Author:
• 星期日, 07 4 月, 2013

  Elsendlisto:

  Budhisma scio:
  Ĉapitro 11. La Budhismaj Verkoj
  Budhisma muziko:
  Muziko el Ĝengo, 25 korda muzikinstrumento
  Budhisma rakonto:
  Du patrinoj

  Saluton, karaj amikoj!
  Hodiaŭ estas la dekkvara elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn budhisma scio, budhisma muziko kaj budhisma rakonto. Nun ni aŭskultu budhisman scion. Hodiaŭ ni lernos la dekunuan ĉapitron de esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. En tiu ĉi ĉapitro temas pri budhismaj verkoj.

—–

  11. La Budhismaj Verkoj

  Demando: Preskaŭ ĉiuj religioj havas ian sanktan skribon aŭ Biblion. Kio estas la sankta libro de Budhismo?
  Respondo: La sankta libro de Budhismo nomiĝas Tripitako. Ĝi estas skribita en antikva hindia lingvo, kiu tre similas al la lingvo parolita de la Budho. La Tripitako estas verko tre granda. Ĝia angla traduko havas proksimume 40 volumojn.

  Demando: Kion signifas la nomo Tripitako?
  Respondo: La vorto Tripitako konsistas el du partoj, Tri signifas “tri” kaj Pitako signifas “korbojn”. La unua parto de la nomo venis de la fakto, ke la budhismaj verkoj konsistas el tri partoj. La unua parto, nomata Sutra Pitako, entenas ĉiujn instruojn de la Budho kaj iom da instruoj de liaj iluminiĝintaj disĉiploj. La stiloj de la materialoj en la Sutra Pitako estas diversaj kaj permesis al la Budho prediki sian instruon al diversaj homoj. Multaj instruoj de la Budho estas predikoj, dum aliaj estas dialogoj. Aliaj partoj kiel la Damapado prezentas la budhan instruon per versaroj. La Jatakoj, kiel alia ekzemplo, konsistas el amuzaj rakontoj, en kiuj la ĉefaj roloj ofte estas bestoj. La dua parto de la Tripitako estas la Vinaja Pitako. Ĝi konsistas el reguloj kaj procedoj por monaĥoj kaj monaĥinoj, konsiloj pri monaĥejaj administrado kaj procedo, kaj la frua historio de monaĥa komunumo. La lasta parto estas nomita Abidarma Pitako. Ĝi estas kompleksa kaj profunda por analizi kaj klasifiki ĉiujn elementojn, kiuj konsistigas individuon. Kvankam Abidarmo estis iom pli malfrua ol la unuaj du partoj de la Tripitako, ĝi entenas nenion kontraŭ ili.
  Nun ni ekspliku la vorton “Pitako”. En la antikva Hindio konstruistoj kutime transportis konstruajn materialojn de unu loko al alia per korboj. Kun korbo sur la kapo, oni iris iom da distanco al la sekva laboranto, pasigis ĝin al li, kaj denove ripetis la procezon. En la tempo de la Budho, skribo estis konata, tamen kiel medio malpli fidinda ol la homa memoro laŭopinie. Libroj povus putri en musona malsekiĝo aŭ mordiĝi de blankaj formikoj, sed homa memoro povas daŭri tiom longe kiom oni vivas. Do monaĥoj kaj monaĥinoj tenis la budhajn instruojn en sia memoro kaj pasigis ilin al aliaj kiel konstruistoj transportis teron kaj brikojn unu al aliaj per korboj. Jen kial tri partoj de la budhismaj verkoj nomiĝas korboj. Oni tiamaniere konservis la Tripitakon por centoj da jaroj kaj finfine skribis ĝin en ĉirkaŭ 100 jaroj a.K. en Srilanko.

