Author:
• 星期六, 04 1 月, 2014

Elsendlisto de Retradio 53
  Novaĵo
Bondezira aktivado en la novjaro
Sutro de cent paraboloj
Antaŭskribo
Rakonto de Sutro damapado
1-14. La rakontoj de Du Amikoj
 Budhisma muziko
Mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro
 Budhismaj rakontoj
92. Feliĉa Homo
93. Vojaĝo al la Ĉielo
==
Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon al nia 53-a elsendo de Retradio BRE. Jen la unua elsendo de la nova jaro. En la pasinta jaro ni elsendis tradukojn “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”, “La vivo de la Budho” kaj “Amo al la vivoj”. En la nova jaro ni daŭrigos la elsendon de “Rakontoj de Sutro Damapado”, aldonos novan programeron “Sutro de cent paraboloj”, el kiuj multaj amikoj jam aŭskultis la partojn de la fabloj. Poste ni ankaŭ aldonos programerojn pri budhisma scio kaj budhisma historio.
  Nun ni komencos la hodiaŭan elsendon. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn novaĵo, budhisma sutro, budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. Unue ni aŭskultu novaĵon pri nia novjara aktivado. Bonan aŭdeblecon al vi!


Novfara Bondezira aktivado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi
En la tago de la novjara festo ni sukcese okazigis bondeziran aktivadon de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi. En la aktivado partoprenis samideanoj el Urbo Xi’an kaj Svislando. Dum la ceremonioj ni recitis la salutvortojn kaj bondezirojn en ambaŭ lingvoj de Esperanto kaj la Ĉina lingvo. Poste ni okazigis kunsidon, en kiu sinjoroj Ĉielismo, Stalino kaj aliaj samideanoj parolis pri utileco de Esperanto kaj pri sia sperto en aplikado de Esperanto, Mioahui parolis pri facileco de Esperanto kaj du svisaj samideaninoj parolis pri sia sperto de esperanta lernado kaj esprimis sian novjaran bondeziron.
Post la tiu ĉi aktivado ni ekpreparas por la kursoj de Esperanto kaj la orienta forumo, kiuj okazos en somero. Ni publikigos la detalaĵojn pri tio iom poste.
==
Nun venas la programero de budhisma sutro. Multaj amikoj jam legis aŭ aŭskultis la tradukon “Budhismaj fabloj”, la unuan tradukon de Miaohui. Fakte ĝi estas la parto de fabloj el tiu ĉi sutro. Ĉifoje ni elsendos la tutan sutron tradukitan de Miaohui por ke vi komprenu pri la signifo de la fabloj pli bone, kaj aplikas la instruon de la sutro en reala vivo. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Antaŭskribo
Jen tiel mi aŭdis. Foje la Budho restis en la Bambueja Monaĥejo de Sravastio kune kun homamaso el tridek ses mil bikŝuoj, bodisatvoj kaj okspecaj patronoj.
En la kunsidejo estis kvincent kleruloj kaj bramanoj. Ili stariĝis el sia sidejo kaj diris al la Budho: “Ni aŭdis, ke budhismo havas senkompareble profundan scion, do ni venis por peti instruon. Bonvolu instrui nin.”
La Budho respondis: “Bonege!”
Demando: “Ĉu la mondo ekzistas aŭ ne?”
Respondo: “Ĝi kaj ekzistas kaj ne ekzistas.”
Demando: “Se la mondo ekzistas, kial vi diris, ke ĝi ne ekzistas? Se la mondo ne ekzistas, kial vi diris, ke ĝi ekzistas?”
Respondo: “Ĝi ekzistas por la vivantoj kaj ne ekzistas por la mortintoj. Do mi povas diri, ke ĝi kaj ekzistas kaj ne ekzistas.”
Demando: “De kie estiĝis homo?”
Respondo: “Homo estiĝis de greno.”
Demando: “De kie estiĝis kvin specaj grenoj?”
Respondo: “Kvin specaj grenoj estiĝis de la kvar elementoj kiaj fajro, vento kaj aliaj.”
Demando: “De kie estiĝis la fajro, vento kaj aliaj el la kvar elementoj?”
Respondo: “La fajro, vento kaj aliaj el la kvar elementoj estiĝis de la senenteco.”
