Author:
• 星期四, 24 4 月, 2014

Retradio 69/2014-04-27
Elsendlisto
Budhisma sutro
34. Transporti dolĉan akvon
35. Spegulo en la skatolo de trezoro
Budhismaj rakonto
3-9. La rakonto de Sorejo
Budhisma muzko
Mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro
Budisma scio
Demandoj 10-16 de ĉapitro 2
==
Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon en nia 69-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko”, kaj “Budhisma scio”. Nun estas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi!


==
34. Transporti dolĉan akvon
Iam estis vilaĝo distanca de la ĉefurbo je kvin joĝanoj. En la vilaĝo troviĝis dolĉa akvo, do la reĝo ordonis al la vilaĝanoj sendi dolĉan akvon al li ĉiutage. La vilaĝanoj elĉerpiĝis de tio, kaj ĉiuj volis forlasi la vilaĝon por fuĝi en aliajn lokojn.
Tiam la vilaĝestro diris al la vilaĝanoj: “Ne forlasu! Mi petos la reĝon, ke li ŝanĝu la distancon de kvin joĝanoj al tri por proksimigi vin, tiel vi ne plu laciĝos de la vojirado.”
Li do faris peton al la reĝo, kaj la reĝo vere ŝanĝis la distancon al tri joĝanoj.
Ĉiuj ĝojegis pri tio.
Iu diris: “La vojo ankoraŭ longas je kvin joĝanoj, kaj la distanco tute ne ŝanĝiĝis.”
Tamen aŭdinte tion, neniu volis forlasi la vilaĝon pro sia kredo al la reĝo.
Iuj homoj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili praktikas ĝustan darmon de Budhismo por atingi la urbon de nirvano trapasinte la Kvin Ŝtupojn de preparado, oportunaj metodoj, vido, sinkulturado kaj kulmino. Sed ili enuas en la klopodo, volas rezigni la praktikadon, resti en la vivcirklo de naskiĝo kaj morto kaj ne plu paŝi antaŭen. Poste la Darma Reĝo interpretis la metodon fariĝi budho per la tri ŝtupoj de ŝravako (sravaka), pratjekabudho (pratyekabuddha) kaj bodisatvo. La praktikantoj de hinajano ĝojis pro tio, opiniante, ke ĝi estas facila vojo por atingi liberiĝon el la vivcirklo de naskiĝo kaj morto per bonaj konduto kaj merito. Poste ili aŭdas, ke la celo de budhismo estas fariĝi budho anstataŭ la aliaj, sed simile al la vilaĝanoj, ili ne plu volas anstataŭigi la antaŭan celon per la nova pro sia kredo je la Budho.
==
35. Spegulo en la skatolo de trezoro
Iam vivis malriĉulo. Li ŝuldis grandan sumon al aliaj kaj ne kapablis redoni, do li povis fari nenion ol forfuĝi.
En dezerto li trovis skatolon plenan de trezoro. Sur la trezoro kuŝis spegulo sub la skatola kovrilo.
Vidinte la skatolon, la malriĉulo ege plezuriĝis kaj tuj malfermis ĝin. Sed kiam li vidis homfiguron en la spegulo, li teruriĝis kaj diris kun ĉebruste alpremitaj manoj: “Mi opiniis, ke la skatolo estas malplena, sed tute ne scias, ke vi estas ene. Bonvolu ne koleri kontraŭ mi!”
La ordinaraj homoj ankaŭ estas similaj. Turmentite de sennombraj ĉagrenaĵoj kaj persekutite de morto, Marao kaj ŝuldatoj, ili volas fuĝi el la vivirklo de naskiĝo kaj morto. Ili praktikas bonan konduton kaj akumulas meriton en Budhismo ĝis ili vidas la skatolon de trezoro. Sed ili konfuziĝas pro la spegulo de egoo, misprenas la vidpunkton pri egoo kiel veron kaj kroĉiĝas al ĝi. Pro tio ili degeneras, perdas ĉiujn meritojn, meditajn atingojn, purecon, kaj sanktajn fruktojn de la tri ŝtupoj. Simile al la malsaĝulo, kiu forĵetis la trezoron, la homoj kroĉiĝintaj al egoo ankaŭ faras same.
==
Venas al ni programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakonton de Sutro Damapado. La rakonto temas pri nia menso. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Bone trejnita menso superas homon
3-9. La rakonto de Sorejo
La bone trejnita menso
Faras pli grandan bonon
ol la patrino, patro
Kaj ĉiu ajn parenco.