  Demando: Se la verkoj konserviĝis en homa memoro dum tiel longa tempo, ili eble fariĝus tre malfidindaj. Multaj budhaj instruoj perdiĝus aŭ ŝanĝiĝus.
  Respondo: Konservi verkojn estas komuna klopodo de monaĥaj komunumoj. Ili kunvenis je regulaj tempoj kaj ĉantis partojn aŭ tuton de la Tripitako. Tio fakte neebligis la aldonon aŭ ŝanĝon al ĝi. Imagu, kio okazos se grupo de cent homoj memoras kanton en la koro, kaj kiam ili ĉiuj kantas, iu erare kantas verson aŭ provas enmeti novan verson. La tuta grupo de tiuj, kiuj ĝuste konas la kanton, malhelpas tiun fari ŝanĝon. Estas grave rememori, ke en tiuj tagoj ne troviĝis televidoj, ĵurnaloj kaj anoncoj por delogi kaj konfuzi la menson. La fakto, ke monaĥoj kaj monaĥinoj meditis, signifas, ke ili havis ekstreme bonajn memorojn. Eĉ hodiaŭ, longan tempon post kiam la libroj venis kaj ekuziĝis, ankoraŭ troviĝas monaĥoj kapablaj reciti la tutan Tripitakon parkere. La monaĥo Mengong Sayadaw de Birmo kapablas tion fari kaj li estas menciita en la Ginis-libro de Rekordoj kiel homo kun la plej bona memoro en la mondo.

  Demando: Kiom gravaj estas la sutroj por budhanoj?
  Respondo: Budhanoj ne opinias, ke Tripitako estas sankta kaj senerara revelacio de dio, kies vortojn ili devas kredi. Anstataŭe, ĝi estas instruo de la grandulo, kiu prezentis siajn eksplikon, admonon, gvidon kaj kuraĝigon, do Tripitakon oni devas legi penseme kaj respekte. Nia celo devas esti kompreni, kion Tripitako instruas, anstataŭ nur ĝin kredi. Do ni devas ĉiam esplori la diron de la Budho laŭ nia sperto. Vi povus diri, ke la komprenema sinteno de budhanoj al la instruoj de la Budho tre similas al tiu de sciencistoj esplorantaj raportaĵon en scienca ĵurnalo. Sciencisto faras eksperimenton kaj publikigas siajn trovaĵon kaj konkludon en ĵurnalon. Aliaj sciencistoj legos la paperon kaj traktos ĝin kun respekto, sed ili ne konsideros ĝin valida kaj aŭtoritata ĝis kiam ili faros la saman eksperimenton kaj gajnos la saman rezulton.

  Demando: Antaŭe vi menciis Damapadon. Kio ĝi estas?
  Respondo: Damapado estas unu el la plej malgrandaj sutroj en la unua parto de Tripitako. La nomo povas tradukiĝi kiel “La Vojo de la Vero” Aŭ “Versoj de la Vero”. Ĝi konsistas el 423 versoj. El ili iuj estas koncizaj, iuj profundaj, iuj kun amuzaj ridindaĵoj dum aliaj en multe da beleco. La Budho parolis pri ĉio el ili. Do Damapado estas la plej populara verko de budhisma literaturo. Ĝi jam tradukiĝis en plej ĉefajn lingvojn kaj oni rigardas ĝin kiel majstran verkon de la monda religia literaturo.

  Demando: Iuj diris al mi, ke oni ne rajtas meti kopion de sutroj sur plankon aŭ sub sian brakon, sed devas meti ĝin en altan lokon. Ĉu tio estas vera?
  Respondo: Ĝis nun en budhismaj landoj kiel tiuj en Centra Eŭropo, libroj estas raraj kaj valoraj objektoj. Do la sutroj estas ĉiam tenataj kun granda respekto, kaj la kutimo ĵus menciita de vi estas ekzemplo de tio. Sed malgraŭ la ĝustaj kutimoj kaj tradicioj, multaj homoj en la nuna tempo ankoraŭ konsentas, ke la plej bona metodo respekti budhismajn sutrojn estas praktiki la instruon, kiun la sutroj entenas.

  Demando: Mi trovis, ke estas malfacile legi budhismajn sutrojn. Ili estas longaj, ripetemaj kaj enuigaj.
  Respondo: Kiam ni malfermas religian sutron, ni esperas legi vortojn de ĝojo, plezuro aŭ laŭdo, kiuj progresigas kaj inspiras nin. Pro tio iom malesperiĝas iuj legantoj de budhismaj sutroj. Iuj el la budhismaj sutroj havas grandajn ĉarmecon kaj belecon, dum multaj sutroj similas al filozofiaj temoj kun difinoj de terminoj, zorgeme raciaj argumentoj, detalaj admonoj pri konduto aŭ meditado kaj precize montritaj veroj. Ili intencas pli allogi inteligenton ol emociojn. Kiam ni ĉesas kompari la budhismajn sutrojn kun tiuj de aliaj religioj, ni vidos, ke ili havas sian propran belecon de almozdonemo, kompatemo kaj saĝo.

