Author:
• 星期日, 31 3 月, 2013

Elsendlisto

Aktualaĵoj:
Svisa geedza paro gastis en Monaĥejo Tiefosi
Kurseto por progresintoj ekokazis en Monaĥejo Tiefosi
Budhisma scio:
Ĉapitro 10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
Budhisma muziko:
Omaĝo al Bodisatvo Avalokiteŝvaro
Budhismaj rakontoj:
Maliculino kaj Buterlakta Saĝulo
La saĝo de Reĝino Mildakoro

—–

Saluton, karaj amikoj!
Jen estas la dektria elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo estos programeroj de aktualaĵoj, budhisma scio, budhisma muzko kaj budhismaj rakontoj.

Nun ni aŭskultu aktualaĵojn:

  Aktualaĵoj:
  
  Svisa geedza paro gastis en Monaĥejo Tiefosi

  Dum la dudek-kvina kaj dudek-sesa de marto, paro da svisaj geedzoj gastis en Monaĥejo Teifosi. Ili estas esperantaj vojaĝantoj, kaj atingis Ĉinion travojaĝinte multajn landojn. Post la vojaĝo en Ĉinio ili ankaŭ vojaĝos en Vietnamio, Kamboĝo, Tajlando kaj aliaj landoj. Ili eklernis Esperanton ĉe instrua retejo “lernu.net” antaŭ ne tre longe, kaj Esperanto donis al ili grandajn facilecon kaj oportunecon dum sia vojaĝo en diversaj landoj.
  Dum ilia restado en la monaĥejo, ni interkomunikis pri ĉinaj religioj, precipe pri Ĉina Budhismo kun tri ĉefaj tradicioj, Hana Budhismo, Tibeta Budhismo kaj Teravada Budhismo. Krome ili ankaŭ faris viziton en kaj ekster la monaĥejo. Ili vizitis la restadejon de la antikva monaĥejo kaj la tipajn kavernajn loĝejojn, kaj ankaŭ gastis en familioj de lokanoj en la vilaĝo.
  Ĉe ilia forlaso ni ankaŭ donacis al ili iom da diskoj de esperantaj tradukaĵoj faritaj de Miaohui kaj voĉlegitaj de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio internacia, por ke ili aŭskultu kaj ankaŭ disdonacu al aliaj samideanoj, kiujn ili renkontas dum la vojaĝo.
  Kiel praktika kaj facila lingvo, Esperanto montras sian avantaĝon dum onia praktikado en diversaj manieroj.

  
  Kurseto por progresintoj ekokazis en Monaĥejo Tiefosi
  
  En la komenco de ĵus kurinta semajno esperanta kurseto por progresintoj ekokazis en Monaĥejo Tiefosi. En la kurso Miaohui instruis al tri kursaninoj en la monaĥejo tekstlibron “Paŝoj al plena posedo” kompilitan de sinjoro William Aŭld. Ni lernas ĉiutage kaj faros multajn ekzercojn parolajn, tradukajn kaj verkajn dum a lernado.

