Author:
• 星期五, 04 4 月, 2014

Retradio 66/2014-04-07
Elsendlisto
Budhisma sutro
26. Palpebrumi imite al la reĝo
27. Metodo por kuraci vundon
28. Ŝanĝi la nazon de la edzino
Budhismaj rakonto
3-5. La rakonto de Monaĥo Citahato
Budisma scio
Demandoj 34-40 de ĉapitro 1
==
 Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon al nia 66-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, kaj “Budhisma scio”. Nun ni aŭskultos tri ĉapitrojn el la Sutro de cent paraboloj. Bonan aŭdeblecon al vi!


==
26. Palpebrumi imite al la reĝo
Iam antaŭe iu volis plaĉi al la reĝo, do li demandis al la aliaj: “Kiel mi povos akiri plaĉon al la reĝo?”
Oni respondis: “Se vi volas plaĉi al la reĝo, vi devas imiti lian aspekton.”
Li do iris al la reĝo. Vidinte la palpebrumadon de la reĝo, li ankaŭ imitis lin. La reĝo demandis al li: “Ĉu vi suferas de malvarmumiĝo aŭ okula malsano? Kial vi palpebrumas?”
Li respondis: “Mi ne suferas de malvarmumiĝo, nek havas okulan malsanon. Vidinte, ke vi palpebrumas, mi ankaŭ tion faris imite.”
Aŭdinte tion, la reĝo furioziĝis kaj tuj ordonis serioze puni kaj forpeli lin el la lando.
Iuj homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Ili volis proksimiĝi al Budhismo por ricevi la instruon kaj havi scion. Sed proksimiĝinte al Budhismo, ili ne komprenis, ke la Budho intence montris sian mankon laŭ la kondiĉo por profitigi al la vivestaĵoj. Aŭ ili mokis pri la malĝustaj vortoj aŭ imitis la mankojn kiam ili aŭskultis la instruon. Pro tio ili perdis la bonŝancon en Budhismo kaj renaskiĝis en la tri malbonaj statoj. Ili kondutis same kiel la malsaĝulo.
==
27. Metodo por kuraci vundon
Antaŭe iu estis skurĝita de la reĝo. Poste, li ŝmiris sian vundon per ĉevala fekaĵo, por ke ĝi resaniĝu plej rapide.
Malsaĝulo vidis tion kaj tre ĝojis. Li diris al si mem: “Mi lernis bonan metodon por kuraci vundon.”
Reveninte hejmen, li diris al sia filo: “Skurĝu min je la dorso. Mi havas bonan metodon por kuraci vundon kaj volas provi ĝin.”
La filo do skurĝis lin je la dorso kaj ŝmiris lian vundon per ĉevala fekaĵo, prenante tion kiel bonan metodon.
Iuj homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Kiam ili aŭdis, ke iuj praktikis kontempladon pri la malpuraĵoj kaj liberiĝis el la avideco al la kvin eksteraj statoj, ili diris: “Mi volas kontempli pri virinoj kaj la kvin avidoj.” Anstataŭ percepti la malutilecojn de la avidoj, ili estis sorĉitaj de volupto, renaskiĝis en la vivcirklo kaj falis en la inferon.
La malsaĝuloj en la mondo kondutas same.
==
28. Ŝanĝi la nazon de la edzino
Antaŭe iu havis edzinon, kiu estis ĉarma krom la malbela nazo.
Irante ekstere, la edzo vidis ĉarman virinon kun bela nazo kaj tuj pensis: “Mi detranĉos ŝian nazon kaj metos ĝin sur la vizaĝon de mia edzino. Ĉu tio ne estos pli bona?”
Li do detranĉis la nazon de la virino kaj portis ĝin hejmen. Reveninte hejmen, li tuj vokis sian edzinon: “Eliru! Mi donos al vi belan nazon!”
