Author:
• 星期六, 27 7 月, 2013

Elsendlisto:

Aktualaĵo
Budhisma scio
2-5. Devadato, malamiko de la Budho
2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
2. Bazaj konceptoj pri Budhismo
Budhisma muziko
Budhismaj rakontoj
39. Terura Festeno
40. Vizito de Animo-kolektanto
41. Farmulo kaj Serpento
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia trideka elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos aktualaĵon unue, budhisman scion, kaj budhismajn rakontojn sinsekve.
Nun ni aŭskultos aktualaĵon.
==
Aktualaĵo:
Komenciĝis la somera instruado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi
La somera instruado de Esperanto sukcese komenciĝis en Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi’an de Ĉinio organizite de Ĉina ILEI kaj Xi’an-a Esperanto-asocio. La instruado konsistas el Rapida baza kurso, prepara kurso kaj Bekkurso. Miaohui gvidis du antaŭajn kursojn de la deka ĝis la dudeka de julio. Poste sinjoro Jano ekinstruis bekkurson al la kursanoj en la dudekunua de julio. La instruado daŭros ĝis la deka de aŭgusto, tamen se kursanoj volas lerni pli multe, ni povos iom pli longigi la instruadon laŭ ilia deziro.
Samtempe ni ankaŭ okazigos seminarion de esperanta instruado. Ĉiuj esperantistoj kaj prelegoj estos bonvenaj. Bonvolu kontakti kun sinjorino Arko aŭ Miaohui se vi interesiĝas pri tio. La retadreso de sinjorino Arko estas arko.gong@qq.com, kaj tiu de Miaohui estas miaohui@budhano.cn
==
Jen sekvas budhisma scio. En tiu ĉi programero ni aŭskultos du ĉapitrojn de la esperanta traduko “La vivo de la Budho” kaj la duan ĉapitron de esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
37. 2-5. Devadato malamika al la Budho
Devadato estis filo de Reĝo Supabuda kaj ties edzino Pamita, kiu estis onklino de la Budho. Fratino de Devadato estis Jasodara, do li estis kuzo kaj samtempe bofrato de la Budho. Kune kun Ananda kaj aliaj ŝakjaj reĝidoj, li aliĝis en la frua periodo al la monaĥa rondo administrata de la Budho, sed li atingis nenian sanktecon, kaj tiel li eklaboregis por supernaturaj povoj en la mondo.
En la frua periodo li estis bona monaĥo fama pro siaj gracio kaj supernaturaj povoj. Poste li fariĝis tro memfida pri siaj famo kaj povo. Liaj ĵaluzo kaj malbona deziro al la Budho pliiĝis kaj li fariĝis granda malamiko al la Budho.
Iutage en granda kunveno, kiun ĉeestis reĝoj kaj princoj, Devadato iris al la Budho kaj petis, ke tiu faru lin gvidanto de la monaĥa komunumo. La Budho rifuzis lian postulon ĉar li ne estis kapabla kaj sufiĉe konvena por tio. Devadato ege koleriĝis kaj sekve de tio, ĵuris sin venĝi kontraŭ la Budho.
Kvankam Devadato estis malbona monaĥo, li havis multajn adorantojn kaj sekvantojn. Unu el liaj ĉefaj subtenantoj estis Reĝo Aĝatasatu, kun kiu li diskutis pri siaj kolero kaj intrigo por sin venĝi. Ili kune planis mortigi Reĝon Bimbisara, la patron kaj rivalon de Aĝatasatu, kaj la Budhon, la malamiko de Devadato. Aĝatasatu sukcese mortigis sian patron, sed Devadato malsukcesis tion fari al la Budho.