Restante en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson, rilate al Sorejo, la filo de riĉulo en la urbo de Sorejo. Foje, Sorejo veturis per ĉevala ĉaro por baniĝi akompanate de siaj amiko kaj servistoj. Ĝuste tiam, monaĥo Mahakaĉajano ordigis siajn robojn ekster la urbo, kiam li pretis iri en la urbon Sorejo por peti manĝaĵon. Vidinte la junan mienon de la monaĥo, la junulo Sorejo pensis: “Kiel mi deziras, ke la monaĥo estus mia edzino, tiel ke la mieno de mia edzino estus simila al la lia.” Ĵus kiam la deziro aperis en li, lia sekso ŝanĝiĝis kaj li subite fariĝis virino. Ege hontiĝinte, li tuj subiris de la ĉaro kaj forkuris laŭ la vojo al Taksilo. Liaj akompanantoj serĉis ĉie, sed ne trovis lin. La viriniĝinta Sorejo oferis sian sigelitan ringon al iuj irantaj al Taksilo, por ke tiuj permesu ŝin veturi per ilia ĉaro. Atinginte Taksilon, ŝiaj akompanantoj diris al juna riĉulo de Taksilo pri la virino, kiu venis kune kun ili. La juna riĉulo trovis, ke ŝi estas tre bela kaj aĝas konvene por li, li do edziĝis al ŝi. Kiel rezulto de la edziniĝo, ŝi naskis du filojn. Ŝi ankaŭ havis aliajn du filojn en la antaŭa geedziĝo kiel viro.
Iutage, filo de soreja riĉulo venis al Taksilo kun karavano de kvincent ĉaroj. Sinjorino Sorejo rekonis lin kiel sian malnovan amikon kaj tuj faris inviton al li. La viro de Sorejo surpriziĝis pri la invito, ĉar li tute ne konis la virinon, kiu invitis lin. Li diris al sinjorino Sorejo, ke li ne konas ŝin, kaj demandis, ĉu ŝi konas lin. Ŝi respondis, ke ŝi konas lin tre bone. Ŝi ankaŭ demandis pri la bonfarteco de sia familio kaj aliaj homoj en la urbo Sorejo. La viro de Sorejo informis ŝin pri sia amiko, kiu malaperis mistere kiam tiu iris por baniĝi. Tiam sinjorino Sorejo malkaŝis sian personecon kaj rakontis pri sia tuta okazaĵo, pri la eraraj pensoj kontraŭ monaĵo Mahakaĉajano, pri la ŝanĝiĝo de sia sekso, kaj ankaŭ pri sia edziniĝo al juna riĉulo de Taksilo. La viro de Sorejo admonis al sinjorino Sorejo peti pardonon de la monaĥo. Monaĥo Mahakaĉajano vizitis Sorejon laŭ invito kaj akceptis la oferitan manĝaĵon. Post la manĝo, oni kondukis sinjorinon Sorejo al la monaĥo, kaj la viro de Sorejo raportis al li, ke la virino iam estis filo de soreja riĉulo. Li eksplikis, kiel Sorejo viriniĝis pro siaj eraraj pensoj kontraŭ la estimata monaĥo. Sinjorino Sorejo respektoplene petis pardonon de la monaĥo. La monaĥo diris: “Stariĝu, mi pardonas vin.” Tuj kiam tiuj vortoj estis elbuŝigitaj, la virino denove aliseksiĝis en viron. Sorejo estis scivola, kiel en la ekzisteco kaj kun sola korpo li spertis la ŝanĝiĝon de sekso kaj eĉ naskis filojn. Opiniante, ke liaj travivaĵoj estas lacigaj kaj abomenindaj, li decideme forlasis la mondan vivon kaj aliĝis al la samgo kiel monaĥo.
Monaĥiĝinte, li ofte ricevis demandojn: “Al kiuj el viaj filoj vi pli korinklinas, al la filoj naskigitaj aŭ naskitaj de vi?” Li kutime respondis, ke li pli amas tiujn, kiujn li havas kiel virino. Oni tiel ofte metis la demandojn al li, ke li ege ĉagreniĝis kaj hontiĝis. Li do restis sola, diligente kontemplis la kadukiĝon kaj pereiĝon de la korpo kaj tuj atingis arahantecon kune kun analitika rigardo. Poste, kiam oni starigis al li la malnovajn demandojn, li respondis, ke li ne plu havas specialan korinklinon al iu ajn el ili. Aŭdinte tion, aliaj monaĥoj pensis, ke li mensogas. Kiam ili raportis al la Budho pri la malsamaj respondoj de Sorejo, la Budho respondis: “Mia filo ne mensogis. Li diris la veron.”