—–

Venas nia programero de budhisma scio. En tiu ĉi programero ni lernos la dekan ĉapitron de esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. La titolo de tiu ĉi ĉapitro estas “Monaĥo kaj monaĥino”, en kiu ĉefe temas pri gemonaĥoj de budhismo. Ni aŭskultu la budhisman scion:
  10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
  Demando: Monaĥa institucio estas grava en Budhismo. Kio estas la celo de monaĥoj kaj monaĥinoj, kaj kion ili devas fari?
  Respondo: La Budho fondis Samgon de monaĥoj kaj monaĥinoj por provizi medion, en kiu spirita disvolviĝo estas pli facila. La komunumo de laikaj budhanoj provizas al gemonaĥoj bazajn bezonaĵojn de manĝaĵo, vesto, loĝejo kaj medicinaĵo, por ke la gemonaĥoj elspezu sian tutan tempon por lerni kaj praktiki la Darmon. La regula kaj simpla vivmaniero de la monaĥejo kondukas al interna paco kaj meditado. Oni esperas, ke gemonaĥoj returne dividu kion ili scias kun la Samgo, kaj faru ekzemplon, kiel bona budhano devas vivi. En aktuala praktikado la baza misio iom post iom pli malproksimiĝas de la origina intenco de la Budho, kaj hodiaŭ gemonaĥoj de tempo al tempo prenas rolon de lernejaj instruistoj, sociaj laborantoj, artistoj, kuracistoj kaj eĉ politikistoj. Iuj argumentis, ke estas prave por ili preni tiajn rolojn se tio helpas disvastigi Budhismon. Aliaj montras, ke per tia ago gemonaĥoj tre facile trudiĝis en mondaj problemoj kaj forgesas la celon, kial ili fariĝis gemonaĥoj.
  Demando: Ĉu vi devas fariĝi monaĥo aŭ monaĥino por atingi iluminiĝon?
  Respondo: Certe ne. Iuj el la budhaj disĉiploj kun bonaj atingoj estis laikaj. Iuj el ili sufiĉe dissvolviĝis spirite por instrui monaĥojn. En Budhismo la nivelo de kompreno estas pli grava kaj ne rilatas al tio, ĉu oni surportas flavan robon aŭ bluan pantalonon, kaj ĉu ili loĝas en monaĥejo aŭ hejmo. Iuj opinias, ke monaĥejo kun ĉiuj siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj estas la plej bona medio por spirita disvolviĝo. Aliuloj opinias, ke hejmo kun ĉiuj siaj ĝojoj kaj malĝojoj estas plej bona. Ĉiu homo havas sian propran preferon.
  Demando: Kial budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj surportas flavajn robojn?
  Respondo: Kiam antikvaj hindoj rigardis en la arbaron, ili ĉiam povis eltrovi, kiuj folioj falos de arbo, ĉar la falontaj folioj estas flavaj, oranĝaj aŭ brunaj. Sekve de tio en Hindio flavo fariĝis koloro de rezigneco. Roboj de gemonaĥoj estas flavaj, kaj tio povas atentigi ilin pri la graveco de rezignado kaj senkroĉiĝo.
  Demando: Kial monaĥoj kaj monaĥinoj razas la harojn?
  Respondo: Ĝenerale ni tre zorgas pri nia aspekto, kaj precipe pri nia hararo. Virinoj opinias, ke bona hararanĝo estas tre grava kaj viroj maltrankviliĝas pri la baldaŭa kalveco. Prizorgi nian hararon por ĝin beligi bezonas multe da tempo. Razinte la harojn, monaĥoj kaj monaĥinoj havas pli da tempo por aferoj pli gravaj. Krome, razita kapo simbolas la ideon pli atenti pri la interna ŝanĝiĝo ol ekstera aspekto. 
