Author:
• 星期四, 01 5 月, 2014

Retradio 70/2014-05-03
Elsendlisto
Budhisma sutro
36. Elfosi la okulojn de ermito
37. Mortigi bovojn
Budhismaj rakonto
4-1. La rakonto de kvincent monaĥoj
Budhisma muzko
Ĉantado de budha nomo Amitabho
Budisma scio
Demandoj 17-21 de ĉapitro 2
Valora homa vivo
Juna monaĥo vendas ŝtonon
==
 Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon en nia 70-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko”, “Budhisma scio” kaj “Valora homa vivo”. Nun estas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi!


==
36. Elfosi la okulojn de ermito
Iam ermito sin kulturis en la montaro kaj sukcese atingis kvin magiajn povojn. Li povis vidi ĉiujn trezorojn kaŝitajn en la tero per la magiaj okuloj.
Informiĝinte pri tio, la reĝo tre ĝojis kaj diris al siaj konsilantoj: “Kiel ni povos reteni la ermiton en nia lando kontraŭ lia foriro? Tiel li povos helpi min havi pli da trezoro.”
Malsaĝa konsilanto tuj iris al la ermito, elfosis liajn okulojn kaj portis ilin al la reĝo. Li diris: “Mi jam prenis la okulojn de la ermito, kaj nun li ne plu kapablas iri aliloken, sed ĉiam restos en nia lando.”
La reĝo diris al la konsilanto: “Mi deziris restigi la ermiton nur pro lia povo vidi la kaŝitajn trezorojn sub la tero. Vi jam detruis liajn okulojn, do per kio li ankoraŭ utilas al mi?”
La mondanoj ankaŭ kondutas same. Vidinte, ke ermito praktikas kontempladon pri la korpo kaj korpa pereiĝo ĉe tombejo sub arbo en sovaĝa arbaro, ili kondukas lin hejmen por vivteni per diversaj manieroj kontraŭ lia volo. Tio detruas lian puran praktikadon kaj malhelpas lian klopodon al la sukceso. Ili donas malutilon al la ermito kaj ankaŭ ne povas sin profitigi per tio. Do ili klopodas vane, tute simile al la malsaĝa konsilanto, kiu detruis la okulojn de la ermito.
==
37. Mortigi bovojn
Iam iu havis ducent kvindek bovojn. Li ĉiam kondukis ilin al akvo kaj herbejo por paŝti.
Foje, unu bovo estis manĝita de tigro.
La bovisto pensis: “Unu bovo jam mortis, kaj ne plu sufiĉas la antaŭa sumo de mia bovaro. Por kio mi ankoraŭ retenas la restajn bovojn?” Li do pelis la bovojn al alta monto super profunda valo, puŝis ilin suben kaj mortigis ĉiujn.
La malsaĝaj homoj ankaŭ tiel kondutas. Observante la budhismajn disciplinojn, ili rompis unu, sed anstataŭ bedaŭri por penti, ili pensis: “Mi jam rompis disciplinon, kaj ne plu perfektas mia pureco. Por kio mi ankoraŭ observas la aliajn?” Ili senescepte rompis ĉiujn aliajn disciplinojn simile al la malsaĝulo, kiu mortigis ĉiujn restajn bovojn.
==
 Bonvenon en nia programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakonton de Sutro Damapado. Ekde hodiaŭ ni aŭskultos rakontojn el la kvara ĉapitro de “Trezorejo de Vero”. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
La faranto de florkrono
4-1. La rakonto de kvincent monaĥoj
Kiu penetre konas la homan mondon
kaj tiujn de Marao kaj dioj?
Kiu distingos la perfekte instruitan darmon,
Kiel tiu lerte selektas florojn?
Bone trejnita homo penetre konas la homan mondon
Kaj tiujn de Marao kaj dioj
Bone trejnita homo distingas la perfekte instruitan darmon
kiel tiu lerte selektas florojn.
Dum sia restado en la Ĝetavana monaĥejo, la Budho parolis tiujn kvarversaĵojn rilate al kvincent monaĥoj.