La unua provo de Devadato mortigi la Budhon estis, ke li dungis viron por tion fari. Lia plano estis, ke post la sukceso, la viro estos mortigita de du aliaj viroj, kiuj sinsekve estos mortigitaj de kvar aliaj viroj. Poste la kvar viroj estos mortigitaj de aliaj ok viroj. Sed la unua viro ektimis pri sia ago kiam li proksimiĝis al la Budho. Li demetis siajn armilojn kaj rifuĝis al la Budho. Fine, ĉiuj dungitaj viroj por mortigi unu alian fariĝis disĉiploj de la Budho, kaj fiaskis la ruza plano de Devadato.
Poste Devadato provis mortigi la Budhon propramane. Kiam la Budho iris preter la Vultura Monto, Devadato grimpis sur la montpinton kaj puŝfaligis grandan ŝtonon al la Budho. Ruliĝante malsupren, la granda ŝtono frapiĝis kontraŭ alia roko, kaj disigita peceto vundis la Budhon je la piedo kaj kaŭzis lian sangadon. La Budho suprenrigardis, vidis Devadaton, kaj diris kun kompatemo: “Malsaĝulo, vi jam faris multe da malbonaj kondutoj por mortigi la Budhon.”
La tria provo de Devadato mortigi la Budhon estis, ke li ebriigis per alkoholaĵo la ferocan hommortigan elefanton nomatan Nalgiri. Kiam Nalgiri vidis la Budhon alvenanta de malproksime, ĝi sin ĵetis por ataki lin kun siaj levitaj oreloj, vosto kaj rostro. Kiam proksimiĝis la elefanto, la Budho koncentris sian amon al la Elefanto. La amo de la Budho estis tiel vasta kaj profunda, ke la elefanto haltis, kvietiĝis kaj stariĝis antaŭ la mastro post kiam ĝi proksimiĝis al li. La Budho karesis la rostron de la elefanto, kaj parolis al ĝi ĝentile. La elefanto respekte formovis la polvon de sur la piedoj de la mastro per sia rostro, kaj metis la polvon sur sian propran kapon. Poste ĝi retiriĝis kun la kapo al la Budho ĝis la elefantejo, kaj tute mildiĝis. Oni kutime dresis elefantojn per vipoj kaj armiloj, sed la Honorulo tion faris per sia amo.
Ankoraŭ volante fariĝi gvidanto de la monaĥa komunumo, Devadato provis alian planon insidan. Kun helpo de kvincent malbonaj monaĥoj, li planis disigi la monaĥan komunumon.
Li postulis, ke la Budho devigu al la monaĥoj observi jenajn kvin aldonajn regulojn:
1. Vivi en la arbaro dum la tuta vivo.
2. Teni la vivon nur per almozpeto.
3. Sin vesti per roboj faritaj el ĉifonaĵoj kolektitaj el rubejoj kaj tombejoj.
4. Vivi sub la arboj.
5. Abstini de manĝado de fiŝoj kaj viando dum la tuta vivo.
Devadato faris tiun ĉi postulon, bone sciante, ke la Budho rifuzos ĝin. Devadato ĝojis, ke la Budho ne aprobis la kvin regulojn, kaj li uzis tion por kolekti subtenantojn kaj sekvantojn. Novaj monaĥoj, kiuj ne bone sciis la Darmon, forlasis la Budhon kaj prenis Devadaton kiel sian gvidanton. Fine post kiam la Estimataj Ŝariputa kaj Mogalana eksplikis la Darmon al ili, ili revenis al la Budho.
Post tio, malbona tempo trafis Devadaton. Li grave malsaniĝis je la malsukceso de liaj planoj, tamen antaŭ sia morto li sincere pentis pri siaj malbonaj kondutoj, kaj volis vidi la Budhon. Sed la fruktoj de lia malbona karmo jam maturiĝis kaj preventis lin tion fari. Lia malsano graviĝis sur lia vojo al la Budho, kaj ĉe la pordo de Ĝetavana Monaĥejo. Feliĉe, antaŭ sia morto li konvertiĝis al la Budho.