  Demando: Estas tre bone fariĝi monaĥo, tamen kio okazus se ĉiuj homoj fariĝus monaĥoj?
  Respondo: Oni povus fari la saman demandon pri ĉiuj profesioj. “Estas tre bone fariĝi dentisto, tamen kio okazus se ĉiuj homoj fariĝus dentistoj? Estus ne plu instruistoj, nek kuiristoj, nek stiristoj de taksioj.” “Estas tre bone fariĝi instruisto, sed kio okazus se ĉiuj homoj fariĝus instruistoj? Estus ne plu dentistoj, kaj tiel plu.” La Budho neniam proponis, ke ĉiuj homoj fariĝu monaĥoj aŭ monaĥinoj, kaj fakte tio neniam okazos. Sed ĉiam estas homoj, al kiuj plaĉas simpla vivo kaj rezignado, kaj kiuj plej ĝojas en la budha instruo. Kaj kiel dentistoj kaj instruistoj ili havas specialajn spertojn kaj sciojn, kiuj povas helpi al la komunumo, en kiu ili vivas.
  Demando: Eble tio similas al tiuj, kiuj instruas, verkas aŭ faras socian laboron. Sed kiel servas monaĥoj kaj monaĥinoj, kiuj faras nenion krom meditado. Kian bonon ili faras al la komunumo?
  Respondo: Vi devus kompari la meditantan monaĥon kun esploranta sciencisto. Socio subtenas esplorantan scienciston kiam li sidas en la laboratorio farante eksperimentojn, ĉar oni esperas, ke li povos hazarde eltrovi aŭ inventi ion por ĝenerala bono. Same la komunumo subtenas la meditantajn monaĥojn, kies bezonoj estas tre malmultaj, ĉar oni esperas, ke ili atingos saĝon kaj iluminiĝon por ĝenerala bono. Sed eĉ antaŭ ol tio okazas aŭ eĉ se tio neniam okazos, la meditantaj monaĥoj ankaŭ povas profitigi aliajn. En iuj modernaj societoj “la vivstilo de riĉuloj kaj famuloj” kun siaj malŝparemo, konsumado kaj sinindulgemo fariĝis la ideo, kiun oni sekvas aŭ almenaŭ envias. La ekzemplo de meditanta monaĥo atentigas nin, ke por nia kontenteco ni ne bezonas esti riĉegaj. Tio montras al ni, ke ĝentila kaj simpla vivstilo ankaŭ havas sian avantaĝon.
`
  Demando: Mi aŭdis, ke ne plu troviĝas budhismaj monaĥinoj. Ĉu vere?
  Respondo: La Budho fondis komunumon de monaĥinoj dum sia vivo, kaj monaĥinoj ludis gravan rolon en propagando kaj disvastigo de Budhismo por kvin aŭ ses cent jaroj. Sed por iom da kaŭzoj ne bone konataj, la monaĥinoj ne plu ordiniĝis, nek ricevis subtenon kiel monaĥoj, kaj la monaĥina Samgo pereis en Hindio kaj Sudorienta Azio. Sed la Samgo de monaĥinoj daŭre prosperas en Taiwan, Koreio kaj Japanio. Hodiaŭ en Srilanko oni jam faris paŝojn por enkonduki la komunumon de monaĥinoj el Taiwan kvankam iuj tradiciuloj ne tre fervoras pri tio. Sed por reteni la originan intencon de la Budho, estas prave, ke virinoj havas oportunecon pasigi monaĥejan vivon kaj profiti de tio, kiel faras viroj.
Sekve estas la programero de budhismaj rakontoj. Hodiaŭ ni aŭskultos du rakontojn. Inter la rakontoj ni aldonos budhisman muikon. Nun ni aŭskultu la unuan rakonton “Maliculino kaj Buterlakta Saĝulo”, kaj sekve ni aŭskulton la alian kun titolo “La saĝo de Reĝidino Midakoro” post la bela muziko.