Kvincent monaĥoj akompanis la Budhon al vilaĝo kaj poste revenis al la Ĝetavana monaĥejo. En la vespero, la Budho iris al la monaĥoj kiam ili parolis pri la vojaĝo, kaj precipe pri la kondiĉo de la lando, ĉu ĝi estas ebena aŭ monta, aŭ ĉu la tero estas kota aŭ sabla kaj ruĝa aŭ nigra. Kun scio pri la temo de ilia parolo, la Budho diris al ili: “Monaĥoj, la temo priparolata de vi estas ekster via korpo. Fakte estas pli bone ekzameni vian propran korpon kaj fari preparadon por praktiki meditadon.”
Spertulo de florkrona farado selektas, plukas kaj bone aranĝas florojn en florkronojn. En la sama maniero, kiu ekzamenas la naturon de vivo penetre? Kiu bone konas la veran naturon de la homa vivo kaj statoj de subaj mondoj kaj ĉieluloj? Kaj kiu penetre komprenos la perfekte predikitan darmon kiel sperta faranto de florkronoj lerte plukas kaj aranĝas florojn?
La studento, lernanto, esploranto, disĉiplo, kaj disciplina persono bone komprenos la doktrinon kiel sperta faranto de florkrono rekonas kaj aranĝas florojn. La lernanto, esploranto kaj studento penetre konas la mondon de Marao, la staton de ĉieluloj kaj la ekzistecon sur la tero. Li forigos kaj certigos diversajn partojn de la doktrino, kiel lerta faranto de florkrono plukas kaj aranĝas la florojn en florkronojn.
==
 Bonvenon en nia programero “Budhisma muziko”, karaj amikoj! En tiu ĉi programero ni aŭskultos ĉantadon de budha nomo Amitabo. La teksto de la ĉantado estas “Omaĝo al Budho Amitabo”. Bonan aŭdeblecon al vi!
    ==
    Saluton, karaj amikoj!
    Mun estas la programero de budhisma scio. Ni daŭre aŭskultos demandojn kaj respondojn el la dua ĉapitro pri principo de Budhismo. Krom la elsento de la traduko ni ankaŭ pretas respondi je ĉiuj demandoj de vi pri budhismo, do se vi havas aliajn demandojn, vi estas liberaj en kontakto al ni. Nia retadreso estas retradio@budhano.cn Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
17. D: Kion signifas “kaŭzo kaj rezulto senĉese interkonektiĝas sen rompiĝo”?
R: Ĉiuj darmoj estas produktitaj de kaŭzo kaj kondiĉo. Kvankam efemera, konstante estiĝanta kaj malestiĝanta, ili estas konstante konektitaj sen interrompiĝo kiel fluanta akvo. Se la antaŭaj malestiĝas, tuj sekvas la postaj sen interrompiĝo. Kaŭzoj produktantaj rezultojn en konstantaj serioj sen interrompiĝo. Tio estas vidpunkto laŭ la vertikala senso en tempo. Se oni rigardas horizontale, estas sennombraj diferencoj inter la variintaj specoj de kaŭzoj kaj rezultoj. Malgraŭ la kompleksaj rilatoj inter diversaj specoj de kaŭzoj, ili estas regitaj de antaŭaj reguloj sen konfuziĝo. Ĉiuspeca kaŭzo produktas rezultojn de la sama speco. Ekzemple, bona kaŭzo kondukas al bona rezulto. Kaŭzoj estigas konformajn rezultojn, kaj rezultoj korespondas al kaŭzoj. Unu speca kaŭzo ne povas estigi alispecan rezulton. Kiel ekzemple, se iu semas melonajn semojn, li rikoltas fruktojn de melonoj sed ne sojfaboj. Budhismo kredas, ke la leĝo de kaŭzoj estas fiksita kaj ĝi estas neŝanĝebla eĉ por la budhoj en sinsekvaj epokoj de estinteco, estanteco kaj estonteco. Tio estas la simpla ekspliko pri la konceptoj, ke “kaŭzoj kaj efektoj senĉese konektiĝas sen interrompiĝo”, “diversaj kaŭzoj kaj efektoj falas en diferentajn specojn”, “Kaŭzo kaj rezulto transiĝas en harmonio kaj en obeo unu al la alia” kaj “kaŭzo kaj efekto funkcias en ordo sen konfuziĝo”. Budhismo ankaŭ oponas la vidpunkton, ke fenomeno ne povas denove estiĝi post sia malestiĝo, kaj nomas tion “nihilisma vidpunkto”. Pri la budhisma analizo de kaŭzo, kondiĉo kaj efekto, estas teorioj de ses kaŭzoj, kvar kondiĉoj kaj kvin efektoj, pri kiuj mi ne diskutas detale ĉi tie.
