Author:
• 星期四, 13 3 月, 2014

Retradio 63/2014-03-16
Elsendlisto
Novaĵo
Someraj aktivadoj de la kuranta jaro okazos en Xi’an
Budhisma sutro
19. Perdo de ora bovlo
20. Parolado pri la krueleco de la reĝo
Budhismaj rakonto
3-2. La rakonto de iu monaĥo
Budhisma muzko
Mantro de Avalokiteŝvaro
Budisma scio
Demandoj 15-19 de ĉapitro 1
Traduka praktikado
La saĝo de Zen-majstro
==
  Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon al nia 63-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “novaĵo”, “budhisma sutro”, “budhisma rakonto”, “Budhisma muziko”, “Budhisma scio” kaj “valora homa vivo ”.
  Nun bonvolu aŭskulti du novaĵojn.


==
Novaĵo
Someraj aktivadoj de la kuranta jaro okazos en Xi’an
Ni okazigos someran lernejon de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi ekde la 13-a de julio ĝis 23-a de aŭgusto en la kuranta jaro, kunlabore kun Xi’ an-a Esperanto-asocio kaj Ĉina ILEI. La instruado konsistos el du sinsekvaj kursoj baza kaj mezgrada. La dusemajna baza kurso okazos por tiuj, kiuj deziras lerni Esperanton en mallonga tempo, kaj la kvarmsemajna mezgrada kurso okazos sinsekve por la kursanoj, kiuj jam finis la bazan kurson aŭ havas bazan scion de Esperanto. La kursanoj povos partopreni en iu ajn aŭ tutajn kursojn libere. En la lasta semajno de la mezgrada kurso ni havos semajnan seminarion de Esperanto, en kiu la kursanoj povos partopreni senpage kiel sian efektivan praktikadon de Esperanta aplikado. Se vi havas intereson pri la somera lernejo, bonvolu kontakti Miaohui por la detala informo. La retadreso de Miaohui estas miaohui@budhano.cn.
En la periodo de la 16-a de aŭgusto ĝis la 23-a de aŭgusto okazos en Urbo Xi’an Orienta Esperanto-Seminario. En la semajna seminario oni prelegos kaj diskutos pri esperantaj disvastigado, lernado kaj aplikado, kaj multaj aliaj interesaj temoj. La kotizo por la seminario estas 40 dolaroj. La partoprenantoj mem pagos por siaj loĝo kaj manĝo laŭ respektivaj kondiĉoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj al la seminario. La prelegontoj kaj partoprenontoj bonvolas kontakti kun sinjoro Trezoro je la retadreso trezoro@uea.org
==
  Nun estas la programero de budhisma sutro. Ĉifoje ni daŭre aŭskultos du rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Ni esperas, ke post aŭskultado de la rakontoj, ni povos ellerni kiel havi feliĉan vivon per nia ĝusta konduto kaj kiel eviti la malĝustan konduton. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
19. Perdo de ora bovlo
Iu transiris riveron per boato, kaj senatente faligis sian arĝentan bovlon en la riveron. Li pensis: “Mi faru signon sur la akvon kaj forlasu ĝin portempe. Poste mi revu por retrovi la perditan bovlon.”
Post veturado de du monatoj, li atingis Srilankon. Vidinte riveron, li tuj plonĝis en la akvon por serĉi la perditan bovlon. Oni demandis lin: “Kion vi faras?”
Li respondis: “Mi serĉas mian perditan bovlon.”
Oni demandis: “Kie vi perdis ĝin?”
Li respondis: “Nelonge post mia ekveturo sur la maro.”
Oni demandis: “Kiam vi perdis ĝin?”
Li respondis: “Antaŭ du monatoj.”
Oni demandis: “Vi perdis ĝin antaŭ du monatoj, sed kial vi serĉas ĝin ĉi tie?”
Li respondis: “Mi faris signon sur la akvon tuj post la perdo de mia bovlo. La akvo ĉi tie estas tute sama al la signita akvo, do mi ekserĉis ĝin.”