Finiĝis la programero budhisma muziko kaj ni daŭrigos la aŭskultadon de budhisma rakonto.

—–

MALICULINO KAJ BUTERLAKTA SAĜULO

[Delogo]

  Iam tre riĉa homo vivis en Benareso de norda Hindio. Li havis filinon, kiu estis la plej bela virino en la tuta urbo. Ŝia haŭto estis tiel mola kiel rozfloraj petaloj, ŝia vizaĝo koloris kiel lotusfloroj, kaj ŝiaj haroj nigris kiel meznokto. Sed malfeliĉe, ŝia beleco estis nur supraĵa, kaj ŝi estis tre kruela interne. Ŝi humiligadis siajn servistinojn kaj eĉ ofte bategis ilin. Oni nomis ŝin “Maliculino”.
  Iutage ŝi iris al rivero por sin bani. Kiam ŝi sin banis, ŝiaj servistinoj ludis kaj plaŭdis en la akvo. Subite mallumiĝis kaj densa pluvŝtormo kovris la ĉielon super ili. Plej multe de la servistinoj kaj gardistoj forkuris. La servistinoj diris unuj al aliaj: “Nun estas perfekta tempo forigi la malican virinon por ĉiam.” Do ili foriris kaj lasis sola en la rivero. La ŝtormo fariĝis pli kaj pli terure furioza je la sunsubiro.
  Kiam la servistinoj reiris hejmen sen Maliculino, la riĉulo demandis ilin: “Kie estas mia kara filino?” Ili respondis: “Ni vidis ŝin elirinta el la rivero, sed ekde tiam ni ne plu vidis ŝin. Ni ne scias, kien ŝi iris.” La riĉulo sendis siajn parencojn serĉi ŝin, sed nenie ili trovis ŝin. Samtempe Maliculino drivis al malsupra parto de la rivero pro feroca inundo.
  Hazarde okazis, ke sanktulo vivas en la arbaro ĉe la rivero. En la kvieta regiono li meditadis dum longa tempo ĝis li ekĝuis sian internan feliĉon de alta mensstato. Pro tiu feliĉo li certigis al si mem, ke li jam forlasis la ordinaran deziron de la mondo.
  En la meznokto Maliculino drivis preter la kabano de la sanktulo en la furioza torento. Ŝi kriis kaj ploris por helpo. Tuj kiam la sanktulo aŭdis ŝin, li eksciis, ke virino estas en danĝero. Do li hastis al la rivero kun torĉo kaj vidis ŝin baraktanta. Li enakviĝis kaj elsavis ŝin. Li konsolis ŝin dirante: “Ne timu. Mi prizorgos vin.”
  Li portis ŝin en la kabanon kaj estigis fajron por ŝin sekigi kaj varmigi. Li donis fruktojn al ŝi por manĝi. Post kiam ŝi manĝis ĝissate, li demandis: “Kie vi loĝas? Kiel vi falis en la riveron?” Ŝi diris al li pri la ŝtormo kaj kiel ŝiaj servistinoj forlasis ŝin. Li kompatis ŝin kaj lasis ŝin dormi en lia kabano por kelkaj noktoj. Li mem tranoktis sub la steloj.
  Post kiam ŝi resaniĝis, li diris al ŝi, ke estas tempo por ŝi hejmeniri. Sed ŝi sciis, ke li estas sanktulo, kiu ĵuris neniam vivi kun virino kiel geedzoj. Jen kial li tranoktis ekstere dum ŝi dormis en la kabano.
  Por pruvi siajn proprajn povon kaj superecon al li, ŝi decidis delogi lin rompi la religian ĵuron. Ŝi rifuzis forlasi ĝis ŝi tentis lin fali en amiĝon al ŝi.
