Author:
• 星期日, 17 3 月, 2013

Sendlisto:

Aktualaĵoj

Barata samideano Adinarajana vojaĝis al Provinco Gansu laŭ invito

Finiĝis la unua internacia kunsido esperanta pri budhismo en Monaĥejo Tiefosi

Budhisma scio

Ĉapitro 8. Vegetarismo

Budhismaj rakontoj:  Kvaropo sur lignoŝtipo

                                           Venĝo de la hundo

Ĉina budhismo: Vegetarismo kaj Ĉina Budhismo

——————————– 

  Saluton, karaj amikoj!
  Hodiaŭ estas la dekunua elsendo de Retradio BRE en Monaĥejo Tiefosi de Ĉinio. En tiu ĉi elsendo estos aktualaĵoj, budhisma scio, budhisma rakonto kaj scio pri vegetarismo de ĉina budhismo. Unue ni aŭskultu aktualaĵojn.


———
  La unua internacia esperanta kunsido pri budhismo okazis en Monaĥejo Tiefosi
  
  La unua internacia esperanta kunsido pri budhismo okazis en Monaĥejo Tiefosi en la deksesa kaj deksepa de marto. Samideanoj el Ĉinio, Barato kaj Brazilo partoprenis en la kunsido kaj rekte en Esperanto interkomunikis pri barata budhismo, ĉina budhismo, brazila budhismo kaj korea ubunlismo. Majstro Shouyang, abato de Monaĥejo Tiefosi, speciale faris instruadon pri meditado laŭ Zena budhismo kaj Miaohui prezidis budhisman kurson.
  Ni ankaŭ okazigis kunsidon pri esperanta instruado kaj sinjorino Arko, prezentino de Ĉina ILEI, parolis pri la aktivado de ILEI. En la kunsido pri esperanta instruado ni ankaŭ interkonsentis pri la estonta kunlaboro de esperanta instruado en Monaĥejo Tiefosi.
  Krome ĉiuj partoprenantoj de la kunsido ankaŭ vizitis parton de la antikva silka vojo. Niaj kunsidoj pri Budhismo kaj esperanta instruado donis bonan fundamenton por nia estonta aktivado.
———
  Finiĝis la aktualaĵoj, kaj venas budhisma scio. Hodiaŭ ni lernos la okan ĉapitron de esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. La enhavo de tiu ĉi ĉapitro estas pri vegetarismo. En la lasta parto de tiu ĉi elsendo estos verketo pri vegetarismo kaj ĉina budhismo. Nun ni iru al la programero “Budhisma scio”.
———

  8. Vegetarismo
  
  Demando: Budhanoj devas esti vegetaranoj, ĉu ne?
  Respondo: Ne nepre. La Budho ne estis vegetarano. Li ne instruis al siaj disĉiploj esti vegetaranoj, kaj eĉ hodiaŭ multaj bonaj budhanoj ne estas vegetaranoj. Estas diro en budhismaj verkoj:
  ”Iun malpura faras krudeco, senkompatemo, kalumniemo, senkoreco, aroganteco, avideco kaj malutilo al la amikoj, sed ne manĝado de viando.
  Iun malpura faras malmorala konduto, rifuzo de pago al ŝuldo, trompado en komercoj kaj disigo inter homoj, sed ne manĝado de viando.” Sn.246–7

  Demando: Sed se vi manĝas viandon, vi respondecas pri mortigo de bestoj. Ĉu tio ne rompas la unuan maksimon?
  Respondo: Estas vere, ke vi nerekte kaj parte respondecas pri mortigo de bestoj kiam vi manĝas viandon, sed la fakto estas sama, kiam vi manĝas vegetalojn. La kamparanoj devas ŝprucigi al siaj plantoj insekticidon kaj venenon, por ke la vegetaloj sendifekte venu sur viajn pladojn. Kaj krome, bestoj estas mortigitaj por provizi ledon por viaj zono kaj mansako, oleon por la sapo uzata de vi kaj por miloj da aliaj produktaĵoj. Estas tute ne eble vivi sen pera respondeco pri morto de iuj aliaj vivestaĵoj. Tio estas ĝuste alia ekzemplo de la Unua Nobla Vero, ke ordinara ekzisteco estas suferiga kaj malkontentiga. Kiam vi observas la unuan maksimon, vi strebas por eviti rektan respondecon pri mortigo al vivestaĵoj.

