Author:
• 星期五, 05 7 月, 2013

Elsendlisto
  Budhisma scio
31. La purigisto Sunita
32. La Budho kaj malsana monaĥo
Budhismaj demandoj
Budhisma muziko
Sonorado en antikva monaĥejo
Budhismaj rakontoj
31. Kompatemo al Vivestaĵoj
32. Ideala Festeno por Naskiĝtago

==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia dudeksepa elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos aktualaĵon, budhisman scion, budhisman muzikon kaj budhismajn rakontojn. Ni unue aŭskultu aktualaĵon.

==
Aktualaĵo
Okazos Xi’an-a Semera lernejo de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi
Baldaŭ okazos la internaciaj kursoj de Esperanto dum la somera feriotempo en Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi’an. La kurson ni okazigos kunlabore kun ĉina ILEI kaj Xi’an-a Esperanto-Asocio. La instruado okazos de la deka de julio ĝis la deka de aŭgusto. Ni aranĝos du kursojn ekde julio. Inter la deka kaj dudeka de julio ni okazigos bazan kurson. Miaohui instruos en la kurso laŭ sia rapida metodo. La lernantoj havos bonan fundamenton de Esperanto post la lernado. Poste estos Bekkurso gvidita de sinjoro Jano. Li instruos inter la dudeka de julio ĝis la deka de aŭgusto. Post la lernado per la rekta metodo, la kursanoj povos interkomuniki eseprante pli facile. Post la kursoj ni ankaŭ okazigos seminarion de Esperanta instruado kaj aliaj temoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj.
==
Nun ni lernos Budhisman scion. En tiu ĉi programero ni aŭskultos du ĉapitrojn el la nova traduko “La vivo de la Budho” kaj ankaŭ la unuan parton el la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”, kiun ni jam elsendis antaŭ kelkaj monatoj. Ni tion faris por kontentigi la bezonon de novaj aŭskultantoj. Se vi havas novajn demandojn pri budhismo dum la aŭskultado, bonvonu informi nin, kaj ni respondos laŭeble plej frue en sekvaj elsendoj. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
31. La purigisto Sunita
En Savati vivis purigisto Sunita. Li laboris diligente, sed lia enspezo sufiĉis nur por plenigi lian stomakon. Li devis dormi ĉe la vojo pro manko de loĝejo. Li ofte vidis aliajn homojn amuziĝantaj, sed ne rajtis sin miksi en ilin, ĉar tiuj homoj nomis lin forĵetito. Kiam iuj el superaj klasoj iris sur la vojo, Sunita devis forkuri kaj sin kaŝi, por ke lia ombro ne tuŝu ilin. Se li ne forlasis sufiĉe rapide, li ricevis riproĉon kaj eĉ baton. Kompatinda Sunita havis ege mizeran vivon.
Iutage, kiam Sunita okupiĝis pri purigado de malpurega vojo, li vidis, ke la Budho alvenas kun miloj da sekvantoj. Li tuj pleniĝis de ĝojo kaj timo, sed povis trovi neniun lokon por sin kaŝi. Li do nur staris respektoplene kun siaj manplatoj kunmetitaj ĉe la brusto. La Budho haltis kaj diris al la kompatinda Sunita per dolĉa kaj ĝentila voĉo: “Mia kara amiko, ĉu vi volontas forlasi la laboron kaj sekvi min?”
Antaŭe, neniu parolis tiel amike al Sunita. Lia koro tuj pleniĝis de ĝojo kaj liaj okuloj malsekiĝis de larmoj. Li diris: “Plej honora Sinjoro! Mi ĉiam ricevis ordonojn, sed neniam afablajn vortojn. Se vi akceptos malpuran kaj mizeran purigiston kia mi estas, mi sekvos vin.”
Do la Budho ordinis Sunitan kaj la lasta ricevis budhajn instruojn kune kun aliaj monaĥoj. Ekde tiam, neniu sciis, el kiu kasto devenis Sunita, kaj neniu traktis lin kun malŝato kaj krueleco. Lin respektis ĉiuj homoj, eĉ reĝoj, ministroj kaj generaloj.
==
32. La Budho kaj malsana monaĥo
Iutage, la Budho vizitis monaĥejon. Li preterpasis ĉelon, en kiu kuŝis monaĥo suferanta de terura malsano. Kvankam en la monaĥejo loĝis aliaj monaĥoj, tamen neniu el ili zorgis pri sia malsana frato. Vidinte la bedaŭrindan situacion, la Budho ekprizorgis la suferanton. Li alvenigis Anandan kaj ili kune banis la monaĥon, ŝanĝis lian malpuran litaĵon kaj mildigis lian doloron.