  Maliculino uzis pozojn, artifikojn kaj flatojn, pri kiuj virinoj lertas. La sanktulo ankoraŭ ne estis sufiĉe forta por rezisti kontraŭ ŝia tento. Post kelkaj tagoj ŝi sukcesis delogi lin rompi sian ĵuron. Ili ekvivis kune en la kvieta arbaro kvazaŭ geedzoj. Li perdis la internan feliĉon gajnitan post meditado por longaj jaroj.
  Baldaŭ Maliculino tediĝis pri la arbara vivo. Ŝi sopiris al la bruo kaj ekscitiĝo de la homplena mondo. Do ŝi kveris kaj kaĵolis ĝis ŝi realigis sian deziron. Ili transloĝiĝis en najbaran vilaĝon.
  En la komenco la sanktulo vivtenis ŝin per vendado de buterlakto. Poste la vilaĝanoj venis kaj petis de li konsilon. Ili tuj eksciis, ke aŭskulti lin alportos al ili bonan sorton. Do ili eknomis lin “Buterlakta Saĝulo” kaj ankaŭ donis kabanon al li por loĝi.
  Iutage bando da banditoj atakis la vilaĝon. Ili rabis ĉiujn valorajn objektojn kaj kidnapis kelkajn vilaĝanojn, inkluzive de Maliculino. Reveninte sian arbaran kaŝejon, ili dividis la prirabaĵojn. Kiam ili ekdividis la kaptitojn, la banditestro estis sorĉita de la beleco de Maliculino. Do li prenis ŝin kiel sian edzinon.
  Ĉiuj aliaj kaptitoj estis liberigitaj. Kiam ili revenis al la vilaĝo, Buterlakta Saĝulo demandis, kio okazis al lia edzino. Ili informis lin, ke banditestro tenas ŝin kiel edzinon. Li pensis: “Ŝi neniam povos vivi sen mi. Ŝi nepre trovos ŝancon por forfuĝi kaj reveni al mi.” Ĉiuj aliaj vilaĝanoj forlasis la vilaĝon opiniante, ke ĝi estas malfortuna, kajsed nur Buterlakta Saĝulo restis en sia kabano kredante, ke lia edzino revenos iutage.
  Maliculino ekĝuis plezuran vivon de banditoj. Sed ŝi maltrankviliĝis, ke ŝia edzo venus kaj forkondukus ŝin. Ŝi pensis: “Tiam mi perdus la ĵus trovitan luksaĵon. Mi estos sekura se mi forigos lin. Do mi sendos leteron al li kun preteksto, ke mi amas lin arde. Kiel antaŭe mi uzos mian delogan povon por subigi lin. Sed ĉifoje li renkontos sian finon, kaj mi restos bandita reĝino!”
  Post kiam Buterlakta Saĝulo ricevis la leteron, li kredis ĉiujn vortojn de ŝi. Li tuj enarbariĝis kaj kuris al la kaŝejo de la banditoj. Kiam li vokis ŝin, Maliculino eliris kaj diris: “Ho, mia kara edzo kaj mastro. Mi estas tre feliĉa revidi vin. Mi ne plu povis atendi por forfuĝi kun vi. Sed nun ne estas bona tempo, la banditestro facile sekvos nin kaj mortigos nin ambaŭ se ni foriros nun. Do ni atendu ĝis la nokto.” Ŝi kondukis lin en la ĉambron, lin manĝigis kaj kaŝis en ŝrankon.
  Post kiam la banditestro revenis ebrie en la vespero,  Maliculino demandis lin: “Via Moŝto, kion vi faros se vi vidos mian antaŭan edzon nun?” “Mi batfaligos lin kaj piedbatos lin de unu flanko de la ĉambro al la alia!” li fanfaronis, “kaj kie li estas nun?” “Li estas multe pli proksima ol via imago,” ŝi diris, “fakte li estas ĉi tie, en la ŝranko!”
