Author:
• 星期日, 12 5 月, 2013

Elsendlisto

Budhisma scio:
7. La kvar vidaĵoj: Maljunulo
8. La kvar vidaĵoj: Malsanulo
9. La kvar vidaĵoj: Mortinto
Budhisma muziko
Omaĝe al Bodisatvo Avalokiteŝvaro
Budhismaj rakontoj:
7. Savi la Fiŝojn
8. Rekompenco de Paruo
9. Savi Kolombon 

  Saluton, karaj amiko!
  Hodiaŭ venas nia deknaŭa elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. Bonan aŭdeblecon al vi!
 Unue ni aŭskultu budhisman scion. Ĉifoje ni lernos la ĉaptrojn sep ĝis naŭ de la esperanta traduko “La vivo de la Budho”, kiun esperantigis Miaohui.
 ==
 
  7. La kvar vidaĵoj: Maljunulo

  La reĝo faris ĉion eblan por garantii, ke lia filo reĝido Sidarto kreskos bonfarte kaj estos preta por fariĝi reĝo sekvante liajn paŝojn. Li ordonis, ke oni konstruu altan muron ĉirkaŭ la palaco, inkluzive de ĝiaj parkoj kaj ĝardenoj. Sed la reĝido estis malĝoja vivante kiel malliberulo. Iutage li diris al sia patro: “Mi devas iri el la palaca pordo por vidi, kiel vivas aliaj homoj.”
  “Tre bone, mia filo,” diris la reĝo, “iru el la palaca muro por vidi, kiel homoj vivas en nia urbo. Sed antaŭ tio mi devas fari praparadon, por ke la vizito de mia honora filo okazu bone kaj konvene. ”
  La reĝo ordonis, ke oni pretigu la urbon beligante la stratojn kaj domojn por la vizito de lia filo, kaj bonvenigu lin kiam li preteriros. Post kiam oni ornamis la urbon, la reĝo diris: “Nun vi povas iri, mia kara filo, por vidi la urbon laŭ via plaĉo.”
  Kiam la reĝido trapasis la stratojn, el malgranda domaĉo subite iris maljunulo kun haroj arĝente grizaj kaj en vestaĵoj tre malnovaj, disŝiritaj kaj malpuraj. La vizaĝo de la maljunulo sekiĝis kaj ŝrumpis. Liaj kaviĝintaj okuloj estis malklaraj, kaj li preskaŭ blindiĝis. En lia buŝo troviĝis neniu dento. Tremante tutkorpe, li staris tie arke kurbiĝinte kaj firme tenis ŝanceliĝantan bastonon per ambaŭ kurbaj kaj ostecaj manoj por sin deteni de faliĝo.
  La maljuna almozulo sin trenis laŭ la strato ignorante feliĉon de ĉiuj homoj ĉirkaŭ si. Li malforte petis manĝaĵon de ĉirkaŭaj homoj kvazaŭ li mortus de malsato tiutage se li trovus nenion por manĝi. Kiam la reĝido vidis la maljunulon, li tute ne sciis, kion li fiksrigardas. Li vidis tian maljunulon unuafoje en sia vivo.
  “Kio estas tio, Ĉana?” li demandis sian ĉariston. “Tio vere ne povas esti homo! Kial li tiel kurbiĝis? Kial li tremegas? Kial liaj haroj estas arĝente grizaj anstataŭ nigraj kiel la miaj? Kio okazas al liaj okuloj? Kie estas liaj dentoj? Ĉu iuj homoj naskiĝis tiaj? Diru al mi, bona Ĉana, kion tio signifas?”
  Ĉana diris al la reĝido, ke tiu estas maljunulo, kaj li ne naskiĝis tia. “Li similis al ni dum sia juneco, kaj nun, li fariĝis tia pro sia maljuna aĝo.” Ĉana konsilis al la reĝido, ke li forgesu pri la viro. Sed la reĝido ne kontentiĝis. “Ĉiu en tiu ĉi mondo fariĝas tia, kia estas tiu ĉi maljunulo se li vivas sufiĉe longe. Nenio povas ĉesigi tion,” diris Ĉana.
  La reĝido ordonis Ĉanan tuj veturi hejmen, ĉar li estis tre malĝoja kaj volis atenteme pensi pri la terura afero nomata maljuniĝo.
  Granda reĝa festeno okazis tiunokte por la reĝido, sed li tute ne interesiĝis, nek ĝojis dum la manĝado kaj dancado. Li ĉiam pensis: “Iutage ni maljuniĝos kaj fariĝos malfortaj kaj kurbaj, ĉiu el ni, eĉ la plej bela homo.”
  Li ne povis endormiĝi nokte. Anstataŭe, li pensadis kuŝante en la lito, ke ĉiu fariĝos maljuna, griza, ŝrumpa, sendenta kaj malbela kiel la maljuna almozulo. Li volis scii, ĉu iu jam trovis metodon por ĉesigi la timigan majuniĝon.
 Informiĝinte pri la rakonto, la reĝo ege malĝojis, kaj maltrankviliĝis, ke lia filo forlasos la palacon. Li ordonis siajn servantojn prezenti pli da dancado kaj manĝaĵoj. Sed la reĝido petis, ke la patro permesu lin vidi Kapilavatu en ordinara tago sen scio de homoj pri la vizito.
 