18: D: Pri la teorio de Dependa Origino menciita supre, ĉu troviĝas iu ajn sutro aŭ verko uzebla por plua pristudo?
R: Ekzistas multe da sutroj kaj verkoj, kiuj diskutas pri la teorio de Dependa Origino. Kiel ekzemple, la antaŭe menciitaj dekunu signifoj de kaŭzo kaj efekto estis cititaj el leginda verko “Fenbie Yuanqi Chusheng Famen Jin”. Krome estas instruoplenaj la koncernaj partoj de “komentario pri Abidarmakoŝa-ŝastro” (Abidarmakoŝa-ŝastra) tradukita en la ĉina lingvo de Xuanzang kaj la “komentario pri la granda perfekteco de saĝo” ( Mahaprajnaparamita-ŝastra) tradukita en la ĉina lingvo de Kumaraĝivo.
19. D: Post via ekspliko pri la dekunu signifoj de Dependa Origino, baziĝinta sur la kvar ĉefaj punktoj de “ne kreinto, senegoo, efemereco kaj sinsekvo de kaŭzo kaj rezulto”, mi jam havas bazan scion pri la teorio de Dependa Origino. Ĉu ni povas diri, ke tio estas la budhisma interpretado pri universa ekzisteco aŭ budhisma kosmologio?
R: La kvar ĉefaj punktoj efektive resumiĝis en du vidpunktojn de “Efemereco” kaj “Senegoo”. “Efemereco” signifas la konstantecon de estiĝo kaj malestiĝo. Ĝi ankaŭ inkluzivas la konceptojn de “estiĝo kaj malestiĝo de momentero al momentero”, kaj “konstanteco de kaŭzo kaj rezulto”. “Senegoo” signifas, ke ne troviĝas decida povo ambaŭ de si mem aŭ de la universo. Do la signifo de “Sen kreinto” estas efektive inkluzivita en la koncepto de “Senegoo”. Ni resumis la budhisman interpretadon de universa ekzisteco per “Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj, kaj al ĉiuj darmoj mankas egoo” (sabbe sankhara anicca, sabbe dhamma anatta). Tio ankaŭ povas nomiĝi la ĝenerala leĝo de ĉiuj darmoj. Jen kial la doktrinoj de “Efemereco” kaj “Senegoo” estas rigarditaj kiel Darmaj Sigeloj (Dhamma-lakkhana).
20. D: Kio estas la signifo de Darmaj Sigeloj (Dhamma-lakkhana)?
R: Sigelo signifas markon aŭ stampon. Imperia sigelo atestas la autoritecon de dokumentoj kaj permeson cirkuli ilin sen malhelpo. Ni uzas ĝin ĉi tie same por esprimi principajn doktrinojn de Budhismo. Se iu ajn doktrino konformas al “Darmaj Sigeloj”, oni povas rigardi ĝin kiel veran instruon de la Budho. Se oni mastras la “Darmajn Sigelojn”, ili povas kompreni ĉiujn darmojn sen malhelpo. Jen kial ili nomiĝas “Darmaj Sigeloj”. Se ni aldonas “Nirvano estas serena” post “Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj” kaj “al ĉiuj darmoj mankas egoo”, ni nomas ilin Tri sigeloj de la Darmo. Aldoninte “Ĉiuj malpuraj darmoj kondukas al sufero” ni havas la Kvar Sigelojn de la Darmo.