Demando: “De kie estiĝis la senenteco?”
Respondo: “De la Nenio.”
Demando: “De kie estiĝis la Nenio?”
Respondo: “De la Naturo.”
Demando: “De kie estiĝis la Naturo?”
Respondo: “De la Nirvano.”
Demando: “De kie estiĝis la Nirvano?”
La Budho demandis: “Kial vi demandas tiel profunde hodiaŭ? Nirvano estas la afero ekster la naskiĝo kaj morto.”
Demando: “Ĉu la Budho nirvaniĝis?”
Respondo: “Mi ne nirvaniĝis.”
“Se vi ne nirvaniĝis, kiel vi scias, ke regas eterna feliĉo en la nirvano?”
La Budho diris: “Mi demandas vin, ĉu la vivestaĵoj en la mondo estas feliĉaj aŭ suferaj?”
Respondo: “La vivestaĵoj estas suferegaj.”
La Budho demandis: “Kiel vi diras, ke la vivestaĵoj estas suferaj?”
Demando: “Mi vidis, ke vivestaĵoj suferas netolereble kiam ili mortas, do mi scias pri la morta sufero.”
La Budho diris: “Kvankam vi ne mortis, tamen vi scias la suferon de morto; Mi vidis, ke la Budhoj el la dek direktoj nek naskiĝas nek mortas, do mi scias, ke eterna feliĉo regas en nirvano.”
La kvincent kleruloj kaj bramanoj tuj komprenis pri tio. Ili petis kvin preceptojn de la Budho kaj atingis la frukton de Konvertiĝo. Post tio, ili denove sidiĝis.
La Budho diris: “Bone aŭskultu, mi predikos al vi per paraboloj.”
==
Rakontoj de Sutro Damapado
  Jen estas tempo por la programero budhisma scio. Ni aŭskultos la dekkvaran rakonton de la unua ĉapitro el la traduko “Rakontoj de Sutro Damapado”, esperantigata de Miaohui. Ĝi estas la lasta rakonto de la unua ĉapitro, kaj en la sekva elsendo ni ekaŭskultos la duan ĉapitron.
==
1-14. La rakontoj de Du Amikoj
Se iu ĉantas multajn sanktajn tekstojn
sed ne praktikas laŭ la instruoj,
La senatenta homo ne ĝuas frukton de la sankta vivo,
Kiel paŝtisto nur kalkulas alies bovojn.
Se iu praktikas en la Darmo
kvankam li ĉantas malmultajn sanktajn tekstojn,
Post liberiĝo el siaj iluzio, volupto kaj malamo,
Li havas perfektan saĝon kaj liberan koron.
Restante en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiujn versojn rilate al du monaĥoj, kiuj estis bonaj amikoj.
En Sravastio vivis du intimaj amikoj el nobelaj familioj. Foje, ili iris al monaĥejo, aŭdis predikadon de la Instruisto, ekkredis je la religio de la Budho, rezignis la mondajn plezurojn kaj fariĝis monaĥoj. Pasiginte kvin jarojn ĉe la preceptistoj kaj instruistoj, ili iris al la Instruisto kaj demandis pri la devoj en sia religio. Aŭdinte la detalan priskribon pri la devoj de meditado kaj lernado, la pli aĝa el ili diris: “Sinjoro, ĉar mi monaĥiĝis en granda aĝo, mi ne povas plenumi la devon de lernado, sed mi povas plenumi la devon de meditado.” Do li petis la Instruiston instrui al li la devon de meditado por fariĝi arahanto, kaj fine atingis arahanton kun supernaturaj povoj post siaj strebado kaj klopodado. Sed la malpliaĝa monaĥo diris: “Mi plenumos la devon de lernado.” Atinginte gradon de la Tri Pitakoj, kiuj estas la vortoj de la Budho, li predikis la darmon kaj recitis ĝin, kien ajn li iris. Li iris de loko al loko, recitante la darmon al kvincent monaĥoj kaj fariĝis preceptisto de dek ok grandaj monaĥaj komunumoj.
