Author:
• 星期六, 22 6 月, 2013

Elsendlisto:

Budhisma scio

Ĉapitro 1-25. La rakonto de Reĝido Rahula

Ĉapitro 1-26. Du ĉefaj disĉiploj

Ĉapitro 1-27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka

Budhisma muziko

Ses-silaba mantro

Budhismaj rakontoj

25. Majstro Huinen

26 . Kadavroj de Bestoj

27. La Lango de Kapro

Farmisto kaj Tri demonoj

Saluton, karaj amiko!
Hodiaŭ estas nia dudek-kvina elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj.
Ni aŭskultu budhisman scion unue. En tiu ĉi programero ni lernos ĉapitrojn 25, 26 kaj 27 el la esperanta traduko “La vivo de la Budho.” Bonan aŭdeblecon al vi!
==
25. La rakonto de Reĝido Rahula
En la sepa tago post la hejmenreveno de la Budho, Reĝidino Jasodara vestis la junan Rahulan. La filo de la Budho vartiĝis de siaj patrino kaj avo, kaj jam aĝis sep jarojn. Ŝi montris al la Budho kaj diris: “Jen estas via patro, Rahula. Iru kaj petu de li vian heredaĵon.”
Naiva Rahula iris al la Budho, kaj rigardante lian vizaĝon, diris al li la vortojn de sia patrino, kaj aldonis: “Patro, eĉ ankaŭ via ombro plaĉas al mi.”
Kiam la Budho forlasis la palacon, Rahula sekvis lin dirante, “Donu al mi mian heredaĵon.” Irante al la parko, la Budho pensis: “Li deziras la valoraĵon de la patro, sed tio nur akompanas la homan vivon, kaj estas plena de malfacilo kaj suferado. Anstataŭe mi heredigos al li tion, kion mi scias, kaj tiel mi donos al li bonegan heredaĵon.” La Budho petis sian disĉiplon Ŝariputa, ke li ordinu Rahulan.
Reĝo Sudodana ege ĉagreniĝis informiĝinte, ke lia aminda nepo fariĝis monaĥo. Li diris al la Budho: “Kiam vi forlasis hejmon, mi tristiĝis. Kiam Nanda forlasis hejmon, mia koro doloris. Mi koncentris mian amon al mia nepo, kaj ankaŭ mia nura trezoro forlasis min. Bonvolu ne plu ordini junulojn sen konsento de iliaj gepatroj.” La Budho konsentis pri tio kaj ekde tiam ne plu ordinis junulojn sen konsento de iliaj gepatroj.
==
26. Du ĉefaj disĉiploj
Proksime al Raĝagaha situis du vilaĝoj nomataj Upatisa kaj Kolita. La estroj de ambaŭ vilaĝoj ankaŭ konatiĝis kiel Upatisa kaj Kolita. Ili estis tre intimaj amikoj.
Iutage Sari, la edzino de Upatisa, naskis filon nomatan Ŝariputa. En la sama tago Mogali, la edzino de Kolita, ankaŭ naskis filon nomatan Mogalana. Poste, iliaj filoj fariĝis bonaj amikoj.
Kreskinte, ambaŭ knaboj ŝatis rigardi dramon. Iutage kiam ili spektis dramon nomatan Giraga Samapuĝa, kiu signifas la Festan Monton, ili decidis forlasi hejmon por trovi pli grandajn feliĉon kaj komprenon pri la vivo ol tion, kion ili lernis de la teatraĵoj.
Tiam ĉe Raĝagaha vivis fama religia instruisto nomata Ŝanĝaja. Ambaŭ amikoj iris por lerni de li, sed post nelonge ili forlasis lin, trovinte, ke lia instruado estas ne kontentiga. Ili promesis reciproke, ke ili daŭrigu la serĉadon, studon kaj meditadon por klopodi al la Vero de la vivo, kaj se iu el ili trovis ĝin unue, tiu tuj informu la alian.
Iumatene, Ŝariputa vidis asketon Asaĝi petantan almozon en la ĉefa strato de Raĝagaha. Li iris de domo al domo kun mieno modesta kaj trankvila. Kiam Ŝariputa pli proksimiĝis, li elvidis sur la vizaĝo de Asaĝi perfekte trankvilan mienon kiel glatan lagon sub la kvieta klara ĉielo. Ŝariputa aliris kaj diris modeste: “Via mieno estas serena, Amiko. Viaj okuloj estas tiel klaraj kaj brilaj. Kiu estas via instruisto kaj kion li instruas, Sinjoro?”