  Demando: Mahajanaj budhanoj ne manĝas viandon.
  Respondo: Tio ne estas vera. Mahajana Budhismo en Ĉinio emfazas vegetarecon, sed ambaŭ monaĥoj kaj laikaj budhanoj de mahajana tradicio en Japanio kaj Tibeto kutime manĝas viandon.

  Demando: Sed mi ankoraŭ pensas, ke budhano devas esti vegetarano.
  Respondo: Se estus vegetarano, kiu estas rigora, sed egoisma, senhonta kaj malica dum alia homo, kiu ne estas vegetarano, sed honesta, malavara, bonkora kaj zorgema al aliaj, kiu el ili estus pli bona budhano?

  Demando: La persono, kiu estas honesta kaj bonkora.
  Respondo: Pro kio?

  Demando: Ĉar tia homo evidente havas bonan koron.
  Respondo: Trafe. Manĝanto de viando povus havi puran koron kaj same, tiu, kiu ne manĝas viandon, povus havi malpuran koron. En la instruoj de la Budho, gravas la kvalito de via koro, sed ne la enhavo de via dieto. Multaj homoj strebas neniam manĝi viandon, sed ili ne tre zorgas pri siaj egoismo, malhonesteco, krueleco kaj ĵaluzo. Ili ŝanĝis siajn pladojn, kio estas facila por fari, sed ignoris ŝanĝi sian koron, kio estas malfacila por fari. Do memoru, ke la pureco de la menso estas la plej grava afero en Budhismo, malgraŭ ĉu vi estas vegetarano aŭ ne.
  Demando: Sed laŭ budhisma vidpunkto, ĉu pli bona estas la homo, kiu havas bonan koron kaj estas vegetarano, ol la homo, kiu havas bonan koron sed estas manĝanto de viando?
  Respondo: Se la motivo de bonkora vegetarano estas zorgi pri bestoj kaj sin deteni de trudo al krudeco de moderna industria farmado, li aŭ ŝi difinitive disvolvos siajn kompatemon kaj prizorgon al aliaj ĝis pli alta grado ol manĝanto de viando. Multaj homoj trovas, ke ili havas naturan tendencon sin turni al vegetarismo kiam ili disvolviĝas en la Darmo.

  Demando: Iuj diris al mi, ke la Budho mortis pro manĝado de putriĝinta porko. Ĉu tio estas vera?
  Respondo: Ne. Sutroj menciis, ke la lasta manĝo de la Budho konsistis el plado nomata sukara maddava. La signifon de tiu ĉi termino oni ne plu komprenas, sed la vorto sukara signifas porkon, do ĝi koncernus al preparado de porkaĵo kvankam ĝi facile koncernas al speco de vagetalo, kuko aŭ alia manĝaĵo. Kiam ajn ĝi estus, la mencio de tiu manĝaĵo lasis homojn opinii, ke manĝi ĝin kaŭzis morton de la Budho. La Budho estis 80-jaraĝa kiam li forpasis, kaj li jam malsaniĝis dum iom da tempo antaŭe. La fakto estas, ke li mortis pro maljuneco.

  ———
  Ni ĝuu rakonton voĉlegitan de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. La rakonto apartenas al esperanta traduko “Budhismaj Rakontoj pri antaŭaj vivoj de Budho Ŝakjamunio” tradukita de Miaohui. La titolo de la rakonto estas “Kvaropo sur lignoŝtupo”.

