Author:
• 星期一, 13 1 月, 2014

La 55-a elsendo de Retradio BRE
Elsendlisto:
  Rakontoj de Sutro Damapado
2-2.La rakonto de Bankisto Kumbagosako
Sutro de Cent Paraboloj
3. Malsaĝulo vundita pro la piroj
4. Virino sin ŝajnigis morta
Budhisma muziko
Omaĝo
Budhismaj rakontoj
96. Dankemo de Ranidoj
97. Savinto de Maljuna Kokino
98. Mesaĝo Sendita de Testudo
==
 Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon al nia 55-a elsendo de Retradio BRE. Jen la tria elsendo de la nova jaro.
  Nun ni komencos la hodiaŭan elsendon. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn de budhisma scio, budhisma sutro, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. Unue ni aŭskultos rakonton de la sutro Damapado. Ni aŭskultu la duan rakonton en la dua ĉapitro. Jen estas rakonto pri firmvola kaj diligenta junulo. Bonan aŭdeblecon al vi!


  ==
2-2.La rakonto de Bankisto Kumbagosako
Se iu sin tenas diligenta kaj singardema
En sia faro de pura karmo,
Kaj vivas atente, modere, kaj sindeteneme laŭ darmo,
Disvastiĝas la honoro de tiu homo.
Restante en Veluvana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al la bankisto Kumbagosako. Foje, epidemia pesto okazis en Urbo Raĝagaho. En la domo de la urba bankisto, la servistoj mortis pro la pesto. La bankisto kaj lia edzino ankaŭ infektiĝis. Kiam ili ambaŭ malsaniĝis, ili ordonis al sia juna filo Kumbagosako forlasi ilin por fuĝi el la domo kaj reveni nur post longa tempo. Ili ankaŭ diris al li, ke en iu loko ili enterigis trezoron kun granda valoro. La filo forlasis la urbon, restis en arbaro por dek du jaroj, kaj poste revenis al la urbo. Tiam li jam plenkreskis kiel junulo kaj neniu en la urbo rekonis lin. Li iris al la loko, kie kaŝiĝis la trezoro kaj konfirmis la fakton. Sed li pensis pri tio kaj konsciis, ke neniu povas atesti lin, kaj se li elfosos la enterigitan trezoron kaj uzos ĝin, oni suspektos, ke la juna malriĉulo trovis ĝin hazarde, do ili raportos tion al la reĝo. En tiu okazo, la trezoro estos konfiskita kaj li mem estos kaptita kaj tenita en malliberejo. Do li konkludis, ke ankoraŭ ne estas tempo por elfosi la trezoron, kaj samtempe, li devas trovi laboron por sin vivteni. Kumbagosako ekserĉis laboron en siaj malnovaj vestaĵoj. Li trovis laboron veki homojn kaj atentigi al ili ellitiĝi frue en la mateno kaj anonci ĉirkaŭe ke estas tempo por pretigi manĝon, kaj estas tempo por preni ĉarojn, kaj jungi bestojn.
Iumatene, Reĝo Bimbisaro aŭdis lin. La reĝo, kiu ŝatis juĝi pri homoj laŭ ties voĉo, komentis: “Tio estas voĉo de viro kun granda riĉaĵo.” Aŭdinte la diron de la reĝo, servistino sendis iun fari esploron. Ŝi raportis, ke la junulo estas nur dungita laboranto. Spite al la raporto, la reĝo ripetis la saman diron en du sinsekvaj tagoj. Oni faris esploron denove kun la sama rezulto. La servistino opiniis tion tre stranga, do ŝi petis la reĝon permesi al ŝi esplori tion persone. La servistino kaj ŝia filino sin ŝajnigis en ordinarajn virinojn, kaj iris al la loko de laborantoj. Dirante, ke ili estas vojaĝantoj, ili petis lokon por tranokti. Oni donis al ili loĝejon en la domo de Kumbagosako. La patrino kaj filino sukcese plilongigis la restadon tie. Dum tiu periodo, la reĝo ordonis, ke oni okazigu ceremonion ĉe la loko de la laborantoj, kaj ĉiu dommastro devas kontribui per mono. Kumbagosako havis neniom da mono por tia okazo. Li povis fari nenion alian ol preni iom da ormoneroj el sia trezoro. Kiam oni transdonis la monerojn al la servistino, ŝi anstataŭigis la monerojn per sia mono kaj rekte transdonis la monerojn al la reĝo. Post iom da tempo ŝi sendis mesaĝon al la reĝo peti de li iom da homoj por konduki Kumbagosakon al la juĝejo. Kumbagosako sekvis la homojn kontraŭvole. La servistino kaj ŝia filino ankaŭ revenis al la palaco.