21. D: Ĉu vi bonvolas ekspliki la signifon de “Ĉiuj kleŝoj kondukas al sufero”?
R: Kleŝo signifas mensan afliktiĝon. Laŭ opinio de Budhismo, ordinaraj homoj ne komprenas la veron, ke ĉiuj darmoj estiĝas kaj malestiĝas kondiĉe laŭ la naturo de efemereco kaj senegoo. Ili avide kroĉiĝas al la efemeraj aferoj, kaj persiste serĉas “min” aŭ “mian” spite la darmojn de senegoo. Tio nomiĝas iluzio, kiu kondukas al mensa afliktiĝo (kleŝo), do ĝi ankaŭ nomiĝas mensa afliktiĝo (kleŝo). Ekzistas multaj specoj de afliktiĝoj, kiel avido, (raga) kolero aŭ malamo (dosa), iluzio (moha aŭ avijja) aŭ senscieco pri la vero de efemereco kaj senegoo. Ni prenas tiujn tri kiel tri venenojn. Kune kun aroganteco (mana), suspektemo aŭ dubo, kaj eraraj vidpunktoj (micĉa-ditti, kiel la kredo en eterneco aŭ sassata-ditthi, la kredo en malkonstanteco aŭ ucĉeda-ditthi), ili estas ses fundamentaj kleŝoj. Kleŝoj estigas diversajn karmojn. Karmojn montras agoj de la korpo, (kaya-kamma), parolo (vacl-kamma) kaj menso (mano-kamma). Kleŝo kaj karmo kondukas al estonta renaskiĝo de korpo kaj menso (nama-rupa) kiel ĉielulo, homo, inferulo, demono aŭ besto. Se estiĝas kleŝoj, rekreiĝas karmoj kaj denove reestiĝas la korpo kaj menso. Tiu ĉi cirklo de vivo kaj morto (samsaro) daŭras senfine kaj konsistigas suferon. Kiam ni parolas pri la homa vivo, ni ĝenerale kredas, ke ekzistas ok specaj suferoj (dŭkha), kiuj estas la suferoj de naskiĝo, kiu estas doloro suferata en la utero kaj dum la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, apartiĝo de la amata afero, kontakto kun la malamata afero, senkapableco akiri deziraĵon, kaj kroĉiĝo al la kvin kuniĝoj. La kroĉiĝo al la kvin kuniĝoj estas kleŝo, kiu estigas korpon, senson, percepton, sensformiĝon kaj konscion. La kvin kuniĝoj siavice estigas kleŝon, do ili nomiĝas kuniĝoj de kleŝo. La fluo de la kvin kuniĝoj konstante ŝanĝiĝas, kaj estas plena de suferoj el naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Do la kvin kuniĝoj estas suferaj. Ni povas resumi, ke laŭ diro de budhoj, en la mondo plenas senfina sufero, kiu estas nek estigita per si mem, nek dependa al iuj dio-kreintoj, nek estiĝinta per hazardeco. La suferoj estiĝas pro kaŭzoj kaj kondiĉoj. Kiel ni diris antaŭe, kleŝoj estigas karmojn, kaj karmoj estigas suferojn de naskiĝo kaj morto. Jen la budhisma ekspliko pri Dependa Origino de sufero. Por pli vasta analizo, mi parolos pri “la dek du ligoj de Dependa Origino”.
==
 Bonvenon en nia programero “Valora homa vivo”! En hodiaŭa programero ni aŭskultos rakonton pri juna monaĥo kaj ŝtono. Ni esperas, ke vi lernos gravan instruon pri nia homa vivo per la interesa rakonto. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Juna monaĥo vendas ŝtonon
Iutage, por instrui al sia disĉiplo, maljuna monaĥo donis al li tre belan ŝtonon kaj ordonis, ke li iru al legoma bazaro por vendi ĝin. Kvankam la juna monaĥo sentis tion stranga, tamen li ankoraŭ ĝojplene akceptis la taskon. Antaŭ ol foriris la juna monaĥo, la maljuna instruisto diris al li kun rideto: “Atentu, ne vendu tiun ŝtonon, sed nur eksponu kaj reklamu ĝin en la bazaro. Samtempe atentu, post kiom da tempo venos homo por demandi la prezon, kaj poste raportu al mi ĝian prezon proponitan en la legoma bazaro.”
La disĉiplo konfuziĝis, tamen li obeeme prenis la ŝtonon kaj iris al la legoma bazaro. Tie multaj homoj rigardis la junan monaĥon per stranga rigardo. Ili pensis: “Kial ĉi tiu monaĥo vendas tiel normalan ŝtonon?” Kelkaj maljunuloj el ili fervore demandis pri la prezo, kaj volis aĉeti la ŝtonon. Sed la juna monaĥo senesperiĝis, ĉar tiuj homoj volis aĉeti ĝin nur per kelkaj kupraj moneroj. Fine la juna monaĥo povis fari nenion alian ol preni la ŝtonon kaj reiri al la monaĥejo malesperiĝinte. Li diris la tutan okazaĵon al la maljuna instruisto.