———

  69. KVAROPO SUR LIGNOŜTIPO

  [Dankemo]

  Antaŭe Reĝo Brahmadato de Benareso havis filon ege malbonan. Post kiam li plenkreskis, li fariĝis tre malica kaj kruela. Li ĉiam klopodis pruvi, ke li estas pli kruda ol ĉiuj aliaj. Kun manio torturi aliajn, li konstante molestis homojn kaj estigis batalojn. Li kutime parolis kun fiodoro de malpuraĵo kvazaŭ el defluilo. Li ĉiam facile furioziĝis, kvazaŭ siblanta serpento piedpremata.
  Homoj en kaj ekster la palaco fuĝis de li kvazaŭ de homvora demono malsata. Ili laŭeble evitis lin kiel eron de malpuraĵo en la okuloj. Malantaŭ lia dorso ĉiuj nomis lin “Malica Reĝido”. Unuvorte li estis ege malbona homo!
  Iutage la reĝido decidis eliri por naĝi. Li iris al rivero kune kun siaj servantoj kaj asistantoj. La ĉielo subite mallumiĝis kvazaŭ en la nokto. Forta ŝtormo okazis. Estante tiel kruda kaj senracia, la reĝido ĉiam provis montri sian sentimecon. Do li blekis al la servantoj: “Portu min en la mezon de la rivero kaj banu min. Poste reportu min al la riverbordo.”
  Ili portis lin en la riveron laŭ lia ordono. Poste, ili diris unuj al aliaj: “Nun estas nia ŝanco! La reĝo neniam povos eltrovi, kion ajn ni faris ĉi tie. Do ni mortigu la Malbonan Reĝidon ĉeloke. Dronu en inundo, vi sentaŭgulo!” Tiel ili ĵetis lin en la ŝtorme torentan fluon.
  Kiam ili revenis al la bordo, la aliaj demandis, kie estas la reĝido. Ili respondis: “Ni ne scias. Kiam ekpluvis, li naĝis pli rapide ol ni kaj certe jam reiris al Benareso.”
  Post kiam ili revenis en la palacon, la reĝo demandis: “Kie estas mia filo?” Ili respondis: “Ni ne scias, Via Reĝa Moŝto. Kiam okazis la ŝtormo, ni pensis, ke li jam reiris antaŭ ni.” Reĝo Brahmadato venigis serĉistaron kaj komencis serĉi la reĝidon. Ili serĉadis zorgeme sur ĉiuj vojoj al la riverbordo, sed ne trovis lin.
  Jen estis la okazaĵo. En la venta kaj pluva mallumo la reĝido drivis en la torenta rivero. Feliĉe li ekkaptis flosantan arbotrunkon. Li tenis ĝin firme por protekti sian karan vivon. Flosante laŭ la rivero, la krudulo timis sian eventualan morton, do li ploregis kiel bebo timema kaj senpova.
  Okazis hazardo, ke antaŭ nelonge, granda riĉulo mortis en Benareso. Li iam kaŝis trezoron de 40 milionoj da ormoneroj en la bordo de la sama rivero por konservi ĝin. Pro sia avido al la trezoro, li renaskiĝis kiel mizera serpento por gardi sian trezoron rampante sur la ventro.
  En proksima loko sur la riverbordo estis alia riĉa avarulo, kiu kaŝis trezoron de 30 milionoj da ormoneroj. Pro sia firma kroĉiĝo al la riĉaĵo, li renaskiĝis kiel akvorato por gardi sian kaŝitan trezoron.
  Kiam la ŝtormo okazis, la serpento kaj akvorato estis pelitaj el siaj truoj kaj drivis en la torentan riveron. Por eviti dronon ankaŭ ili hazarde kaptis la saman arbotrunkon, sur kiu ploregis la timigita reĝido. La serpento grimpis sur unu flankon kaj la akvorato sur la alian.