Je la eliro de la edzino, li detranĉis ŝian nazon kaj metis la alian sur ŝian vizaĝon. La nazo ne povis sidi bonorde, do la edzino perdis nazon, kaj vane suferis grandan doloron.
La malsaĝaj homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Aŭdinte, ke konataj ŝramanoj kaj bramanoj havas prestiĝon kaj ricevas estimon kaj oferon de aliaj homoj, ili pensis: “Mi estas tute sama kiel ili.” Do ili mensogis, ke ili havas sia meriton. Anstataŭ akiri profiton, ili detruis sian bonan konduton. Ili similas al tiu, kiu detranĉis alies nazon kaj vundis sian edzinon.
==
Post la programero “Budhisma sutro” venas al ni programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakonton de Sutro Damapado. La rakonto temas pri Monaĥo Citahato. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Saĝo ne kreskas se la menso estas ne firma
3-5. La rakonto de Monaĥo Citahato
Homo kun malfirma menso
Ne komprenas la veran darmon.
Homo kun ŝanceliĝanta konfido
Ne povas atingi saĝon.
Timon ne havas vekiĝinto
Kun pura menso
Libera de konfuzo,
superinta malbonon kaj meriton.
Dum sia restado en la Ĝetavana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al la monaĥo Citahato.
Junulo el respektinda familio vivis en Sravastio kiel paŝtisto. Iutage, li iris en la arbaron por serĉi la perditan bovon. Dum la tagmezo li trovis la bovon kaj liberigis la bovaron. Sed suferante de malsato kaj soifo, li pensis: “Mi petos ion de la noblaj monaĥoj por manĝi.” Do li iris al la monaĥoj en la monaĥejo, riverencis al ili kaj staris flanke respektoplene. Tiam la monaĥoj jam manĝis sufiĉe, kaj oni metis la restintan manĝaĵon en la tenujon por senutilaĵoj. Vidinte la junulon elĉerpiĝinta de malsato, la monaĥoj diris al li: “Jen manĝaĵo. Prenu kaj manĝu.” (Kiam budho vivis en la mondo, ofte estis sufiĉe da rizkaĉo kun diversaj saŭcoj). Do la junulo prenis la manĝaĵon, manĝis kaj trinkis ĝissate. Poste li lavis siajn manojn, riverencis al la monaĥoj kaj demandis: “Estimataj sinjoroj, ĉu vi iris al iuj domoj laŭ invito hodiaŭ?” “Ne, laika disĉiplo. Monaĥoj ĉiam ricevas manĝaĵojn per nuna maniero.”
La junulo pensis: “Malgraŭ kiel okupitaj kaj aktivaj ni estas, ni neniam havas tiel bongustan rizkaĉon kvankam ni laboras senĉese tagnokte. Sed tiuj monaĥoj konstante manĝas ĝin en sia propra stato. Kial mi restos laikulo pli longe? Mi fariĝu monaĥo.” Do li proksimiĝis al la monaĥoj kaj petis, ke ili akceptu lin kiel monaĥon. La monaĥoj konsentis kaj akceptis lin. Post la ordiniĝo, li plenumis diversajn devojn grandajn aŭ malgrandajn. Dum mallonga tempo li fariĝis dika kaj komforta, ĝuante la abundajn manĝaĵojn kaj donacojn, kiuj akumuliĝis pro la budha merito,
Tiam li pensis: “Kial mi min vivtenis per almozpeto? Mi denove fariĝu laikulo.” Do li revenis al sia hejmo. Laborinte en sia domo dum nur kelkaj tagoj, li fariĝis maldika kaj malforta. Li diris al si mem: “Kial mi daŭre eltenas la suferon? Mi fariĝu monaĥo.” Do li denove iris al la monaĥejo kaj ordiniĝis. Sed post kelkaj tagoj kiel monaĥo, li denove malkontentiĝis kaj revenis al sia laika vivo.