Oni diris: “Kvankam la akvo estas sama, tamen vi perdis vian bovlon en alia loko. Kiel vi povas retrovi ĝin ĉi tie?”
Ĉiuj eksplodis de ridego.
Anstataŭ praktiki ĝustan konduton, iuj praktikantoj de aliaj religioj persistas en senutila asketeco laŭ malĝusta metodo por strebi al la liberiĝo. Ili similas al la malsaĝulo, kiu serĉis la perditan bovlon en alia loko.
==
20. Parolado pri la krueleco de la reĝo
Iam iu parolis pri la manko de la reĝo kaj diris: “La reĝo estas kruela, kaj li ne kapablas regi la landon racie.”
La reĝo eksplodis de kolero aŭdinte tion. Anstataŭ fari enketon, kiu parolis pri tio, li kredis malfidelan homon, kaptis lojalulon, kaj ordonis, ke oni detranĉu cent taelojn da karno de sur la dorso de la kaptito.
Poste, oni pruvis, ke la punito estas senkulpa. La reĝo bedaŭris kaj pretigis mil taelojn da viando por plenigi la vundon de la mispunito.
La mispunito ĝemadis en la nokto pro la neeltenebla doloro. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: “Kial vi ankoraŭ suferas? Mi tranĉis de vi cent taelojn da viando sed redonis al vi dekoble. Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri tio? Kial vi ankoraŭ suferas?”
Alia homo repondis: “Se vi detranĉos mian kapon, Via Reĝa Moŝto, mi ne povos eviti morton eĉ se vi rekompencos min per mil kapoj. Kvankam li ricevis viandon dekoble, li ne povas sin liberigi el la doloro.”
Malsaĝaj homoj kondutas ankaŭ same. Ili diboĉas en la nuna feliĉo sed tute ignoras la estontan suferon. Ili faras malutilon al vivestaĵoj kaj ekspluaton al popolanoj kun intenco havi pli da riĉaĵo. Per la eltrudita mono li volas fari bonon por kompensi sian kulpon kaj havigi al si meriton. Ili similas al la reĝo, kiu vane klopodis sendolorigi la suferanton, de kiu li tranĉis karnon kaj poste plenigis la vundon per pli da viando.
==
  Venas al ni programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos rakonton de Sutro Damapado. La rakonto temas pri nia menso. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Detenita menso kondukas al feliĉo
3-2. La rakonto de iu monaĥo
La menso estas rapida kaj malfacile enketebla
Ĝi falas sur ion ajn laŭ sia volo.
La trejnado de menso estas bona,
La trejnita menso alportas feliĉon.
Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al iu monaĥo.
Foje, sesdek monaĥoj lernis meditan metodon de la Budho, iris al Matika vilaĝo ĉe montpiedo. Tie, Matikamata, la patrino de la vilaĝestro oferis al ili manĝaĵon. Ŝi ankaŭ konstruis monaĥejon, por ke ili restu en la vilaĝo dum la pluva sezono. Iutage, ŝi petis grupon de monaĥoj instrui al ŝi praktikadon de meditado. Ili instruis al ŝi la metodon mediti pri tridek du konsistoj de la korpo kondukantan al atentemo de la korpaj kadukiĝo kaj pereiĝo. Matikamata praktikis diligente kaj atingis tri fruktojn kune kun analitika enrigardo kaj supernaturaj povoj eĉ antaŭ ol faris la monaĥoj.
Spertinte la ĝojon pro la fruktoj, ŝi rigardis per sia magia vido kaj trovis, ke la monaĥoj ankoraŭ ne atingis sukceson. Ŝi ankaŭ sciis, ke tiuj monaĥoj havas sufiĉe da potenco por atingi arahantecon, sed ili bezonas taŭgan manĝaĵon. Ŝi do pretigis bonan kaj elektitan manĝaĵon por ili. Per la konvena manĝaĵo kaj ĝusta klopodo la monaĥoj progresis en la ĝusta koncentrado kaj finfine atingis arahantecon.
