Author:
• 星期六, 1月 11th, 2014

La 54-a elsendo de Retradio BRE
 Elsendlisto:
  Rakontoj de Sutro Damapado
2-1. La rakonto de Samavati
Sutro de Cent Paraboloj
1. Malsaĝulo manĝas salon
2. Malsaĝulo melkas bovinon
Budhismaj rakontoj
94. Reviviĝo el Morto
95. Vortoj de Saĝulo
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 54-a elsendo de Retradio BRE. Jen la dua elsendo de la nova jaro.
Nun ni komencos la hodiaŭan elsendon. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn de budhisma sutro, budhisma scio kaj budhismaj rakontoj. Unue ni aŭskultu rakonton de la sutro Damapado. Bonan aŭdeblecon al vi!


==
2-1. La rakonto de Samavati
Atentemo estas senmorta vojo,
Malatentemo estas vojo al morto.
Atentemuloj ne mortas,
Malatentemuloj similas al mortintoj.
Saĝuloj konas tion
Kiel distingon de atentemo.
Ili plezuras pri la stato de sanktuloj
En ĝojo de atentemo.
Ili meditas persiste
kaj praktikas konstante.
Strebante al la atingo de nirvano
Ili estas sekuraj kaj liberaj de ligoj.
Dum sia restado en Gosita Monaĥejo ĉe Kosambio, la Budho parolis tiujn versojn rilate al Samavati, unu el la ĉefaj reĝinoj de Udeno, la reĝo de Kosambio.
En la urbo de Badavatio vivis trezorejestro nomata Badavatijo. Li estis amiko de trezorejestro Gosako kvankam Gosako neniam vidis lin. Informiĝinte de komercistoj venintaj el urbo Badavatio pri la riĉeco kaj aĝo de la trezorejestro Badavatijo, Gosako deziris amikiĝi kun li kaj sendis al li donacon. Tiel, kvankam ili ambaŭ neniam intervidiĝis, ili vivis kiel bonaj amikoj. Post iom da tempo, intesta malsano okazis en la domo de la trezorejestro Badavatijo. Kiam okazis la malsano, unue mortis muŝoj; poste, mortis laŭorde insektoj, musoj, dombirdoj, cignoj, bovoj, sklavoj viraj kaj inaj, kaj fine, membroj de la familio. Nur tiuj, kiuj rompis la muron kaj forfuĝis, sin savis de la morto. Tiam la trezorejestro Badavatijo ankaŭ fuĝis tiamaniere kun siaj edzino kaj filino. Ili ekvojaĝis al Kosambio kun intenco iri al la trezorejestro Gosako. Kiam ili ankoraŭ estis sur la vojo, forkonsumiĝis iliaj vivbezonaĵoj por la vojaĝo, kaj iliaj korpoj elĉerpiĝis de la vento, suno, malsato kaj soifo. Atinginte Kosambion kun granda malfacilo, ili sinbanis en lageto de plezura loko kaj poste eniris iun malplenan domon ĉe la pordo de la urbo.
Poste la trezorejestro diris al sia edzino: “Edzino, tiuj kunvojaĝantoj sur la vojo ne tiel ĝentilas eĉ al patrino, kiu jam naskis bebon. Nun mi havas amikon, kiu laŭdire elspezas mil monerojn ĉiutage almozdoni al blinduloj, malriĉuloj kaj aliaj mizeraj homoj. Ni sendu nian filinon tien preni manĝaĵon por ni. Ni restu ĉi tie por unu aŭ du tagoj, refreŝigu niajn korpojn kaj poste iru vidi mian amikon.” “Bonege, edzo,” ŝi respondis, kaj ili ekloĝis en la malplena domo.