  8. La kvar vidaĵoj: Malsanulo

  La reĝo povis fari nenion alian ol lasi la reĝidon viziti la urbon en la dua fojo. Li opiniis, ke estos malbone provi haltigi lin, ĉar tio pliigos liajn konfuzecon kaj malĝojon. La reĝo ne atentigis, ke oni pretigu sin mem kaj la stratojn en la urbo por la dua vizito de la reĝido. La reĝido kaj Ĉana sin vestis kiel junulojn el nobelaj familioj, por ke oni ne rekonu ilin.
  Kiam la reĝido eliris, la urbo estis tute malsama ol dum lia lasta vizito. Ne plu troviĝis ĝojaj homoj lin salutantaj. Anstataŭ flagoj, ludoj, floroj kaj bone vestitaj homoj, troviĝis nur simplaj homoj farantaj tagajn laborojn por sin vivteni. Forĝistoj martelis ŝvitante por fari tranĉilojn. La juvelistoj kaj oraĵistoj faris kolringojn, braceletojn, orelringojn kaj fingroringojn el diamantoj, oro kaj arĝento. La tinkturistoj tinkturis tukojn en aminde belajn kolorojn kaj pendigis ilin por sekigi. La bakistoj okupiĝis pri bakado de panoj, kukoj kaj dolĉaĵoj, kaj vendis ilin al klientoj. La klientoj ekmanĝis dum la manĝaĵoj estis varmaj. La reĝido fiksrigardis tiujn homojn simplajn kaj ordinarajn. Ili ĉiuj estis tre okupitaj, feliĉaj kaj atentemaj en sia laboro.
  Kiam ambaŭ daŭre iris, ili renkontis viron kuŝantan sur la tero. Li tordis sian korpon, premis sian stomakon per ambaŭ manoj kaj kriis plengorĝe pro sufero. Purpuraj makuloj kovris liajn vizaĝon kaj korpon. Liaj okuloj elstariĝis, kaj li anhelis malfacile por spiri.
  Tio faris la reĝidon malĝoja duafoje en lia vivo. La bonkora reĝido ne povis toleri, ke suferas homoj. Li tuj alkuris kaj metis la kapon de la viro sur sian genuon, demandante: “Kio okazas al vi? Kio okazas?” sed la malsanulo nur kriis anstataŭ respondi.
  “Ĉana, diru al mi, kial tiu viro tiel statas?” demandis la reĝido. “Kio okazas al lia spirado? Kial li ne parolas?”
  “Mia reĝido,” respondis Ĉana, “ne tiel tenu la viron. La viro suferas de malsano. Lia sango toksiĝis. Li suferas de pesta varmo kaj brulas lia tuta korpo. Jen kial li nur laŭte krias nepovante paroli.”
  “Sed ĉu iuj aliaj homoj tiel fartas?” demandis la reĝido.
  “Jes, alvenus via vico malsaniĝi se vi tenas la viron tiel proksime kiel tio. Bonvolu demeti lin kaj ne tuŝu lin, alie, lia pesto venos al vi. Vi fariĝos tia, kia li estas nun.”
  “Ĉu troviĝas aliaj suferoj krom tiu pesto, Ĉana?”
  “Jes, mia reĝido, Troviĝas centoj da aliaj malsanoj tiel suferigaj kiel ĉi tio.” respondis Ĉana.
  “Ĉu neniu povas helpi? Ĉu ĉiuj homoj eble malsaniĝos? Ĉu tio iam ajn subite okazos?” demandis Sidarto.
  “Jes, mia kara reĝido,” respondis Ĉana, “ĉiu en la mondo eble malsaniĝos. Neniu povas ĉesigi tion, kaj tio iam ajn okazos. Ĉiu homo malsaniĝos kaj suferos.”
 La reĝido fariĝis despli malĝoja kiam li revenis al la palaco en la dua fojo, ĉiam pensante pri la viro kaj lia malsano.
 