Poste la Budho deadmonis la monaĥojn de ilia senhelpemo kaj kuraĝigis ilin prizorgi la malsanulojn kaj suferantojn. Li konkludis per diro: “Kiu ajn servas al malsanuloj kaj suferantoj, tiu servas simile al mi.”

==
Ekde hodiaŭ ni redisaŭdigos esperantan tradukon “Budhismaj demandoj kaj budhismaj rakontoj”. La libro estas angle verkita de Majstro S Dhamika kaj esperantigita de Miaohui. Hodiaŭ ni lernos la unuan parton de Ĉapitro Unu je la titolo “Kio estas Budhismo”.
1. Kio estas Budhismo
Demando: Kio estas Budhismo?
Respondo: La nomo Budhismo venis el la vorto ‘bodhi’, kiu signifas iluminiĝon. Do ni povas diri, ke Budhismo estas la filozofio de iluminiĝo. Tiu ĉi filozofio havas sian originon en la sperto de Sinjoro Sidarto Gotamo, konata kiel Budho Ŝakjamunio, kiu iluminiĝis en la aĝo de 35 jaroj. Nun Budhismo estas 2500-jara kaj havas ĉirkaŭ 300 milionojn da sekvantoj en la tuta mondo. Ĝis antaŭ cent jaroj, Budhismo ĉefe estis azia filozofio, sed nun ĝi akiras pli kaj pli da sekvantoj en Eŭropo, Aŭstralio kaj Ameriko.
Demando: Do Budhismo estas nur filozofio, ĉu ne?
Respondo: La vorto “filozofio” devenis el du vortoj ‘philo’ signifanta amon kaj ‘sophia’ signifanta saĝon. Do filozofio estas la amo de saĝo aŭ amo kaj saĝo. Ambaŭ signifoj perfekte priskribas Budhismon. Budhismo instruas, ke ni devas pene disvolvi nian intelekton ĝisplene por klare kompreni ĉion. Ĝi ankaŭ instruas, ke ni disvolvu niajn amon kaj bonkorecon por esti veraj amikoj al ĉiuj estaĵoj. Do Budhismo estas filozofio, sed ne nur filozofio. Ĝi estas la plej supera filozofio.
Demando: Kiu estis la Budho?
Respondo: En la jaro 563 a.K. bebo naskiĝis en reĝa familio de Norda Hindio. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, sed fine trovis, ke la komforto kaj sekureco en la mondo ne garantias homan feliĉon. Li estis profunde kortuŝita de homaj suferoj, kiujn li vidis en diversaj lokoj. Li decidis eltrovi la ŝlosilon al homa feliĉo. Kiam li estis 29-jara, li forlasis siajn edzinon kaj infanon, kaj iris al tiamaj grandaj religiaj instruistoj en tiu periodo por lerni de ili. Ili instruis lin multe, sed neniu el ili sciis la veran kaŭzon de homaj suferoj kaj la ĝustan metodon por venki ĝin. Fine, post sesjaraj studado, klopodado kaj meditado li ekhavis sperton, en kiu ĉiuj liaj nescioj malaperis kaj li subite iluminiĝis. Ekde tiam li nomiĝis Budho, la Iluminiĝinto. Dum la sekvaj 45 jaroj, li vojaĝis ĉie en norda Hindio por instrui al homoj tion, kion li eltrovis. Liaj kompato kaj pacienco estis superordinaraj kaj li havis milojn da sekvantoj. En la 80-a jaraĝo li forpasis pro maljuneco kaj malsano sed ankoraŭ kun digneco kaj sereneco.
Demando: Ĉu ne estis malrespondece por la Budho, ke li forlasis siajn edzinon kaj infanon?
Respondo: Probable ne estis facile por la Budho forlasi sian familion. Supozeble li hezitis kaj maltrankviliĝis dum longa tempo antaŭ sia fina forlaso. Sed li faris elekton, ĉu li sin dediĉu al sia familio aŭ al la mondo. Fine, pro lia granda kompato li sin dediĉis al la tuta mondo, kaj la tuta mondo ankoraŭ profitas de lia sindediĉo. Tio ne estis malrespondeco. Eble tio estis la plej signifoplena ofero, kiun oni neniam faris antaŭe.
Demando: Se la Budho estas mortinta, kiel li povas helpi nin?
