Author:
• 星期五, 12 7 月, 2013

Elsendlisto
  Budhisma scio
2-1. La taga rutino de la Budho
2-2. La monaĥiĝo de Jaŝa
Parto el broŝuro “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”
Budhisma muziko
  Budhismaj rakontoj
33. Sorto Ŝanĝebla
34. Plilongigi Vivon
35. Seninfana Riĉulo
==
Saluton, karaj amikoj!
Hodiaŭ ni elsendos la 28-an Retradion de BRE. En tiu ĉi elsendo ni aranĝos programerojn budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. Nun ni komencos la programeron budhisma scio. En tiu ĉi programero ni aŭskultos du ĉapitrojn el la traduko “La vivo de la Budho” kaj parton el la unua ĉapitro de la bruŝuro “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. Bonan aŭdeblecon al vi.


==
2-1. La taga rutino de la Budho
La taga rutino de la Budho konsistis el kvin partoj: la matena aktivado, la posttagmeza aktivado, la frua periodo, la meza periodo kaj la lasta periodo.
La matena aktivado daŭris de la kvara matene ĝis la dekdua tagmeze.
La Budho ellitiĝis je la kvara matene, kaj tuj post kiam li sin lavis, li sidiĝis por mediti unu horon. De la kvina ĝis la sesa matene li rigardis tra la mondo per sia mensa rigardo por vidi, ĉu iu bezonas helpon. Je la sesa matene li surmetis sian robon kaj eliris por helpi la bezonantojn aŭ almozpeti manĝaĵon.
Dum almozpetado la Budho kutime iris de domo al domo kun rigardo fiksita al la tero, silente ricevante ĉiun manĝaĵon metitan en sian bovlon. Fojfoje li iris kun siaj disĉiploj, kiuj sekvis lin en vico. Oni ofte invitis lin al sia domo por manĝi, kaj li kutime faris predikadon al ili kaj siaj sekvantoj.
La posttagmeza aktivado daŭris de la dekdua tagmeze ĝis la sesa posttagmeze.
La monaĥoj kutime iris al la Budho posttagmeze por fari demandojn kaj ricevi instruon kaj konsilojn. Poste la Budho kutime retiriĝis en sian ĉelon kaj rigardis la tutan mondon per sia mensa rigardo por vidi, ĉu iu bezonas lian helpon. Li instruis ilin en la maniero, ke ĉiu trovas la Budhon speciale instruanta al tiu per la metodo doni ĝojon al saĝuloj, pliigi saĝon al ordinaruloj kaj forigi nescion de malsaĝuloj.
La frua periodo daŭris de la sesa posttagmeze ĝis la deka posttagmeze.
En la frua periodo la sekvantoj kutime iris al la Budho aŭskulti lin aŭ fari demandojn al li por solvi siajn dubojn.
La meza periodo daŭris de la deka posttagmeze ĝis la dua frumatene.
En la meza periodo la ĉielanoj kutime kaptis bonŝancon por viziti la Budhon kaj lerni pri la Vero de la vivo. La Budho pasigis la mezan periodon en la nokto respondante iliajn demandojn.
La lasta periodo daŭris de la dua matene ĝis la kvara matene.
La Budho kutime iris tien kaj reen por unu horo meditante aŭ sin vigligante el malkomforteco de la tuttaga sidado. Poste li dormis por unu horo. Tiel ni povas vidi, ke la Budho okupiĝis tutan tagon. Fakte li nur dormis unu horon ĉiutage dum la 45 jaroj de la instruado. En la fruaj horoj de la tago li rigardis la tutan universon, kaj benis kaj feliĉigis milionjn da vivestaĵoj per sia senlima amo.
==
2-2. La monaĥiĝo de Jaŝa
Kiam la Budho restis ĉe la Cerva Parko en Benareso, riĉa junulo nomata Jaŝa venis vidi lin. Jaŝa aŭskultis la instruon de la Budho kaj tiel absorbiĝis en ĝi, ke li tuj fariĝis monaĥo.