  Demando: Mi legis, ke budhismajn sutrojn oni origine skribis sur folioj de palmarboj. Kial oni tion faris?
  Respondo: En la tempo kiam oni ekskribis la sutrojn, ankoraŭ ne aperis papero en Hindio aŭ Srilanko. Oni skribis ordinarajn dokumentojn kiel leterojn, kontraktojn, notojn kaj kondutojn sur bestaj feloj, palmfolioj aŭ maldikaj metalaj ladoj. Budhanoj ne volis uzi bestajn felojn, kaj skribi sutrojn sur metalaj ladoj estis tro multekoste kaj peze, do ili uzis palmfoliojn. Post kiam ili speciale pretigis la foliojn, ili la foliojn kunligis per ŝnureto kaj metis inter du lignaj kovriloj por fari la lastan konvena kaj longdaŭra kiel modernaj libroj. Post kiam Budhismo enkondukiĝis en Ĉinion, oni kopiis la sutrojn sur silko aŭ papero. Post ĉirkaŭ 500 jaroj oni inventis presarton pro la bezono produkti ekzemplerojn da sutroj. La plej frua presita libro en la mondo estas ĉina traduko de iu el la budhaj instruoj publikigitaj en la jaro 828.

  —–
  Al ni venas la programero de budhisma muziko. En tiu ĉi elsendo ni ĝuos muzikon luditan per antikva ĝengo, kiu estas 25-korda plukinstrumento. Mi esperas, ke la bela muziko plaĉas al vi ĉiuj. Bonan aŭdeblecon al vi!

  Jen la lasta programero de hodiaŭa elsendo: budhisma rakonto. Hodiaŭ ni aŭskultos rakonton pri du patrinoj. La rakonto apartenas al esperanta traduko “Budhismaj rakontoj pri antaŭaj vivoj de la Budho” kaj estis voĉlegita de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia.

—–

  DU PATRINOJ

  [Rezignado]