En la sekvinta tago, kiam oni anoncis la tempon por manĝo, la blinduloj, malriĉuloj kaj aliaj mizeruloj iris preni manĝaĵon. La gepatroj sendis sian filinon dirante: “Filino, iru alporti manĝaĵon.” Do la filino el la riĉa familio kun memfiero venkita de misfortuno, kaŝis sian hontemon, prenis bovlon kaj iris en la amason de malriĉuloj por peti manĝaĵon. “Kiom da porcioj vi bezonas?” oni demandis al ŝi. Ŝi respondis: “Tri.” Do oni donis al ŝi tri porciojn. Ŝi portis la manĝaĵon al siaj gepatroj, kaj la tri sidiĝis por manĝi kune. La patrino kaj filino diris al la trezorejestro: “Mastro, misfortuno venas eĉ al eminentaj familioj. Estu trankvila kaj manĝu senzorge pri ni.” Per multe da vortoj ili admonis lin manĝi. Sed li ne povis digesti sian manĝaĵon post la manĝado, kaj perdis la vivon je la tagiĝo. La patrino kaj filino malĝojis, ploris kaj lamentis.
En la sekva tago la filino iris por la manĝaĵo duafoje. “Kiom da porcioj vi bezonas?” “Du.” Ŝi portis la manĝaĵon al sia patrino, kaj admonis ŝin manĝi post multe da vortoj. La patrino cedis al ŝia admono kaj konsentis manĝi, sed mortis tiutage post la manĝo. Restante sola, la juna knabino malĝojis, ploris kaj lamentis pri la fatalaĵo. En la sekva tago malsato forte turmentis ŝin, ŝi do iris plorante en la amaso de almozuloj por havi manĝaĵon. “Kiom da porcioj vi bezonas, Knabino?” “Unu,” ŝi respondis.
La domadministranto nomata Mitao memoris, ke ŝi petis manĝaĵon tri tagojn, do li diris al ŝi: “Pereu, abomeninda virino. Finfine vi scias la spacon de via stomako hodiaŭ.” La filino el la respektinda familio estis modesta kaj timema, tamen ŝi sentis kvazaŭ spado pikus en ŝian bruston aŭ sala akvo ŝutus sur ŝian vundon. Ŝi tuj respondis: “Kion vi celas, sinjoro?” “En la tago antaŭ hieraŭ vi prenis tri porciojn, hieraŭ vi prenis du porciojn kaj hodiaŭ vi prenos nur unu. Do vi scias la spacon de via stomako nur hodiaŭ.” “Sinjoro, ne supozu, ke mi prenis manĝaĵon por mi mem.” “Do kial vi prenis la manĝaĵon?” “Sinjoro, antaŭ hieraŭ ni estis tri, hieraŭ ni estis du, kaj hodiaŭ mi restas sola.” “Kio okazis al vi?” li demandis.
Ŝi do diris al li la tutan okazaĵon ekde la komenco. Aŭdinte ŝian travivaĵon, li ne plu povis regi siajn larmojn, kaj estis venkita de la forta doloro estiĝinta en li. Fine, li diris al ŝi: “Mia kara knabino, ne maltrankviliĝu pri la okazo. Ĝis nun vi estis la filino de trezorejestro Badavatijo, sed ekde hodiaŭ vi estos mia propra filino.” Li kisis ŝin je la kapo, kondukis ŝin en sian propran domon kaj adoptis ŝin kiel sian propran pliaĝan filinon.
Iutage la knabino aŭdis laŭtajn kaj pikajn kriegojn el la manĝejo, kaj diris al sia adopta patro: “Patro, kial vi ne kvietigas tiujn homojn kiam vi disdonas almozon?” “Estas neeble tion fari, kara filino.” “Patro, tio estas farebla.” “Kiel vi faros tion, kara filino?” “Patro, starigu barilon ĉirkaŭ la manĝejo, kaj instalu du pordojn, per kiuj homoj povas eniri kaj eliri. Poste direktu la homojn eniri tra unu pordo kaj eliri tra la alia. Se vi tion faros, ili ricevos sian porcion pace kaj kviete.” Aŭdinte tion, la administranto laŭdis: “Bonega metodo, kara filino!” Li tuj agis laŭ la propono. Ĝis tiam ŝia nomo estis Sama, sed pro konstruado de la barilo ŝi ricevis la nomon Samavati. Tumulto ne plu okazis en la manĝejo ekde tiam.