  `  9. La kvar vidaĵoj: Mortinto

  Sidarto sentis korsuferon kaj deprimitecon post kiam li revenis al la palaco vidinte la malsanulon. Li ofte enpensiĝis. La reĝo ege malĝojis trovinte lian ŝanĝiĝon. Tuj post nelonge, la reĝido petis permeson de la reĝo, ke li forlasu la palacon por lerni pli multe pri homa vivo en la urbo. La reĝo konsentis, ĉar li sciis bone, ke tio alportos nenian bonon, se li malhelpas lian foriron eksteren
  Ĉifoje, denove en vestaĵoj por nobeloj, Sidarto kaj Ĉano piediris el la palaco kaj vizitis multajn partojn de Kapilavatu. Post kiam ili vojaĝis plejparte de la tago, la reĝido vidis, ke grupo da homoj venas laŭ la strato plorante, dum kvar viroj portas tabulon, sur kiu senmove kuŝas maldika viro. La portata homo nenion diris kiel ŝtono. La homoj haltis kaj metis la tabulon kun la viro sur amason da brullignaĵo kaj faris fajron. La viro restis senmova kiam la flamo englutis la tabulon, kaj tuj poste lian korpon de ĉiuj flankoj.
  “Kio estas tio, Ĉana?” demandis Sidarto. “Kial tiu viro kuŝis tie senmove, lasante, ke oni forbruligis lin? Ŝajnas, ke li scius nenion.”
  “Li mortis,” respondis Ĉana.
  “Mortis! Ĉana, ĉu ĉiuj homoj mortos?”
  “Jes, mia kara reĝido, ĉiuj vivantoj mortos iutage. Neniu povas haltigi la alvenon de morto,” respondis Ĉana.
  La reĝido estis tiel terurigita, ke li diris nenion plu. Li opiniis tion ege terura, ke la afero nomata morto venos al ĉiuj homoj, eĉ al reĝoj kaj reĝinoj. Ĉu ne estas metodo por ĉesigi tion? Li revenis hejmen silente. Li rekte iris al sia propra ĉambro en la palaco kaj sidis en profunda meditado dum resta tempo de la tago. Li pensis malĝoje: “Iam ĉiu en la mondo devas morti; Neniu eltrovis metodon por ĉesigi tion. Ja devas esti metodo por ĉesigi tion. Mi nepre eltrovu ĝin kaj helpu la mondon.”