  Proksime estis alta kapokarbo, sur kiu loĝis juna papago. Kiam la riverakvo leviĝis pro la ŝtormo kaj inundo, la kapokarbo elradikiĝis kaj falis en la riveron. Apenaŭ la papago provis forflugi, kiam la vento kaj pluvo pelis lin sur la saman lignoŝtipon, al kiu alkroĉiĝis la serpento, akvorato kaj Malbona Reĝido.
  Nun la kvar vivestaĵoj sur la lignoŝtipo flosis al kurbiĝo de la rivero. Iu sanktulo loĝis trankvile en malgranda kabano proksime. Harzarde okazis, ke li estas la Bodisatvo, la Iluminiĝinto. Li naskiĝis en riĉa altklasa familio de Urbo Kasi. Kiam li plenkreskis, li rezignis siajn riĉecon kaj pozicion, kaj ekloĝis sola ĉe la rivero.
  Kiam la sanktulo aŭdis la panikan kriadon de la malbona reĝido en la noktomezo, li pensis: “Tio aŭdiĝas kiel timigita homo.  Pro mia kompatemo mi ne povas ignori lin. Mi devas savi lin.”
  Li kuregis al la rivero kaj kriis. “Ne timu! Mi savos vin!” Li saltis en la torentan riveron, kaptis la lignoŝtipon, kaj tiris ĝin sur la bordon per sia tuta forto.
  Li helpis la reĝidon surbordiĝi sekure. Rimarkinte la serpenton, akvoraton kaj papagon, li portis ilin kaj kondukis la reĝidon al sia komforta kabano. Li bruligis kuirfajron, kaj ĝentile varmigis la bestojn ĉe la fajro pensinte pri ilia malforteco. Post kiam ili varmiĝis kaj sekiĝis, li metis ilin apude, kaj petis la reĝidon sin varmigi. La sanktulo elprenis fruktojn kaj nuksojn, nutris la plej senpovajn bestojn unue, kaj poste regalis la atendantan reĝidon.
  Estis ne mirinde, ke pro tio furiozis la Malbona Reĝido! Li pensis: “La stulta sanktulo ne zorgas pri mi, granda kortega princo. Anstataŭe, li donis pli altan pozicion al la tri sencerbaj bestoj!” Tiel pensante, li ekhavis venĝeman malamon kontraŭ la milda Bodisatvo.
  En la sekva tago la sanktulo sekigis la lignoŝtipon sub la suno. Poste li apartigis kaj bruligis ĝin, kuiris ilian manĝaĵon kaj tenis ilin varmetaj. Post kelkaj tagoj la kvar savitoj de tiu sama ŝtipo fariĝis fortaj kaj sanaj.
  La serpento iris al la sanktulo adiaŭi lin. Ĝi volvis sian korpon sur la tero, arkigis sin supren, kaj kapklinis respektoplene. Ĝi diris: “Estimata Majstro, vi faris grandan favoron al mi! Mi dankas vin. Mi ne estas malriĉa serpento. En certa loko mi enterigis trezoron de 40 milionoj da ormoneroj, kaj mi ĝojplene oferos ĝin al vi, ĉar por ĉiuj la vivo estas senpreza! Kiam vi bezonos monon, nur iru al la riverbordo kaj kriu, ‘Serpento! Serpento!'”
  Ankaŭ la akvorato iris al la sanktulo adiaŭi lin. Ĝi sin levis sur la postaj kruroj kaj riverence klinis sian kapon respektoplene. Li diris: “Estimata Majstro, vi faris grandan bonon por mi! Mi dankas vin por tio. Mi ne estas malriĉa akvorato. En certa loko mi enterigis trezoron de 30 milionoj da ormoneroj, kaj mi ĝojplene oferos ĝin al vi, ĉar por ĉiuj la vivo estas senpreza! Kiam vi bezonos monon, nur iru al la riverbordo kaj kriu, ‘Rato! Rato!'”
  Tiaj dankemaj agoj de la serpento kaj akvorato estis tute malsamaj ol en iliaj antaŭaj avaraj vivoj!