Bone gviditaj pensoj povas helpi homojn fariĝi pli bonaj ol ties patro aŭ patrino.
==
Bonvenon en nia programero “Budhisma muziko”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos mantron de Bodisatvo Avalikiteŝvaro. La teksto de la mantro estas “om mani padme hum”. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
  ==
  Saluton, karaj amikoj!
  Mun estas la programero de budhisma scio. Ni daŭre aŭskultos demandojn kaj respondojn el la dua ĉapitro pri principo de Budhismo. Krom la elsento de la traduko ni ankaŭ pretas respondi je ĉiuj demandoj de vi pri budhismo, do se vi havas aliajn demandojn, vi estas liberaj en kontakto al ni. Nia retadreso estas retradio@budhano.cn Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
10. D: Kion signifas la koncepto “sen dio, la kreinto”?
R: Ĝi estas la unua doktrino de la supraj dekunu, kaj signifas neadon, ke ekzistas dio de kreado, kiu kreis la tutan universon. Post kiam ni akceptis la vidpunkton, ke “ĉiuj darmoj estiĝas de kaŭzo kaj kondiĉo”, estas kontraŭdire por ni agnoski la ekzistecon de aparta kreinto. Ĉiu kaŭzo estas estigita de aliaj kaŭzoj, kaj ĉiu kondiĉo estas estigita de aliaj kondiĉoj. Ĉiu kaŭzo havas sian antaŭan kaŭzon, kaj ĉiu kondiĉo havas siajn proprajn kondiĉojn. Se oni rigardas vertikale, estas nek komenco nek finiĝo, kaj se oni rigardas horizontale, estas nek rando nek limo. Tiel venas la konkludo, ke ne ekzistas absoluta kaŭzo. Kredantoj de Dependa Origino devas nei ne nur la personigitan kreinton, kiu naskis bramanojn el sia buŝo, sed ankaŭ la ekzistecon de racie imagita kreinto de la universoj. En la alia flanko, kvankam la kredantoj de Dependa Origino (Paticcasamuppada) neas la ekzistecon de iu ajn absoluta estiĝinta kaŭzo, ili ankaŭ oponas la vidpunkton, ke ĉio estiĝas eventuale. Ili asertas, ke neniu fenomeno estiĝas sen kaŭzo, kaj ĉio estas regita de la neeviteblaj leĝoj de kaŭzo. Tio estas la signifo de la koncepto, ke “Ĉio estiĝas de kaŭzoj”.
11. D: Laŭ via diro, Budhismo ŝajnas ateismo, sed kial oni enniĉigis tiel multajn diojn en budhismaj monaĥejoj?
R: Kiel mi jam diris antaŭe, Budhismo ne neas la diojn de Bramanismo, sed nur prenas ilin kiel iuspecajn vivestaĵojn. Iuj dioj poste adoptiĝis en Budhismo kiel protektantoj de la Darmo. En la alia flanko, ni devas agnoski la fakton, ke la Budho estis diigita poste. Sed laŭ la budhisma doktrino, la Budho estas nek kreinto nek povas decidi feliĉon aŭ malfeliĉon, ĝojon aŭ suferon de homaro kvankam li havas eksterordinarajn saĝon kaj kapablon. La Budho ankaŭ estas regato al la leĝo de kaŭzo.