La trezorejestro Gosako jam kutimiĝis pri la bruo el la manĝejo kaj ŝatis aŭdi tion, ĉar la bruo ĉiam pensigis lin: “Tio estas la bruo el mia manĝejo.” Ne plu aŭdinte la bruon dum du aŭ tri tagoj, li demandis al Mitao, kiu venis iutage por servi al li: “Ĉu vi donis almozon al la blinduloj, malriĉuloj kaj aliaj mizeraj homoj?” “Jes, sinjoro.” “Kial dum du aŭ tri tagoj mi aŭdis neniom da bruo?” “Mi aranĝis la aferojn por ke homoj ricevu almozon senbrue.” “Kial vi ne faris tion antaŭe?” “Antaŭe mi ne sciis kiel fari, sinjoro.” “Kiel vi subite trovis la metodon?” “Mia filino diris al mi kiel agi, sinjoro.” “Ĉu vi havas filinon, kiun mi neniam vidis?” La domadministranto do sciigis al li la tutan travivaĵon de la trezorejestro Badavatijo, komence de la pesto kaj fine ĝis la adopto de la knabino kiel sia propra pliaĝa filino.
Poste la trezorejestro diris al li: “Kial vi ne diris al mi pri la okazo plifrue? La filino de mia amiko similas al la mia.” Do li sendis por Samavati kaj demandis ŝin: “Kara knabino, ĉu vi estas la filino de la trezorejestro?” “Jes, sinjoro, mi estas lia filino.” “Bone, ne maltrankviliĝu. Vi estas mia propra filino.” Sekve li kisis ŝin sur la kapon, donis al ŝi kvincent virinojn kiel ŝian servistinaron kaj adoptis ŝin kiel sian pliaĝan filinon.
Iutage oni celebris festivalon en la urbo. En la festivalo filinoj de la nobelaj familioj, kiuj kutime ne eliris, piediris ĉirkaŭe kaj sin banis en la rivero kun sia propra sekvantaro. En tiu tago, Samavati ankaŭ iris tra la palaca korto al la rivero akompanate de kvincent virinoj por sin bani. Reĝo Udeno vidis ŝin kiam li staris ĉe sia fenestro. “Kies ludemaj knabinoj ili estas?” Li demandis. “Nenies ludemaj knabinoj ili estas, Via Reĝa Moŝto.” “Do kies filinoj ili estas?” “Via Reĝa Moŝto, tiu estas la filino de la trezorejestro Badavatijo, kaj ŝia nomo estas Samavati.” La reĝo kondukis Samavati kaj ŝian sekvantaron al la reĝa palaco kaj donis al ŝi honoron de reĝino.
Alia knabino ankaŭ akiris honoron de reĝino. Ŝi estis Magandija, kiun iam refuzis la Budho kiam ŝia patro elektis lin kiel ŝian edzon. Post kiam ŝi fariĝis ĉefreĝino, ŝi trovis, ke alia reĝino Samavati estas pia sekvantino de la Budho. Ŝi planis sin venĝi kontraŭ la Budho kaj pereigi Samavati kaj ŝiajn servistinojn.
Magandija diris al la reĝo, ke Samavati kaj ŝiaj servistinoj faris truojn en la muroj de siaj loĝejoj kaj sin tenas malfidelaj al li. Reĝo Udeno rigardis la truojn en la muroj, sed ne koleriĝis post kiam oni eksplikis la aferon al li.
Magandija senĉese klopodis kredigi al la reĝo, ke Samavati klopodas mortigi lin. Foje, ŝi metis serpenton en liuton kaj kovris ties truon per fasko da floroj. La serpento eliris siblante. La reĝo furioziĝis. Li ordonis Samavati stari kun ĉiuj siaj servistinoj en vico post si . Poste li metis venenitan sagon sur sian arkon kaj elpafis ĝin. Sed Samavati kaj ŝiaj servistinoj tute ne havis malbonan volon kontraŭ la reĝo, kaj pro la potenco de ilia bonvolo, la sago ne trafis la celon. La reĝo konsciis pri la senkulpeco de Samavati kaj donis al ŝi permeson inviti la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la palaco por almozo kaj instruo.