Kvankam li suferis en mizera stato pro siaj krimoj, el lia sankta monaĥa vivo en la frua periodo rezultis, ke li fariĝos Paceka Budho nomata Atisara en la malproksima estonteco. Kiel Paceka Budho li povos atingi iluminiĝon per siaj propraj klopodoj.
==
38 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
La Budho komisiis por la monaĥa komunumo du ĉefajn disĉiplojn, kiuj estis estimataj Ŝariputa kaj Mogalana. Li ankaŭ komisiis du ĉefajn disĉiplinojn por la monaĥina komunumo. Ili estis estimataj Kema kaj Upalavana.
Kema estis unu el la belaj reĝidinoj de Reĝo Bimbisara. La budhaniĝo de Kema estis unu el la raraj okazoj, ke la Budho ŝanĝis la menson de aliuloj per sia magia povo. Antaŭe la Budho neniam uzis sian povon por regi la menson de aliuloj, sed nur por krei ilian komprenon kaj estigi ilian saĝon.
Kema estis tiel bela kiel plena luno reflektita en trankvila lago je la noktmezo. Ŝiaj vangoj estis glataj kiel lotusaj petaloj kaj ŝiaj okuloj brilis kiel gemoj. Ŝi tute ne volis vidi la Budhon ĉar ŝi aŭdis, ke li neniam parolis pri la korpa beleco.
En malvarmeta kaj briza mateno, Kema decidis viziti la monaĥejon, kiun Reĝo Bimbisara konstruigis por la Budho en la Bambuaro. Sciuroj sin amuzis en la fruktoplenaj arboj, kiuj sternis siajn ombrojn sur la herbejo. La lageto estis kovrita de akvolilioj kaj delikata aromo de jasmeno plenigis la aeron.
Kema tuj altiriĝis de profunda kaj klara voĉo venanta el la predikejo. Ĝi similis nenion, kion ŝi aŭdis antaŭe. Ĝi estis pli bela ol birdaj kantoj je la mateniĝo. La voĉo estis varma, komfortiga kaj plena de amo kaj prizorgemo. Ĝiaj vortoj estis tiuj de saĝo.
Kiel abelo al aroma floro, Kema sin movis al la halo, kie la Budho estis predikanta. Ŝi kovris sian vizaĝon per la skarpo kaj sidiĝis en la malantaŭo de la halo, por ke la Budho ne rekonu ŝin. Ŝi tute ne imagis, ke la Budho scias bone, kiu ŝi estas kaj pri kio ŝi pensas.
Per sia magia povo la Budho kreis figuron de la plej bela knabino ĉirkaŭ dekses-jara starantan ĉe li kaj ventumantan lin. Kema raviĝis de ŝia beleco kaj fiksis sian rigardon al la knabino.
“Jen, rigardu sian belan nazon, ŝian buŝon, ŝiajn brakojn kaj fingrojn,” pensis Kema, “Kun ŝia perfekta aspekto ŝi similas al pompe disfloranta floro en printempo. Ŝi estas multe pli bela ol ĉiuj, kiujn mi vidis antaŭe, kaj eĉ multe pli bela ol mi mem.”
Post nur momento Kema pensis, ke ŝiaj okuloj mistifikis ŝin. Ĉu ŝi vidis la junan knabinon maljuniĝanta? Jes. Kaj la beleco forlasis la belulinon. Ŝrumpoj aperis sur ŝiaj vizaĝoj. La rideto sur ŝiaj lipoj similaj al lotuspetaloj ŝanĝiĝis en sendentan grimacon. Ŝiaj haroj griziĝis kaj poste blankiĝis. La sveltaj kaj fortaj kruroj maldikiĝis kaj malfortiĝis, kaj ŝi falis sur la plankon. La figuro de la juna knabino ŝanĝiĝis en okdek-jaran maljunulinon.
