Author:
• 星期三, 18 4 月, 2018

 

Post multaj tagoj de meditado kaj ĉagreno, Sidarto vizitis la urbon kvarafoje. Kiam li veturis al la ĝardeno li vidis feliĉan viron en oranĝa robo. Li demandis al Ĉano: “Kio estas tiu ĉi viro en oranĝa robo? Liaj haroj estas forrazitaj. Kial li aspektas tiel feliĉa? Kiel li vivas kaj per kio li sin vivtenas?”

“Li estas monaĥo,” respondis Ĉano, “Li loĝas en monaĥejo kaj iras de domo al domo por peti manĝaĵon kaj de loko al loko por instrui homojn kiel posedi trankvilecon kaj konduti bone.” Tiam la reĝido sentis sin tre feliĉa. Kiam li iris tra la parko, li pensis: “Tia homo mi devas fariĝi.”

Li piediris ĝis laciĝo kaj sidiĝis sub arbo por pensi plue. Kiam li sidis en la refreŝiga ombro de arbo, novaĵo venis, ke lia edzino naskis belan filon. Aŭdinte tion, li diris: “Al mi naskiĝis malhelpo kaj obstaklo por forlaso de la hejmo.” Do li nomis sian filon Rahulo, kiu signifas malhelpon.

Revenante al la palaco, li renkontis reĝidinon nomatan Kisagotami, kiu hazarde rigardis eksteren tra la palaca fenestro. La belaspekto de la reĝido tiel allogis ŝin, ke ŝi diris laŭte: “Kiel feliĉaj estas la patrino, patro kaj edzino de tiel bela juna reĝido!”

Preterpasante la virinon, Sidarto aŭdis tion kaj pensis en si: “La patrino, patro kaj edzino sentas feliĉon en bela figuro. Kiel oni eskapu la obstaklojn kaj suferojn por atingi nirvanon, kiu estas eterna libereco feliĉa kaj paca?” Pro la demando li ekkonsciis, kion li devas fari. “Mi devas forlasi la familian vivon kaj homan mondon por atingi iluminiĝon. Tiu virino donis al mi valoran lecionon. Mi donos al ŝi rekompencon pro la instruo.” Preninte valoran perlan kolieron de sia kolo, Sidarto gardis sian promeson kaj dankeme ĝin donacis al Kisagotami.

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号