“Kial mi devis daŭre havi la vivon de laikulo? Mi fariĝu monaĥo.” Dirinte, li reiris al la monaĥoj, riverencis kaj petis, ke ili akceptu lin en la samgo denove. En tiu ĉi maniero li aniĝis en la samgon kaj forlasis ĝin sinsekve ses fojojn. La monaĥoj diris inter si: “Tiu ĉi homo vivas sub la regado de siaj pensoj.” Do ili donis al li nomon “Pensregito, la pliaĝa Citahato”.
Inter liaj revenado kaj forirado el la familio, lia edzino gravediĝis. En la sepa fojo, post kiam li revenis de la arbaro kun siaj kamplaboriloj, li iris en la domon, demetis sian ilaron kaj eniris la propran ĉambron. Li diris al si: “Mi denove surmetos mian flavan robon.” Ĝuste tiam, li hazarde trovis sian edzinon dormanta en la lito. Ŝia jupo falis; salivo fluis el ŝia buŝo kaj ŝi ronkis kun malfermita buŝo. Ŝajnis al li, ke ŝi estas ŝvelinta kadavro. Vidinte tion, li tuj havis novan penson: “Ĉio en la mondo estas efemera kaj suferanta.” Li diris al si mem: “Pensu, ke mi ne povis firmvole daŭrigi la monaĥan vivon ĝuste pro ŝi kiam mi fariĝis monaĥo ĉiufoje!” Alpreninte sian flavan robon, li rekte kuris el la domo kaj volvis la robon ĉirkaŭ sian ventron dum la kurado.
Tiam lia bopatrino ankaŭ loĝis en la sama domo. Kiam ŝi vidis lin forlasinta en tiu ĉi maniero, ŝi pensis: “La perfidemulo revenis de la arbaro, kuris el la domo kaj surmetis sian flavan robon dum la kurado. Li certe denove iras al la monaĥejo. Kio tion signifas?” Irinte en la ĉambron de la geedzoj, ŝi vidis sian filinon dormanta kaj tuj komprenis: “Tio okazis ĉar li vidis ŝin dormanta, do li naŭziĝis kaj foriris.” Ŝi haste puŝvekis sian filinon kaj diris al ŝi: “Ellitiĝu, kiam via edzo vidis vin dormanta, li sentis naŭzon kaj foriris. Li ne plu estos via edzo ekde nun.” “Lasu, panjo. Kio gravas ĉu li iras aŭ ne? Li revenos post nur kelkaj tagoj.”
Dum Citahato paŝis sur sia vojo, li ripetadis la vortojn: “Ĉio en la mondo estas efemera kaj suferanta,” kaj dume, li atingis frukton de konvertiĝo (sotapatti phala). Li senĉese iris al la monaĥoj, riverencis al ili kaj petis, ke ili akceptu lin en la samgo. “Ne,” rifuzis la monaĥoj, “ni ne akceptos vin en la samgo ĉifoje. Kial vi fariĝos monaĥo? Via kapo jam similas al muelilo.” “Estimataj, bonvolu akcepti min en la samgo nur ĉifoje.” Ĉar li helpis ilin antaŭe, ili denove akceptis lin en la samgo. Post kelkaj tagoj, li atingis arhantecon kune kun supernaturaj povoj.
La monaĥoj diris al li: “Frato Citahato, sendube vi decidos sole, kiam vi denove foriros. Ĉifoje vi jam restis ĉi tie dum longa tempo.” “Estimataj sinjoroj, mi foriris kiam mi kroĉiĝis al la mondaĵo. Sed nun mi jam rezignis la kroĉiĝon al la mondaĵo. Mi ne plu deziras foriri.” La monaĥoj iris al la Budho kaj raportis: “Estimata sinjoro, ni diris tion al la monaĥo kaj li diris tion al ni kiel respondon. Li faris mensogon kaj diris malveraĵojn.” La Budho respondis: “Monaĥoj, kiam la menso de mia filo estas malfirma, li ne sciis bonan darmon, do li iris kaj venis. Sed nun li jam superis ambaŭ bonecon kaj malbonecon.”
