Archive for the Category ◊ Rakontoj pri Antaŭaj Vivoj de la Budho ◊

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

  [Hipokriteco]

  Iam antaŭe estis viro, kiu ŝajnis sanktulo laŭ aspekto kaj konduto. Kun la korpo volvita per ĉifonaĵo kaj longaj haroj distaŭzitaj sur la kapo, li sin vivtenis almozpetante en malgranda vilaĝo. Kun ruzeco kaj malnobleco en la menso, li ŝajnigis, ke li forlasis la kroĉiĝemon al la ĉiutaga mondo, sed fakte li estis falsa sanktulo.

  Riĉulo en la vilaĝo volis akiri meritojn per bonfarado, do li konstruigis simplan templeton en la proksima arbaro por la sanktulo. Li ankaŭ regalis lin per la plej bonaj manĝaĵoj el sia propra hejmo.

  Li opiniis, ke ĉi tiu sanktulo kun distaŭzitaj haroj kondutas sincere kaj bone, more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Superstiĉo]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en altklasa familio de nordokcidenta Hindio. Kiam li plenkreskis, li ekkomprenis, ke lia ordinara vivo ne povas doni al li daŭran feliĉon. Li do forlasis ĉion kaj transloĝiĝis en Himalajon kiel arbara ermito. Per diligenta meditado li atingis saĝon kaj mensan trankvilecon.

  Iutage li decidis iri al la urbo Rajagaha el la arbaro. Post kiam li atingis la urbon, li tranoktis en la reĝa plezura ĝardeno. more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Valoro de Bona Konduto]

  Iam antaŭe Reĝo Brahmadato de Benareso havis tre eminentan pastran konsilanton. Li naskiĝis en riĉa nobela familio. Li estis ne nur inteligenta kaj erudicia, sed ankaŭ malavara pri siaj riĉaĵo kaj scio, el kiuj li retenis neniom. Ĉiuj rigardis lin homo bonkora kaj bonkonduta.

  Per praktikado de la Kvin Trejnaj Ŝtupoj, li tenis sian menson for de la kvin fikondutoj. Li trovis, ke li pliboniĝos en sia propra kutimo, rezigninte ĉiujn fikondutojn, kiuj estas: more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Ses Valoraj Metodoj]

  Iam antaŭe riĉulo vivis en Benareso de norda Hindio. Li havis filon, kiu estis tre inteligenta, scivolema kaj lernema. La knabo decidis eltrovi, kio estas vere valora, kvankam li estis nur 7-jara.

  Iutage la malgranda knabo demandis sian patron: “Kiel ni gajnu la plej valorajn aferojn en la homa vivo?” more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Amikeco]

  Iam antaŭe vivis granda riĉulo, kiu estis fama bonulo. Li havis bonan amikon, kiu havis iom strangan nomon Misfortuno. Ili amikiĝis intime kiam ili estis malgrandaj knaboj kune farantaj argilajn kukojn. Ili vizitis samajn lernejojn kaj ĉiam helpis unu al la alia.

  Misfortuno havis tre malfacilan tempon post la diplomiĝo. Li ne povis trovi laboron por sin vivteni. Do li iris al sia intima amiko, la riĉulo prospera kaj sukcesplena. La bonkora riĉulo konsolis lin, kaj ĝojplene dungis lin por ke li mastrumu liajn havaĵojn kaj aferojn. more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Lernantoj sen Instruisto]

  Iam antaŭe estis altklasa riĉulo, kiu rezignis siajn riĉaĵon kaj facilan vivon de la ordinara mondo. Li iris en Himalajan arbaron kaj vivis kiel senhejma ermito. Li disvolvis sian menson kaj gajnis la plej altan scion per praktikado de meditado. Vivante en alta mensstato, li ĝuis internajn feliĉon kaj pacon en la menso. Post nelonge li havis kvincent lernantojn.

  Iujare je la komenco de la pluvsezono, la lernantoj diris al la instruisto: “Ho, saĝa majstro, ni volas iri al regiono, kie loĝas pli da homoj. Ni volas kolekti iom da salo kaj aliaj spicaĵoj por ni.” more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Memtrompeco]

  Oni diris, ke la mondo estiĝis, malaperis, kaj denove estiĝis foje kaj refoje dum longa tempo. En unu el tiuj antaŭaj mondoj antaŭ sennombraj jaroj, oni ne konis la Veron kaj nur malmultaj homoj praktikis la Kvin Trejnajn Ŝtupojn. Eĉ la Iluminiĝinto, la Bodisatvo, ne komprenis la Veron, kaj ankoraŭ ne malkovris la Kvin Trejnajn Ŝtupojn.

  Iam en la pratempo vivis reĝo nomata Brahmadato. Kiel multaj aliaj reĝoj tiel nomitaj, li regis en la loko konata hodiaŭ kiel Benareso. more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [Perfido]

  Iam antaŭe Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. Li havis saĝan ministron, kiu tre plaĉis al li. Por montri sian aprezon al li, la reĝo enoficigis lin kiel estron de malproksima limvilaĝo. Kiel reprezentanto de la reĝo, la vilaĝestro kolektis imposton de la vilaĝanoj.

  Post nelonge la estro estis tute akceptita de la vilaĝanoj. Ĉar li estis sendito de la justa Reĝo Brahmadato, oni ege estimis lin. Oni tre fidis lin kvazaŭ li naskiĝus inter ili. more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    [avareco]

  Iam estis miliardulo en norda Hindio. Li estis konsilanto de la reĝo. Kvankam li estis tre riĉa, li tute ne estis belaspekta. Li estis lama pro kurbaj piedoj, kaj liaj manoj misformiĝis kurbe. Ankaŭ liaj okuloj estis kurbaj, alivorte, ili rigardis strabe. Kaj iuj diris, ke li eĉ havis kurban menson, ĉar li havis neniun religian kredon! Eble vi opinius, ke oni nomas lin ‘Ilisa la kurbulo’, sed male. more…

Author:
• 星期三, 24 10 月, 2012

    Ĉapitro 1. Paniko

  Iam antaŭe estis reĝo nomata Brahmadato, kiu regis en Benareso de norda Hindio. Iunokte li faris dek ses terurajn sonĝojn. Matene li vekiĝis en malvarma ŝvito kun sia koro bateganta brue en la brusto. La dek ses koŝmaroj preskaŭ timigis lin ĝis morto. Li supozis, ke ili signifas baldaŭ okazontajn teruraĵojn. En paniko li tuj alvenigis siajn palacajn pastrojn por peti de ili konsilojn. more…

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号