Author:
• 星期一, 07 1 月, 2013

   Saluton, karaj amikoj!
 Mi estas Miaohui.
 Je la komenco de la nova jaro mi elkore bondeziras al ĉiuj samideanoj pligrandan feliĉon kaj sukceson.
 Hodiaŭ estas la prova elsendo de nia retradio. Ekde nun ni funkciigos radion de nia retejo BRE, kies komplekta nomo estas “Budhana Retejo Esperantista”. Ni povos aŭskulti diversajn programerojn pri budhismaj novaĵo, kulturo, historio, scio kaj aliaj en Esperanto. Certe ni ankaŭ povos aŭskulti esperantajn novaĵojn precipe en nia lando. Krom tio, ni ankaŭ aranĝos programerojn laŭ viaj proponoj, do ĉiuj viaj opinioj, proponoj kaj helpoj estas bonvenaj.
  Nia retradio elsendiĝos ĉiu dimanĉe. Hodiaŭ ni aŭskultos du novaĵojn “Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi” kaj “Eldoniĝis la disko ‘Budhimsaj Rakontoj’”. Poste ni aŭskultos rakonton “Demonoj en la dezerto” kaj recitadon de “La novjaraj bondeziroj” kun muziko el la pali lingvo.
 Nun ni aŭskultu novaĵojn.

DSC_1343

 

 Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi
 
   Saluton, karaj samideanoj!
   Mi estas Aris.
   Nun bonvole aŭskultu novaĵon “Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi”
  Ekde la 31-a de decembro, 2012 ĝis la 1-a de januaro 2013, Xi’an-a Esperanto-Asocio sukcese okazigis benopetan aktivadon en Monaĥejo Tiefosi, ĉina budhisma monaĥejo, kie oni subtenas Esperanton.
  En la aktivado ĉeestis ĉirkaŭ 40 esperantistoj kaj studentoj el urboj Xi’an, Beijing, Suzhou, Changsha kaj Wuhan. Okazis en la monaĥejo budhisma kurso pri homa vivo kaj diversaj kunsidoj pri Esperanto. Oni rondvojaĝis en kaj ĉirkaŭ la monaĥejo, kaj faris recitadojn de “La Novjara Preĝo” kaj “La Novjaraj Bondeziroj” sinsekve en la ĉina lingvo kaj Esperanto. Samideanoj Yuan Yongming kaj Miaohui prezidis la recitadojn. La esperanta grupo de la monaĥejo donacis esperantajn librojn kaj diskojn pri budhisma literaturo al la ĉeestantoj. La aktivado pli proksimigis la rilaton inter Esperanto kaj Budhismo, kaj akcelis la pluan kunlaboradon inter ambaŭ kampoj.

DSC_1323

 

 Eldoniĝis la disko “Budhismaj Rakontoj”
 
  Saluton, karaj samideanoj!
  Mi estas…
  En la nuna tempo bonvolu aŭskulti novaĵon “Eldoniĝis la disko ‘Budhismaj Rakontoj’ ”.
  En la fino de la jaro 2012 eldoniĝis la esperanta disko “Budhismaj Rakontoj” per fervora helpo de samideanoj budhanaj kaj esperantistaj. En la disko estas 93 rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la Budho Ŝakjamunio, kreinto de Budhismo. La interesajn rakontojn esperantigis Miaohui kaj voĉlegis sinjoro Zhao Jiangping el Ĉina Radio Internacia. Ni distribuas la eldonitajn diskojn senpage, kaj ĉiuj interesiĝantoj pri tio povas skribi al Miaohui por havi kompleron. La retadreso de miaohui estas: miaohui@budhano.cn (miaohui, ĉe, budhano, punkto, cn) La rakontoj estas ankaŭ aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj ĉe la podkasto de la Retejo “Budhana Retejo Esperantista”. La adreso de la retejo estas: http://www.budhano.cn/podkasto (http, du punktoj, du oblikvaj strekoj, tri duoblaj voj, punkto, budhano, punkto, cn, oblikva streko, podkasto)
  Nun ni klopodas por pretigi eldonan kotizon de la libro “Budhismaj Rakontoj” konforma al la disko. La eldonitajn librojn ni ankaŭ distribuos senpage al samideanoj. Ĉiuj monkontribuo kaj helpo pri tio estas bonvenaj.

disko
 …
 Ni ĵus aŭskultis novaĵojn. Ni aŭskultu rakonton “Demonoj en la dezerto”. Ĝi estas rakonto el “Budhismaj rakontoj” esperantigitaj de Miaohui kaj voĉlegitaj de samideanoj Zhao Jianping. La rakontoj estas pri la antaŭaj vivoj de la Budho Ŝakjamunio. Ili estas interesaj kaj instruoplenaj. Mi esperas, ke ili plaĉas al vi.
 …
 Post la budhisma rakonto venas la lasta programero “La Novjaraj Bondeziroj”. Fakte ĝi estas unu el la budhismaj sutroj, kiujn oni povas reciti kaj kanti en la pali lingvo. Miaohui esperantigis kaj adaptis ĝin kiel novjarajn bondezirojn por kontentigi la bezonon de nia esperanta aktivado en la novjara tago. Dum la aktivado sinjoro Yuan Yongming kaj mi recitis la tekston respektive en la ĉina lingvo kaj Esperanto. Ni kune aŭskultu la muzikon kaj recitadon.
 …
 Nun jam finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Mi devas konfesi, ke ni ne estas spertaj en la elsendo, do estas multaj mankoj en nia laboro. Mi elkore petas de vi opiniojn kaj proponojn por plibonigi nian estontan laboron kaj pliriĉigi niajn programerojn. Nia retadreso estas: retradio@budhano.cn Viaj mesaĝoj kaj kontaktoj estas bonvenaj. Ĝis la venonta dimanĉo, karaj amikoj!

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号