“Mi tuj diros al vi pri tio, frato,” respondis Asaĝi, “Estas granda asketo de Ŝakja klano. Li forlasis siajn hejmon kaj landon por sekvi senhejman vivon. Li estas mia instruisto. Lian instruon mi sekvas kaj praktikas.”
“Bonvolu informi min pli.”
“Mi nur estas novulo al la vojo de la Budho,” respondis la asketo modeste, “Mi ankoraŭ ne scias tre multe. Sed mi diros al vi koncize.”
“Tion mi volas, frato,” diris Ŝariputa rapide, “Bonvole diru al mi la signifon de la instruoj sen superfluaj vortoj!”
“Bonege,” respondis la asketo, “Aŭskultu! La Budho instruas, ke kaŭzo troviĝas por ĉiuj aferoj, kaj tiel ankaŭ por la malestiĝo de la aferoj.”
Post kiam Honora Asaĝi finis tiujn vortojn, Ŝariputa tuj komprenis la signifon per sia saĝeco. Li komprenis la veron, ke ĉio ekzistanta aŭ ekzistonta devas malestiĝi. Li diris: “Se tio estas la budha instruo, vi jam trovis la staton liberan de malĝojo kaj sufero, kaj plenan de paco kaj feliĉo.” Espriminte sian dankemon al Asaĝi, Ŝariputa tuj trovis sian amikon Mogalana por informi lin pri la grava novaĵo.
Antaŭ ol li ekparolis, Mogalana kriis, “Ha, frato! Kiel klara kaj brila via vizaĝo estas! Ĉu finfine vi trovis tion, kion ni serĉas?”
“Jes, Frato, vi pravas,” respondis Ŝariputa ĝojplene. Li tuj eksplikis al li la instruon de la Budho.
Tiel Ŝariputa kaj Mogalana aliĝis al la Budho kaj nur en mallonga tempo fariĝis du el liaj ĉefaj disĉiploj. Ŝariputa famiĝis pro sia saĝo kaj Mogalana pro la magia povo.
==
27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka
Iam en tre malriĉa familio naskiĝis knabo nomata Ŝopaka. Kiam li estis sepjara, lia patro mortis kaj lia patrino edziniĝis al alia viro, kiu estis tre malica kaj kruela. La nova duonpatro ĉiam batis kaj insultis malgrandan Ŝopakan, kiu estis tre bonkora, senkulpa kaj bona.
La duonpatro pensis: “Tiu ĉi knabaĉo estas abomeninda sentaŭgulo, sed mi povas fari nenion kontraŭ li ĉar lia patrino tre amas lin. Kion mi faru kontraŭ li?”
Iuvespere li diris: “Kara filo, ni iom promenu.”
La knabo surpriziĝis kaj pensis: “La duonpatro neniam tiel bonkore parolis al mi. Eble mia patrino petis lin esti bonkora al mi.” Do li ĝojplene eliris kun la duonpatro.
Ili iris al tombejo, kie estis multaj putraj kadavroj. La duonpatro ligis Ŝopakan al unu el ili, lasante lin sola kaj ploranta.
Ju pli mallumiĝis, des pli timiĝis Ŝopaka. Li restis sola en la tombejo kaj tiel teruriĝis, ke liaj haroj stariĝis kaj ŝvitoj fluis de lia korpo. La bruo de ŝakaloj, tigroj, leopardoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj faris lin despli terurigitaj. Kiam li preskaŭ paraliziĝis pro timo, li vidis, ke homo kun nobla mieno kaj brila lumo iris al li kaj diris: “Ne ploru, Ŝopaka. Mi venis por helpi vin, do ne timu.” Tiam Ŝopaka rompis sian ligilon kaj trovis sin staranta antaŭ la Budho en Ĝetavana Monaĥejo. La Budho banis lin, donis al li manĝaĵon kaj veston, komfortigis kaj konsolis lin.
Samtempe, reveninte hejmen, la malica duonpatro ricevis demandon de la edzino. “Kie estas mia filo?” Ŝi demandis. “Mi ne scias,” li respondis, “li revenis hejmen antaŭ mi.” La patrino ne povis endormiĝi tutan nokton pro maltrankvileco pri sia filo.
Frue en la sekva tago ŝi iris peti helpon de la Budho. “Kial vi ploras, Fratino?” demandis la Budho.
“Sinjoro,” respondis la virino, “Mi havas solan filon, kaj li perdiĝis en la lasta nokto. Mia edzo promenis kun Ŝopaka kaj la malgranda knabo neniam revenis hejmen.”
“Ne maltrankviliĝu, Fratino. Via filo estas sekura. Jen li estas.” Dirante, la Budho montris al ŝi Ŝopakan, kiu jam fariĝis monaĥo. La patrino ĝojegis denove vidinte sian karan filon. Aŭdinte la instruon de la Budho, ankaŭ ŝi fariĝis lia sekvantino.