Grupo da monaĥoj iris al la loĝejo de la pliaĝa monaĥo, lerninte de la Instruisto la principon de meditado. Atinginte arahanton per fidoplena observo al liaj admonoj, ili tuj esprimis sian dankon al la honorulo kaj diris: “Ni deziras vidi la Instruiston.” La honorulo diris: “Iru, fratoj. Salutu la Budhon en mia nomo kaj same salutu al la okdek ĉefaj honoruloj kaj miaj pliaĝuloj dirante, ‘Nia instruisto salutas vin.'” Do la monaĥoj iris al la monaĥejo kaj salutis la Budhon kaj liajn ĉefajn disĉiplojn, dirante: “Estimataj, nia instruisto salutas vin.” Kiam ili salutis la amikon de sia instruisto, li demamdis: “Kiu li estas?” La monaĥoj respondis: “Li estas neniu alia ol via amiko, Honorulo.”
La malpli aĝa monaĥo demandis: “Sed kion vi lernis de li? Ĉu vi lernis eĉ unu Nikajon el Diga Nikajo kaj aliaj Nikajoj? Ĉu vi lernis unu el la Tri Pitakoj?” Li pensis en si: “Tiu ĉi monaĥo ne scias eĉ unu verson el kvar versaĵoj. Li nur prenis rubaĵojn el rubujo, iris en arbaron kaj alvenigis multajn lernantojn tuj post sia monaĥiĝo. Mi starigos al li kelkajn demandojn kiam li revenos.” Post iom da tempo la pliaĝa monaĥo venis viziti la Budhon. Lasinte siajn bovlon kaj robojn ĉe sia amiko, li iris saluti la Budhon kaj ties okdek ĉefajn disĉiplojn. Poste, li revenis al la loĝejo de sia amiko. La plijuna monaĥo faris al li kutiman atentigon, provizis al li sidejon samgrandan kiel la sian kaj ekpensis sidiĝinte: “Mi faros demandon al li.”
Ĝuste tiam la Budho pensis: “Se tiu monaĥo ĉagrenus mian filon, li renaskiĝus en infero.” Do pro sia kompatemo, li sin ŝajnigis promeni ĉirkaŭ la monaĥejo. Irinte al la du monaĥoj, la Budho sidiĝis sur la sidejon pretigitan por li. Kie ajn monaĥoj volis sidiĝi, ili unue pretigis la sidejon de la Budho laŭ kutimo, kaj poste sin sidigis.
Sidante sur la sidejo, la Budho faris demandon unuafoje al la monaĥo, kiu plenumis sian devon de lernado. Kiam la malpliaĝa monaĥo donis ĝustan respondon, la Instruisto duafoje starigis al li demandojn pri la Ok Atingoj kaj pri la Formaj kaj Senformaj mondoj. Li respondis ĉion ĝuste. Poste la Instruisto demandis al li pri la vojo de konvertiĝo. Li ne povis respondi ĝin. Do la Budho demandis la arahantiĝintan monaĥon, kaj la lasta tuj prezentis la ĝustan respondon.
“Bone, bonege vi faris, Monaĥo!” diris la Instruisto kun granda plezuro. La Instruisto demandis pri la restaj vojoj laŭvice. La monaĥo jam plenuminta la devon de lernado ne povis fari eĉ unu respondon, dum la monaĥo atinginta arahanton respondis ĉiujn demandojn. Je ĉiu respondo el la kvar demandoj la Budho aplaŭdis lian sukceson. Aŭdinte tion, hurais kaj aplaŭdis ĉiuj dioj de la tero ĝis bramana ĉielo, inkluzive de drakoj kaj Garudoj.
Aŭdinte la aplaŭdadon, la lernantoj kaj kunloĝantoj de la malpliaĝa monaĥo ofendiĝis pro la Budho kaj diris: “Kial la Budho tion faris? Li aplaŭdis je ĉiu el la kvar respondoj de la maljuna monaĥo, kiu nenion scias. Sed li tute ne laŭdis nian propran instruiston, kiu scias ĉiujn sanktajn vortojn per sia koro kaj estas la ĉefo de kvincent monaĥoj.” La Instruisto demandis al ili: “Monaĥoj, pri kio vi babilas?” Post kiam ili respondis al li, li diris: “Via propra instruisto en mia religio similas al viro, kiu paŝtas bovojn dungite. Sed mia filo similas al la mastro, kiu laŭplaĉe ĝuas la kvin produktaĵojn el siaj bovoj.”