La maljuna instruisto diris: “Do, morgaŭ vi prenu la ŝtonon al oraĵa bazaro, kaj demandu tieajn homojn. Same nur demandu la prezon de la ŝtono, sed ne vere elvendu ĝin.” En la sekva tago la juna monaĥo rondiris en la oraĵa bazaro portante la ŝtonon. Vidinte tion, rapide venis multaj homoj por pridemandi la prezon. Iu volis aĉeti la ŝtonon eĉ per 1000 taeloj da arĝento. La juna monaĥo ĝojplene raportis al la majstro tiun bonan novaĵon kaj demandis, ĉu li rajtas elvendi tiun ŝtonon per tia prezo.
La maljuna monaĥo iom skuis la kapon, kaj diris al la lernanto kun rido: “Morgaŭ vi refoje iros al juvela bazaro, kaj demandos tieajn homojn pri la valoro de ĉi tiu ŝtono. Sed ankoraŭ ne elvendu ĝin.”
La juna monaĥo tute perpleksiĝis, sed li ankoraŭ iris al la juvela bazaro kun la ŝtono. Li tute ne atendis, ke tieaj homoj eĉ konkure esploris tiun “magian ŝtonon”. La proponita prezo senĉese leviĝis, kaj iu eĉ volis aĉeti ĝin per 50 mil taeloj da arĝento. Sed la juna monaĥo ankoraŭ rifuzis laŭ la ordono de la mastro. Vidinte, ke li ankoraŭ ne volas elvendi ĝin per tiel alta prezo, oni des pli freneziĝis. Ili daŭre levis la prezon: 100 mil taeloj da arĝento, 200 mil, 300 mil ĝisfine ili proponis al la juna monaĥo tiom da mono, kiom li volis, nur se li povus elvendi la ŝtonon!
La juna monaĥo malfacile sin liberigis el tiu fanatika popolamaso. Li revenis la monaĥejon kun la ŝtono. Rigardante la ŝvitplenan vizaĝon de la juna lernanto, la majstro diris: “Morgaŭ vi kunportu ĝin al aŭkciejo, kaj demandu tieajn homojn pri ĝia prezo. Sed ankoraŭ ne elvendu ĝin.”
Aŭdinte tion, la juna monaĥo neniel povis endormiĝi en la tuta nokto. Li nur plendis, ke mateniĝas tro malfrue. Finfine tagiĝis, kaj li tuj portis la ŝtonon al la aŭkciejo. Fine, la plej fama aŭkciisto en la tuta lando diris al li, ke ĝi estas tre rara gemo, kiu eĉ estas malfacile trovebla dum mil jaroj. Ĝi ja estas malofte videbla! Do la ŝtono eksponiĝis kiel la plej granda trezoro. Fine iu reĝo volis interŝanĝi ĝin eĉ per tri regionoj. Informiĝinte pri tio, la juna monaĥo subite svenis ĉeloke. Poste oni portis lin kun la ŝtono al la monaĥejo per portseĝo. Rekonsciiĝinte, la juna monaĥo diris kun plorego al la mastro: “Mastro, ĉifoje ni ege riĉiĝos!”
Montrante la ŝtonon, la maljuna monaĥo interrompis lian parolon kaj diris: “Fakte, mi neniam volas elvendi ĝin, kaj nun vi devas kompreni, kial la formo kaj figuro de la ŝtono ne ŝanĝiĝis de komenco ĝis nun, sed via penso kaj faro kaprice ŝanĝiĝis? Mi ordonis vin tiel fari, nur por kulturi vin kaj plialtigi vian povon koni vian propran kapablon kaj kompreni pri la aferoj. Se vi vivas en la legoma bazaro, vi havas komprenan povon nur al legomoj, kaj neniam povas koni pli altan valoron.”
En legoma bazaro, oraĵa vendejo, juvelejo kaj aŭkciejo estas sama homo, tamen iuj rigardas vin valora, kaj iuj prenas vin tre malvalora. Vera trezoro valoras nur por tiuj homoj, kiuj konas la veran valoron. Ne zorgu, kiel oni taksas vin. La plej grava afero estas, kiel vi rigardas vin mem. Vi tute povas libere regi vian sorton kaj decidi propran valoron!
Efektive, tio estas simila filozofio. Eble vi estas gemo, sed vi erare elektis lokon. Influite de medio, vi opinias, ke vi mem nur taŭgas esti ŝtono premita de aliuloj.
Memoru unu frazon: “Homo estas kreaĵo de medio. Se vi volas, ĉion vi kapablas fari.”
==
Fluge pasis duonhoro kaj nun jam finiĝis ĉiuj programeroj de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号