Vespere, maljunulo venis al la Budho kaj diris, ke lia filo forlasis hejmon en la mateno dirante, ke li vizitos la Budhon, sed ne plu reiris hejmen. Ambaŭ li kaj lia edzino maltrankviliĝis opiniante, ke eble la filo estis mortigita de rabistoj. La Budho diris al la patro, ke li ne maltrankviliĝu pri tio kaj lia filo jam fariĝis monaĥo. Poste la Budho eksplikis siajn instruojn al la patro de Jaŝa, kaj tiu ankaŭ fariĝis lia sekvanto.
Jaŝa havis 54 amikojn. Ili venis al la Budho por aŭskulti liajn instruojn kaj ankaŭ fariĝis monaĥoj. Tiel en mallonga tempo aperis 60 sekvantoj de la Budho.
==
Demando: Sed mi aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn.
Respondo: Tiu onidiro nur montras la miskomprenon de idolo-farantoj. En vortaro la difino de idolo estas “bildo aŭ statuo adorata kiel dio”. Ni jam scias, ke budhanoj tute ne kredas, ke la Budho estas dio, do kiel ili povus kredi, ke peco da ligno aŭ metalo estas dio? Ĉiuj religioj uzas simbolojn por prezenti diversajn kredojn de si. En Taŭismo, la desegno de “Jino kaj jango” estas uzata por simboligi konkordon inter kontraŭaj aferoj. En Siĥismo, la glavo estas uzata kiel simbolo de spirita lukto. En Kristanismo, oni uzas fiŝon kiel simbolon de Krista ĉeesto kaj la krucon kiel simbolon de lia sindediĉo. En Budhismo, la statuo de la Budho rememorigas nin pri homa dimensio en budhisma instruo, pri la fakto, ke Budhismo estas hom-centra anstataŭ di-centra, kaj ke ni devas rigardi internen anstataŭ eksteren por trovi perfektecon kaj komprenemon. Do la onidiro, ke budhanoj adoras idolojn, estas tiel malsaĝa kiel la diro, ke kristanoj adoras fiŝon aŭ geometrian formon.
Demando: Kial homoj faras diversspecajn strangajn aferojn en budhismaj temploj?
Respondo: Multaj aferoj ŝajnas strangaj al ni kiam ni ne komprenas ilin. Anstataŭ ignori tiajn aferojn kiel strangaĵojn, ni devas provi por eltrovi ilian signifon. Tamen, estas vero, ke iuj aferoj faritaj de budhanoj originis el popularaj superstiĉo kaj miskompreno anstataŭ el la vera instruo de la Budho. Kaj tiaj miskomprenoj troviĝas ne nur en Budhismo, sed ili ankaŭ trudiĝas en ĉiujn religiojn de tempo al tempo. La Budho instruis klare kaj detale. Se iuj ne sukcesis plene kompreni, la Budho ne estas riproĉinda pro tio.
Estas vortoj en budhismaj verkoj:
Se iu suferas pro malsano, sed ne petas kuracadon eĉ kiam kuracisto estas ĉe li, tio ne estas kulpo de la kuracisto. Same, se iu suferas kaj turmentiĝas pro la malsano de kleŝo, sed ne petas helpon de la Budho, tio ne estas kulpo de la Budho. JN28-9
Oni rajtas juĝi nek Budhismon nek ajnan religion se ili ne praktikas ĝin konvene. Se vi volas scii la verajn instruojn de Budhismo, legu budhajn vortojn aŭ parolu kun tiuj, kiuj komprenas ilin konvene.
Demando: Ĉu estas budhisma ekvivalento de Kristnasko?
Respondo:Laŭ tradicio, Reĝido Sidarto naskiĝis, fariĝis la Budho kaj forpasis en plenluna tago de Vesako, la dua monato de hindia jaro, kiu konformas al aprilo-majo de la okcidenta kalendaro. En tiu tago budhanoj en ĉiuj landoj celebras tiujn okazojn vizitante monaĥejojn, partoprenante en diversaj ceremonioj aŭ eble pasigante la tagon per meditado.
Demando: Se Budhismo estas tiel bona, kial iuj budhismaj landoj estas malriĉaj?