Iuj homoj eble scias abunde da budhaj vortoj kaj povas ripeti ilin, sed ili tute ignoras la budhajn instruojn en sia vivo. Pro tio ili atingas neniom da religia sukceso kaj ne povas ĝui la frukton de sankta vivo. Tio vere similas al la vivmaniero de bovisto, kiu paŝtas bovojn de alia homo. La bovisto elkondukas bovojn por paŝti ilin matene, kaj revenigas ilin al la domo de la posedanto vespere. Li nur gajnas enspezon per tio.
Eble vera serĉanto de vero parolas nur iom el la budhaj vortoj, kaj ankaŭ ne povas reciti multe da religiaj tektoj, sed li diligente praktikas la instruon de la Budho, vivas konforme al la instruo de la Budho, forigas sian pasion, malbonan volon kaj iluzion. Li jam havas bonan sperton kaj ĝuas la liberan vivon, foriginte sian alkroĉiĝon al la mondaj aferoj.
==
Al ni venas la programero Budhisma Muziko. Ni kune ĝuu mantron de Bodisatvo Avalokiteŝvaro, kaj bondeziras, ke ni havu pli grandan feliĉon, fortunon kaj sukceson en la nova jaro per niaj bonaj kondutoj kaj beno de Bodisatvo Avalokiteŝvaro.
  =
  Budhismaj rakontoj
  Jen nia programero de budhismaj rakontoj. Ni daŭre aŭskultos rakontojn pri amo al la vivoj. La ĉefroloj en la rakontoj produktis sian propran feliĉon per siaj bonkoreco kaj bonaj kondutoj, kaj ili bone montris al ni per sia propra sperto, ke ni povos krei nian feliĉon per niaj bonaj kondutoj al ĉiuj vivestaĵoj. Se ni amos ĉiujn kaj vivos kun ili pace kaj harmonie, nia mondo fariĝos homa paradizo. Ni kune klopodu por niaj estontaj feliĉo kaj bonfarto!
==
 92. Feliĉa Homo
Iutage en printempo, Wang Liangbin (Ŭan Ljanbin) alvenigis sian servanton.
“Kiom da helikoj vi aĉetis ?”
“100 kilogramojn, Sinjoro.”
“Ĉu ankaŭ birdojn?”
“Jes, sinjoro, pli ol sesdek.”
“Ĉu vi havis sufiĉan monon?”
“Jes, Sinjoro.”
Wang neniam elspezis multe por si mem. Li estis ŝparema kaj vivis simple. Li elspezis plejparton de sia mono aĉetante bestojn por liberigi.
Okaze de lia naskiĝtago, liaj lernantoj volis okazigi festenon por li. Kiam li informiĝis pri tio, li proponis al ili: “Se vi volas favori min, uzu la festenan monon por aĉeti bestojn kaj liberigi ilin. Tio estos la plej bona donaco por mia naskiĝtago.”
Ĉiuj liaj lernantoj estis emociitaj, kaj ili agis laŭ lia propono.
Tiujare li savis bestojn duoble pli multe ol kutime.
Post kelkaj jaroj, bubalo de lia najbaro estis tro maljuna por labori kaj ĝia mastro decidis vendi ĝin al buĉisto. La bubalo eble sciis, ke venos ĝia fino, ĝi do forkuris de sia mastro kaj rekte iris al Wang Liangbin. Ĝi genuiĝis antaŭ li por peti lian helpon.
Wang kolektis sufiĉan monon, aĉetis ĝin kaj prizorgis ĝin dum ĝia resta vivo.
La infanoj lernas tre rapide de siaj gepatroj eĉ sen instruado. Wang estis ĉiam bonkora al la aliaj, tial liaj infanoj ankaŭ lernis bonkorecon. Wang ĉiam faris sian laboron atenteme, kaj liaj infanoj ankaŭ faris la siajn atenteme. Ili obeis al siaj gepatroj kaj lernis tre diligente. Poste ili gajnis altan pozicion en la kortego kun grandaj gloro kaj honoro al la tuta familio.
Wang Liangbin havis longan, pacan kaj feliĉan vivon. Li forpasis sen ajna doloro aŭ malkomforto. Post la morto li aspektis ankoraŭ tiel paca kaj kvieta, kiel meditanta bonzo.