Trovinte, ke neniu el ŝiaj planoj realiĝis, Magandija faris planon ne malsukcesan. Ŝi sendis mesaĝon al sia onklo kun detala ordono iri al la palaco de Samavati kaj bruligi la konstruaĵon kun ĉiuj virinoj ene. Samavati kaj ŝiaj servistinoj jam havis spiritan atingon kaj daŭre meditadis malgraŭ la danĝero. Ĉio pereis en la fajro.
La reĝo suspektis, ke tion oni faris laŭ la intrigo de Magandija, sed li ne montris sian suspekton. Anstataŭe, li pretendis sin plezura kun ŝi kaj diris, ke li promesos grandajn favoron kaj honoron al ĉiuj ŝiaj parencoj. Ĉiuj ŝiaj parencoj alvenis ĝojplene pro tio. Atinginte la palacon, ĉiuj el ili, inkluzive de Magandija, estis kaptitaj kaj ekzekutitaj en la palaca korto.
Kiam la Budho informiĝis pri tiuj du akcidentoj, li diris, ke tiuj atentemaj ne mortas, sed tiuj kapricaj similas al mortintoj eĉ kiam ili vivas.
Ekspliko:
La vojo al senmorteco estas eterna konscio de sperto. La senmorteco ne signifas la fizikan staton, en kiu la korpo ne mortas. Kiam iu tute konscias la procezon de spertado, li sin liberigas el daŭreco de sperto. Tiuj sen tia konscio similas al mortinto eĉ se ili vivas fizike.
Tiuj vere saĝaj homoj ĉiam konscias pri la graveco de atentemo. Ili ŝatas atemtemon. Ili plezuras en strebo al atemtemo ĉar ĝi estas stato superi normalecon.
Tiuj vere saĝaj persiste praktikas meditadon kaj povas atingi nivelon de komprenado, kiu kondukas ilin al sperto de nirvano. Tiuj saĝuloj, kiuj senĉese daŭrigas sian meditadon firman kaj stabilan, spertas nirvanon, kiu estas la plej supera liberiĝo el ĉiuj ligoj.
==
Nun venas la programero de budhisma sutro. Multaj amikoj jam legis aŭ aŭskultis la tradukon “Budhismaj fabloj”, la unuan tradukon de Miaohui. Fakte ĝi estas la parto de fabloj el tiu ĉi sutro. En tiu ĉi jaro ni elsendos la tutan sutron tradukitan de Miaohui por ke vi komprenu pri la signifo de la fabloj pli bone, kaj aplikas la instruon de la sutro en reala vivo. Nun ni aŭskultu du rakontojn. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
1. Malsaĝulo manĝas salon
Antaŭe malsaĝulo gastis ĉe alia homo. La gastiganto donis al li manĝaĵon. Li sentis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto ree aldonis iom da salo en la manĝaĵon.
Trovinte, ke la manĝaĵo estas pli bongusta, la malsaĝulo pensis: “La manĝaĵo plibongustiĝis pro la salo. Nur iom da salo povas tiel bongustigi la manĝaĵon, do pli da salo faros la manĝaĵon des pli bongusta.”
La malsaĝulo ekmanĝis nur salon pro manko de saĝo. Tio damaĝis lian gustorganon kaj suferigis lin.
Iuj praktikantoj de aliaj religioj aŭdis, ke oni povas atingi sukceson per abstinado de manĝo, ili ankaŭ tion faris dum sep aŭ dekkvin tagoj. Ilia ago nur suferigis ilin, anstataŭ helpi al ili atingi sukceson. Ili similas al la malsaĝulo, kiu manĝis salon, opiniante, ke la salo estas bongusta, sed fine suferis pro tio.
==
2. Malsaĝulo melkas bovinon
Antaŭe malsaĝulo volis regali gastojn, kaj ekkolektis lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi melkos la bovinon ĉiutage, la lakto multiĝos. Mi ne havas sufiĉe da tenujoj por ĝi, kaj krome, ĝi facile ranciĝos. Estas plibone lasi la bovinon konservi lakton en la stomako. Mi prenos la lakton nur ĉe la festeno.
Pensinte pri tio, li ligis la bovidon aparte de la bovino.
Monaton poste, li bonvenigis gastojn kaj ekpreparis la festenon. Tiam li alkondukis la bovinon por melki ĝin, sed la bovino ne plu donis lakton. La gastoj aŭ koleris aŭ ridis je tio.