  Li malfermis la ŝrankon kaj eltiris Buterlaktan Saĝulon. Li batis lin pugne kaj piede tien kaj reen en la ĉiambro kiel li fanfaronis. La kompatinda viktimo tute ne vekriis. Anstataŭe, li nur murmuris:
  ”Sendankema malamantino, mensoga perfidulino.”
  Tio estis ĉio, kion li diris. Ŝajne li fine lernis lecionon, sed tiel dolore!
  Finfine la ebria bandito laciĝis de batado. Li ligis la viktimon, prenis vespermanĝon kaj tuj dronis en ebria dormo.
  Post la ebria dormo, la banditestro vekiĝis pli sobriĝinte en la sekva mateno. Li denove bategis la ligitan viktimon per manoj kaj piedoj. Anstataŭ vekrii, Buterlakta Saĝulo ankoraŭ daŭre murmuris:
  ”Sendankema malamantino, mensoga perfidulino.”
  La bandito pensis: “Kial la viro senĉese diras la samajn vortojn foje kaj refoje kiam mi punas lin?” Vidinte, ke lia edzino ankoraŭ dormas profunde, li demandis al li, kion tio signifas.
  Buterlakta Saĝulo respondis: “Aŭskultu, kaj mi diros al vi. Mi estis arbara sanktulo kaj pace ĝuis altan staton de mia menso. Iunokte mi aŭdis tiun ĉi virinon krianta kiam ŝi drivis en la rivero dum ŝtormo. Mi savis ŝian vivon kaj resanigis ŝin. Samtempe ŝi delogis min kaj mi perdis ĉiujn miajn internajn trankvilecon kaj feliĉon. Ni translokĝiĝis en vilaĝon kaj mi havis tre ordinaran vivon. Tiam vi forkaptis ŝin. Poste ŝi sendis al mi leteron dirante, ke ŝi suferas vivi kun vi, kaj petas, ke mi savu ŝin. Do vi povas vidi, ke ŝi tentis min al tiu ĉi katastrofo. Ŝi transdonis min en vian manon. Jen kial mi diris:
  ’Sendankema malamantino, mensoga perfidulino.'”
  La banditestro ne estis malsaĝa. Li pensis: “Tiu viro estas tiel bona prizorganto por ŝi, tamen ŝi ankoraŭ kondukis lin en tiun ĉi embarasiĝon. Kion ŝi povos fari kontraŭ mi? Estus pli bone forigi ŝin.”
  Li malligis Buterlaktan Saĝulon kaj konsolis lin dirante: “Ne maltrankviliĝu. Mi prizorgos vin.” Li vekis Maliculinon kaj diris: “Mia kara, ni mortigu tiun ĉi viron ĉe lia propra vilaĝo.” Li kondukis ilin al la dezertiĝinta vilaĝo. Li ordonis ŝin kapti sian antaŭan edzon. Poste li levis sian spadon kaj forte hakis, sed en la lasta momento, li splitis Maliculinon en du pecojn.
  Eĉ iu tiel malbona kiel la murdema bandito povis ŝanĝi sian konduton. Li prizorgis la antaŭan rivalon ĝis tiu resaniĝis. Post kelkaj tagoj li demandis: “Kion vi volas fari nun?”
  La saĝulo respondis: “Mi ne plu volas la laikan vivon. Mi volas reiri al mia antaŭa arbaro por meditado.”
  La bandito diris: “Ankaŭ mi volas konvertiĝi kaj lerni meditadon en la arbaro.” Disdoninte ĉiujn siajn ŝtelitajn havaĵojn, li iris kaj loĝis en la arbaro kune kun Buterlakta Saĝulo kiel ties lernanto. Post granda strebado ili ambaŭ atingis altan staton de interna feliĉo.
  La moralinstruo estas: Seksa tento estas danĝera al ambaŭ viroj kaj virinoj.