Respondo: Jam mortis Michael Faraday, kiu eltrovis elektron, sed lia eltrovo ankoraŭ helpas nin. Ankaŭ mortis Louis Pasteur, kiu inventis kuracmetodojn kontraŭ tiel multaj malsanoj, sed liaj medicinaj eltrovoj ankoraŭ savas vivojn. Mortis Leonardo da Vinci, kiu kreis majstraĵojn de arto, sed liaj pentraĵoj ankoraŭ inspiras kaj ĝojigas nin. Grandaj herooj kaj heroinoj jam mortis eble antaŭ centoj da jaroj, sed kiam ni legas pri iliaj kondutoj kaj atingoj, ni ankoraŭ ricevis inspiron por konduti kiel ili. Jes, la Budho jam mortis, sed 2500 jarojn poste liaj instruoj ankoraŭ helpas homojn; lia ekzemplo ankoraŭ inspiras homojn kaj liaj vortoj ankoraŭ ŝanĝas homan vivon. Nur la Budho havas tiel grandan potencon milojn da jaroj post sia morto.
Demando: Ĉu la Budho estis dio?
Respondo: Ne, li ne estis dio. Li neniam asertis, ke li estas dio, la infano de dio aŭ eĉ la sendito de dio. Li estis homo, kiu perfektigis sin mem kaj instruis, ke ankaŭ ni povas perfektigi nin mem se ni sekvas lian ekzemplon.
Demando: Se la Budho ne estas dio, kial homoj adoras lin?
Respondo: Estas diversspecaj adoroj. Kiam iuj adoras dion, ili laŭdas lin aŭ ŝin, prezentas oferojn kaj petas favorojn, kredante, ke la dio aŭdos iliajn laŭdojn, ricevos iliajn oferojn kaj respondos iliajn preĝojn. Budhanoj ne praktikas tiuspecan adoron. Estas alispeca adoro kiam ni montras nian respekton al iu aŭ io respektinda. Ni stariĝas kiam instruisto venas en la klasĉambron; ni manpremas kun eminentulo kiam ni renkontas lin; ni salutas kiam oni ludas nacian himnon. Tio estas ĉiuj gestoj de respekto kaj adoro por montri nian admiron al speciala persono aŭ afero. Jen adoro, kiun budhanoj praktikas. Statuo de la Budho kun la manoj sur la kruroj kaj kompatema rideto sur la vizaĝo rememorigas, ke ni strebu por disvolvi niajn internajn pacon kaj amon; la incensa parfumo rememorigas nin pri trapenetranta influo de virto; la lampo rememorigas nin pri lumo de scio, kaj la floroj, kiuj baldaŭ senkoloriĝas kaj velkiĝas, rememorigas nin pri efemereco. Kiam ni riverencas, ni esprimas nian dankemon al la Budho por liaj instruoj al ni. Tio estas la signifo de budhana adoro.
==
Venas al ni la programero “Budhisma muziko”. Ĉifoje ni ĝuos muzikon “Sonorado en antikva monaĥejo”.
Sekvas programero “Budhismaj rakontoj”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos du rakontojn el la esperanta traduko “Amo al la vivoj” voĉlegita de samideano Zhao Jianping el ĈRI. Bonan aŭdeblecon!
==
31. Kompatemo al Vivestaĵoj
En Ming-dinastio (Min, 1368-1644 p. K.) estis upasako nomata Wang Cheng (Ŭan Ĉen). Li ĉiam fervore helpis aliajn, precipe malriĉulojn kaj orfojn.
Wang Cheng litaniis sutrojn ĉiutage. Li estis tre pia, sed pro io li ne obeis nur unu el la budhismaj reguloj: li ne estis vegetarano.
Li vivis dum malbona periodo. En la lando regis multaj katastrofoj, kaj tumultis banditoj kaj aliaj kontraŭleĝaj aferoj. Li aŭdis, ke en iu kaverno vivas bonzo, kiu praktikas budhismon diligente kaj scipovas aŭguri pri la estinteco kaj estonteco. Li bone sciis pri la nunaj kaŭzoj kaj la estontaj rezultoj. Wang Cheng decidis viziti lin por peti instruon, malgraŭ la vojo longa kaj danĝera.
Poste, Wang Cheng atingis la kavernon de la bonzo post multaj malfacilaĵoj. Li salutis la bonzon: “Via Honora Majstro, la nuna mondo plenas de banditoj kaj kontraŭleĝaĵoj. Oni estas subpremata de tiuj posedantaj armilojn. Ni ne scias kiel daŭrigi nian vivon. Ni dronas en granda katastrofo. Mi vizitas vin speciale por peti vian favoron helpi nin pluvivi.”
La bonzo ridetis: “Vi estas Wang Cheng, ĉu ne? ”
Wang surpriziĝis. “Jes, Majstro. Sed kiel vi scias mian nomon? Kio estas via honora instruo?”
