Author:
• 星期三, 18 4 月, 2018

Sidarto ege deprimiĝis kaj korsuferis post kiam li revenis al la palaco vidinte la malsanulon. Li ofte enpensiĝis. La reĝo estis ege malĝoja, trovinte lian ŝanĝiĝon. Post nelonge la reĝido petis permeson de la reĝo, ke li forlasu la palacon por lerni pli multe pri homa vivo en la urbo. La reĝo konsentis ĉar li bone sciis, ke lia malpermeso alportos nenian bonon al la reĝido.

Ĉi-foje, denove en nobelaj vestaĵoj, Sidarto kaj Ĉano piediris el la palaco kaj vizitis multajn partojn de Kapilavasto. Post kiam ili vagis plejparte de la tago, la reĝido vidis, ke grupo da homoj venas laŭ la strato plorante kaj post ili kvar viroj portas tabulon, sur kiu senmove kuŝas maldika viro. La portato nenion parolis kiel ŝtono. La homoj haltis kaj metis la tabulon kun la kuŝanta viro sur amason da brulligno kaj estigis fajron. La viro restis senmova kiam la flamo englutis la tabulon kaj tuj poste lin de ĉiuj flankoj.

“Kio estas tio, Ĉano?” demandis Sidarto. “Kial tiu viro kuŝas tie senmova, lasante sin forbruligi? Ŝajnas, ke li scius nenion.”

“Li mortis,” respondis Ĉano.

“Mortis! Ĉano, ĉu ĉiuj homoj mortos?”

“Jes, mia kara reĝido, ĉiuj vivantoj mortos iutage. Neniu povas ĉesigi la alvenon de morto,” respondis Ĉano.

La reĝido estis tiel terurigita, ke li diris nenion plu. Li opiniis tion ege terura, ke la afero nomata morto venos al ĉiuj homoj, eĉ al reĝoj kaj reĝinoj. Ĉu ne estas metodo por ĉesigi tion? Li revenis hejmen silenta. Li rekte iris al sia propra ĉambro en la palaco kaj sidis en profunda meditado dum la resta tempo de la tago. Li pensis malĝoje: “Iam ĉiu en la mondo devas morti; neniu eltrovis metodon por ĉesigi tion. Devas esti metodo por ĉesigi tion. Mi nepre eltrovu ĝin por helpi la mondon.”

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号