—–
  
  Hieraŭ estis la naskiĝtago de Bodisatvo Avalokiteŝvaro, do en ĉiuj budhismaj monaĥejoj oni okazigis ceremoniojn por la celebrado. Tio okazis ankaŭ en Monaĥejo Tiefosi. Krom la budhismajn ceremoniojn, ni ankaŭ okazigis publikan kurson pri budhismo kaj homa vivo. Nun ni ĝuu budhisman kanton “Omaĝo al Bodisatvo Avalokiteŝvaro”. La signifo de la kanto estas jena:
“Ĉarmas Avakikiteŝvaro kiel aŭtuna luno
Kun majesta Budho Amitabo sur la verto
Vi favoras al vivestaĵoj kiel kompatema lumo
Ni kore dankas vin per konverto.
Om ma ni bej mej hum.”
Nun ni ĝuu la belan kanton.

—–
62. LA SAĜO DE REĜINO MILDAKORO

[Avideco]

  Iam la Iluminiĝinto naskiĝis en riĉa altklasa familio en la urbo Kasi de norda Hindio. Li jam finis sian lernadon kiam li estis juna. Poste li rezignis ordinarajn dezirojn kaj forlasis la ĉiutagan mondon. Li fariĝis ermito kaj loĝis sola en arbaro de Himalajo. Post longtempa meditado li atingis altan mensan povon kaj pleniĝis de internaj feliĉoj.
  Iutage li venis al la urbo Benareso pro manko de salo. Li pasigis nokton en la reĝa ĝardeno. Matene li sin lavis, ligis sian hararon en tuberon sur la kapo kaj sin vestis en nigra felo de antilopo. Li faldis la kutime vestitan robon faritan el ruĝa arbŝelo. Poste li iris al la urbo por kolekti manĝaĵon.
  Kiam li atingis la palacan pordegon, Reĝo Brahmadato faris promenadon sur la teraso. Ekvidinte la modestan sanktulon, la reĝo tuj pensis, ke la sanktulo nepre jam atingis la perfektan trankvilecon. Li ordonis al siaj servistoj konduki lin en la palacon.
  La reĝo petis la sanktulon sidiĝi sur luksan kuŝseĝon, kaj regalis lin per tre bonaj manĝaĵoj. Li dankis la reĝon. La reĝo diris: “Vi estas bonvena por ĉiam loĝi en mia kortega ĝardeno. Mi provizos al vi la ‘kvar vivbezonaĵojn’, kiuj estas manĝaĵo, vestaĵo, loĝejo kaj medicinaĵo. Pro tio, mi povos gajni meriton por renaskiĝi en ĉiela mondo.”
  La sanktulo akceptis la bonkoran inviton. Li pasigis sekvajn 16 jarojn vivante en la reĝa ĝardeno de Benareso. Dume li instruis ĉiujn membrojn de la reĝa familio kaj ricevis la kvar vivbezonaĵojn de la reĝo.
  Iutage Reĝo Brahmadato decidis iri al landlimo por subpremi ribelon. Antaŭ la forlaso li ordonis sian reĝinon prizorgi la sanktulon. Ŝia nomo estis Reĝino Mildakoro.
  Ŝi preparis manĝaĵon ĉiutage por la sanktulo. Iutage li ne atingis la palacon akurate por sia manĝo. Dum atendado, Reĝino Mildakoro sin refreŝigis per parfumita bano, sin vestis en belaj vestaĵoj kaj juveloj, kaj kuŝiĝis sur la kuŝseĝo.
  Samtempe la Iluminiĝinto meditis en speciala plezura mensstato. Kiam li konsciis pri la malfrueco por tagmanĝo, li flugis al la palaco per magia povo de sia mensa pureco.
  Aŭdinte la susuron de lia arbŝela robo, Reĝino Mildakoro subite leviĝis el la kuŝseĝo, kaj ŝia bluzo hazarde deglitis dum momento. La sanktulo ekvidis tion tra la fenestro kiam li eniris, kaj surpriziĝis je la nekutima vido al la belega reĝino.
  Tuj leviĝis en la sanktulo deziro, kiun li jam subigis sed ankoraŭ ne forigis. Ĝi similis al tio, ke kobro kun plilarĝiĝanta nuko leviĝas el la korbo, en kiu ĝi restas. Lia deziro detruis lian trankvilecon, kaj li vundiĝis kiel korvo kun rompita flugilo.
  Li ne plu povis engluti sian manĝaĵon. Li portis ĝin al sia loĝejo situanta en la kortega ĝardeno kaj metis ĝin sub sian liton. Lia menso estis sklavigata de la vido al la bela Reĝino Mildakoro. Lia koro bruliĝis de avideco. Li restis sur la lito sen manĝi kaj trinki por sinsekvaj sep tagoj.