Respondo: Se temas pri ekonomia malriĉeco per malriĉeco, estas vero, ke iuj budhismaj landoj estas malriĉaj. Sed se temas pri malriĉa vivkvalito per malriĉeco, eble iuj budhismaj landoj estas tre riĉaj. Ekzemple, Usono estas lando ekonomie potenca kaj riĉa, sed ĝi estas unu el la landoj, kies krimo-proporcio estas la plej alta en la mondo. Milionoj da maljunuloj estas ignoritaj de siaj infanoj kaj mortas solece en maljunulejoj. Hejma perforto, turmento al infanoj kaj toksiĝemo estas ĉefaj problemoj, kaj triono de la geedzoj eksedziĝas. Do ili riĉas je mono, sed malriĉas je vivkvalito. Nun se vi rigardas iujn tradiciajn budhismajn landojn, vi trovos tre malsaman situacion. Gepatroj estas honorataj kaj respektataj de siaj infanoj; krimo-proporcioj estas relative malaltaj; eksedziĝo kaj memmortigo estas raraj, kaj ankoraŭ fortaj estas tradiciaj valoroj kiel ĝentileco, malavareco kaj favoremo al fremduloj, toleremo kaj respekto al aliuloj. Kvankam ekonomie postiĝintaj, ili eble havas pli superan vivkvaliton ol lando kiel Usono. Sed eĉ se ni juĝas budhismajn landojn nur je ekonomio, unu el la plej riĉaj kaj ekonomie prosperaj landoj en la nuna mondo estas Japanio, kie plej da loĝantoj sin nomas budhanoj.
Demando: Kial ni malofte aŭdas pri filantropiaj aferoj faritaj de budhanoj?
Respondo: Eble ĉar budhanoj ne opinias sian bonfaron fanfaroninda. Antaŭ kelkaj jaroj la japana budhisma gvidanto Nikkho Nirwano ricevis la Templetan Premion pro sia laboro akceli interreligian harmonion. Ankaŭ tajlanda budhisma monaĥo lastatempe ricevis la prestiĝan Magsaysay Premion pro sia bonega laboro inter toksomaniuloj. En 1987 alia tajlanda monaĥo, Majstro Kantayapiwat ricevis la Norvegan Infanan Pacan Premion pro sia longjara laborado helpi senhejmajn infanojn en kamparoj. Kaj kiel grandskalan socian laboron faris la Okcidenta Budhisma Organizo por la malriĉuloj en Barato? Ili konstruis lernejojn, infanvartajn centrojn, malsanulejojn kaj malgrandajn industriojn por sin-provizo. Budhanoj prenas helpon al aliuloj kiel sian religian praktikon kiel faras aliaj religioj, sed ili kredas, ke ili devas fari tion kviete sen propagando.
Demando: Kial estas tiom multaj malsamaj specoj de Budhismo?
Respondo: Estas tiel multaj malsamaj specoj de sukero: bruna sukero, blanka sukero, grajnigita sukero, ŝtoneca sukero, frukta sukero kaj kando, sed ili ĉiuj estas sukeroj kaj gustas dolĉe. Oni produktas sukeron en malsamajn formojn por diversaj uzoj. Budhismo estas sama. Estas Theravada Budhismo, Zena Budhismo, Purlanda Budhismo, Yogacara Budhismo kaj Vajrajana Budhismo, sed ili ĉiuj estas instruoj de la Budho kaj havas la saman guston, la guston de libereco. Budhismo jam disvolviĝis en malsamajn formojn, do ĝi konvenas al diversaj kulturoj, en kiuj ĝi ekzistas. Oni interpretas Budhismon dum centoj da jaroj, do ĝi ankoraŭ konvenas al ĉiu nova generacio. Kvankam la specoj de Budhismo estas diversaj en la formo, tamen la esenco de ĉiuj skoloj estas la Kvar Noblaj Veroj kaj Nobla Okera Vojo. Ĉiuj ĉefaj religioj inkluzive de Budhismo jam disapartiĝis en diversajn skolojn kaj sektojn. Sed probable la diferenco inter Budhismo kaj iuj aliaj religioj estas, ke malsamaj skoloj de Budhismo ĉiam estas toleremaj kaj amikaj unu al aliaj.