  Poste venis la papago adiaŭi la sanktulon. Ĝi riverence klinis sian kapon respektoplene kaj diris: “Estimata Majstro, vi faris grandan helpon al mi! Mi estas dankema al vi, sed mi posedas nek oron nek arĝenton. Tamen, mi ne estas malriĉa papago. Kiam ajn vi bezonos la plej bonan rizon, nur iru al la riverbordo kaj kriu ‘Papago! Papago!’ Tiam mi venigos ĉiujn miajn parencojn el ĉiuj arbaroj de Himalajo kaj ni alportos al vi ĉarojn da plej valora bonodora ruĝa rizo. Por ĉiuj la vivo estas senpreza!”
  Fine la Malbona Reĝido venis al la sanktulo. Lia menso pleniĝis de venena venĝemo, do li pensis nur pri mortigo al la sanktulo se li denove vidos lin. Tamen li diris: “Estimata Majstro, kiam mi fariĝos reĝo, bonvolu veni al mi kaj mi provizos al vi la ‘Kvar Necesaĵojn por Vivo’.” Li reiris al Benareso kaj baldaŭ fariĝis la nova reĝo.
  Post nelonge la sanktulo decidis vidi, ĉu la promeso de la kvar vivestaĵoj estas veraj. Unue li iris sur la riverbordon kaj kriis: “Serpento! Serpento!” Aŭdinte lian unuan vokon, la serpento elrampis el sia subtera hejmo. Ĝi riverencis respektoplene kaj diris: “Honorulo, sub ĉi tiu loko estas kaŝitaj 40 milionoj da oromoneroj. Elfosu kaj prenu ilin kun vi!” “Tre bone,” diris la sanktulo, “mi venos denove kiam mi bezonos ilin.”
  Forlasinte la serpenton, li piediris laŭ la riverbordo kaj kriis: “Rato! Rato!” La akvorato alkuris kaj ĉio okazis ĝuste kiel ĉe la serpento.
  Poste, li ekkriis: “Papago! Papago!” La papago tuj flugis malsupren el sia arba hejmo. Ĝi riverencis respektoplene kaj diris: “Honorulo, ĉu vi bezonas ruĝan rizon? Mi alvokos miajn parencojn kaj ni portos al vi la plej bonan rizon el la tuta Himalajo.” La sanktulo respondis: “Tre bone! Mi alvenos denove je mia bezono poste.”
  Fine li enurbiĝis por viziti la reĝon. Li piediris al la reĝa plezura ĝardeno kaj tranoktis tie. Matene, en ege modesta kaj majesta sinteno, li iris kolekti almozmanĝaĵon en la urbo Benareso.
  En la sama mateno la maldankema reĝo sidis sur impone ornamita kortega elefanto kaj gvidis grandan procesion ĉirkaŭ la urbo. Kiam li vidis la Iluminiĝinton de malproksime, li pensis: “Aha! Ĉi tiu mallaborema senhejma vagabondo venas por peti bonon de mi. Mi devas senkapigi lin antaŭ ol li fanfaronos al ĉiuj, kion li faris por mi!”
  Do li ordonis siajn servantojn: “Tiu senvalora almozulo certe volas peti ion de mi. Ne lasu lin prokisimiĝi al mi. Tuj arestu lin, ligu liajn manojn malantaŭ la dorso kaj skurĝu lin ĉe ĉiu stratangulo. Konduku lin al la ekzekuttereno ekster la urbo kaj dehaku lian kapon. Poste levu lian korpon sur akrigitan kolonon kaj montru ĝin por ke ĉiuj vidu. Tiamaniere faru finon al tiaj almozpetantoj!
  La servantoj sekvis liajn kruelajn ordonojn. Ili ligis la senkulpan grandulon kiel ordinaran krimulon. Ili skurĝis lin senkompate ĉe ĉiu stratangulo survoje al la ekzekuttereno. Sed kiel ajn forte kaj profunde en lian karnon ili skurĝis lin, li tenis sin dignoplena. Post ĉiu skurĝo li simple diris por ke ĉiuj aŭdu: “Jen pruvo, ke ankoraŭ pravas la malnova onidiro: ‘Estas pli da repago tiri mortan lignon el la rivero ol helpi maldankemulon!'”