En la fino de la pluva sezono, la monaĥoj revenis al la Ĝetavana Monaĥejo, kie la Budho restis. Ili raportis al la Budho, ke ĉiuj el ili fartas bone kaj vivas en komforta cirkonstanco, kaj ke ili ne bezonas pensi pri la manĝaĵo. Ili ankaŭ menciis pri Matikamata, kiu sciis pri ilia penso kaj preparis kaj oferis al ili la manĝaĵon deziratan de ili.
Aŭdinte ilian parolon pri Matikamata, iu monaĥo decidis ankaŭ iri al la vilaĝo. Do lerninte meditan metodon de la Budho li atingis la vilaĝan monaĥejon. Li trovis, ke ĉion deziratan de li alsendas Matikamata, la disĉiplino. Kiam li deziris, ke ŝi venu, ŝi mem venis al la monaĥejo portante elektitan manĝaĵon. Manĝinte, li demandis al ŝi, ĉu ŝi scias la pensojn de aliaj homoj, sed ŝi evitis lian demandon kaj respondis: “En iuj metodoj homoj povas legi la penson de aliaj.” La monaĥo pensis: “Se mi, ordinara mondano, havas iun ajn malpuran penson, ŝi certe eltrovos.” Li do ektimis la maljunan budhaninon kaj decidis reveni al la Ĝetavana Monaĥejo. Li diris al la Budho, ke li ne povis resti en Matika Vilaĝo ĉar li timis, ke la disĉiplino malkaŝos la malpurajn pensojn en li. La Budho do instruis al li observi nur unu aferon, kiu estis atenti pri sia menso. La Budho ankaŭ proponis al la monaĥo reveni al Matika Vilaĝa monaĥejo, kaj ne pensi aliajn aferojn krom la objekton de lia meditado. La monaĥo revenis. La budhanino oferis al li bonan manĝaĵon kiel ŝi faris al aliaj monaĥoj antaŭe por ke li laŭeble praktiku meditadon sen maltrankvilo. Li ankaŭ atingis arahantecon en mallonga tempo.
La menso estas tre subtila kaj malfacila por vidi. Ĝi alkroĉiĝas al kiu ajn celo laŭ sia deziro. La saĝa homo gardas la menson, kaj la gardita menso alportas feliĉon.
==
Budhisma muziko
  Bonvenon al nia programero “Budhisma muziko”. En tiu ĉi programero ni kune aŭskultos muzikon “mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro”. La mantro originis el la kompatemo de la bonkora bodisatvo Avalikiteŝvaro kaj multaj homoj en Ĉinio recitas ĝin. Do ni elkore bondeziras la mondajn pacon kaj harmonion per aŭskultado kaj ĉantado de la mantro. La prononco de la mantro estas tre simpla: “Om mani bejmej hum”. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Fundamento de Budhismo
  Post la bela muziko ni venis al la programero “budhisma scio”. En hodiaŭa programero ni aŭskultos demandojn kaj respondojn tradukitajn de Miaohui el “la Fundamento de Budhismo” verkita de sinjoro Zhao Puchu. La tuta verko estas en la formo de demandoj kaj respondoj. Hodiaŭ ni aŭskultos antaŭajn 6 demandojn kaj respondojn el la unua ĉapitro pri la Budho kaj origino de Budhismo. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
15. D: Ĉu ekzistas ruino de la loko, kie Ŝakjamunio fariĝis budho?
R: La loko, kie Ŝakjamunio budhiĝis, estas konata kiel la loko de iluminiĝo aŭ Bodgajo. La Pipala arbo tie kaj aliaj sampecaj arboj famiĝis kiel bodiarboj. Bodio signifas iluminiĝon. Bodgajo situas en la suda antaŭĉefurbo de Urbo Gajo en Bihara Pradeŝo de la nuna Hindio. En pli ol dudek jarcentoj, la Bodiarbo estis hakfaligita dufoje kaj bruligita unufoje, sed ĝi ĝermis ĉiufoje poste. La nuna bodiarbo estas pranepo de la originala. En la loko, kie la Budho sidis sub la arbo, troviĝas diamanta sidejo (Vajrasana) gravurita el ŝtono. En la oriento de la arbo estas majesta Ŝtupa Monaĥejo famkonata kiel Mahabodi-monaĥejo kun historio de pli ol 18 jarcentoj, kaj proksime troviĝas la budhaj piedsignoj kaj antikvaj gravuritaj ŝtonoj kaj konstruaĵoj. En 1959, la registaro de Bihara Pradeŝo starigis internacian konsilantejon por administri kaj konstrui la sanktejon. Ĉina budhismo-asocio sendis du delegitojn al la konsilantejo laŭ la invito.