En la palaco, la reĝo promesis al Kumbagosako, ke nenio malbona okazos al li en la kazo, kaj postulis, ke diru pri la vero. Kumbagosako konfesis, ke tiuj ormoneroj apartenas al li mem. Li diris, ke li estas la filo de la urba bankisto de Raĝagaho kaj liaj gepatroj mortis en epidemia pesto antaŭ dek du jaroj. Li ankaŭ malkaŝis la lokon, kie estas la enterigita trezoro. Sekve de tio, oni portis la tutan elterigitan trezoron al la palaco. La reĝo faris Kumbagosakon bankisto kaj edzinigis sian filinon al li. Poste la reĝo kondukis Kumbagosakon al la Budho en Veluvana monaĥejo kaj raportis al li, kiel la junulo sin vivtenis kiel dungita laboranto kvankam li estas riĉa, kaj kiel li fariĝis bankisto.
Se oni estas firmvola, atentema kaj racia, se liaj fizikaj kaj spiritaj agoj estas puraj, kaj se li modere vivas laŭ la instruo, lia famo plivastiĝas.
==
  La belan rakonton sekvas la programero de budhisma sutro. En la nova programero aŭskultos du partojn el la nova traduko “Sutro de Cent paraboloj”. Kvankam ĉiuj rakontoj temas pri stultaĵoj faritaj de malsaĝuloj, tamen tio donas al ni bonan instruon, ke ni havu ĝustan sintenon en niaj vivo kaj laboro. Ni esperas, ke la enhavo de la traduko helpos al ĉiuj samideanoj.
  ==
3. Malsaĝulo vundita pro la piroj
Iam estis kalva malsaĝulo. Iu senĉese ĵetis pirojn sur lian kapon kaj vundis lin. La malsaĝulo eltenis tion silente anstataŭ forkuri.
Vidinte tion, alia homo diris al li: “Kial vi ne forkuru, sed eltenas la baton ĝis via vundiĝo?”
La malsaĝulo respondis: “La malsaĝa batanto havas nur forton anstataŭ saĝon. Vidinte, ke mia kapo estas senhara, li prenis ĝin kiel ŝtonon. Li batadis mian kapon per piroj kaj vundis ĝin.”
La homo diris: “Vi mem estas malsaĝa, kial vi opinias, ke la alia estas tia? Se vi ne estus malsaĝa, kial vi ne scias forkuri anstataŭ esti senĉese batita ĝis via kapvundiĝo.”
Iuj bikŝuoj estas samaj. Anstataŭ praktiki meditadon, observi regulojn kaj lerni instruon, ili nur atentas pri la ekstera majesteco por allogi profiton. Ili agas simile al la malsaĝulo, kiu ne sciis forfuĝi de la vundiga batado sed opinias, ke la alia estas malsaĝa.
==
4. Virino sin ŝajnigis morta
Iam estis malsaĝulo. Lia edzino estis ĉarma, sed voluptema kaj malfidela. Ŝi sin donis al malĉasteco dum sia kontakto kun aliaj viroj, do ŝi volis forlasi sian edzon kaj sin ĵeti en la sinon de sia adultanto. Ŝi ŝtele diris al maljunulino: “Trovu virinan kadavron kaj metu ĝin en mian ĉambron post mia foriro. Diru al mia edzo, ke mi jam mortis.”