Se la menso de iu restas malfirma, se iu ne scias la doktrinon, se ies entuziasmo daŭre estas ŝanceliĝema, la saĝo de tiu homo ne povas kreski.
Ne plu ekzistas timo por la homo kun la menso ne makulita de pasio, nek influita de malbona volo kaj liberiĝinta el ambaŭ bono kaj malbono, ĉar li jam tute vekiĝis.
==
  Nun estas la programero “budhisma scio”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos demandojn kaj respondojn el “la Fundamento de Budhismo” verkita de sinjoro Zhao Puchu kaj esperantigita de Miaohui. La demandoj kaj respondoj el la unua ĉapitro temas pri la Budho kaj origino de Budhismo. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
34: D: Ĉu la kasta sistemo ankaŭ ekzistis en la novestiĝintaj landoj?
R: Pro la disvastiĝo de arja influo, tiuj landoj ne povis kontraŭi la influon de bramana kulturo. Tamen, kvankam enkondukiĝis la kasta sistemo, ĝi renkontis multe da obstakloj. Unue, la plej multaj loĝantoj estis indiĝenoj en la landoj. Due, la geedziĝo inter arjanoj kaj nearjanoj estis relative ordinara. Trie, por firmigi la arjan regadon en tiuj regionoj, malmultaj indiĝenaj ĉefoj aliĝis al la kasto de Kŝatrijo per konvertaj ritoj. Sub la kasta sistemo ĉiam estis konfliktoj inter la regantaj kastoj de bramanoj kaj kŝatrijoj. La konfliktoj estis precipe fortaj inter nearjaj kŝatrijanoj kaj bramanoj, kiuj okupis la superan pozicion. Esplorado montras, ke plej multe da homoj en Magadho venis el la geedziĝo inter Vaiŝjanoj kaj Ŝudranoj, do ili estis rigarditaj kiel malsupera raso duonarja kaj duonbarbara laŭ bramana kodo. Oni diris, ke Magadha reĝo Aŝoko, kiu poste unuigis Hindion, havis ŝudran sangon. En tiu cirkonstanco, ĉiuj teorioj kontraŭ bramanaj ideoj pri la kasta sistemo estis facile akcepteblaj kaj bonvenaj. La doktrino de Ŝakjamunio, ke “ĉiuj kvar kastoj estas egalaj,” respegulis la popularan malkontentecon en la novestiĝintaj landoj al la kasta sistemo.
35. D: Ĉu Ŝakja-klano apartenis al arja raso?
R: Ekzistas malsamaj opinioj pri la deveno de Ŝakja-klano. Iuj opinias, ke ĝi estis el Mongola raso, dum aliaj opinias, ke ĝi estis el arja raso. Sed konsiderate laŭ la geografio de tiu tempo, Kapilavasto situis en la malproksima regiono kaj estis malgranda lando. Iuj kredas, ke ĝi estis dependa al Kosalo. Estas malmulte da ebleco, ke ĝia reĝa familio estis el arja raso. Krome en budhismaj verkoj troviĝas ne nur unu noto, ke Ŝakjamunio havis ore purpuran korpon. Tio provizis pluan bazon por argumento, ke la Ŝakja-klano ne apartenis al blanka arja raso.
36. D: Ĉu oni povas diri, ke la kastaj kontraŭdiroj en tiu tempo nur estis tiuj de nacioj?
R: Ne, laŭ mia opinio, tio ankaŭ spegulis la kontraŭdirojn estiĝintajn pro la disvolviĝo de socia produktivo en tiu tempo.
