia ol unu el la oraj cervoj, kiujn la reĝo ordonis ŝpari, li ne kuraĝis mortigi lin. Li do iris kaj raportis tion al la reĝo de Benareso.

La reĝo surpriziĝis, kaj tuj iris al la parko. Li diris al la ora cervo ankoraŭ kuŝanta sur la tabulo: “Ho, Reĝo de cervoj, ĉu mi ne promesis teni vian vivon? Por kio vi venis ĉi tien kiel la aliaj?”

Reĝo Banjana Cervo respondis: “Ho, Reĝo de homoj, ĉifoje estas vico de graveda cervino. Ŝi petis, ke mi savu ŝin por la aliaj kaj ankaŭ ŝia naskiĝonta bebo. Mi ne povas helpi ŝin krom veni ĉitien anstataŭ ŝi por sperti ŝian suferon. Mi povis helpi neniom krom ploradi, pensante pri la malgranda bebo, kiu neniam povus vidi la tagiĝon aŭ gustumi la roson. Kaj mi ankaŭ ne rajtas trudi la suferon de morto al la aliaj, kiuj ankoraŭ ne devas morti laŭvice. Do, Majesta Reĝo, mi oferu mian vivon por savi la cervinon kaj ŝian feton. Jen mi alvenas pro tio.”

La Reĝo de Benareso estis emociita. Kvankam li estis potenca, larmo falis de sur lia vizaĝo. Li diris: “Ho, Granda Reĝo, la ora reĝo de cervoj, eĉ en la homaro mi vidis neniun tiel noblan kiel vi! Mi neniam vidis tiel grandan kompatemon por transpreni la suferon de aliaj! Mi neniam vidis tiel grandan malavarecon por oferi vian vivon! Kaj mi neniam vidis tiel grandan bonkorecon kaj teneran amon al ĉiuj viaj cervoj! Stariĝu. Mi ordonos, ke oni ne plu mortigu vin en mia regno. Kaj krome, oni ankaŭ ne mortigu la cervinon kaj ŝian bebon.”

Sen levi la kapon, la ora cervo diris: “Ĉu nur ni estos savitaj? Kio okazos al la aliaj cervoj, niaj amikoj kaj parencoj en la parko?” La reĝo promesis: “Via Reĝa Moŝto, mi ne povas rifuzi vin. Mi garantias la sekurecon kaj liberecon al ĉiuj cervoj en la parko. ” “Kaj kio okazos al la cervoj ekster la parko? Ĉu oni mortigos ilin?” demandis Banjana. “Ne, Via Reĝa Moŝto. Mi savos ĉiujn cervojn en mia tuta regno.”

La ora cervo ankoraŭ ne levis sian kapon. Li petis: “Do la cervoj estas sekuraj, sed kio okazos al la aliaj kvarpiedaj bestoj?” “Via Reĝa Moŝto, de nun ili estos sekuraj en mia lando.” “Kaj kio okazos al la birdoj? Ankaŭ ili deziras vivi plue.” “Jes, Via Reĝa Moŝto. La birdoj estos ankaŭ sekuraj kontraŭ mortigo en la manoj de homoj.” “Kaj kio okazos al la fiŝoj, kiuj vivas en la akvo?” “Eĉ la fiŝoj estos liberaj por vivi, Via Reĝa Moŝto.” Tion dirinte, la reĝo de Benareso garantiis malpermeson de ĉasado kaj mortigo al ĉiuj bestoj en lia lando.

Akirinte la promeson por sekurigi ĉiujn vivestaĵojn, la Granda Cervo stariĝis.

[Ĉapitro 2. Instruo]

Reĝo Banjana Cervo, la iluminiĝinto, donis instruon al la Reĝo de Benareso pro (per) siaj kompato kaj dankemo. Li konsilis al li praktiki kvin-paŝan trejnon por purigi sian menson. Li eksplikis ilin, “Tio donos al vi profiton, se vi rezignos kvin malbonajn kondutojn, kiuj estas:

–Mortigi vivestaĵon. Tio estas senkompatemo.
–Preni tion, kion oni ne donis. Tio estas avideco.
–Fari seksan miskonduton. Tio estas malbonkoreco.
–Diri mensogon. Tio estas malhonesteco.
–Perdi saĝon pro alkoholaĵo. Tio faligos vin el unuaj kvar paŝoj.”

Li plue konsilis al li fari bonajn agojn, por ke tiu ĝuu feliĉon en la vivoj nunaj kaj postaj. Poste Reĝo Banjana Cervo kaj ambaŭ cervaroj ĝojplene revenis al la arbaro.

Je la ĝusta tempo la graveda cervino restanta en la cervaro de Banjana naskis cervidon, kiu estis tiel bela kiel floranta lotusfloro oferita al dioj.

Post kiam la cervido kreskis kiel juna vircervo, li komencis ludi kun tiuj de Reĝo Branĉa Cervo. Vidinte tion, la patrino diris al li: “Pli bone morti post mallonga vivo ĉe kompatemulo ol havi longan vivon ĉe ordinarulo.” Poste, ŝia filo vivis feliĉe en la cervaro de Reĝo Banjana Cervo.

Malkontentiĝis nur la vilaĝanoj kaj kamparanoj de la reĝlando. Pro la protekto fare de la reĝo, la cervoj komencis senskrupule manĝi grenon de homoj. Ili eĉ sin paŝtis en legomaj ĝardenoj de la vilaĝoj kaj la urbo de Benareso!

Do la popolanoj plendis al la reĝo, kaj petis permeson mortigi almenaŭ por atentigi la cervojn. Sed la reĝo respondis: “Mi promesis al Reĝo Banjana Cervo, ke mi protektos la cervojn, do mi preferas forlasi la tronon ol rompi mian promeson al li. Neniu rajtas damaĝi cervon!”

Kiam Reĝo Banjana Cervo informiĝis pri tio, li diris al ĉiuj cervoj: “Vi ne rajtas manĝi grenon de homoj.” Kaj li sendis mesaĝon al la popolanoj. Li petis ilin ligi tufojn da arbaj folioj kiel limon ĉirkaŭ siaj kampoj anstataŭ fari barilojn. Tiel komenciĝis la hinda kutimo marki la kampojn per ligitaj folioj por eviti damaĝon de cervoj. Tiun rimedon oni uzas eĉ en la nuna tempo.

Ambaŭ Reĝo Banjana Cervo kaj la Reĝo de Benareso vivis ĝis la lasta momento en paco, forpasis kaj renaskiĝis laŭ siaj propraj kondutoj.

La moralinstruo estas: Kompatemo estas granda, kie ajn ĝi estas.

 

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号