Post la eliro de la malsaĝulo, la maljunulino trovis virinan kadavron kaj portis ĝin en lian domon. Post kiam la malsaĝulo revenis hejmen, ŝi diris al li: “Mortis via edzino.”
La malsaĝulo pririgardis la kadavron kaj kredis, ke ĝi estas de lia edzino. Li lamentis dolore. Poste, li kremaciis la kadavron per multe da oleo kaj brulligno, elprenis la cindron, metis ĝin en saketon kaj tenis ĝin en sia sino tagnokte.
La malĉastulino enuiĝis pri la adultanto kaj revenis al sia hejmo. Ŝi diris al sia edzo: “Mi estas via edzino.”
La edzo respondis: “Mia kara edzino jam mortis. Kiu vi estas, ke vi eĉ kuraĝas ŝajnigi vin kiel mian karan edzinon.” La virino klarigis per diversaj metodoj, sed ne sukcesis konvinki la edzon.
Iuj praktikantoj de aliaj religioj ankaŭ kondutas same. Aŭdinte de aliuloj malveraĵon, ili dubis kaj supozis pri la vereco, kaj poste kredis tion vera. Kvankam ili aŭdis veran instruon poste, ili ne plu kredis kaj akceptis la veron.
==
Budhisma muziko
  Saluton, karaj amikoj!
  Nun estas tempo por nia programero budhisma muziko. En tiu ĉi programero ni aŭskultos budhisman muzikon “omaĝo”. Bonan aŭdeblecon al vi!
  ==
  Budhismaj rakontoj
  Jen nia programero de budhismaj rakontoj. Ni daŭre aŭskultos rakontojn pri amo al la vivoj. Simile kiel ĉiuj homoj, ankaŭ bestoj havas siajn proprajn senton kaj penson. Ili povas percepti feliĉon kaj doloron. Ili ankaŭ havas sian dankemon kaj ĉiam trovas ŝancon por reciproki sian helpon al la homaro. Ĉifoje, la ĉefroloj en la rakontoj ne plu estas homoj, sed ili estas amindaj kaj dankemaj bestoj. Se ni ne plu damaĝos al ili por kontentigi nian avidemon, ili ĉiuj fariĝos niaj bonaj amikoj. Kompreneble, la rakontoj okazis en la antikva Ĉinio. Eĉ en la nuna tempo estas multaj veraj historietoj tiuspecaj. Se vi trovas tiajn rakontojn, bonvolu ĝui kun ni. Antaŭdankon por via helpo!
  ==
96. Dankemo de Ranidoj
Zhang Zuozhi (Ĝan Zŭoĝi) estis guberniestro de Shaoxing (Ŝaŭŝjin), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Iutage li eliris por inspektado. Apenaŭ li trapasis rizkampon, miloj da ranidoj sturmis al la vojo. Ili tordiĝis kaj levis la kapon por rigardi lin.
“Vere strange! Ŝajnas, ke ili havas ion por raporti,” diris Zhang (Ĝan) al la sekretario.
“Jes. Ŝajnas, ke ili ploras.”
Zhang decidis fari enketon. Li iris el sia portseĝo. Vidinte tion, la ranidoj ekscitiĝis, eknaĝis al iu direkto, kaj haltis je futoj por retrorigardi, kvazaŭ ili gvidus la vojon.
“Ja des pli strange,” pensis Zhang kiam li piediris tra la rizkampo sekvante la ranidojn. Subite li haltis surprizite. Tri viroj kuŝis en la akvo de la rizkampo!
Zhang tuj eltiris sian spadon. Estis neniu alia en lia vidkampo. Li do ekpririgardis la kadavrojn atenteme.
“Jen, Via Moŝto!” kriis la sekretario, “Unu el ili ankoraŭ vivas!”
Zhang estis forta. Anstataŭ atendi alies helpon, li formovis du kadavrojn kaj portis la trian viron al la rando de la kampo. La viro ankoraŭ havis spiron, sed lia koro batis malforte.
“Feliĉe, ni venis ĝustatempe. Alie, li perdos sian vivon.”