==
Venas la programero budhisma muziko. En tiu ĉi programero ni aŭskultos muzikon de ses-silaba mantro. Ĝi estas mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro, kiu tre plaĉas al homoj en Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj.
==
Sekvas la lasta programero de budhismaj rakontoj. Hodiaŭ ni aŭskultos tri rakontojn el la libro “Amo al la vivoj” kaj unu rakonton tradukitan de samideanino Arris. Nun ni aŭskultu rakontojn.
==
25. Majstro Huinen
Granda majstro Huineng (Hŭinen) vivis de 638 ĝis 713. Lia familio estis tiel malriĉa, ke li neniam havis ŝancon viziti lernejon por lerni skribi kaj legi, sed li havis profundan naturdotitan inteligentecon. Aŭdinte budhan darmon, li tuj fariĝis bonzo kun firma volo. Li laboris diligente, kaj baldaŭ atingis iluminiĝon. Lia instruisto, la kvina patriarko de la zenisma skolo, transdonis al li la robon, kiun la unua patriarko Bodhidarmo portis el Hindio. Huineng fariĝis la sesa patriarko de la zenisma skolo.
Iluminiĝinte, li konsciis, ke la sufero de homoj estas kaŭzita pro mortigo de bestoj por manĝado. Li petis, ke oni ĉesu manĝi vivestaĵojn por eviti suferon kaj malfeliĉon, sed neniu obeis lin.
Huineng sentis grandan bedaŭron, ke la ĉasistoj mortigis bestojn senĉese. Li do demetis la bonzan robon kaj lasis la harojn kreski tiel, ke li ne plu aspektis kiel bonzo. Li sin anigis al grupo de ĉasistoj, kiuj pasigis longan tempon por ĉasi en montaro.
Huineng nek pafis nek starigis retojn, do la ĉasistoj ordonis lin gardi la retojn. Tio estis ĝuste dezirata de li. Kiam li vidis bestojn kaptitaj en la reto, li ĉiam liberigis ilin se la ĉasistoj ne estis proksime; se la ĉasistoj ĉeestis, li do ploris kaj petis ilin liberigi la bestojn.
Li restis ĉe la ĉasistoj dek ses jarojn. Tiel li ne nur savis multajn bestojn, sed ankaŭ konvertis multajn ĉasistojn. Ili ekkonsciis pri la krueleco de sia kariero, kaj trovis aliajn rimedojn por sin vivteni.
Poste, Huineng majstriĝis en sia propra templo. Li estis tiel bonkora kaj saĝa, ke la homoj venis de malproksime el diversaj regionoj por fariĝi budhanoj kaj lerni de li. Liaj disĉiploj disvastigis lian instruon de zenismo en Koreion kaj Japanion. Kaj en la nuna periodo, lia instruo plivastiĝas ankaŭ en Eŭropo kaj Ameriko.
==
26 . Kadavroj de Bestoj
Antaŭ longe en Xuancheng-urbo (Ŝjŭanĉen) vivis Geng Benshu (Gen Benŝu), kiu neniam manĝis bovaĵon.
Iutage, Geng Benshu malsaniĝis. La kuracisto preskribis por li medikamenton, kiun li devos preni kun bova cerbo. Informiĝinte pri tio, liaj amikoj donacis al li bovajn viandon kaj cerbon kiel medicinaĵon. Geng transdonis la bovaĵon al siaj servantoj, kaj prenis nur la medikamenton. Li opiniis, ke tiamaniere li estas senkulpa kontraŭ la vivestaĵoj.
Li sonĝis iunokte, ke dio en belega kostumo lin riproĉas, “Vi probable manĝis bovaĵon. Alie, vi tute ne tiel fiodoras!”
Geng tuj sin senkulpigis: “Ne, mi neniam manĝis bovaĵon.”
La dio ordonis subulon alporti notlibron kaj prienketis la konduton de Geng. “Vi manĝis neniom da bovaĵo, sed pro via malsano, vi rompis la universalan regulon. Vi donis la mortintan kadavron al viaj servantoj por manĝi. Via vivo pli mallongiĝos pro tio.”
“Tamen vi havas la firman volon ne preni viandon kontraǔ malsanego, kaj jam esprimis vian elkoran pentegon. Se vi restos nemortiganta la vivestaĵojn kaj ankaŭ admonos la aliajn ne plu manĝi viandon, vi estos indulgita.” Geng demandis: “Kion mi faru, se oni donacos bovaĵon al mi?”