==
Budhisma muziko
Jam finiĝis la programero budhisma scio. Al ni venos la programero Budhisma muziko. Ĉifoje ni ĝuos budhisman kanton pri Bodisatvo Avalokiteŝvaro.
==
La belan kanton sekvas budhismaj rakontoj. En tiu ĉi programero ni aŭskultos tri rakontojn el la libro “Amo al la vivoj”. La rakontoj venis el historietoj en la antikva ĉinio. Poste ni ankaŭ aldonos novajn rakontojn okazintajn en la nuna tempo. Ni aŭskultu la belajn rakontojn voĉlegitajn de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia.
33. Sorto Ŝanĝebla
Yuan Liuzhuang (Jŭan Liŭĝŭan) estis sperta sorto-divenisto. Li kapablis aŭguri la sorton de homoj laŭ linioj sur la manplatoj kaj formo de la nazo. Iam supera oficisto portis sian fileton al Yuan por informiĝi pri lia futuro. Yuan sciis senprokraste, ke la malgranda knabo mortos post kelkaj jaroj. Li diris tion al la oficisto.
La oficisto estis malĝojega. Survoje al la hejmo li renkontis bonzon. La bonzo demandis: “Pro kio vi aspektas tiel malĝoja?” La oficisto respondis, ke li havas malbonan informon pri sia filo. La bonzo pririgardis la knabeton kaj esploris lian sorton. Li proponis al la oficisto: “Nur per merito vi povas savi vian filon. Sed ne estas ĉiam bona ŝanco por tio. Se vi volas akumuli meritojn, la plej bona metodo estas liberigi bestojn. Per tio vi povas savi vian filon.”
La oficisto faris ĵuron senprokraste, ke li laŭeble liberigos bestojn el danĝero kaj ne plu mortigos ilin. Li laboris diligente dum pluraj jaroj, sed kiam li renkontis la bonzon, la bonzo diris: “Ne sufiĉas. Vi ankoraŭ ne akumulis sufiĉajn meritojn por savi vian filon.”
La patro laboris des pli diligente por savi pli da bestoj laŭeble. Kiam ajn estis bonŝanco por favori aliajn, ĉu homojn ĉu bestojn, li ĉiam estis la unua por donaci monon kaj tempon. Tiel li savis sennombrajn vivestaĵojn. Atinginte la aĝon destinitan al morto, lia filo vivis plu kaj elkreskis sane.
Poste, Yuan Liuzhuang informiĝis pri tio. Ekde tiam, kiam ajn li vidis homon kun malbona sorto, li ĉiam instigis tiun fari bonajn aferojn kaj savi vivestaĵojn. Tiel, multaj homoj destinitaj al morto en mizero, ĝuis longan vivon, kaj tiuj destinitaj al malriĉo, fariĝis riĉuloj.
==
34. Plilongigi Vivon
Tu Qinwu (Tu Ĉin’u), la estro de Qiantang-gubernio (Ĉjantan) en Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) malsaniĝis. Kuracisto malatente donis al li eraran medicinaĵon, kaj pro tio li preskaŭ perdis sian vivon.
Tu Qinwu ekkonsciis, kiel valora kaj efemera estas la homa vivo, li do faris ĵuron: “Mi ĵuras, ke mi dediĉos mian tutan vivon helpi aliajn kaj savi la mondon. La plej grava tasko por mi estas savi ĉiujn vivestaĵojn en la mondo kaj penti pri miaj estintaj pekoj. Krom tio mi pripensos nenion alian.”
Iutage, Bodisatvo Avalokiteŝvaro, la Kompatema Savanto en la homa mondo, venis en lian sonĝon kaj diris: “En via pasinta vivo vi estis oficisto de Chu-regno (Ĉu). Kvankam honesta, vi estis tro rigora, tiel ke al la aliaj vi kaŭzis grandan suferon, kio devus esti evitita. Vi estis nek avara nek egoisma, sed via malbona konduto perdigos al vi la postenon. Kaj krome, vi manĝis multajn vivestaĵojn, kaj via vivo mallongiĝos rezulte de tio.