Iuj ankaŭ estis tiel malsaĝaj. Ili volis havigi al si meriton de almozdono, sed diris: “Mi faros grandan almozon kiam mi riĉiĝos.” Sed post nelonge ilia havaĵo perdiĝis pro la estroj, rabistoj aŭ la fatalaĵoj pro akvo kaj incendio, aŭ ili perdis la vivon. Se oni ne faras la almozdonon senprokraste, la rezulto estos sama.
==
Budhismaj rakontoj
  Jen nia programero de budhismaj rakontoj. Ni daŭre aŭskultos rakontojn pri amo al la vivoj. La ĉefroloj en la rakontoj produktis sian propran sorton per siaj intenco kaj konduto, kaj ili bone montris al ni per sia propra sperto, ke ni povos ŝanĝi nian nunan sorton kaj krei nian estontan sorton per niaj kondutoj al ĉiuj vivestaĵoj. Se ni amos ĉiujn kaj vivos kun ili pace kaj harmonie, nia mondo fariĝos homa paradizo. Ni kune klopodu por niaj estontaj feliĉo kaj bonfarto!

==
94. Reviviĝo el Morto
En malhela lamplumo, malsanulo tordiĝis kaj turniĝis en pura lito. Li ĝemis kaj ambaŭmane premis la maldekstran parton de sia ventro: “Dolore! Dolorege!”
Liaj familianoj aŭdis lian ĝemon kaj murmuron, tamen ili ne povis distingi klare, kion li diras. La malsanulo subite trovis, ke li forlasis la liton. Anstataŭ piediri, li kvazaŭ ŝvebis alten en la ĉielon. Li ne sciis, kio levas lin, tamen li leviĝis tiel alten ke li eĉ sentis teruron.
Post nelonge li atingis palacon malluman kaj humidan. La palacaj gardistoj aspektis kiel demonoj. Kiam ili vidis lian alvenon, ili alpaŝis kaj puŝis lin en la palacon. Nur tiam li eksciis, ke li estas en la juĝejo de la alia mondo.
Li vidis potenculon kun krono sur la kapo. La majesteco de la potenculo povis veki timon de ĉiuj homoj. Ĉe la potenculo sidis juĝisto.
La potenculo ekparolis. Lia voĉo sonis kiel tondro ruliĝanta de la montdeklivo: “Ĉu vi scias, ke jam venis la tempo por via fino? Vi ankaŭ scias, ke via avo mortis pro la sama liena malsano, ĉu ne?”
La malsanulo ne povis vorti pro timo.
“Meng Zhaoxiang (Men Ĝaŭŝjan)!” Aŭdinte sian nomon, la malsanulo ektremis. “Kiam via avo vivis, li mortigis multajn vivestaĵojn kaj pro tio li havigis al si malbonan destinon. Vi iam faris iom da bonfaro, do ni kredas, ke vi povos fari kompenson kontraǔ viaj antaŭaj malbonaj agoj. Ni donu al vi ŝancon por tio.”
“Ni plilongigos vian vivon je kelkaj jaroj por vidi, kiel vi kondutos. Memoru miajn vortojn. Mortigu neniom plue, por ke vi ne estu mortigita. Lasu la vivestaĵojn liberaj, kiel ni lasos vin libera hodiaŭ.”
“Diru al aliaj, kion vi vidas ĉi tie, por ke ili sciu pri la kosto de krimo, kiun kaŭzis ilia mortigado, kaj ankaŭ por ke ili kompensu sian krimon. Tiel vi povos likvidi la antaŭan malbonan destinon. Ĉu vi komprenas bone?”
Meng povis fari nenion alian ol kapjesi senpense. Li kvazaŭ denove ŝvebis en la nubon, kaj iom post iom sin trovis en la lito kun siaj familianoj ĉirkaŭe. Lia lieno ne plu doloris al li. Liaj familianoj surpriziĝis kiam ili vidis, ke li ellitiĝas kaj iras rekte al la statuo de Budho. Tie li ĵuris, ke li ne plu mortigos vivestaĵojn.