La dio ekridis. “Kompreneble vi devas scii, ke la kadavro de mortintoj devas esti enterigita respekte. Se vi persistas en tio, vi certe povos fari multajn bonajn aferojn.”
Kiam Geng vekiĝis, li trovis, ke tio estas nur sonĝo, sed la instruo de la dio estis tre grava. Li do notis la okazaĵon, por ke ĉiuj aliaj legu. Vivestaĵoj ne devas esti mortigitaj. Eĉ se iu donacos al vi viandon, memoru, ke tio estas kadavro de mortintaj bestoj, kaj vi devas enterigi ĝin.
==
27. La Lango de Kapro
Tang-dinastio (Tan, 618 – 907 p. K.) estis unu el la plej grandaj eraoj en la ĉina historio. En la ĉefurbo vivis Pan Guo (Pan Gŭo). Kiam li estis tre juna, li gajnis postenon en la kortego per sia eksterordinara luktarto. Li estis societema, kaj amikiĝis kun multaj junuloj proksimaj.
Iutage ili grupe piediris preter tombejo kaj Pan ekvidis kapron inter la tomboj. Eble kapristo forgesis ĝin. La kapro absorbiĝis en manĝado de herbo. Pan kaj liaj amikoj ĉirkaŭis ĝin kaj volis fortiri ĝin. Survoje la kapro komencis blekadi. Ili timis, ke la kapristo aŭdos la mekadon kaj trovos la kapron. Pan do detranĉis ĝian langon. Li opiniis, ke li estas granda saĝulo.
Reveninte hejmen, ili mortigis la kapron kaj rostis ĝin. Ili formanĝis la viandon kun multe da vino, kaj ege plezuris de tio.
En la sekva jaro, Pan trovis terurite, ke lia lango mallongiĝas. Ĝi fariĝis pli kaj pli mallonga, kaj ĝisfine li perdis parolan kapablon. Ne plu povante plenumi sian ordinaran taskon, li petis eksiĝon. Li povis fari nenion alian ol serĉadi diversajn metodojn por renormaligi sian langon.
Lia superulo Zheng Yuqing (Ĝen Juĉin) suspektis, ke Pan ĉesigis sian laboron pro maldiligenteco. Li do ordonis al Pan malfermi la buŝon por kontroli, ĉu li vere malsanas. Li trovis timigite, ke nur langa radiko restas en la buŝo de Pan. Li demandis pri la kaŭzo, kaj Pan levis penikon kaj skribis: “Tio okazis eble pro tio, ke ni kelkaj ŝtelis kapron en la pasinta jaro. Kiam la kapro blekis, mi deigis ĝian langon el la buŝo.”
Zheng Yuqing konsciis, ke la lango de Pan perdiĝis nur por kompenso al la kapro. Li do ordonis al siaj subuloj okazigi budhisman ceremonion kiel rekompencon al la kapro. Li ordonis al Pan kopii la Lotusan Sutron (Saddharmapundarika-sutra).
Pan pentegis pri sia peko. Li ĵuris ne plu manĝi viandon, sed laŭeble favori kaprojn per bonaj agoj, budhismaj ceremonioj kaj preĝoj.
Lia lango revenis post unu jaro.
Kiam li trovis, ke lia lango reaperis en la antaŭa formo, li tremis de surprizo. Li hastis al la oficejo kaj raportis tion al Zheng. Zheng laŭdis lin pri la firma volo kompensi kulpon. Kiam Pan kapablis paroli normale, Zheng promociis lin. Zheng estis tiel honesta kaj prudenta, ke ĉiuj laŭdis lin. Informiĝinte pri tio, Imperiestro Taizong (Li Shimin, 599 – 649), unu el la plej saĝaj regantoj en la ĉina historio, promociis lin al posteno de revizoro, unu el la plej altaj postenoj en la kortego.
Zheng Yuqing raportis al la imperiestro, ke li promociiĝis ĝuste pro la meritoj favoraj al la kapro.
==
Farmisto kaj Tri demonoj
Iam maljuna demono vidis, ke la homoj vivas tre feliĉe. Do li pensis: “Ni devas ĝeni ilin. Se ne, ne plu ekzistos la demonoj.”