  Iuj spektantoj ekmiris, kial li nur diras tion ĉe ĉiu stratangulo. Ili diris unuj al aliaj: “Eble la suferon de la kompatinda viro kaŭzis maldankemulo.” Do ili demandis lin: “Oh, sanktulo, ĉu vi faris ion por helpi al maldankemulo?”
  La sanktulo rakontis la tutan historion al ili, kaj konklude li diris: “Mi savis ĉi tiun reĝon el terura inundo, kaj tiel mi kaŭzis al mi mem la nunan suferon. Mi diras tion nur pro tio, ke mi malobservis la diron de maljunaj saĝuloj.”
  Aŭdinte la historion, la civitanoj de Benareso koleriĝis kaj diris inter si: “Tiu ĉi bonulo savis la vivon de la reĝo. Sed la reĝo estas tiel kruela, ke li neniel havas dankemon en si. Kiel li povus fari bonojn al ni? Li nur estas danĝero al ni. Ni forigu lin!”
  La kolerego de civitanoj sin turnis en ribelon. Oni sin ĵetis al la reĝo kun sagoj, tranĉiloj, bastonoj kaj ŝtonoj. La reĝo mortis sidante sur la kortega elefanto. Tiam ili ĵetis la kadavron de la iama Malbona Reĝido en fosaĵon apud la vojo.
  Poste ili faris la sanktulon sia nova reĝo. Li regis Benareson tre bone. Iutage li decidis viziti siajn malnovajn amikojn. Do li elrajdis en granda procesio ĝis la riverbordo.
  Li kriis: “Serpento! Serpento!” La serpento tuj aperis, esprimis sian estimon kaj diris: “Via Moŝto, vi estas bonvena se vi volas mian trezoron.” La reĝo ordonis la servantojn elfosi la 40 milionojn da ormoneroj.
  Li iris al la hejmo de la akvorato kaj kriis: “Rato! Rato!” Ankaŭ la rato tuj aperis, esprimis sian estimon kaj diris: “Via Moŝto, bonvenon se vi volas mian trezoron.” Do la servantoj de la reĝo elfosis la 30 milionojn da oromoneroj.
  Poste la reĝo kriis “Papago! Papago!” La papago tuj flugis al la reĝo, riverencis respektoplene kaj diris: “Via Moŝto, se vi volas, mi kolektos la plej bonan ruĝan rizon por vi.” Sed la reĝo respondis: “Ne nun, mia amiko. Mi petos de vi kiam ni bezonos rizon. Nun ni reiru al la urbo.”
  Reveninte al la kortega palaco en Benareso, la reĝo metis la 70 milionojn da ormoneroj en sekuran lokon. Li farigis oran bovlon kiel hejmon de la dankema serpento. Li farigis labirinton el la plej bonaj kristaloj por la donacema rato enloĝi. Kaj la bonkora papago transloĝiĝis en oran kaĝon kun pordo, kiun ĝi povis fermi kaj malfermi de interne.
  Ĉiutage la reĝo donis pufigitan rizaĵon kaj la plej dolĉan mielon per oraj teleroj al la serpento kaj papago. Kaj per alia ora telero li donis la plej aroman parfumitan rizon al la akvorato.
  La reĝo famiĝis pro sia donacemo al la malriĉuloj. Li kaj liaj tri bestoamikoj kunvivis en perfekta harmonio dum multaj jaroj. Ili ĉiuj renaskiĝis laŭ siaj meritoj post la morto.
  La moralinstruo estas: Dankemo estas repago, kiu mem estas rekompencita.
———
  Nun venas programero pri ĉina budhismo. Hodiaŭ ni aŭskultos verketon kies titolo estas “Vegetarismo kaj Ĉina budhismo”. Kaj post tio ni ĝuos rakonton el esperanta traduko “Amo al la vivoj” voĉlegitaj de samideano Zhao Jianping.
  Vegetarismo kaj Ĉina Budhismo
  