Kema vidis, ke tiu ĉi maljunulino mortis kaj putris ĝis ŝiaj ostoj fariĝis polvo. Ŝi komprenis, ke simile al la aminda figuro, iutage ankaŭ ŝi mem maljuniĝos kaj mortos. Ŝia vanteco de korpa beleco tute forlasis ŝin kaj ŝi subite komprenis la efemerecon de la fizika korpo kaj homa vivo.
Ŝi fariĝis arahanto kaj iris en la monaĥinan komunumon konsentite de Reĝo Bimbisara. El la monaĥina komunumo ŝi famiĝis pro sia interna scio.
==
Nun ni aŭskultos Ĉapitron 2 el Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj: Bazaj konceptroj pri Budhismo.
2. Bazaj konceptoj pri Budhismo
Demando: Kio estas la ĉefaj instruoj de la Budho?
Respondo: Ĉiuj instruoj de la Budho centriĝas en la Kvar Noblaj Veroj ĝuste kiel la rando kaj spokoj de rado centriĝas en la aksingo.
La Kvar Noblaj Veroj nomiĝas “Kvar” ĉar ili nombras kvar. Ili nomiĝas “Noblaj” ĉar ili nobligas tiujn, kiuj komprenas ilin. Ili nomiĝas “Veroj” ĉar konforme al la realo, ili estas veroj.
Demando: Kio estas la Unua Nobla Vero?
Respondo: La Unua Nobla Vero estas, ke vivo estas sufera. Vivi estas suferi. Estas ne eble vivi kun sperto de neniu doloro aŭ malĝojo. Ni devas elteni fizikajn suferojn kiel malsanon, vundiĝon, laciĝon, maljuniĝon kaj poste morton. Ni ankaŭ devas elteni psikajn suferojn kiel solecon, ĉagrenon, timon, embarasiĝon, malesperon, koleron, ktp.
Demando: Ĉu tio ne estas iom pesimisma?
Respondo: Vortaro difinas pesimismon kiel ”la kutiman penson, ke ĉiuj okazaĵoj estos malbonaj.” aŭ “la kredon, ke malbono estas pli potenca ol bono.” Budhismo instruas neniun el tiuj ideoj kaj nek neas, ke feliĉo ekzistas. Ĝi nur simple diras, ke en nia vivo ni spertas suferojn fizikajn kaj psikajn. Tio estas deklaro tiel vera kaj evidenta, ke neniu povas nei. Budhismo komenciĝas per la sperto, nerefutebla fakto kaj ankaŭ afero, kiun ni ĉiuj bone scias, iam spertis kaj povos strebi por eviti. Do Budhismo komenciĝas per rekta irado al la kerno, pri kiu ĉiuj homoj zorgas: sufero kaj kiel eviti la suferon.
Demando: Kio estas la Dua Nobla Vero?
Respondo: La Dua Nobla Vero estas, ke avido kaŭzas ĉiujn suferojn. Kiam ni esploras psikan suferon, ni povas facile eltrovi, kiel avido kaŭzas ĝin. Kiam ni deziras ion sed ne povas akiri ĝin, ni sentas malesperon kaj ĉagrenon. Kiam ni esperas, ke iu plenumu nian deziron, sed li ne tiel agas, ni sentas malesperon kaj koleron. Kiam ni deziras, ke aliuloj ŝatu nin, sed ili ne tiel faras, ni sentas korsuferon. Eĉ kiam ni deziras ion kaj vere povas akiri ĝin, tio ankaŭ ne ofte kondukas nin al feliĉo, ĉar post nelonge ni perdos intereson, sentos enuecon pri ĝi kaj ekdeziros alian. Do simple dirite, la Dua Nobla Vero instruas, ke akiro de via deziraĵo ne povas garantii vian feliĉon. Anstataŭ konstante klopodi por akiri vian deziraĵon, provu modifi vian avidon. Avido forrabas el ni kontentecon kaj feliĉon.