Unue li sendis junan demonon por ĝeni iun farmiston, ĉar li vidis, ke la farmisto pene laboras ĉiutage, kaj malmulte rikoltas ĉiujare, sed li ankoraŭ estas tiel ĝoja kaj sufiĉe kontenta pri ĉio. Tiam la juna demono pensis: “Kiel mi malhelpu la farmiston”? Do li malmoligis la kampojn de la farmisto, por ke tiu retiriĝu antaŭ la malfacilaĵo. La farmisto elspezis multe pli longan tempon por plugi ĉiun pecon da tero. Li elĉerpiĝis de la peniga laboro, sed post iom da ripozo li daŭrigis la laboron senplende. Vidinte tion, la juna demono povis fari nenion ol foriri palpinte sian nazon.
Poste la maljuna demono sendis la duan junan demonon. La dua demono pensis: “Eĉ estas senutile penigi lin, do mi forprenu lian manĝaĵon!” La juna demono ŝtelis la panon kaj akvon de la farmisto. Li pensis: ” La farmisto laboras tiel pene, kaj suferas de laceco kaj malsato. Trovinte, ke eĉ perdiĝis la pano kaj akvo, li certe eksaltos de furiozeco!” La farmisto soifa kaj malsata sidiĝis sub arbo por ripozi kaj manĝi, sed eksteratende trovis, ke malaperis la pano kaj akvo. “Kiu kompatinda homo pli bezonas la panon kaj akvon? Se li povas ricevi pli da varmo per la manĝaĵo, tio estas sufiĉe bona.” Refoje malsukcesis la malica plano, kaj la juna demono foriris kun malĝojo.
La maljuna demono miris: “Ĉu per neniu metodo ni povos malbonigi la farmiston?” Ĝuste tiam aperis la tria juna demono.
Li diris kun fida tono al la maljuna demono: “Mi havas metodon por malbonigi lin.”
La juna demono unue amikiĝis kun la farmisto, kiu ankaŭ tre ĝojis pro la amikiĝo. La demono havis povon aŭguri, do li diris al farmisto, ke estos sekeco venontjare, kaj oni devas semi rizon en malseka loko en la sekva jaro. La farmisto tiel faris. En venonta jaro aliaj homoj rikoltis neniom, sed nur la farmisto rikoltis multe. Tial li riĉiĝis.
Poste la juna demono konsilis al la farmisto ĉiujare, kion li plantu en sekvanta jaro. La farmisto ege riĉiĝis post tri jaroj.
Laŭ la propono de la demono, la farmisto produktis brandon per rizo, kaj vendis ĝin por gajni pli da mono. Iom post iom, la farmisto ne plu laboris. Nur per negoco de brando li povis enspezi multe.
Iutage venis la maljuna demono. La juna demono diris al li: “Rigardu! Nun mi montros al vi mian sukceson. La farmisto jam havas sangon de porko.” La farmisto okazigis vesperan festenon, en kiu ĉeestis ĉiuj riĉuloj. Ili trinkis la plej bonan alkoholaĵon, kaj manĝis la plej delikatan manĝaĵon. Krome multaj servistoj laboris por ili. Ili manĝis ege malŝpareme, ebriiĝis morte, kaj iliaj vestoj tute malbonordiĝis. Ili fariĝis tiel dikaj kaj stultaj kiel porkoj.
“Krome, vi ankoraŭ povos vidi, ke en lia korpo fluas lupa sango.” la juna demono daŭrigis. Tiam, iu servisto envenis kun vino, kaj sin faligis malforte.
La farmisto tuj riproĉis lin: “Kiel malatenta vi estas!” “Ve! Mastro, ni ankoraŭ ne havas ŝancon preni manĝon ĝis nun. Ni ne plu havas forton pro malsato.”
“La laboro ankoraŭ ne finiĝis. Kiel vi rajtas manĝi?”
Vidinte tion, la maljuna demono ĝojplene laŭdis la junan: “Ho! Kiel mirinda vi estas! Kiel vi faris tion?”
La juna demono diris: “Mi nur faras lin gajni havaĵon, kiu estas pli multa ol lia bezono. Tio vekis en li la homan avarecon.”
Se via koro ŝanĝiĝas, via konduto ŝanĝiĝas sekve.
Se via konduto ŝanĝiĝas, via kutimo ŝanĝiĝas sekve.
Se via kutimo ŝanĝiĝas, via naturo ŝanĝiĝas sekve.
Se via naturo ŝanĝiĝas, via sorto ŝanĝiĝas sekve.
”Esperantigita el la gazeto《malkovri la koron》je la paĝo 69”
==
Jen la tempo por finiĝo de nia hodiaŭa elsendo. Ni elkore bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la sekva semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号