37. D: Ĉu la hinda socio estis sklavisma en la tempo de Ŝakjamunio?
R: Lastaj ekspluadoj en la hindia valo montras, ke en la frua tempo de 3500-2750 a. K, la indiĝenoj, kiuj estis probable dravidanoj, iam havis rimarkindan urban civilizacion. Ili havis urban projekton kun kloakoj, du- aŭ trietaĝaj brikaj konstruaĵoj, kaj publikaj aŭ privataj banejoj. Ambaŭflanke de la stratoj viciĝis vendstandoj kaj vendejoj. Tiam jam ekzistis teksa kaj porcelana industrioj. La fakto forte refutis la sugeston de okcidentaj kleruloj, ke la hinda civiliacio estis enkondukita de arjanoj. Fakte la arja nomado akceptis la pli superan civilizacion de originalaj loĝantoj. Laŭ la eltrovo de ekspluado, la indiĝena socio en tiu tempo estis sklavisma, kaj oni povas konkludi, ke ili jam havis konsiderinde evoluintan agrikulturon. Ni bezonas pristudi, ĉu tie ankoraŭ estis sklavisma socio en la tempo de la kasta sistemo, longa tempo ĉirkaŭ 1000 jaroj post la fiksloĝiĝo de arjanoj. Ŝudro ne signifas sklavecon laŭ la bramana kodo. Nur iom da membroj el tiu kasto estis sklavoj, kaj ili okupiĝis en portempaj laboroj, sed ne multe partoprenis en la produktado. Evidente, la sklavoj ne estis la ĉefaj laborpovoj. Do estas malfacile aserti, ke tiam ankoraŭ estis sklavisma socio.
38: D: Kio estis la ĉefa socia sistemo en tiu tempo laŭ via opinio?
R: Laŭ noto en budhismaj verkoj, en fiksita tempo ĉiujare la reĝo prezidis plugan ceremonion en kampoj, kaj la popolo laboris por li. Tio konformas al la regulo de bramanaj kodoj, kiu asertis, ke la ŝudranoj vivantaj per sia propra laboro devas fari laboron por la reĝo kiel imposton. Laŭ la notoj de antikvaj ĉinaj tradukistoj, Kŝatrijo origine signifas “bienulon”. Oni povas konjekti, ke en la tempo kiam kasta sistemo bone establiĝis, Hindio jam eniris la socion regitan de feŭdaj estroj. En la tempo de Ŝakjamunio, multaj ŝanĝoj okazis en la novestiĝintaj landoj. La budhisma literaturo sugestis, ke en tiu tempo prosperiĝis komerco kun grandskalaj komercaj karavanoj kaj ŝipoj. Tiel komercistoj havis potencan ekonomian forton. Ekzemple, riĉa komercisto Sudato oferinta ĝardenon al la Budho estis tiel riĉa, ke li komparis riĉecon kun la kosala reĝido per la metodo pavimi la tutan ĝardenon per oro. Metia industrio ankaŭ estis populara kun bona distingo de laborspeco. Malgrandaj entreprenoj de industrio kaj komerco funkciis libere kaj ludis gravan rolon en produktivaj aktivadoj. En tiu tempo aperis liberaj kamparanoj kaj farmistoj pagantaj imposton. Kredeble en la nove estiĝintaj landoj, kie la ĉefaj loĝantoj estis el la miksa kasto de Vaiŝjo kaj Ŝudro, Kŝatrijo eble ne estis sklavposedanto, sed delegito de novestiĝinta bienula klaso. Frue en 1000 a.K., feraj produktaĵoj aperis en Hindio kaj en tiu periodo, feraj agrikulturiloj estis populare uzitaj, kaj agrikultura produktivo ege pliiĝis. Sub tiuj ekonomiaj cirkonstancoj la izolitetco de feŭdaj estroj ne favoris al la disvolviĝo de komerco, metio kaj precipe agrikulturo. Historio montris, ke la centrigita konstruado de akvoutiliga kaj irigacia konstruaĵoj estis grava kaŭzo de hindia unuigado fare de Reĝo Aŝoko. Eĉ dum la vivperiodo de la Budho, 200 jaroj antaŭ Aŝoko, oni jam havis ideon de “mondo unuigita de radturna reĝo” (Raja Cakkavattin). En la infanaĝo de la Budho, lia patro kaj samklananoj esperis, ke li fariĝos la radturna reĝo. La Budho havis la ideon de radturna reĝo kvankam li rezignis la tronon. Tiu ideo fakte respegulis la komunan esperon havi centrigitan registaron por anstataŭigi la staton de izoliteco fare de la feŭdaj estroj. La deziro neeviteble konfliktis kun la kasta sistemo.