  Fine la reĝo revenis hejmen. Li iris ĉirkaŭ la urbo kaj poste rekte en la ĝardenan monaĥejon por viziti la sanktulon. Vidinte lin kuŝanta sur la lito, li pensis, ke li malsaniĝis. Li purigis la ĉambron kaj sidiĝis ĉe li. Li ekmasaĝis liajn piedojn kaj demandis: “Estimata majstro, kio okazis al vi? Ĉu vi malsaniĝis?”
  La sanktulo respondis: “Ho, granda reĝo, mian malsanon kaŭzis tio, ke mi estas katenita en la ĉenoj de avideco.” “Kio estas via avideco?” demandis la reĝo. “Reĝino Mildakoro, Via Reĝa Moŝto.” “Estimata,” diris la reĝo, “mi donos Reĝinon Mildakoro al vi. Venu kun mi.”
  Kiam ili atingis la palacon, Reĝo Brahmadato vestis sian reĝinon per plej bonaj vestaĵoj kaj ornamaĵoj. Poste li sekrete petis, ke ŝi helpu la malfeliĉan sanktulon reakiri sian purecon. Ŝi respondis: “Mi scias kion fari, Via Moŝto. Mi savos lin.” Poste la reĝo fordonis ŝin kaj ŝi forlasis la palacon kune kun la sanktulo.
  Post kiam ili pasis tra la ĉefa pordo, ŝi diris: “Ni bezonas domon por vivi. Reiru kaj petu ĝin de la reĝo.” Li reiris kaj petis domon de la reĝo. La reĝo donis al ili kadukan dometon ekster la palaco.
  La sanktulo gvidis la reĝinon al ilia nova dometo, sed la reĝino rifuzis eniri. Li demandis ŝin pri la kialo. Ŝi diris: “Estas malpure ĉi tie. Reiru al la reĝo kaj prenu ŝovelilon kaj korbon.” Li obeis kaj post kiam li revenis, ŝi ordonis lin fari ĉiujn purigojn. Li eĉ ŝmiris la murojn kaj plankon per freŝa bovfekaĵo.
  Poste ŝi ordonis lin iri al la palaco kaj alporti ŝian liton, seĝon, lampon, littukon, kuirpoton kaj akvokruĉon sinsekve. Ŝi ordonis lin preni ĉiun el ĉio unufoje, kaj li obeis devoplene. Ŝi ordonis lin alporti akvon por ŝia bano kaj ankaŭ pretigi multajn aliajn objektojn. Li portis akvon por ŝia bano kaj poste aranĝis la liton. Fine ili sidiĝis ŝultro-ĉe-ŝultre sur la lito. Subite ŝi kaptis lin je la barbo kaj forte skuis lin tien kaj reen. Tirante lin al si, ŝi diris: “Ĉu vi memoras, ke vi estas sanktulo kaj pastro?”
  Nur tiam li sin liberigis el la freneza enamiĝo kaj ekkonsciis, kiu li estas. Regajninte memkonsciencon, li pensis: “Ho, en kiel kompatindan situacion mi falis! Mi blindiĝis pro mia avideco kaj fariĝis ĝia sklavo. Je la komenco de nura ekvido al virino, la freneza deziro povos konduki min en inferan mondon. Mia korpo estis brulanta, kiel sago de deziro trafis min je la koro, sed ne estiĝis sanganta vundo! Mi ne plu vidu ŝian korpon kiel realan. Mia propra malsaĝo kaŭzis al mi ĉiujn suferojn.”
  Poste li diris laŭte: “Hodiaŭ mi redonos la saĝan Reĝinon Mildakoro al la nobla Reĝo Brahmadato. Poste mi reflugos al mia arbara hejmo!”
  Akompaninte ŝin en la palacon, li diris al la reĝo: “Mi ne plu deziras vian reĝinon. Antaŭ ol mi havis ŝin, ŝi estis mia nura deziro. Post kiam mi havis ŝin, unu deziro kondukis al alia senfine, nur ĝis infero.”
  Per siaj inteligenteco kaj vivscio la saĝa Reĝino Mildakoro oferis grandan kontribuon al la sanktulo. Anstataŭ profiti de lia malforteco, ŝi repurigis lin.
  En perfekta trankvileco la Iluminiĝinto leviĝis en la aeron, faris predikadon al la reĝo, kaj poste magie flugis al arbaro de Himalajo. Li neniam revenis en la ordinaran mondon. Post jaroj da meditado en paco kaj plezuro, li mortis kaj renaskiĝis en alta ĉiela mondo.
  La moralinstruo estas: Avideco sklavigas kaj saĝo liberigas.

—–
  Nun jam finiĝis ĉiuj programeroj de hodiaŭa elsendo, kaj ni sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la sekva dimanĉo. En la fino de la elsendo ni elkore deziras al vi bonan semajfinon.

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号