  Estas fakto, ke la Budho kaj liaj disĉiploj ne estis vegetaranoj. La monaĥoj ne kuiris per si mem, kaj sin vivtenis per almozpeto laŭ regulo, ke ili devas fari tion laŭvice sendistinge. Ili ne rajtis mendi manĝaĵon aŭ selekti domon por peti manĝaĵon, kaj ili kutime manĝis ĉion, kion oni donacis ili. Do estis ne eble por ili sin teni vegetaranaj.
  Ne ĉiuj ĉinaj budhanoj estis vegetaranoj ĵus post kiam Budhismo enkondukiĝis en la landon. Sed pro influo de ĉinaj filozofio kaj ankaŭ kutimo pri bonkoreco kaj kompatemo al suferantaj bestoj, multaj ĉinoj manĝas vegetare en iuj ceremonioj kaj festoj. Do pro tio iuj budhanoj sin tenis vegetaranaj pro kompato al bestoj. Tio daŭris ĝis la kvina jarcento dum regado de Imperiestro Wudi en Dinastio Liang.
  Kiam Imperiestro Wudi regis la landon, Ĉina Budhismo prosperiĝis, kaj aperis diversaj budhismaj skoloj. La imperiestro estis erudicia, kaj havis fortan kredon je Budhismo. Li praktikis kiel pia budhano kaj observis maksimojn por bodisatvo. Krom subtenado al Budhismo, li ankaŭ klopodis disvastigi vegetarecon laŭ instruo de mahajana Budhismo. Fakte en sutroj de mahajana Budhismo, la Budho multfoje parolis pri la avantaĝo de vegetareco. Pro klopodo de la imperiestro, ĉinaj monaĥoj kaj iuj laikaj budhanoj ekvivis vegetarane. La kutimo daŭras ĝis nun en regiono de Ĉina Budhismo.
  En Ĉina Budhismo estis historia noto. Imperiestro Wudi havis sanktiĝintan instruiston nomatan Baozi. Foje, la  ĉefkonsilanto de la imperiestro okazigis edziĝan ceremonion por sia nevo kaj invitis Majstron Baozi al la festeno. Tuj irinte en la domon por la festeno, Majstro Baozi ĉantis versaĵojn:
  Okazis granda strangaĵo.
  La nevo edziĝis al la avino.
  Porkoj kaj ŝafoj sidas sur la lito
  Dum parencoj suferas en la kuirpoto
  La knabino manĝas viandon de la patrino
  Dum la filo frapas tamburon el felo de la patro
  Ĉiuj venas gratuli por la feliĉo
  Sed mi suspiras pri ilia sufero.
  La versaĵoj aludas, ke la avino de la novedzo amegis sian nevon en la antaŭa vivo kaj fariĝis lia edzino por akompani lin en tiu ĉi vivo. Ĉiuj parencoj kaj amikoj de la novedzo ĝojplene ĝuis bongustaĵon sur la lito, sed ili estis porkoj kaj ŝafoj en la antaŭaj vivoj. Per kuirpoto oni kuiris viandon de porkoj kaj ŝafoj, kiuj hazarde estis antaŭaj parencoj kaj amikoj de la familio. Knabino sidanta sur la sojlo manĝis viandon de porko, kiu estis ŝia antaŭa patrino. Dum ludado de muziko junulo frapegis tamburon faritan el felo de bovo, kiu estis lia patro en la antaŭa vivo. Do la sankta monaĥo travidis tion kaj suspiris pro ilia sufero.
  Estis alia noto pri Ĉina Budhismo. Tuj kiam budhanoj sciis, ke ili devas sin teni vegetaranaj por protekti bestojn, ili havis dubon, ĉu ili rajtas manĝi ovojn. Multaj monaĥoj diskutis kaj eĉ debatis pri tio laŭ sia scio pri Budhismo. Okazis debato pri manĝado de ovo inter du monaĥoj, kiuj estis instruisto kaj lernanto. Bedaŭrinde, mi forgesis pri la nomoj de ili.
  La instruisto ne estis parolema, sed li insistis, ke en ovo estas vivo kaj oni ne rajtas manĝi ovon, dum la elokventa lernanto insistis, ke manĝado de ovo ne kaŭzas mortigon. Post longa debato la instruisto cedis kaj la lernanto opiniis, ke li venkis la debaton.
  La lernanto revenis en la ĉambron fiere kaj enlitiĝis ĝojplene. Post nelonge li vidis en sonĝo, ke la instruisto venis kun du ovoj en la mano. Enĉambriĝinte senvorte, li iris al la lernanto, apartigis la ovon antaŭ li kaj el la ovo iris kokido. Li apartigis la alian ovon kaj alia kokido iris el la ovo. La lernanto tuj vekiĝis kaj ekkonsciis, ke ovon oni ne rajtas manĝi, ĉar en ĝi estas vivo. Do en Ĉinio, la monaĥoj de Ĉina budhismo ankaŭ ne manĝas ovojn.
  Ĉiuj vivestaĵoj amas sian vivon kaj havas rajton vivi sekure en la mondo. Neniu estis destinita kiel manĝaĵo de aliaj. Do ni devas laŭeble teni nin de mortigo al bestoj pro nia frandemo. Tamen eĉ se ni ne povas nin teni vegeteranaj, ni povas manĝi “puran viandon”, kiu estas preta viando de besto mortigita ne de ni kaj rekte pro ni, kaj la mortigon al kiu ni ne vidis nek aŭdis. krome ni devas respekti kaj protekti ilin laŭeble. Se ni ĉiuj respektas kaj protektas unu al aliaj, ni ĝuos pli grandan pacon kaj harmonion. Ni klopodu por forigi la nunan suferon kaj krei estontan feliĉon per la ĝusta metodo!
———
  Nun ni aŭskultu la lastan programeron. Ĝi estas rakonto el la esperanta traduko “Amo al la vivoj”. Se la rakontoj plaĉas al vi, vi povas aŭskulti kaj elŝulti ĉiujn rakontojn el tiu ĉi retejo.
———