93. Vojaĝo al la Ĉielo
Gu Shunzhi (Gu Ŝunĝi) estis vegetarano. Li vivis en Changshu-urbo (Ĉanŝu), Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Li neniam manĝis viandon kaj kvin fiodorajn legomojn (ajlon, poreon, cepon, ŝenoprazon kaj asafetidon). Iunokte li enlitiĝis kiel kutime sed ne plu vekiĝis en la sekva mateno. Liaj familianoj maltrankviliĝis pro tio. Li daŭre spiradis normale, do ili sciis bone, ke li ankoraŭ vivas. Sed li nur dormadis. Li dormis sep tagojn sinsekve.
“Kio okazis al vi?” oni demandis lin kiam li vekiĝis.
“Ha! Mi havis feliĉan tempon! Kiam mi enlitiĝis, iu vokis min. Divenu, kiu li estas?”
“Kolektisto de imposto?”
“Ne, tute ne. Estas Majstro Daguang (Dagŭan), mia plej estimata majstro. Li proponis: ‘Sinjoro Gu, ni aŭskultu darman predikadon.’ Certe, mi konsentis, kaj ni tuj eliris.”
“Ni atingis grandan monaĥejon. Ĝi estas tre majesta! Mi neniam vidis tiel majestan monaĥejon. Mi tute ne kapablas trovi taŭgajn vortojn por priskribi ĝian majestecon. Kiam ni eniris, jam estis multaj homoj aŭskultantaj sutrojn. En la antaŭa halo oni predikis La Diamantan Sutron, kaj en la posta halo oni predikis La Dankeman Sutron.”
“Ni iris aŭskulti la Dankeman Sutron. Kiam la majstro finis la predikadon, li atentigis, ke ni neniam mortigu vivestaĵojn, precipe por manĝi. Tiel ni povos gajni grandan meriton al niaj gepatroj kaj ankaŭ povos kompensi nian propran malbonan karmon.”
“Li ankaŭ diris, ke vegetaranoj povas koncentri sian menson multe pli facile, kaj povas sin teni al sia principo pli bone ol tiuj, kiuj manĝas viandon.”
“Poste, Majstro Daguang kondukis min al alia loko. Vere timige! La unua objekto, kiun mi vidis, estis lageto de sango.”
“Tiam mi vidis, ke ploras kaj ĝemas virino kuŝanta en la sanga lageto. Ŝia korpo estis kovrita de helikoj kaj lumbrikoj. Mi opiniis, ke ili manĝas ŝian karnon.”
“‘Kio estas tio?’ mi demandis.”
“Majstro Daguang eksplikis: ‘Vi estas vegetarano kaj faris multajn bonojn, do via nuna patrino estis jam savita. Sed tiu ĉi estis via patrino de unu el viaj antaŭaj vivoj. Ŝi kutime manĝis anasojn. Jen la rezulto de tio. Vi povas savi ankaŭ ŝin. Ĉantu La Grandan Kompateman Mantron kaj La Purlandan Mantron, kaj poste ŝi estos savita el la suferego.”
“Fine, Majstro Daguang kondukis min hejmen. Mi tute ne imagis, ke mi dormis tiel longe.”
Gu komencis reciti la Grandan Kompateman Mantron de Bodisatvo Avalokiteŝvaro kaj La Purlandan Mantron de Budho Amitabo.
Se vi volas lerni ilin, petu budhisman monaĥon aŭ monaĥinon por instrui vin. La Granda Kompatema Mantro estas sufiĉe longa, sed La Purlanda Mantro estas multe pli mallonga.
Se ambaŭ mantroj estas ankoraŭ tro longaj por vi, aŭ se vi trovas neniun por instrui vin, nur recitu la nomon de Avalokiteŝvaro aŭ Amitabo. Tio estas same bona kaj efika.
Estos des pli bone, se vi povos fariĝi pura vegetarano same kiel sinjoro Gu.
==
Nun finiĝis nia hodiaŭa elsendo kaj venis la tempo por nia adiaŭo. Ni elkore dankas vin por viaj aŭskultado kaj helpo, ankaŭ elkore bondeziras al vi feliĉan novjaron.
==

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号