Demando: Sed kiel deziro kaj avido kondukas al fizika sufero?
Respondo: Vivlongaj deziro kaj avido por ĉi tio kaj tio, kaj precipe deziro al konstanta ekzisteco kreas potencan energion, kiu kaŭzas al ni nian renaskiĝon. Kiam ni renaskiĝas, ni havas korpon. Kiel mi diris antaŭe, la korpo estas sentema al vundiĝo kaj malsano; ĝi povas elĉerpiĝi de laboro; ĝi maljuniĝas kaj fine mortas. Tiel avido kondukas al nia fizika sufero ĉar ĝi kaŭzas nian renaskiĝon.
Demando: Tio estas tre bona, sed se ni vere tute ĉesigus deziron, ni nenion akirus aŭ atingus.
Respondo: Vere. Sed laŭ diroj de la Budho, kiam suferon al ni kaŭzas niaj deziro, avido, konstanta malkontenteco pri nia havaĵo kaj konstanta sopiro al pliaj, ni devas ĉesigi ilin. Li volis, ke ni distingu kion ni bezonas kaj kion ni deziras, kaj ke ni strebu al la bezonaĵo sed modifu la deziron. Li instruis al ni, ke nia bezono estas kontentigebla, sed nia avido estas senfina kiel senfunda kavo. Ni devas labori por nia bezono esenca, fundamenta kaj plenumebla, sed iom post iom malpliigi la dezirojn super la bezono. Kio estas la celo de nia vivo, akiri aŭ esti kontenta kaj feliĉa?
Demando : Vi parolis pri la renaskiĝo, sed ĉu estas pruvo, ke tio vere okazas?
Respondo: Estas abundaj pruvoj, ke tio vere okazas, sed ni esploros tion pli detale iom poste.
Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?
Respondo: La Tria Nobla Vero estas, ke sufero estas forigebla kaj feliĉo akirebla. Eble ĝi estas la plej grava el la Kvar Noblaj Veroj, ĉar en ĝi la Budho certigis al ni, ke veraj feliĉo kaj kontenteco estas atingeblaj. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni rezignas senutilan avidon kaj lernas pace vivi ĉiutage, ĝuante la spertojn prezentitajn de nia vivo senavide, kaj elportante malfacilaĵojn en nia vivo pacience sen timo, malamo kaj kolero. En tiu momento, nur en tiu momento, ni povas vivi perfekte. Ĉar ne plu obsedite de kontentigo al nia propra egoisma deziro, ni trovas, ke ni havas sufiĉan tempon por helpi aliulojn plenumi ties bezonojn. Tiu stato estas nomata Nirvano.
Demando : Kio aŭ kie estas Nirvano?
Respondo: Ĝi estas dimensio, kiu transcendas tempon kaj spacon, do estas malfacile por ni priparoli kaj eĉ pripensi ĝin. Vortoj kaj pensoj taŭgas nur por priskribi dimension de tempo kaj spaco. Sed ĉar Nirvano transcendas tempon, estas nek moviĝo, nek malakordo, nek maljuniĝo kaj nek morto. Do Nirvano estas eterna. Ĉar Nirvano transcendas spacon, ne estas kaŭzo, limo kaj koncepto pri egoismo kaj neegoismo. Do ĝi estas senlima. La Budho ankaŭ certigis al ni, ke Nirvano estas sperto de granda feliĉo. Li diris:
“Nirvano estas la plej supera feliĉo.” Dp.204
Demando: Sed ĉu estas pruvo, ke tia dimensio ekzistas?