“Se vi ne estas vegetarano, vi nur vane donas vian tempon al tiuj problemoj.”
Wang Cheng demandis insiste, sed la bonzo respondis neniom plue. Wang Cheng povis fari nenion alian ol hejmenreveni kaj pripensadi, kion li lernis. Li faris decidon ne plu manĝi viandon.
Wang Cheng reiris al la kaverno post pluraj jaroj. Vidinte lin, la bonzo ridis: “Bone, vi komprenis tion. Vi finfine memoras la instruon pri kompatemo en la koro.”
“Ni vivas en la periodo, en kiu oni reciproke superruzas. La lando plenas de banditoj. Nur tiuj, kiuj ne mortigas, povas vivi pace. Tio estas la ekvilibro de la universo.”
Dirinte, la bonzo fermis siajn okulojn kaj daŭrigis sian kontempladon.
Wang Cheng revenis hejmen kaj instruis al ĉiuj, ke neniu el tiuj, kiuj mortigas vivestaĵojn, povas ĝui pacon, ĉar mortigo kaŭzas mortigon. Se vi manĝas viandon, vi certe respondecas pri mortigado. Tiel, eĉ se vi faras bonajn aferojn, vi ne povas ĝui la veran pacon. Por ĝui pacon, vi devas klopodi por krei pacon anstataŭ kaǔzi suferon. La plej bona metodo por tio estas respekti ĉian vivestaĵon kaj manĝi nur vegetaran manĝaĵon.
==
32. Ideala Festeno por Naskiĝtago
Avino Xu estis patrino de Imperia-akademiano Xu en la kortego. Ili vivis en Kunshan-gubernio (Kunŝan) dum Ming-dinastio (Min).
Avino Xu estis vegetaranino dum sia tuta vivo. Ŝi emis fari bonajn aferojn, kaj helpadis malriĉulojn per sia tuta kapablo. Ŝi faris budhisman praktikon matene kaj vespere, kaj ne forgesis tion eĉ en unu tago.
Ŝi estis afabla al siaj infanoj, kaj ĉiuj infanoj estis fidelaj al ŝi. Ili vivis feliĉe kaj harmonie.
En 1637, Avino Xu celebris sian sesdekan naskiĝtagon. La sesdeka naskiĝtago estis grava por ĉinoj, sed ŝi ne celebris la feston per kukoj kaj kandeloj. Tri tagojn antaŭ la naskiĝtago, ŝi ordonis siajn infanojn pretigi manĝaĵojn kaj monon por ĉiuj malriĉuloj en la regiono.
La malriĉuloj kolektiĝis en ŝian domon je la naskiĝtago, kaj ili ĉiuj estis feliĉaj. La bongusta festeno estis preparita per vegetaraj manĝaĵoj. Ĉiuj manĝis ĝissate.
La amikoj kaj parencoj de Avino Xu alvenis celebri la feston. Ĉinoj kutime donis nur monon anstataŭ alian donacon je la naskiĝtago, do Avino Xu ricevis multe da mono pro tio. Ŝi alvenigis sian nepon kaj diris: “Per la mono presu La Lotusan Sutron por ĉiuj amikoj kaj parencoj.”
En tiu epoko, la libropresado estis tre malfacila, kaj libroj estis rare haveblaj. Por presi libron oni devis gravuri ideogramojn sur lignotabulo, unu sub alia kaj paĝon post paĝo. La Lotusan Sutron oni elpresis post tri jaroj.
La sutro estis preta ĵus antaŭ ŝia 63-a naskiĝtago. Ŝi invitis ĉiujn siajn amikojn kaj parencojn al sia naskiĝtaga festeno, kaj ĉi-foje, ŝi donacis La Lotusan Sutron po unu ekzemplero al ili.
Avino Xu ĝuis longan vivon. Ŝi restis sana kaj vigloplena je la aĝo de okdek jaroj, kaj ŝi ĉiam havis bonan apetiton. Ĉiuj diris, ke ŝi aspektas ne pli ol sesdek-jara. Ŝiaj gefiloj kaj genepoj diris, ke ili estas tre feliĉaj kaj prosperaj, ĉar ĉiuj el ili estas vegetaranoj, kaj krome, Avino Xu faris tiel multajn bonajn agojn. Ŝi vivis ĝis pli ol naŭdek jaroj kaj forpasis plezure sen ajna malsano.
==
La tempo flugas pli rapide ol nia imago, kaj nun venas la fino de nia elsendo. Antaŭ la adiaŭo ni sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la sekva semajnfino. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!
==

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号