16. D: Ĉu vi bonvolas koncize paroli pri la vivo de Ŝakjamunio post lia iluminiĝo?
R: Troviĝas malsamaj diroj pri la aĝo de Ŝakjamunio kiam li atingis iluminiĝon. Iuj citis tion kiel tridek jarojn, dum aliaj kiel tridek kvin jarojn. En kvindek aŭ kvardek kvin jaroj post sia iluminiĝo, li vojaĝis multe por prediki la veron, kiun li eltrovis. En la komenco li iris al Benareso (P. Baranasl), trovis siajn kvin forlasintajn sekvantojn kaj instruis la veron al ili. La unua predikado farita de la Budho nomiĝas “la ekturnado de la darmrado” (S. Dhamacakra pravartana, P. Dhammacakkappavattana) en Budhismo.
17. D: Kion signifas “la turnado de la darmrado”?
R: La darmrado estis radosimila armilo uzata en militoj de antikva Hindio. En Hindio estas antikva legendo, ke la reĝo (raja) konkerinta la mondon fariĝis la reĝo de la darmrado (Rajacakkavattin). En la tempo de lia naskiĝo, radosimila armilo aperis en la ĉielo, profetante, ke li estos nevenkebla en la estonteco. En Budhismo, la darmrado estas metaforo de la darmo predikita de la Budho. Tuj kiam la darmrado de la Budho aperis, eraraj kaj malbonaj aferoj detruiĝis kaj pereis. Do la predikado de darmo estas nomata turnado de darmrado (Dhammacakkappavattana). La Budho ekturnis darmradon en la Cerva Parko (Sarnath Mrgadava) , kiu estas la nuna Benareso. Pere de la ekspluado en la lasta tempo oni eltrovis iom da valoraj relikvoj en Sarnato. Oni ankaŭ trovis la ŝtonan kolonon starigitan de la Reĝo Aŝoko, ŝtonajn desegnojn de budha darmrada turnado faritajn en la kvara jarcento p. K. Oni eĉ elfosis la ruinojn de la antikva Ŝtupa Monaĥejo. La nunaj budhismaj monaĥejoj, muzeoj kaj biblioteko starantaj tie estis rekonstruitaj en la lastaj jardekoj. Oni prenas la kvar lokojn kiel sanktejojn de Budhismo:
(1) Sarnato, kie la Budho komencis turni la darmradon.
(2) Lumbinia ĝardeno, kie la Budho naskiĝis.
(3) Bodgajo, kie la Budho atingis iluminiĝon.
(4) Kusinaro, kie la Budho forpasis.
Estas menciinde, ke la modernaj kleruloj retrovis kaj riparis la santejojn kaj aliajn historiajn lokojn ĉefe laŭ la notoj de la antikvaj pilgrimantoj kiel Faxian (Fa Hsien) kaj Xuanzang (Hsuan Tsang) de Ĉinio.
18. D: Kial la loko de la unua predikado fare de la Budho estas pli grava ol tiuj de liaj aliaj predikadoj?
R: la ekturnado de la darmrado fare de la Budho en Sarnato estis grava afero en Budhismo. En tiu okazo, budhismo establiĝis, kaj ankaŭ la Tri Juveloj (Tiratana) estiĝis.