Respondo: Ne. Ne estas tiu pruvo. Sed ĝia ekzisto estas deduktebla. Se estas dimensio, kie funkcias tempo kaj spaco, kaj fakte tia dimensio estas la mondo, kiun ni spertas, ni povas dedukti, ke estas dimensio, kie ne funkcias tempo kaj spaco. Tio estas Nirvano. Krome, eĉ se ni ne povas pruvi la ekziston de Nirvano, ni havas budhan instruon, ke ĝi ekzistas. Li diris al ni:
“Ekzistas Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiteco. Se ne ekzistus tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiteco, ne estus liberiĝo el tio naskiĝinta, fariĝinta, farita kaj komponita. Sed ĉar estas tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiteco, do ni scias, ke ekzistas liberiĝo el tiu naskiĝo, fariĝo, fariteco kaj komponiteco.” Ud, 80
Ni scios pri ĝi tuj kiam ni atingos ĝin. Ni devas daŭre praktiki ĝis tiam.
Demando: Kio estas la Kvara Nobla Vero?
Respondo: La Kvara Nobla Vero estas la vojo kondukanta al forigo de sufero. La vojo estas nomita la Nobla Okera Vojo, kiu konsistas el Perfekta Kompreno, Perfekta Penso, Perfekta Parolo, Perfekta Konduto, Perfekta Vivrimedo, Perfekta Strebo, Perfekta Atentemo kaj Perfekta Koncentriĝo. Budhana praktikado konsistas el praktikoj al tiuj ok aferoj ĝis ili fariĝas pli perfektaj. Vi rimarkos, ke la ŝtupoj pri la Nobla Okera Vojo kovras ĉiujn aspektojn de vivo: intelektan, etikan, socian, ekonomian kaj psikan, kaj entenas ĉion, kion oni bezonas por havi bonan vivon kaj spiritan disvolviĝon.
==
Post la programero budhisma scio venas tiu de budhismaj rakontoj. En tiu ĉi programero ni aŭskultos tri rakontojn el la traduko “Amo al la vivoj”. La rakontoj estas tradukitaj de Miaohui kaj voĉlegitaj de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
39. Terura Festeno
Iam estis oficisto. Li ĵuris neniam mortigi vivestaĵojn, sed lia edzino estis malica kaj frandema. Ĉiutage ŝi mortigis plurajn bestojn por bongusta plado. Ŝia edzo neniam manĝis viandon el mortigitaj bestoj.
Iutage ŝi ordonis pretigi abundan festenon por celebri ŝian naskiĝtagon. Vekriis malĝoje ĉiuj porkoj, ŝafoj, kokinoj, kaj anasoj, ĉar ili sciis, ke venos ilia fino.
Vidinte tion, la oficisto sentis grandan bedaŭron. Li admonis sian edzinon: “Morgaŭ estos via naskiĝtago, sed ĉiuj ĉi bestoj mortos pro tio. Kompatu ilin kaj ne faru malbonan aferon.”
Tio flamigis ŝin. Ŝi insultis: “Ĉu vi volas, ke mi fariĝu stulta budhano kaj ĵuru ne plu mortigi bestojn? Se ĉiuj tion farus, post pluraj jaroj ĉie estus plene de bestoj. Mi ne agos laŭ via volaĉo. ”
Ŝi atendis la festenon ĝojplene en la sekva tago. Kiam oni eltiris la unuan porkon kaj pikis ĝin per tranĉilo, ŝia animo iris en ĝian korpon. Ŝi sentis sian korpon pikata kaj dispecigata.
Poste, oni mortigis kapron, kaj ŝi suferis kiel la kapro kiam ĝi estis mortigata. Jen venis la vico de kokino, do ŝia animo iris en la kokinan korpon, kaj ŝi sentis sian kolon torde rompata. Ŝi neniam imagis tiel grandan suferon. Ĉiufoje, kiam iu ajn besto estis mortigata, ŝi sentis ĉiun ĝian doloron. Ŝi komprenis sian kulpon. Ŝi ordonis la kuiristojn, ke ili ĉesigu la mortigadon kaj liberigu la nebuĉitajn bestojn.