39: Kio estas la rilato inter Ŝakjamunio kaj bramano kaj inter Ŝakjamunio kaj kŝatrijo?
R: Ŝakjamunio publike oponis bramanajn doktrinojn, do li estis la celo de sennombraj atakoj fare de la bramano dum sia vivperiodo. Tamen multaj bramanaj kleruloj kaj sekvantoj rezignis sian antaŭan kredon kaj konvertis sin al la Budho. Responde al Budhismo la bramano elfaris Manu-kodon (Manu-Smirti), kiu faris iom da modifoj al la kasta sistemo dum la subtenado al ĝi. Kvankam la Manu-Kodo ne publike atakis budhismon, la sekva verko de publika kaj interna ritoj (Sarvadarŝana Samgraha) esprimis klaran sintenon kontraŭ Budhismo. Temante pri la rilato inter la Budho kaj kŝatrijo, vi jam bone scias, la Budho venis el Kŝatrija kasto. La reĝoj de la landoj, kie li vojaĝis kaj predikis, kiel Bimbisara de Magadho, Prasenaĝito de Kosalo kaj aliaj estis liaj fidelaj sekvantoj kaj grandaj subtenantoj. Reĝo Aŝoko pli energioplene disvastigis la budhan darmon post la forpaso de la Budho. Ni povas konkludi, ke la Kŝatrijo de la novestiĝintaj landoj jam havis grandan estimon kaj firman kredon al la Budho. Estas rimarkinde, ke en budhismaj verkoj, kie ajn la kvar kastoj estis menciitaj, Bramano estis post Kŝatrijo. Tio kontraŭis la tradician ordon, en kiu Bramano okupis la unuan lokon (Bramano, Kŝatrijo, Vaiŝjo kaj Ŝudro). De tiu kontraŭo al la tradicio ni povas elvidi, ke la Budho malaltigis la pozicion de Bramano.
40: D: Kio estis la rilato inter Ŝakjamunio kaj la ordinara popolo?
R: La instrua stilo de Ŝakjamunio estis proksima al la ordinara popolo. Anstataŭ la elegantan lingvon de Bramano, li uzis la lokan lingvon. Kiel ni menciis antaŭe, Ŝakjamunio akceptis ŝudranon nomatan Upali kiel sian disĉiplon, al kiu la budhaj fratoj kaj filo devis fari omaĝon, ĉar iliaj rangoj en la Samgo estis malpli superaj ol la lia. La Budho kaj liaj disĉiploj egale akceptis oferaĵojn de Ĉandalano aŭ netuŝeblaj homoj, kun kiuj alia popolo ne volis fari fizikan kontakton. La Budho trovis ŝancon viziti Ĉandalanon kaj prediki al li kiam li estis tro hontema por vidi la Budhon. En la sama maniero la Budho traktis ĉiujn misfortunajn homojn. Inter liaj disĉiploj estis estintaj almozuloj kaj prostituitinoj. Foje, la Budho rifuzis inviton de reĝo sed iris al malfeliĉe degenerinta virino por ricevi oferaĵon. En antikva hindia socio, la stato de virinoj similis al tiu de sklavoj. Kiel grandan revolucion en la religia historio oni konsideris la fakton, ke la Budho akceptis virinojn kiel siajn disĉiplinojn en la samgo.
==
La tempo pasas tre rapide kaj jam venis la fino de tiu ĉi elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号