19. D: Kio estas la Tri Juveloj (Tiratana)?
R: La Tri Juveloj estas la juvelo de la Budho, kiu estas la iluminiĝinto; la juvelo de la darmo, kiu estas la instruoj faritaj de la Budho, kaj la juvelo de la samgo, kiu estas la komunumo de budhismaj monaĥoj. La tri nomiĝas juveloj (ratana) ĉar ili povas gvidi homojn ĉesigi malbonan faradon kaj plenumi bonfaron, sin liberigi el suferoj kaj akiri feliĉon. La titolo de “la Tri juveloj” ankaŭ montras ĝian grandan valoron. Kiam la Budho komencis turni la darmradon, Kondano kaj aliaj el la kvin disĉiploj sekvis la Budhon, rezignis la laikan vivon, fariĝis budhaj disĉiploj kaj kune formis la monaĥan komunumon. Do la Tri Juveloj daŭras ekde tiam.
==
 Pri homa vivo
  Jen la lasta programero de hodiaŭa elsendo. En tiu ĉi programero ni aŭskultos rakonton tradukitan kaj voĉlegitan de Arris. Kvankam la historio okazis en antikva Ĉinio, tamen ĝi ankoraŭ donas bonan lecionon al la homoj, kiuj vivas en la moderna tempo kiel ni. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Saĝo de zen-majstro
Iu budhano promenis en ĝardeno omaĝinte al budhoj en la halo. Li hazarde vidis, ke monaĥo prilaboras la ĝardenon kun la klinita kapo.
La monaĥo tenis tondilon en sia mano kaj aplikis ĝin lerte. Li jen tondis branĉojn, jen elradikigis florojn kaj herbojn kaj transplantis ilin en aliajn vazojn, jen akvumis kaj sterkis por kelkaj velkintaj plantoj speciale prizorgante al ili.
La budhano demandis mirigite: “Majstro, kial vi tondis tiujn bonajn branĉojn sed akvumis kaj sterkis por la velkintaj plantoj dum la prizorgado al la floroj kaj herboj? Krome vi ankaŭ translokigis ilin de unu vazo al la alia. Kial vi sarkadis la teron sen plantaĵoj? Ĉu tio vere estas tiel farinda?”
La zen-majstro respondis: “Prizorgi la florojn kaj herbojn egalas al eduki viajn infanojn kaj lernantojn. Vi devas tiel kulturi la florojn kaj herbojn kiel vi edukas viajn lernantojn.”
Aŭdinde tion, la budhano refutis: “Kiel vi povas kompari la florojn kaj herbojn kun homoj?!”
La zen-majstro daŭrigis kun la mallevita kapo: “Jen estas la principo prizorgi florojn kaj herbojn: unue tondi superfluajn branĉojn kaj forigi aĉajn foliojn de tiuj floroj, kiuj estas ŝajne densaj sed malordaj, por ŝpari al ili nutran substancon de la grundo. Tio similas kulturi junulojn, forigi iliajn mankojn kaj malbonajn kutimojn por gvidi ilin sur ĝustan vojon; due, translokigi la florojn al la alia vazo por ke ili havu fekundan teron forlasinte la sterilan. Tio similas translokigi la junulojn al pli bona medio por havi bonajn instruistojn kaj amikojn kaj ricevi pli bonan edukadon. Trie, mi speciale akvumis velkintajn plantojn nur pro tio, ke kvankam ili ŝajnas mortintaj kun velkaj branĉoj, tamen fakte en ili troviĝas senlima viveco. Ne forlasu malbonajn lernantojn,kiujn oni opinias,ke ili estas neplibonigeblaj. Vi devas scii, ke la homa naturo estas denaske bona, se ni pacience prizorgas kaj ĝuste gvidas la junulojn, en la fino ili certe povos fariĝi bonaj. Kvare, ni devas malkompaktigi teron pro tio, ke la semoj en la tero pretas ĝermi. Simile, tiuj malriĉaj lernantoj havas aktivan sintenon. Se oni helpas ilin, ili havos novajn perspektivojn por bone disvolvi sian talenton.”
Aŭdinte la klarigon de la zenmajstro, la budhano ĝojplene diris: “Majstro, mi elkore dankas, ke vi donis al mi signifoplenan lecionon.”
==
   Fluge pasis duonhoro kaj nun jam finiĝis ĉiuj programeroj de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号