  Iam estis fama instruisto en la urbo Takasila de norda Hindio. Li instruis religion kaj ĉiujn aliajn studobjektojn. Lia erudicio estis granda, kaj lia instrua kapablo estis mondfama.
  En tiu periodo knabo naskiĝis en riĉa familio de Benareso. Liaj gepatroj tenis sanktan fajron senĉese brulanta ekde lia naskiĝtago. Kiam li atingis 16-an jaron, ili proponis al li fari elekton. Ili diris: “Tiu ĉi sankta fajro bruladas ekde via naskiĝo. Se vi volas renaskiĝi en alta ĉiela mondo, portu ĝin al la arbaro kaj adoru la fajran dion.
  ”Sed se vi volas havi ordinaran vivon kun familio, vi devas lerni kiel mastrumi la riĉaĵon de nia familio kaj ankaŭ pri la mondaj aferoj. Se vi faris tian elekton, iru kaj lernu ĉe la mondfama instruisto de Takasila.”
  La junulo diris: “Mi ne volas esti sanktulo. Mi preferas esti viro kun familio. Mi estos feliĉa dum la resta periodo de mia vivo.” Do liaj gepatroj sendis lin al la mondfama instruisto. Ili donis al li mil orajn monerojn kiel pagon por lia lernado.
  Post kelkaj jaroj la junulo diplomiĝis kun honoro kaj revenis al Benareso.
  Samtempe liaj gepatroj pli deziris, ke li fariĝu sanktulo en la arbaro. Tio estis ilia deziro ekde lia naskiĝtago. Lia patrino deziris la plej bonan vivon al sia filo. Ŝi pensis: “Mia filo volas edziĝi kaj vivteni familion. Li ne scias kiel danĝera estas malica virino al viro. Mi devas trovi metodon, por ke lia instruisto instruu tion al li.”
  Do la saĝa virino demandis sian filon: “Ĉu vi gajnis nur la Ordinaran Diplomon, sed ankoraŭ ne havis la pli superan Malfeliĉan Diplomon?” Ŝia filo respondis: “Jes, mi nur gajnis la Ordinaran Diplomon.”
  Lia patrino diris: “Kiel vi povas pretendi vin edukita en la mondaj aferoj se vi lernis nenion pri malfeliĉo? Reiru al la granda instruisto kaj petu de li la Malfeliĉan Diplomon.” La filo obeeme sekvis la konsilon de sia saĝa patrino kaj reiris al la urbo Takasila.
  La mondfama instruisto havis 120-jaran patrinon. Ŝi estis blinda kaj malforta, do la instruisto banis, manĝigis kaj prizorgis ŝin per siaj propraj manoj. Ĉar tio bezonis pli da tempo, li devigite rezignis la instruadon. Li translokiĝis kun sia patrino en arbaran dometon, kie li prizorgis ŝin tagnokte.
  Kiam la juna lernanto revenis de Benareso, li trovis, ke lia estinta instruisto ne plu estis en la altlernejo. Informiĝinte, ke li jam retiriĝis al arbaro, li tuj iris kaj trovis lin tie.
  Reciprokinte saluton, la instruisto demandis lin: “Kial vi revenis al mi tiel rapide?” Li respondis: “Vi ankoraŭ ne donis al mi Malfeliĉan Diplomon, Honora Instruisto.” “Kiu diris al vi pri tia diplomo?” demandis la instruisto. “Mia patrino, sinjoro,” li respondis.
  La instruisto pensis: “Mi neniam aŭdis pri tia diplomo. Sendube lia saĝa patrino volas, ke mi instruu al li kiel malicaj estas iuj virinoj ĉar ili kaŭzas grandan malfeliĉon al viroj.”
  Li diris: “Bone. Mi instruos vin, por ke vi gajnu la superan diplomon. La kurso estas praktika programo. Viaj lecionoj konsistas el prizorgado al mia maljuna patrino por mi. Banu, manĝigu kaj prizorgu ŝin milde kaj zorgeme per viaj propraj manoj.
  ”Kiam vi banas ŝin kaj masaĝas ŝian korpon, vi devas diri, ‘Kara sinjorino, eĉ en via maljuneco via haŭto restas tiel mola kaj bela.’ Vi devas konstante laŭdi ŝin pri ŝia beleco tiamaniere, dirante, ‘Kiam vi estis juna, vi certe estis des pli bela!’ Kaj se ŝi diros ion ajn al vi, vi devas informi min senhonte. Kaŝu nenion, kio ĝi estas. Se vi faras tion senerare, vi gajnos la Malfeliĉan Diplomon. Tiam via patrino fieros pri via sukceso.”
  La lernanto konsentis kaj komencis prizorgi la 120-jaran maljunulinon. Li banis kaj vartis ŝin per siaj propraj manoj. Li masaĝis ŝiajn brakojn, krurojn, dorson kaj kapon. Farante tion, li diradis: “Sinjorino, estas vere eksterordinare! Eĉ en tiel granda aĝo, viaj brakoj kaj kruroj estas tiel belaj! Mi eĉ ne povas imagi, kiel bela vi estis en via juneco!” En tiu ĉi maniero li laŭdis pri ŝia beleco foje kaj refoje por multaj tagoj.