Ekde tiam ŝi ne mortigis vivestaĵojn nek manĝis viandon. Ŝi ĉiam rakontis al ĉiuj, kian doloron la bestoj suferas, kiam oni mortigas ilin. Kiom senkompate oni mortigas bestojn ne kapablajn paroli!
Ŝi vivis longan vivon pro siaj bona konduto kaj kompatemo.
40. Vizito de Animo-kolektanto
Zhao (Ĝaŭ) pasis la kortegan ekzamenon kaj gajnis akademian diplomon de Talentulo. Li estis bonkora kaj honesta, ĉiam atentema por ne damaĝi bestojn.
Iutage li iris viziti plurajn parencojn. Kiam la pramo, sur kiu li sidis, atingis la mezon de rivero, li rimarkis iun staranta sur la pramo. Strange, tiu aspektis kiel lia servisto mortinta antaŭ tri jaroj.
“Kion vi faras?” Zhao demandis lin.
“Mi laboras en la anima mondo. Mia profesio estas kolekti la animon de tiuj mortontaj,” respondis la estinta servisto, “kaj hodiaŭ mi kolektos tri animojn.”
“Kies?” demandis Zhao.
“Unu el ili vivas sur la bordo, la dua estas unu el viaj parencoj, kiujn vi vizitos, la tria…”
“Kiu estas la tria?” demandis Zhao, sed lia estinta servisto respondis nenion. Zhao komprenis, ke la tria animo kolektota estas ĝuste lia.
La estinta servisto proponis, ke li ne timu: “Se ĉi-nokte mi ne iros al vi, ĉio estos en ordo.”
“Pro kio?”
“Sur la vojo oni postulis min forlasi vin, ĉar vi estas bonkora kaj nenion mortigas.”
Kiam Zhao atingis la domon de siaj parencoj, li aŭdis mornan ploradon. Iu mortis. Li sin returnis kaj revenis hejmen. Lia servisto ne iris al li tiunokte. Nenio do okazis.
Zhao havis longan kaj utilan vivon. Li estis feliĉa kaj prospera, ĉar li nenion mortigis. domaĝante la vivon de aliaj, vi protektas la propran.
==
41. Farmulo kaj Serpento
Iam antaŭe, iu farmulo vivis en la sudo de Jiangshan-urbo (Ĝjanŝan), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Li opiniis mortigon de bestoj amuza. Edziĝinte, kvankam li aĝis jam pli ol 40 jarojn, li havis nur unu filon. La malgranda knabo aĝis naŭ jarojn kiam okazis nia rakonto.
Tiutage en majo de 1868, la malica farmulo iris al sia kampo kun sarkilo sur la ŝultro. Li renkontis grandan serpenton sur la vojo. Kiam la serpento vidis lin, ĝi rigardis lin kun pardonpeta aspekto, kaj eletendis sian langon. Ŝajnis, ke ĝi estas timigita kaj petas lian indulgon.
“Mi mortigos vin sendube,” diris la farmulo. La serpento komencis forkuri, sed la farmulo hakis ĝin en du pecojn per la sarkilo.
Kiam la serpento ne plu moviĝis, la farmulo metis la sarkilon sur la ŝultron kaj daŭrigis sian vojon kantante plezure.
Tiunokte, lia filo sonĝis, ke granda serpento mordas lin. Vekiĝinte pro timego, la knabeto febris kaj tremegis. Li murmuradis senĉese, “Dolore! Kiel dolore al mi!”
Lia patro ne sciis kion fari kontraŭ tio. Apenaŭ li volis inviti kuraciston, kiam lia filo etendis la langon― tiel longan, ke ĝi ne plu similis al tiu de knabeto, sed al tiu de serpento.
“Fileto, mia kara!” korŝire ekploris la farmulo, sed estis jam tro malfrue. Lia filo mortis post nelonge.
==
Jam finiĝis ĉiuj programeroj de tiu ĉi elsendo kaj venas la tempo por nia adiaŭo. Ni sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la sekva semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号