Li kondutis vere bone laŭ sia promeso. Li verkis pri la okazaĵo, presis broŝurojn kaj donacis al ĉiuj por legi.
Lia vivo ne finiĝis tiam. Li vivis pli longe. En maljuna aĝo, li eĉ fariĝis fama oficisto.
==
95. Vortoj de Saĝulo
Banditoj denove atakis Fuyang-gubernion (Fujan). Ĉi-foje, ili prirabis dekojn da homoj, kaj dehakis iliajn kapon kaj manojn. Ĉiuj estis timigitaj de la sovaĝa konduto.
Inundo okazis en Xiangyang-gubernio (Ŝjanjan). Centoj da homoj malaperis en la akvo dumnokte. La loĝantoj perdis ĉion kaj havis nenian lokon por iri. Sed ili estis feliĉaj, ke la inundo nek englutis nek forportis ilin.
Kiel loka oficisto, Li Peide (Li Pejde) sentis, ke li devas ion fari kontraŭ la suferoj de la popolanoj. Kiel bonkorulo, li sentis bedaŭron por ĉiuj malfeliĉaj homoj. Kiel laika taŭisto, li volis eltrovi, kio estas la kaŭzo de ĉiuj malfeliĉaĵoj.
“Neniu scias pri tio krom mia instruisto, la granda sorĉisto Lin.” Kiam li havis ŝancon, li iris al Dufea-templo por viziti sian instruiston. Kiam li atingis la templon, la sorĉisto sidis meditante por ekzerce plialtigi siajn povojn.
Kiam li eniris, la sorĉisto bonvenigis lin. Li demandis: “Instruisto, mi volas peti informon pri la kaŭzo de ĉiuj malfeliĉaĵoj, kiuj okazis en nia regiono. La banditoj venis kiel koleraj abeloj. Ili mortigis homojn kaj forbruligis ĉion. Inundoj detruis la fruktojn de nia longjara laborado. Diru al mi pri tio, Instruisto!”
“Mi malofte forlasas la templon,” diris la instruisto, “kaj mi ne scias multe pri la nunaj aferoj.”
“Sed pro kio ĉiuj suferas de tiel timigaj okazaĵoj?”
La sorĉisto faris longan suspiron: “Ili rikoltas kion ili semis. Homoj estas avidaj kaj kruelaj. Ili pensas nur pri sia propra ventro. Ili mortigas kaj manĝas vivestaĵojn kiel manĝaĵon.”
“La mortigitaj vivestaĵoj estis kolerplenaj. Kiam multe da malamo akumuliĝis, tio perturbis la naturan pacon. Do la ĉielo rompiĝis kaj la akvo torentis al la tero. Krome, iuj vivestaĵoj renaskiĝis kiel homoj, kaj ili mortigis kaj prirabis venĝe por tio, kion oni iam faris kontraŭ ili.”
“Neniu povas fuĝi de la natura prijuĝado. Tiuj, kiuj faras malbonon, ricevos fatalaĵon al si mem kaj al sia familio. Tiuj, kiuj kondutas kontraŭ la natura leĝo, rikoltos malfeliĉan frukton.”
Kvankam la rakonto okazis centojn da jaroj antaŭe, tamen ĝi estas precipe grava por ni, kiuj vivas en la 21-a jarcento. Florido estis atakita de tajfunoj kaj tornadoj. Kalifornio estas frekventata de tertremoj kaj inundoj post la sekeco. En la regionoj de la tuta lando ŝtormoj damaĝis ĉies havaĵojn, kaj pro tio, miloj da homoj perdis sian hejmon.
Ni devas obei la antikvajn saĝulojn kaj atenti, kion ni ne faru kontraŭ la naturo. Mortigo, volupto, perforto, drogo, samseksaĵo, fanatika muziko, drinkado kaj senbrida seksaĵo ja fariĝas amuzaĵoj por modernaj junuloj. Ĉu ni povas revi, ke la naturo tolerus nin?
==
Nun finiĝis nia hodiaŭa elsendo kaj venis la tempo por nia adiaŭo. Ni elkore dankas vin pro viaj helpo kaj aŭskultado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi!
==

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号