  Iom post iom forta deziro estiĝis en la menso de la maljunulino. Kvankam ŝi sciis bone, ke ŝi estas blinda, kaj ŝia korpo kadukiĝis pro maljuna aĝo, tamen ŝi pensis: “Sendube tiu ĉi junulo volas vivi kun mi kiel mia edzo.” Do ŝi demandis lin: “Ĉu ni vivu kune kiel geedzoj?”
  La junulo respondis: “Jes, certe, sinjorino. Mi volegas. Sed kiel mi povas tion fari? Via filo estas mia instruisto, kaj li estas tre respektinda por mi. Tio kaŭzos al li hontindan skandalon. Mi ne povas hontigi mian instruiston.”
  Do la patrino de la instruisto diris: “Tiuokaze, mortigu mian filon se vi vere volas resti kun mi!”
  La lernanto diris: “Kiel decas por mi mortigi lin kiam mi jam lernas ĉe li dum tiel longa tempo? Kiel mi rajtas mortigi lin nur pro mia deziro je vi?” Ŝi respondis: “Se vi restos kun mi kaj ne forlasos min, mi mem mortigos lin!”
  Laŭ la interkonsento la lernanto iris al la mondfama instruisto kaj informis lin pri ĉio, kio okazis. Estis mirinde, ke la instruisto tute ne surpriziĝis. Li diris: “Vi faris tre bone pro via informiĝo, mia lernanto. Mi aprecas vian bonan laboron.”
  Poste li esploris la horoskopon de sia patrino kaj trovis, ke tiu tago ĝuste estis tempo por ŝia morto. Li diris: “Mi aranĝos provon por ŝi.”
  La instruisto skulptis statuon el mola ligno de arbobranĉo. Li faris ĝin precize laŭ sia vera grandeco. Li kuŝigis la statuon en la liton kaj kovris ĝin per litkovrilo. Li ligis longan ŝnureton al ĝi kaj donis la ŝnureton al sia lernanto. Li diris: “Nun donu la ŝnureton kaj hakilon al mia patrino. Diru al ŝi, ke estas ĝusta tempo por la mortigo.”
  La lernanto obeeme revenis al la blinda maljunulino. Li diris: “Mia instruisto dormas en sia lito, sinjorino. Se vi sekvos la ŝnureton, ĝi kondukos vin al li. Poste mortigu lin per tiu ĉi hakilo se vi vere povos tion fari!”
  Ŝi respondis: “Se vi ne forlasos min, mi tion faros.” Li diris: “Kiel mi povus forlasi vin?”
  Ŝi do prenis la hakilon en siajn manojn. Ŝi tremis kiam ŝi stariĝis. Malrapide ŝi sekvis la ŝnureton al la lito de sia filo. Ŝi palpis la statuon kaj konstatis, ke ĝi vere estas ŝia filo. Ŝi tiris la litkovrilon de ĝia kapo kaj levis la hakilon. Kun intenco mortigi sian filon per unu hako, ŝi hakis ĝin je la kolo tiel forte kiel ŝi povis. Tio eligis grandan sonon, do ŝi sciis, ke la hakilo trafis lignon.
  La instruisto demandis: “Kion vi faris, panjo?” Ŝi subite eksciis, ke ŝi estis trompita kaj ŝia fiintenco malkovrita. Ŝin trafis tiel granda paniko, ke ŝi tuj falis morta sur la teron. La tempo por la horoskopo estis preciza.
  La mondfama instruisto respekte kremaciis la kadavron de sia patrino kaj oferis florojn al ŝia cindro.
  Poste li diris al sia lernanto: “Mia filo, en realo efektive ne troviĝas tia objekto kiel ‘Malfeliĉa Diplomo’. Malicaj virinoj kaŭzas malfeliĉojn. Vi estas bonŝanca havante patrinon tiel bonan kaj saĝan. Per la metodo sendi vin ĉi tien por la “Malfeliĉa Diplomo”, ŝi volis, ke mi instruu al vi, kiel malicaj la virinoj povas esti.
  ”Vi jam propraokule vidis, kiel mia patrino pleniĝis de avideco kaj vanteco. Ŝi donis la lecionon al vi. Nun reiru al via saĝa patrino, kiu multe zorgas pri via bonfarto.”
  Kiam li revenis hejmen, lia patrino demandis: “Mia kara filo, ĉu vi finfine gajnis la superan Diplomon de Malfeliĉo?” Li respondis: “Jes, Panjo.”
  Ŝi do diris: “Mi demandu vin denove, mia filo. Ĉu vi deziras forlasi la laikan vivon kaj iri en la arbaron por adori la fajran dion? Aŭ ĉu vi volas edziĝi kaj havi familian vivon?”
  Ŝia filo respondis: “Mi ne plu volas havi familian vivon. Mi jam vidis per miaj propraj okuloj, kiel malicaj iuj virinoj estas. Iliaj avideco kaj vanteco estas senlimaj. Do mi volas nenion fari por la laika vivo. Mi serĉos pacon kiel monaĥo en arbaro.”
  Li respektoplene adiaŭis siajn gepatrojn. Post multjara kvieta meditado en la arbaro, li nature mortis kaj renaskiĝis en alta ĉiela mondo.
  La moralinstruo estas: Malvirtaĵoj inter virinoj kaj viroj kaŭzas malfeliĉon al ili ambaŭ.

—–

  Nun finiĝis hodiaŭa elsendo kaj ni elkore bonvenigas vin ĉe nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

 

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号