“Feliĉe, la malsano elvekis vian konsciencon kaj vi faris elkoran ĵuron. Vi firmvole decidis helpi la aliajn kaj nutri nenian malamon en via koro. Se vi deziras vivi pli longe, la plej granda merito por tio estas savi vivestaĵojn. Savu vivestaĵojn malliberigitajn en la kaĝoj aŭ bredatajn por mortigo. Tio ankaŭ plialtigos vian postenon.
“Memoru kaj bone agu!”
Vekiĝinte, Tu Qinwu tuj ordonis al siaj familianoj, ke ili ne plu mortigu bestojn. Li komencis donaci monon por liberigi mortigotajn bestojn.
Poste, li estis promociita kiel estro de Jiujiang-gubernio (Ĝjuĝjan) vintre, kaj en la sekva printempo, li resaniĝis el ĉiuj suferoj. Li estis tre dankema al la budhoj kaj bodisatvoj. Li ĉiam memoris sian ĵuron helpi al la aliaj, kaj admonis homojn ne plu mortigi, sed laŭeble liberigi vivestaĵojn.
Tu estis honesta, kaj ĉiam faris sian taskon atenteme. Li ĝuis longan vivon kaj fine mortis hejme en maljuneco.
==
35. Seninfana Riĉulo
En Yuan-dinastio (Jŭan, 1279-1367), mongoloj gvidataj de Ĉinĝis Ĥano konkeris Ĉinion. Tiam vivis riĉulo kun multe da havaĵoj, sed sen infano. Li kaj lia edzino vivis en granda soleco. Ili deziregis filon, sed la deziro neniam realiĝis.
La riĉulo ĉiam malĝojis pro tio. Li ofte suspiris: “Pro kio miaj riĉaĵoj utilos al mi, se mi havos neniun infanon por heredi ilin?”
“Kial vi ne vizitu la proksiman templon kaj konsultu tiean bonzon?” proponis amiko. “Li povas scii la pasintecon kaj aǔguri la estontecon. Li povas vin helpi, eĉ se neniu alia povas tion fari.”
La riĉaj geedzoj do iris al la templo, kaj esprimis sian estimon al la budhoj. Kiam ili vidis la bonzon, ili genuiĝis kaj klinis sian kapon respektoplene al la tero.
“Honora Majstro, mi petas vin sciigi al ni, kio eraras en ni. Ni deziras infanon multe pli ol ĉion alian, sed nia deziro neniam realiĝis.”
La bonzo, farinte budhisman manovron, diris al la riĉulo: “Vi ŝuldis tro multe en la pasintaj vivoj pro mortigo de vivestaĵoj. Vi mortigis la idojn de multaj bestoj, kaj en ĉi tiu vivo, vi havos neniun infanon propran.
“La ŝuldo estis tiel peza, ke estas sufiĉe malfacile por repagi. Vi devas bedaŭri kaj penti. Se vi povos savi milionojn da vivoj, vi likvidos la ŝuldon. Se vi mortigos insekton aŭ vermon, eĉ pro malatento, vi devos savi cent aŭ pliajn vivojn kompense.
“Tio estas la plej bona rimedo por ŝanĝi vian sorton kaj havi infanon.”
La riĉulo ege emociiĝis. Li iris en la ĉefan halon de la templo kaj faris ĵuron antaŭ la budhoj, ke ili ne plu mortigos la vivestaĵojn. Kiam la geedzoj revenis hejmen, ili eklaboris por savi vivestaĵojn, kaj elspezis plej multe da havaĵoj por tio. Ili aĉetis porkojn, kokojn kaj anasojn de la bazaro, kaj aranĝis, ke ili vivu libere en la templo ĝis la natura morto. Ili aĉetis fiŝojn, krabojn, angilojn kaj metis ilin en riveron. Ili estis tre piaj al budhismo kaj partoprenis en diversaj ceremonioj en la templo por kompensi sian antaŭan pekon.
Ili persistis dum multaj jaroj. Longan tempon antaŭ ol ili savis milionon da vivoj, naskiĝis al ili knabo plaĉa kaj sana.
Ilia filo estis tiel inteligenta, ke elkreskinte li trapasis la kortegan ekzamenon je la unua fojo.
==
Jen finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Ni elkore bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la sekva semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号