Zhang ordonis, ke oni alportu varman akvon. Post nelonge, la viro reviviĝis. Li dankis Zhang elkore, sed al Zhang pli interesis la okazaĵo.
“Mi entreprenis malgrandan lombardejon,” la viktimo diris al li. “Mi estis sur la vojo al mia hejmo kolektinte elpruntitan monon. Mi vidis du virojn antaŭ mi irantajn al bazaro. Ĝuste ili ambaŭ! Mi demandis, kion ili vendos, kaj ili respondis, ke ili havas freŝajn ranidojn por vendi. Iuj ŝatas manĝi ranidojn, Via Honoro scias bone.”
“Sed, mi estas budhano. Do mi ne toleras lasi bestojn mortigitaj por manĝi, kaj ĉiam ŝatas liberigi ilin. Mi havis iom da mono, mi do faris negocon kun ili. Mi petis ilin vendi siajn ranidojn al mi, por ke mi liberigu ilin.”
“Ili respondis: ‘Bone, sed la akvo ĉi tie estas malprofunda. Se vi liberigos la ranidojn ĉi tie, oni povos kapti ilin refoje. Estas lageto tie en la arbaro. Ni liberigu ilin en sekura loko.'”
“Sed ni tute ne atendis, ke du rabistoj jam vidis min kolekti monon kaj sekvis min. Antaŭ ol ni atingis la lageton, ili subite atakis nin per hakiloj. Mi nur scias tiom, Via Honoro.”
Zhang diris: “Eble ili mortigis ambaŭ virojn por eviti atestantojn. Kiam okazis la akcidento?”
“Antaŭ nelonge, Via Honoro.”
“Do la rabistoj estas ankoraŭ ne malproksimaj!” Zhang dissendis siajn subulojn, kaj ili baldaŭ kaptis la rabistojn. Zhang redonis la monon al la komercisto, kaj kondamnis la rabistojn pro la prirabado kaj murdo.
Zhang neniam forgesis, ke ankaŭ ranidoj amas sian vivon, kaj eĉ scipovas esprimi sian dankon al la savinto!
==
97. Savinto de Maljuna Kokino
Dum feliĉa intervidiĝo, la gastiganto diris al Lian Yucheng (Ljan Juĉen), “Mi vere ĝojas, ke vi nin vizitas irinte tiel longan vojon. Mi preparos specialan festenon por nia kuniĝo!”
Lian (Ljan) respondis: “Vi ne bezonas tiel agi por parenco kiel mi. Mi ja ne estas reĝa oficisto aŭ iu simila.”
Alia parenco diris: “Ni havas kokinon grandan kaj dikan. Ni mortigu ĝin morgaŭ.”
Lian tute ne deziris la abundan festenon. Kaj krome, li sentis bedaŭron por la kokino, do li elpensis pretekston: “Mi manĝas nur vegetarajn manĝaĵojn je certaj datoj, kaj morgaŭ estos la dato por mia fasto. Mi petas, ke vi ne mortigu la kokinon por mi. Via sincereco en mia koro estas multe pli kara ol la kokino en mia ventro.”
“Bone. Se vi insistas, ni ĉiuj manĝu vegetarajn manĝaĵojn morgaŭ,” konsentis lia parenco.
Post la intervidiĝo, estis tempo por Lian Yucheng adiaŭi kaj reveni hejmen. Sur la vojo al la hejmo, li atingis riveregon kaj devis transpasi ĝin per boato.
Li tute ne atendis, ke apenaŭ li enboatiĝis, maljunulo kun longa blanka barbo fingre montris lin kaj kriis sur la bordo: “Estas mensogulo en la boato! Li diris, ke li estas vegetarano, tamen li tute ne estas tia! Ne portu lin trans la riveron per via boato!”
Aŭdinte tion, la homoj en la boato komencis demandi, kiu estas la mensogulo. Fine, Lian konfesis: “Mi faris mensogon ne malican, kaj al neniu alia mi intencis damaĝi.” Sed oni nek zorgis pri lia motivo, nek volis lasi lin resti en la boato pli longe. Do per puŝo kaj treno, ili elboatigis lin, kaj ĵetis lian pakaĵon sur la bordon. Post tio, ili ekveturis.