  73. Venĝo de Mortinta Hundo

  Ĉinaj kamparanoj plugas kampojn per bovoj, do plejparto de ĉinoj ne manĝas bovaĵon pro dankemo al la fidelaj brutoj. Sed multaj ĉinoj rigardas hundojn kiel porkojn. Do iuj ĉinaj buĉistoj speciale buĉas hundojn.
  Iu buĉisto de hundoj vivis en Nanxiang-vilaĝo (Nanŝjan) de Jiaxing-gubernio (Jiaŝjin), proksima al Ŝanhajo. Li nomiĝis Cai Liu (Caj Liŭ). Hundaĵo estis precipe populara en vintro, ĉar oni opiniis, ke hundaĵo varmigas homan korpon. Je la alproksimiĝo de la novjara festo, Cai ridis kiam li akrigis siajn tranĉilojn kaj pripensis, kiom li povos enspezi.
  Cai buĉis hundojn de longaj jaroj, do li havis lertan rutinon. Li tranĉis hundon je la gorĝo kaj tuj ĵetis ĝin en urnon de varma akvo. Kiam ĝi estis tute trempita, li senhaŭtigis ĝin tre facile. Li ĉiam tiel agis. Lerteco donis efikon. Sed la aferoj iris malsame ĉifoje. Tuj kiam li metis la hundon en la urnon, liaj okuloj ekŝvelis, dum liaj oreloj zumis kaj lia koro bategis. Li antaŭsentis misfortunon.
  Ĝuste tiam, la hundo reviviĝis. Per sia tuta forto, ĝi sin ĵetis el la urno, rekte al Cai! La antaŭsento de Cai pruviĝis. Apenaŭ li vidis la hundon kaj sin tiris malantaŭen, la hundo jam kaptis lin per la dentoj. Li provis forpuŝi ĝin per ambaŭ manoj, sed ĝi jam firme tenis lian brakon per akraj dentoj.
  Cai vekriis pro doloro. Liaj najbaroj alvenis por helpi lin. Ili provis malfermigi la hundan faŭkon per diversaj metodoj, sed malsukcesis.
  ”Kiu imagis, ke hundo kun gorĝo tranĉita ankoraŭ havas tiel grandan forton!” iu el la najbaroj diris mirigite.
  ”Ne estas tempo por diskuti. Trenu ĝin for de mi, mi petas!” Cai sin rulis tien kaj reen sur la planko, klopodante sin liberigi de la hundo, sed ĝi tenis lin firme kvazaŭ gluita al lia brako.
  Li larmis kaj liaj pantalonoj malsekiĝis pro la doloro, sed la hundo ankoraŭ ne forlasis lin.
  La doloro des pli fortiĝis, kaj li ne plu kapablis elteni la suferon. La najbaroj vidis senhelpe, ke lia vizaĝo pli kaj pli paliĝas. “Ka!” ili aŭdis klakon el lia gorĝo.
  Li perdis sian vivon. Samtempe la hundo forlasis lin kaj ankaŭ mortis.
  Ekde tiam, neniu en la regiono aŭdacis manĝi hundaĵon plue.
———
  Ni venas al la fino de la elsendo. En la sekva elsendo ni lernos budhisman vidpunkton pri sorto kaj fortuno. Vi estas bonvenaj al nia sekva elsendo en la sekva dimanĉo.
  Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

 

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号