12. D: Kion signifas la koncepto “senegoeco” aŭ “ne estas egoo” (atmano)?
R: ĉiuj konceptoj “Libera de vivestaĵoj”, “Dependa de aliaj kondiĉoj” kaj “Sen aganto” klarigas la teorion de Senegoeco. “Vivestaĵo” inkluzivas homaron kaj aliajn vivestaĵojn. Bramanismo kaj aliaj religiaj skoloj asertas, ke ĉiu vivestaĵo posedas senmortan kaj decidpovan egoon aŭ animon (atta). La teorio de Dependa Origino opinias, ke vivestaĵo estas nenio krom kuniĝo de diversaj materiaj kaj spiritaj elementoj. Laŭ la korpa strukturo, vivestaĵo konsistas el ses grandaj elementoj (cha dhatuyo), kiuj estas tero (pathayl), akvo (apo), fajro aŭ varmo (tejo), aero (vajo), spaco (akasa) kaj konscio (vinnana). La antaŭaj kvin elementoj el ili respondecas pri la mekanismo kaj funkcio de la korpo kun tero kiel ostoj kaj karno, akvo kiel sango, fajro kiel varmeco, aero kiel spiro kaj spaco kiel ĉiuspecaj kavernoj. Ĉiuj mensaj aktivecoj efektiĝas per la lasta elemento. Se ni rigardas la psikologian strukturon, vivestaĵo konsistas el kvin kuniĝoj (khandhas), kiuj estas estaĵo (rupa), senso (vedana), percepto (sanna), menso (sankhara) kaj konscio (vinnana). La vorto kuniĝo (Khandha) signifas amason aŭ grupon. Ĉiuj fenomenoj estas klasifikigitaj en malsamajn grupojn, kiuj nomiĝas kuniĝoj (khandhas). Ni povas diri koncize, ke estaĵo (rupa) signifas ĉiujn partojn de materioj, kiuj inkluzivas la kvin radikojn (pancindriyani) aŭ kvin fizikajn sensorganojn de homaro, nome: okuloj, oreloj, nazo, lango kaj korpo, kaj la kvin objektivajn devenojn de sensoj (pancayatana), nome: vidaĵo, sono, odoro, gusto kaj tuŝo. La restaj kvar kuniĝoj (khandhas) de senso (vedana), percepto (sanna), menso (sankhara) kaj konscio (vinnana) konsistigas gravajn spiritajn faktorojn. Senso signifas tiun de malĝojo, feliĉo aŭ nek feliĉo nek malĝojo; Percepto signifas tiun al la aferoj, ekzemple bluo, ruĝo aŭ blanko; longeco aŭ mallongeco; kvadrato aŭ rondo kaj sufero aŭ feliĉo. Menso estas rigardita kiel funkciiga forto de fizika kaj mensa aktivadoj. Konscio signifas la eblecon de juĝo kaj konkludo. Laŭ la supraj analizoj, Budhismo asertas, ke vivestaĵo ne estas fiksita sendependa estaĵo, sed konsisto el diversaj faktoroj, kiuj ĉiam estiĝas kaj malestiĝas laŭ siaj kaŭzoj kaj kondiĉoj. Do ne ekzistas la sendependa kaj eterna “estaĵo” aŭ egoo reganta la korpon kaj menson. Tio estas simpla ekspliko pri la senegoeco.
13.D: Pardonu pro mia alia demando. Ĉu la budhisma vidpunkto pri la konsisto de vivestaĵo estas formo de dualismo laŭ via ekspliko?
R: Budhismo ĝenerale dividis la strukturon de vivestaĵo en du kategoriojn spiritan kaj materian. La kombinado de ambaŭ kaŭzas vivestaĵon, kiu laŭ budhisma termino en sanskrito, nomiĝas “Namarupa” (nomformo). “Nama” signifas mensajn faktorojn, kiuj estas senso (vedana), percepto (sanna), menso (sankhara) kaj konscio (vinnana) de la Kvin Kuniĝoj, aŭ alivorte, menso de la Ses Elementoj. “Rupa” signifas materiajn faktorojn konsistintajn el tero, akvo, fajro, vento kaj spaco, el kiuj neniu povas estiĝi sendepende, sed devas ŝanĝiĝi kaj kombiniĝi unu kun la aliaj. Se ni parolas koncize, “namarupa” estas la kombino de korpo kaj menso. De tio iuj rigardas ĝin kiel dualismon kaj iuj kiel paralalecon (t.e.spirita-fizika paralaleco). Dum iuj aliaj diras, ne “namarupa” estas nek dualismo nek paralaleco, ĉar budhismo asertas, ke ĉiuj spiritaj kaj materiaj elementoj ne povas ekzisti sendepende. Ni ankoraŭ povas pristudi, kiel rigardi la aferon, sed estas evidente, ke ĝi ne signifas materialismon.
14. D: Kio estas la signifo de “sen aganto”?
R: “Sen aganto” signifas, ke ekzistas nenio venanta kaj iranta inter la kaŭzo (hetu) kaj rezulto (phala). Kredantoj de Dependa Origino opinias, ke la kaŭzo estigas la rezulton sed neas, ke kaŭzo fariĝas rezulto. Ekzemple, dum flamo aŭ fajro el lanterno estigas tiun de la alia, la flamo de lanterno B estas estigita de tiu de lanterno A. Tio ne signifas, ke la flamo de A transportiĝis al B. Tiel kvankam budhismo kredas al la doktrino de reenkarniĝo en la ses vivcirkloj (samsaro), ĝi neas, ke estas animo movanta aŭ transportita de unu vivaĵo al la semo de alia. Tiu ĉi ideo estas disvolviĝo de la principo de senegoeco (Anatta) kaj ni parolos pri tio poste.