Lian koleris pro tio. Li decidis retrovi la maljunulon por demandi, pro kio li intervenis en lian aferon. Sed estis kurioze, ke li neniel trovis la maljunulon. Li do povis fari nenion alian ol sidi ĉe la pakaĵo sur la bordo vane rigardante la boaton malproksimiĝantan.
Post nelonge subite okazis forta ŝtormo. La boato sinkis anstataǔ atingi la transan bordon, kaj ĉiuj pasaĝeroj dronis.
Lian neniam supozis, ke li savos sian propran vivon pro la maljuna kokino.
==
98. Mesaĝo Sendita de Testudo
Dum la kvina jardeko de la deknaŭa jarcento okazis tumulto en Taiwan (Tajŭan). La imperiestro ordonis Xu Shuren (Ŝju Ŝuĵen) gvidi armeon por kvietigi la tumulton. Tang Yi’an (Tan Ji’an) estis sendita kune kun li. Tang maltrankviliĝis pri sia frato, kiu gvidis armeon en Xiamen (Ŝjamen) sur la ĉeflando, trans Taiwan-markolo. Sed la komunikado estis tre malfacila, precipe dum la milita periodo, do estis preskaŭ neeble komuniki per leteroj.
Iutage, kvar fiŝistoj alportis grandan testudon por vendi. Ĝi estis tre granda kaj la prezo estis sufiĉe alta. La subuloj de Tang volis aĉeti ĝin, sed ne kapablis pagi tiom, kiom postulis la fiŝistoj.
La fiŝistoj petis sinjorinon Tang aĉeti, sed ŝi opiniis, ke la prezo estas tro alta. Apenaŭ la fiŝistoj pretis forporti la testudon, sinjorino Tang rimarkis, ke ĝi rigardas ŝin kun malĝoja esprimo. Ĝi eĉ larmis. Ŝi sentis bedaŭron por ĝi, kaj tuj aĉetis ĝin malgraŭ la alta prezo. Ŝi informis sian edzon pri tio kaj li decidis liberigi ĝin en la maron en la sekva tago.
La testudo estis tiel granda, ke necesis kvar viroj por porti ĝin, sed kiam Tang hazarde movis ĝin en la sekva mateno, li trovis, ke ĝi estas tiel malpeza, ke li povas porti ĝin per si mem.
“Ĝi estas neordinara testudo,” li pensis. Li mense diris al la testudo: “Mi kredas, ke vi estas supernatura testudo. Ĉu vi estas tia aŭ ne, mi liberigos vin en la maron hodiaŭ, en la oka de la naǔa monato. Mi dankas vin, se vi havas magian povon kaj povas fari mian fraton gvidantan armeon en Xiamen skribi leteron al mi. Ĉu vi komprenas?”
Dirinte, li liberigis la testudon. Ĝi aspektis feliĉa en la akvo! Ĝi sin amuzis laŭplaĉe en la ondoj. Antaŭ ol fornaĝi, ĝi retrorigardis kaj kapklinis al Tang trifoje, kvazaǔ dirante adiaŭon.
Monaton poste, Tang Yi’an ricevis leteron de sia frato, kiu skribis, ke ĉio estas bona ĉe li. La letero datiĝis ĝuste en la oka de la naǔa monato.
Ĉu tio estis koincido aŭ tio, ke la testudo komprenis la vortojn de Tang kaj portis la mesaĝon al lia frato? Eble tio estis danko de la testudo.
Ambaŭ fratoj Tang faris grandan kontribuon al sia lando en la malfacila tempo, kaj ili spertis multe da bataloj kaj havis multe da milita gloro. Poste, ili retiriĝis kaj vivis kviete en sia resta tempo. Ili ofte rakontis sian historion al la najbaroj, por atentigi ilin, ke ankaŭ bestoj amas sian vivon kaj per helpo al la bestoj iam oni povos helpi sin mem.
 ==
  Nun jam finiĝis la lasta programero de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!
  ==

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号