==
  Finiĝis programero budhisma scio, do sekvas budhisma muziko. Hodiaŭ ni ĝuos budhisman kanton “Omaĝo al Bodisatvo Avalokiteŝvaro”. La teksto de la kanto estas:
  Omaĝo al Bodisatvo Avalokiteŝvaro
  Bodisatvo Avalokiteŝvaro belas kiel aŭtuna luno
  Kun Budho Amitabo staranta surkape
  Li favoras al vivestaĵoj kiel milda lumo
  Ni omaĝas al li unukore.
  Ni ĝuu la belan kanton.
 Venas nia lasta programero “budhismaj rakontoj”. Hodiaŭ ni aŭskultos tri rakontojn el esperanta traduko “Amo al la vivoj”. Ni dankas, ke samideano Zhao Jianping afable voĉlegis por ni. Bonan aŭdeblecon al vi!
 ==

  7. Savi la Fiŝojn

  Antaŭ 2000 jaroj en antikva Hindio fluis rivero, ĉe kiu estis lageto plena de fiŝoj. La fiŝoj vivis feliĉe en la klara akvo, kaj ili saltetis, naĝis kaj flosis laŭplaĉe por amuziĝo.
  Ne pluvis dum longa tempo. La akvo vaporiĝis tagon post tago, kaj ĝis fine la lageto preskaŭ sekiĝis. Se la lageto estos sekiĝinta, ĉiuj fiŝoj perdos sian vivon sub la varmega suno.
  La suno daŭre bakis la sekan teron. Iutage, maljunulo hazarde piediris preter la lageto. Vidinte la preskaŭ sekiĝintan lageton, li eksentis maltrankvilon kaj kompaton en la koro. Li do iris al la reĝo kaj raportis: “La akvo de la fiŝa lageto preskaŭ sekiĝis, kaj la fiŝoj estas en granda danĝero. Se plaĉas al Via Moŝto, bonvolu sendi dudek elefantojn porti akvon por savi la kompatindajn fiŝojn.”
  La reĝo estis pia budhano. Aŭdinte la peton de la maljunulo, li respondis afable: “Estas laŭdinde, ke vi havas tiel kompateman koron. Iru al la reĝa elefantejo kaj uzu laŭplaĉe tiom, kiom vi bezonas por porti akvon.”
  Konsentite de la reĝo, la maljunulo kaj liaj du filoj iris al la reĝa elefantejo kaj elektis dudek el la plej bonaj elefantoj. Ili iris unue al vinejo kaj depruntis laŭeble plej multe da ledajn sakojn― tiam en Hindio la ledaj sakoj estis uzataj por teni vinon. Ili atingis la riveron, ensakigis akvon, portis la pezajn sakojn per la elefantoj kaj verŝis la akvon en la fiŝan lageton.
  Post ilia foja kaj refoja akvoportado, la lageto pleniĝis tiom, kiom antaŭe. La fiŝoj en la lageto estis savitaj. Ili denove saltetis, naĝis tien kaj reen kaj sin amuzis ĝojplene.
  Vidante la ĝojplenajn fiŝojn kaj la ondetojn kaŭzitajn de ili, la maljunulo sin liberigis el la longa maltrankvilo.
 Je la noktiĝo, li revenis kune kun siaj filoj kaj raportis tion al la reĝo.
 