15. D: Kio estas “efemereco” (Anicca)?
R: Ĉiuj fenomenoj en la universo ekzistas en tute interdependaj rilatoj, do tio estiĝas kiam tio ĉi estiĝas; tio malestiĝas kiam tio ĉi malestiĝas. Tute ne troviĝas eterna ekzisteco. Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj en naturo, estiĝante kaj malestiĝante de momentero (khana) al momentero. Tio estas la signifo de “naturo de efemereco” kaj “malestiĝo en ĉiu momentero” menciitaj en la dekunu eksplikoj pri la kaŭzo kaj rezulto (Paticcasamppada) kaj ankaŭ pri la signifo de la diro el la budhisma kanono: “Ĉiuj kombinitaj aferoj estas efemeraj; ili estas regatoj al naskiĝo kaj poste al pereiĝo.” (Anicca vata sankhara, “Uppadavaya dhammino”). “Efemereco” estas la signo de ĉiuj aferoj aŭ fenomenoj. Ĝi signifas variecon aŭ ŝanĝiĝemon. Ĉar ĉiuj fenomenoj estas en varieco kaj ŝanĝiĝo, ili estas efemeraj. La vortoj “estiĝo” kaj “malestiĝo” fakte kovras tri signifojn, kiuj estas origino, detruiĝo kaj malestiĝo, aŭ kvar signifojn, kiuj estas origino aŭ estiĝo (uppada aŭjati), daŭro aŭ ekzisteco (thitika), detruiĝo aŭ dekadenco (jara aŭannathatta) kaj malestiĝo (nirodha). Ĉiu el la kvar montras la karakteron aŭ staton de fenomeno: la naskiĝo de fenomeno nomiĝas origino, la movo kiam ĝi ekzistas kaj funkcias nomiĝas daŭro; la momento kiam ĝi funkcias sed ekdekadencas nomiĝas detruiĝo kaj la pereiĝo de la fenomeno nomiĝas malestiĝo. Momentero estas tre mallonga momento. Laŭ la priskribo en budhisma teksto, la klako de fingro longas je 60 momenteroj. “Malestiĝo en ĉiu momentero” signifas, ke ĉiuj procezoj de origino, daŭro, detruiĝo kaj malestiĝo finiĝas en unu momentero. Iuj homoj demandas, “Kial ni parolas pri ‘momenteraj estiĝo kaj malestiĝo’ dum la homa vivo kutime daŭras dekojn da jaroj?” La budhisma respondo estas, ke homa vivo de naskiĝo al morto estas procezo, kiu konsistas el serio da sinsekvaj momenteroj. Homa vivo, aŭ la tuta vivo pasas tra la origino, ekzisteco, dekadenco kaj malestiĝo, ekzemple, naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Sed ĉiu fundamenta parto konsistas el sinsekvaj estiĝo, ekzisteco, detruiĝo kaj malestiĝo momenteron post momentero. Budhismaj verkoj diras, ke la homa korpo tute renoviĝas en ĉiu 12 jaroj. La estiĝo, ekzisteco, detruiĝo kaj malestiĝo de estaĵo kaj la origino, estanteco, detruiĝo kaj malestiĝo de la mondo fakte konsistas el momenteraj originoj kaj malestiĝoj. Laŭ budhisma teorio, ĉiuj fenomenoj, senescepte, estiĝas kaj malestiĝas en ĉiu momentero, do eraras ĉiuj eternecaj kredoj, kiuj asertas, ke la estaĵo estas eterna kaj neŝanĝebla.
16.R: Ĉu mi rajtas starigi demandon: Ĉu budhismo ankaŭ estas sub la leĝo de “efemereco”?
D: Jes. Laŭ Budhismo, la budha darmo kovras tri sinsekvajn periodojn: unue, la periodon de vera darmo (Saddhamma), kiu estas la periodo de budhismaj estiĝo kaj prosperiĝo; due, la periodo de bilda darmo (Saddhamma-pairupaka), kiu estas la periodo de disvastiĝo, en kiu aperis budhaj bildoj; trie, la periodo de malestiĝo (Saddhamma-vippalujjati) aŭ dekadenco. La Budho eĉ parolis pri la estontaj cirkonstancoj de darma malestiĝo. “Ĉiuj darmoj estas efemeraj” kaj ankaŭ Budhismo ne estas escepta.
==
Fluge pasis duonhoro kaj nun jam finiĝis ĉiuj programeroj de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!
==

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号