  8. Rekompenco de Paruo

  En la periodo de Han-dinastio antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj vivis familio Yang (Jan) ĉe la piedo de Huaying-montaro (Hŭajin). Ili estis kamparanoj, kaj havis unusolan filon nomatan Yang Bao (Jan Baŭ, “Baŭ” signifas “trezoron” en la ĉina lingvo).
  Yang Bao estis ne nur saĝa kaj bonkora, sed ankaŭ bela kun delikataj brovoj kaj brilaj okuloj. Liaj gepatroj forrazis liajn harojn krom du tufojn postlasitajn sur la verto kaj ligis ilin en du tuberojn. Ĉiuj opiniis, ke li estas sprita kaj inteligenta.
  Yang Bao amis naturon kaj ofte ludis en la arbaro de Huaying-montaro. Foje en sia 9-a jaraĝo, kiam li ludis ekstere, li hazarde aŭdis panikan vekrion de supre. Li levis la kapon kaj vidis, ke strigo kaptis paruon. Ekvidinte la knabon, la timigita strigo forlasis la paruon. La paruo falis sur la teron de supre, kaj kuŝis tie senmove, perdinte la konscion.
  Formikoj alvenis por forporti la paruon kiel manĝaĵon, sed la vundiĝinta paruo ne povis sin savi de ilia atako. Yang Bao alkuris, prenis la paruon en la manon kaj forigis la formikojn. Li portis la paruon hejmen kaj metis ĝin en bambuan kaĝon.
  Li tre ŝatis la birdeton, flegis ĝin per krizantemaj petaloj kaj kuracis ĝian vundon. Kiam ĝi tute resaniĝis kaj kapablis flugi, li lasis ĝin libera en la arbaro.
  ”Jen vi denove liberas. Atentu pri la strigoj. Ĝis revido!”
  Nelonge poste, li havis strangan sonĝon en iu nokto. Knabeto en bruna kostumo venis danki lin pro la savo. Li donacis al Yang Bao kvar braceletojn el blanka jado, dirante: “Mi estas servisto de Ĉiela Reĝino. Vi savis mian vivon. Mi donacu al vi braceletojn el valoraj jadoj por esprimi miajn dankon kaj ankaŭ bondeziron, ke viaj posteuloj estu senmakulaj kiel puraj jadoj kaj prenu la plej altajn postenojn en la kortego.”
  Yang Bao intencis fordanki la donacojn, sed pro la insisto de la malgranda knabo, finfine li akceptis ilin. Vekiĝinte, li trovis, ke tio estis nur sonĝo.
  ”Tio ja estas stranga sonĝo,” li pensis skuante la kapon.
 Poste, la filoj, nepoj, pranepoj kaj prapranepoj de Yang Bao vere kondutis senmakule kiel puraj jadoj kaj okupis la plej altajn rangojn en la kortego.
 
  9. Savi Kolombon

  Estis tago serena kaj bela.
  Budho piediris tra la arbaro. Li vidis grandan aglon ĉasanta kolombon. Apenaŭ la aglo plonĝis por kapti la kolombon, la kolombo vidis Budhon kaj tuj sin kaŝis en lian sinon. Budho protektis ĝin de la aglo. La aglo alflugis sur branĉon kaj kriis: “Vi kapablas savi la kolombon, tio signifas mortigi min de malsato. Vere malica vi estas!”
  Budho respondis afable: “Diru al mi, kion vi volas manĝi. Tion mi donu al vi.”
  La aglo respondis: “Mi manĝas viandon.”
  Budho elprenis tranĉilon kaj tranĉis pecon da karno el sia brako. Li donis ĝin al la aglo, sed la aglo plendis: “La karno de la kolombo estas pli multa.” Budho do tranĉis alian pecon. Tiel post foja kaj refoja detranĉado, la karno restis pli kaj pli malmulta sur la brako. Fine, li detranĉis ĉion el sia brako, sed tio estis ankoraŭ malpli peza ol la kolombo.
  La aglo demandis Budhon: “Ĉu vi bedaŭras pro la difekto al via propra brako?”
  Budho respondis: “Mi neniel bedaŭras pri tio. Mia tasko estas savi ĉiujn vivestaĵojn en la mondo. Kio gravas, se mi perdas mian karnon?”
  La aglo ĉikanis: “Vi nur parolas miele!”
  Budho respondis: “Se miaj vortoj estas sinceraj, mia brako tute resaniĝu kiel antaŭe.” Je lia ĵuro, karno reaperis sur lia brako kiel antaŭe.
  Vidinte tion, la aglo tuj flugis en la ĉielon kaj aperigis sian propran formon. Li estis Imperiestro de Ĉielo. Li jam aŭdis, ke Budho estas bonkora kaj oferema, li do alvenis por lin provi. La ĉiela reĝo esprimis sian elkoran estimon al Budho kaj forflugis, kantante por laŭdi la budhan kompatemon.
  Ne longe poste, la tuta mondo informiĝis, kiel Budho detranĉis sian brakon por savi kolombon.
  Venas la fino de hodiaŭa elsendo. Bonvenon aŭskulti nian sekvan elsendon en la sekva dimanĉo. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号